8: Kultura demando

Dum la pasintaj cent jaroj, kontrauuloj de Esperanto devis konstante shanghadi siajn argumentojn, char iom post iliaj teoriaj antaudiroj montrighis falsaj. La lingvo ne disfalis en dialektojn; ghi ne rigidighis; oni kreis literaturon en ghi; ghi kapablas traduki la plej diversajn tekstojn, ktp, ktp. Do nuntempe tiuj aspirantoj plejofte kutimas aserti: al Esperanto mankas kulturo.

Ke Esperanto malhavas kulturon nacian, tio estas evidenta. Finfine, ghia rolo estas ghuste transcendi kulturojn naciajn, funkcii kiel ponto inter ili. Sed kulturoj ekzistas, kiuj ne estas nacibazitaj elstaraj ekzemploj estas kulturoj kristana, islama, juda. Au nigrula kulturo en Usono (kiu serchas radikojn en iama Afriko). Esperantistoj, lau tiu senco, havas propran kulturon, char ili posedas komune historion, literaturon, proverbaron, heroojn kaj martirojn.

Tiu esperantista kulturo estas iasence inverso de la kulturoj naciaj. Kulturoj estas artefaritaj, lau tiu senco, ke kiu ajn homgrupo povas pretendi kulturon, konsistan el tiuj faktoroj, kiuj kunligas la grupon kaj malsimiligas ghin al chiuj aliaj homgrupoj. Kulturoj neniel estas konstantaj, neshanghighantaj; male, ili shanghighas la tutan tempon. Por tion konstati, oni devas nur rigardi la "saman" kulturon kun interspaco de, ekzemple, kvindek jaroj. En la largha perspektivo de la historio, kulturgrupoj formighas kaj ankau malaperas, lau la shanghighantaj sociaj cirkonstancoj. Interne du iu nacio ekzistas ankau diversaj klaskulturoj: la kulturo de havenlaboristo tre malsimilas la kulturon de universitata profesoro.

Kulturgrupoj ghenerale identigas sin per emfazo de diferencoj, tiuj faktoroj, kiuj apartigas ilin disde aliaj grupoj. Pro tio, interne de nacioj, kreighas diversaj slangoj (t.e. gruplingvoj); pro tio la junularo, ekzemple, emas vestighi en audaca au nekonvencia maniero (por emfazi sian diferencon disde la pliaghuloj); pro tio, cetere, entute ekzistas uniformoj (por identigi grupon kiel grupon, kaj kashi individuajn diferencojn). Pro tio, chefe, la nacio vartas siajn karakterizajn trajtojn.

Sed la kulturo de la esperantistoj emfazas similecojn inter chiuj homoj. Ghi bazighas sur universalajhoj: amo, pacemo, mortotimo, malsato kaj sato, aspirado, morala sento, amoro unuvorte, sur la komuna homeco. Lau tiu vidpunkto, naciaj apartajhoj estas nur interesaj variantoj de la baza au fundamenta homa modelo. Eblas pretendi, ke tia kulturo estas "natura", char la universalajhoj trovighas en la homoj denaske, dum aliaj kulturoj, inkluzive la naciajn, estas akirataj pere de gepatroj, samaghuloj kaj precipe instruistoj. Chiuokaze, tuthomara kulturo estas almenau minimume tiel valora kaj vivkapabla kiel kulturoj pli limigitaj, kiel ekzemple la naciaj.

Kaj emfazendas, ke ekzistas nenia kontraudiro inter tiuj du specoj de kulturo: unu homo, se li ne estas shovinisto, povas tute bone esti samtempe naciano kaj homarano. Tion klare emfazis Zamenhof en parolado en Guildhall, Londono:

"La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Char tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj char lau la opinio de la gentaj shovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontrau chio, kio ne estas nia, tial ni lau ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontrau tiu chi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per chiuj fibroj de nia koro! Dum la pseudo-patriotismo, t.e. la genta shovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu chion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu chion konstruas, konservas kaj felichigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankau predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si."

Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne interesighas pri kulturo propre Esperanta: chu ankau por ili Esperanto estas kulture valora?

Pere de Esperanto la homo havas aliron al tre largha gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al la tradukita literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn ech tre fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indighenaj esperantistoj li havas unikan eblecon studi naciajn kulturojn lau sia elekto, kun minimuma ebleco de erarigho pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj esperantistoj plej esoterajn informojn (tradukojn kaj studmaterialojn), kiujn li ricevus se entute li sukcesus alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.

Estas tro facile, subtaksi la kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia lingva snobismo, kiu, kiel chiuj snobismoj, estas false fundamentita.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !