Chapitro XI

Batalo kaj morto

Flagris furioza elektra nokto en Moskvo. Lumis chiuj lumiloj, kaj en loghejoj ne estis lokoj, kie ne brilus lampoj sen forigitaj kloshoj. En chiu loghejo de Moskvo, havanta 4 milionojn da loghantaro, neniu dormis, krom nekomprenantaj infanoj. En la loghejoj oni manghis kaj trinkis iel ajn, en la loghejoj oni elkriadis ion, kaj chiuminute konsternitaj vizaghoj elrigardis el fenestroj en chiuj etaghoj, direktante rigardojn al la chielo, tranchita per lumjhetiloj chiudirekte. En la chielo ofte brilaperadis blankaj fajroj, jhetantaj svagajn blankajn konusojn sur Moskvon, kaj malaperadis, kaj estingighis. La chielo senchese zumis per tre malalta aeroplana bruo. Precipe terurige estis sur la strato "Tverskaja-Jamskaja". Al la stacidomo "Aleksandrovskij" post chiuj dek minutoj venadis trajnoj, formitaj iel ajn el sharghaj kaj diversklasaj vagonoj kaj ech cisternoj, kun chirkaukrochighintaj frenezaj homoj, kaj tiuj kuris lau la strato "Tverskaja-Jamskaja" denskache, veturis per autobusoj, veturis sur tegmentoj de tramoj, premis unu la alian kaj falis sub radojn. En la stacidomo ofte audighis krakanta alarma pafado super homamaso - tio militaj trupoj haltigadis panikon de frenezuloj, kurantaj lau komutiloj de fervojoj el Smolenska gubernio al Moskvo. En la stacidomo ofte kun furioza momenta ghemo frakasighis fenestraj vitroj kaj sirenis chiuj lokomotivoj. Chiuj stratoj estis supershutitaj per plakatoj, jhetitaj kaj piedtretitaj, kaj la samaj afishoj sub ardaj karmezinaj reflektiloj rigardis desur muroj. Ili estis konataj al chiuj, kaj neniu legis ilin. En ili Moskvo estis anoncata militstata. En ili oni avertis kontrau paniko kaj komunikis, ke al Smolenska gubernio jam movighas trupo post trupo tachmentoj de Rugha Armeo, armitaj per gaso. Sed la afishoj ne povis chesigi la rumorantan nokton. En loghejoj oni fallasadis kaj frakasadis manghilaron kaj florajn potojn, kuradis, krochtushante angulojn, pakadis kaj malpakadis iujn volvajhojn kaj valizojn, kun vana espero trafi al Kalanchovskaja-placo, al la stacidomoj "Jaroslavskij" au "Nikolajevskij". Ve, chiuj stacidomoj, direktantaj al nordo kaj oriento, estis chirkauitaj de la densega tavolo da infanterio, kaj grandegaj kamionoj, svingante kaj bruante per chenoj, ghissupre sharghitaj per kestoj, sur kiuj sidis armeanoj en akrapintaj kaskoj, hirtigintaj chiudirekten bajonetojn, forveturigis rezervojn da oraj moneroj el teretaghoj de la popola komisarejo pri financoj kaj grandegajn kestojn kun surskribo: "Atenton. Tretjakov-galerio". Automobiloj mughis kaj trakuradis la tutan Moskvon.

Tre malproksime en la chielo tremis rebrilo de incendio kaj audighis, shancelante la densan nigron de augusto, senchesaj pafoj de kanonoj.

Che matenigho, tra tute sendorma Moskvo, estinginta ech ne unu lumon, supren lau la Tverskaja-strato, formovante chion survoje, kio alpremighadis al enirejoj kaj vitrinoj, forpremante vitrojn, trairis multmila, klaketanta per hufoj kontrau pavimeroj, serpento de kavalerio. Karmezinaj bashlikoj skuighis per la finajhoj sur grizaj dorsoj kaj pintoj de lancoj pikis la chielon. La amaso, tumultanta kaj rumoranta, tuje kvazau revivighis, ekvidinte la spalirojn, strebantajn antauen, tranchantajn la disvershitan kirlajhon da frenezeco. En la amaso sur la trotuaroj oni komencis alvoke, espere krii.

- Vivu la kavaleria armeo! - akutkriis furiozaj virinaj vochoj.

- Vivu! - reehhis viroj.

- Oni mortpremos!!! premas!.. - iu mughis ie.

- Helpu! - oni kriis sur la trotuaro.

Skatoloj da cigaredoj, arghenta mono, horloghoj estis jhetataj en la spalirojn de la trotuaroj, iuj virinoj elsaltadis sur la pavimon, kaj riskante per la ostoj, trenis sin lau la flankoj de la chevala kolono, krochighante je piedingoj kaj kisante ilin. En senchesa klaketado de la hufoj fojfoje levighis vochoj de plotonestroj:

- Mallongigu tirrimenojn.

Ie oni kantis gaje kaj vastsente, kaj desur la chevaloj rigardis en svaga reklama lumo vizaghoj en bravaspektaj karmezinaj chapoj. Ofte intermitante la spalirojn de kavalerianoj kun malkovritaj vizaghoj, marshis ankau sur chevaloj strangaj figuroj en strangaj kashvualoj, kun spirtubetoj kaj balonoj sur rimenoj post la dorsoj. Post ili rampis gigantaj cisternoj-automobiloj, kun longegaj hosoj, kvazau sur fajro-brigadaj charoj kaj pezaj, dispremantaj la pavimerojn, hermetike fermitaj kaj lumantaj per fendaj embrazuroj tankoj sur raupaj piedoj. Interrompighis la spaliroj de kavalerianoj, kaj marshis automobiloj, kovritaj hermetike per griza kiraso, kun la samaj tubetoj, hirtighantaj supre, kaj blankaj desegnitaj kranioj sur la flankoj kun surskriboj "Gaso. Dobrohhim".

- Savu, fratoj, - oni vokis sur la trotuaroj, - mortigu la rampulojn... Savu Moskvon!

- Matj... matj...* - rulighis tra la vicoj. Cigaredoj en skatoloj saltadis en la prilumata nokta aero, kaj blankaj dentoj montrighis desur la chevaloj al la frenezighintaj homoj. Tra la vicoj audighis mallauta kaj kortushanta kantado:

...Nek fant', nek damo kaj nek as',
Rampulojn batos ni sendube,
Kvar en la flanko - via passe...

Bruantaj rulsonoj "hura" drivis super tiu kacho, char traflugis onidiro, ke avangarde de la spaliroj, en la sama karmezina bashliko, kiun havas chiuj rajdantoj, marshas legendighinta antau 10 jaroj, maljunighinta kaj grizharighinta komandanto de la chevala armeo. La amaso kriegis, kaj en la chielon forflugadis, iom trankviligante la panikantajn korojn, rulsonoj "hura... hura...".

* * *

La instituto estis malabunde prilumita. La eventoj atingadis ghin nur per apartaj, malklaraj kaj obtuzaj reehhoj. Foje sub la lumhorlogho apud Manegho ektondris salvo, oni pafmortigis surloke shtelistojn, kiuj provis forrabi loghejon en la Volhhonka-strato. Automobila trafiko chi tie malabundis, ghi koncentrighis che la stacidomoj. En la kabineto de la profesoro, kie malbrile lumis unu lampo, rejhetante lumfaskon sur la tablon, Persikov sidis, metinte la kapon sur la brakojn, kaj silentis. Tavolaspekta fumo chirkaublovis lin. Radio en la kesto estingighis. En la terarioj ranoj silentis, char jam dormis. La profesoro ne laboris, nek legis. Flanke, sub lia maldekstra kubuto, kushis vesperaj publikigajhoj de telegramoj sur mallargha kolumno, informanta, ke la tuta Smolensk brulas kaj ke artilerio pripafas la Mojhajskan arbaron lau kvadratoj, frakasante arojn da krokodilaj ovoj, dismetitajn en chiuj humidaj ravinoj. Oni informis, ke eskadro da aeroplanoj apud Vjazjma agis sufiche sukcese, supervershinte per gaso preskau tutan distrikton, sed ke homaj viktimoj en tiu distrikto estas nekalkuleblaj pro tio, ke la loghantaro anstatau forlasado de la distriktoj en ordo de organizita evakuado, pro paniko kuradis en disigitaj grupoj hhaose, jhetante sin kien rigardas la okuloj. Oni koinunikis, ke speciala kaukazia kavaleria divizio apud Mojhajsk brile venkis en la batalo kontrau strutaroj, forsabrinte ilin chiujn kaj neniiginte gigantajn arojn da strutaj ovoj. Che tio la divizio havis malgravajn perdojn. Oni komunikis je la nomo de la registaro, ke en okazo de maleblo haltigi la rampulojn en la 200-versta zono chirkau la chefurbo, ghi estos evakuita en absoluta ordo. Oficistoj kaj laboristoj devas observi plenan disciplinon. La registaro entreprenos chiujn rimedojn por ne allasi la smolenskan eventon, rezulte de kiu pro paniko, kauzita de subita atako de krotaloj, aperintaj en kvanto de kelkaj miloj, la urbo ekbrulis en kelkaj lokoj, kie oni lasis brulantajn fornojn kaj komencis senesperan amasan fughadon. Oni informis, ke por Moskvo estas rezervita provizo minimume por duonjaro kaj ke la konsilio frunte de la chefkomandanto entreprenas urghajn rimedojn por kirasshirmi loghejojn, por ke gvidi batalojn kontrau la rampuloj sur la stratoj de la chefurbo en okazo, se la rughaj armeoj kaj aeroplanoj kaj eskadretoj ne sukcesos deteni la invadon de la reptilioj.

La profesoro nenion el tio legis, rigardis per la vitrighintaj okuloj kaj fumis. Krom li nur du personoj estis en la instituto: Pankrat kaj ofte ploranta mastrumantino Maria Stepanovna, sendorma jam la trian nokton, kiun shi pasigis en la kabineto de la profesoro, kiu neniuokaze deziris forlasi sian solan restintan estingighintan keston. Nun Maria Stepanovna lokighis sur la tolkovrita divano, en ombro en angulo, kaj silentis en funebra medito, observante, kiel tekrucho kun teo, preparata por la profesoro, estis ekbolanta sur tripiedo de gasa brulilo. La instituto silentis kaj chio okazis neatendite.

Desur la trotuaro subite audighis terurigaj lautaj krioj, pro kiuj Maria Stepanovna saltlevighis kaj akutkriis. Ekstere ektremis lumoj de lanternoj, kaj reehis vocho de Pankrat en la vestiblo. La profesoro feble perceptis tiun bruon. Li levis por momento la kapon, balbutis: "Jen kiel oni furiozas... kion do mi nun povas fari". Kaj denove li falis en stuporon. Sed tiu estis rompita. Lautege ekbruis ladkovrita pordo de la instituto, kondukanta al la Hercen-strato, kaj chiuj muroj ektremis. Poste krevis unupeca glaca tavolo en la najbara kabineto. Ektintis kaj disfalis vitro en la kabineto de la profesoro, kaj griza shtono ensaltis en la fenestron, dispeciginte la vitran tablon. La ranoj eksaltis en la terarioj kaj ekblekis. Maria Stepanovna ekpanikis, ekkriis, jhetis sin al la profesoro, kaptante liajn manojn kaj kriante: - Forkuru, Vladimir Ipatjich, forkuru. - Tiu levighis desur la helica segho, rektighis kaj, farinte la fingron hokforma, respondis, che kio liaj okuloj por momento ekhavis chiaman akretan brilon, memorigantan la antauan vervan Persikov'on.

- Mi nenien iros, - prononcis li, - tio estas simple stulteco, - ili kuradas, kiel frenezuloj... Sed se la tuta Moskvo frenezighis, kien do mi foriru. Kaj bonvolu chesigi la kriadon. Ne estas mia kulpo. Pankrat! - alvokis li kaj premis la butonon.

Vershajne, li deziris, ke Pankrat chesigu la tutan tumulton, kiun li ghenerale neniam shatis. Sed Pankrat jam nenion povis fari. La bruego finighis per tio, ke la pordo de la instituto malfermighis, kaj el malproksimo audighis klaketoj de pafoj, kaj poste la tuta shtona institutejo ekbruegis pro kurado, krioj, frakaso de vitroj. Maria Stepanovna krochighis je la maniko de Persikov kaj komencis tiri lin ien, li elshirighis for de shi, rektighis tutfigure kaj restinte en la blanka kitelo, eliris en la koridoron.

- Nu? - demandis li. La pordo larghe malfermighis, kaj unua, kio aperis en la pordo, estis dorso de militisto kun karmezina galono kaj stelo sur la maldekstra maniko. Li retirighis for de la pordo, al kiu premis furioza homamaso, kaj pafadis per revolvero. Poste li ekkuris preter Persikov, kriinte al li:

- Profesoro, savu vin, mi nenion plu povas fari.

Al liaj vortoj respondis akutkrio de Maria Stepanovna. La militisto pretersaltis Persikov'on, starantan kvazau blanka monumento, kaj malaperis en mallumo de la zigzagaj koridoroj en la dista flanko. La homoj ensaltis tra la pordo, kriante:

- Batu lin! Mortigu...

- Mondan krimulon!

- Vi disvastigis la rampulojn!

Deformitaj vizaghoj, disshiritaj vestajhoj eksaltis en la koridoroj, kaj iu pafis. Ekaperis bastonoj. Persikov iom retirighis, duonfermis la pordon, kondukantan en la kabineton, kie sur la planko surgenue stuporis Maria Stepanovna, dismetis la brakojn, kvazau krucumita... li ne deziris enlasi la amason kaj ekkriis incitite:

- Tio estas absoluta frenezeco... vi estas tute sovaghaj bestoj. Kion vi bezonas? - Li ekkriis: - Iru for! - kaj finis la frazon per akrasona, konata al chiuj krio: - Pankrat, pelu ilin for.

Sed Pankrat jam neniun povis forpeli. Pankrat, kun trabatita kapo, piedtretita kaj en disshiritaj vestajhoj, kushis senmove en la vestiblo, kaj novaj post novaj amasoj trashirighis preter li, malgrau la pafado de milico sur la strato.

Malalta homo, sur simiecaj kurbaj gamboj, en disshirita jako, en disshirita surchemizo, forshovighinta flanken, devancis la aliajn, atingis Persikov'on kaj per terura bato de bastono dishakis al li la kapon. Periskov shancelighis, ighis falanta flanken, kaj lia lasta vorto estis:

- Pankrat... Pankrat...

Oni mortigis kaj disshiris kulpan pri nenio Maria'n Stepanovna'n, la kameron, kie estingighis la radio, dispecigis, same dispecigis la terariojn, murdinte kaj piedtretinte la konsternitajn ranojn, frakasis vitrajn tablojn, frakasis reflektilojn, kaj post horo la instituto brulis, apud ghi kushis kadavroj, chirkauitaj de spaliro de uloj, armitaj per elektraj revolveroj, kaj kontrauincendiaj automobiloj, pumpante akvon el hidrantoj, vershis la akvostriojn en chiujn fenestrojn, el kiuj mughante, longstriis flamo.


Matj... - finajo de la ruslingva blasfemajho (Trad.).


Глава 11. Бой и смерть

     Пылала  бешеная электрическая  ночь  в  Москве.  Горели  все  огни, и в квартирах не было  места, где бы не сияли лампы со сброшенными абажурами. Ни в одной квартире Москвы, насчитывающей 4 миллиона населения, не спал ни один человек, кроме неосмысленных детей.  В квартирах  ели  и  пили как попало. В квартирах что-то выкрикивали, и поминутно искаженные лица выглядывали в окна во  всех  этажах, устремляя взор в  небо,  во  всех направлениях  изрезанное прожекторами. На небе то и  дело  вспыхивали белые огни, отбрасывая летающие белые  конусы на  Москву, и исчезали и гасли. В особенности  страшно было на Тверской-Ямской.  На  Александровский вокзал  каждые  десять минут приходили поезда,  сбитые  как  попало из  товарных и  разноклассных  вагонов  и  даже цистерн, облепленных обезумевшими людьми, и по Тверской-Ямской бежали густой кашей,  ехали в  автобусах,  ехали на  крышах трамваев,  давили друг друга и попадали под колеса. На  вокзале  то  и дело вспыхивала трескучая  тревожная стрельба поверх толпы - это воинские части останавливали панику сумасшедших, бегущих  по  стрелкам железных  дорог  из  Смоленской губернии в Москву.  На вокзале  то  и дело с бешеным легким всхлипыванием вылетали стекла в  окнах, выли  все  паровозы.  Все  улицы   были  усеяны   плакатами,  брошенными   и растоптанными, и эти же плакаты  под жгучими малиновыми рефлекторами глядели  со  стен. Они  всем уже были известны, и  никто их  не читал. В  них  Москва объявлялась на военном положении. В них  грозили за панику и сообщили, что в Смоленскую  губернию  часть  за  частью  уже  едут  отряды  Красной   армии, вооруженные газами. Но плакаты не  могли остановить воющей ночи. В квартирах роняли  и  били  посуду  и  цветочные  вазоны,  бегали,  задевали  за  углы, разматывали  и  сматывали  какие-то  узлы  и  чемоданы,  в  тщетной  надежде пробраться на Каланчевскую площадь, на Ярославский  или Николаевский вокзал. Увы, все  вокзалы, ведущие на север и  на  восток,  были  оцеплены густейшим слоем  пехоты,  и  громадные  грузовики, колыша  и  бренча  цепями,  доверху нагруженные ящиками, поверх  которых сидели армейцы  в остроконечных шлемах, ощетинившиеся  во все  стороны штыками,  увозили  запасы  золотых  монет  из подвалов  народного комиссариата  финансов и  громадные  ящики  с  надписью: "Осторожно. Третьяковская галерея". Машины рявкали и бегали по всей Москве.
     Очень далеко  на небе дрожал отсвет  пожара и  слышались, колыша густую черноту августа, беспрерывные удары пушек.
     Под утро, по совершенно бессонной Москве, не потушившей ни одного огня, вверх по Тверской, сметая  все встречное, что  жалось в подъезды и  витрины, выдавливая  стекла,  прошла многотысячная,  стрекочащая копытами  по торцам, змея  конной армии.  Малиновые башлыки мотались  концами на  серых спинах, и кончики пик кололи небо. Толпа,  мечущаяся и  воющая, как будто ожила сразу, увидав ломящиеся вперед,  рассекающие расплеснутое варево безумия шеренги. В толпе на тротуарах начали призывно, с надеждою, выть.
     - Да здравствует конная армия! - кричали иступленные женские голоса.
     - Да здравствует! - отзывались мужчины.
     - Задавят!!. Давят!.. - выли где-то.
     - Помогите! - кричали с тротуара.
     Коробки папирос, серебряные деньги, часы полетели в шеренги с тротуара, какие-то женщины выскакивали на мостовую  и, рискуя костями, плелись с боков конского строя, цеплялись за стремена  и  целуя  их. В беспрерывном стрекоте копыт изредка взмывали голоса взводных:
     - Короче повод.
     Где-то пели весело и разухабисто, и с коней смотрели в зыбком рекламном свете  лица  в  заломленных  малиновых  шапках. То и дело, прерывая  шеренги конных  с  открытыми  лицами, шли  на конях же странные  фигуры,  в странных чадрах, с отводными за спину трубками и с баллонами  на ремнях за спиной. За ними   ползли  громадные   цистерны-автомобили,  с  длиннейшими  рукавами  и шлангами,  точно  на  пожарных  повозках,  и тяжелые, раздавливающие  торцы, наглухо закрытые и светящиеся узенькими бойницами танки на гусеничных лапах. Прерывались шеренги конных и шли автомобили, зашитые наглухо в  серую броню, с  теми же трубками, торчащими  наружу, и  белыми нарисованными  черепами на боках с надписью "газ", "Доброхим".
     - Выручайте, братцы,  - завывали с тротуаров, - бейте гадов... Спасайте Москву!
     - Мать... мать... - перекатывалось по рядам. Папиросы пачками прыгали в освещенном  ночном воздухе,  и белые зубы  скалились  на  ошалевших людей  с коней. По рядам разливалось глухое и щиплющее сердце пение:

     ...Ни туз, ни дама, ни валет,
     Побьем мы гадов без сомненья,
     Четыре с боку - ваших нет...

     Гудящие  раскаты  "ура"  выплывали  над  всей этой  кашей,  потому  что пронесся  слух, что впереди шеренг на лошади, в таком же  малиновом башлыке, как и все всадники, едет ставший легендарным десять лет назад, постаревший и поседевший командир конной громады. Толпа завывала и  в небо улетал, немного успокаивая мятущиеся сердца, гул "ура... ура"...

     * * * * *

     Институт был скупо освещен. События в  него долетали только отдельными, смутными и  глухими отзвуками. Раз под огненными часами  близ манежа грохнул веером  залп,  это  расстреляли  на  месте  мародеров,  пытавшихся  ограбить квартиру на  Волхонке. Машинного движения на улице здесь было мало, оно  все сбивалось к вокзалам. В кабинете  профессора, где тускло горела  одна лампа, отбрасывая пучок на стол, Персиков  сидел, положив голову на руки, и молчал. Слоистый дым  веял вокруг него.  Луч  в  ящике  погас.  В  террариях лягушки молчали, потому что уже спали.  Профессор не работал и не  читал. В стороне, под  левым его локтем,  лежал вечерний  выпуск  телеграмм  на  узкой полосе, сообщавший, что Смоленск горит весь и что артиллерия обстреливает  можайский лес по  квадратам, громя  залежи крокодильих яиц, разложенных во всех  сырых оврагах.  Сообщалось,  что  эскадрилья  аэропланов  под Вязьмою  действовала весьма удачно, залив  газом почти  весь  уезд,  но что жертвы человеческие в этих пространствах неисчислимы из-за того, что население, вместо того, чтобы покидать  уезды  в порядке  правильной  эвакуации, благодаря панике металось разрозненными группами  на свой страх и  риск,  кидаясь  куда глаза  глядят. Сообщалось,  что отдельная  кавказская  кавалерийская  дивизия  в  можайском направлении  блистательно  выиграла бой со  страусовыми стаями, перерубив их всех и уничтожив громадные кладки страусовых яиц. При  этом дивизия  понесла незначительные потери. Сообщалось от правительства, что в случае, если гадов не удастся удержать в 200-верстной зоне от столицы, она будет эвакуирована в полном  порядке.  Служащие и  рабочие должны  соблюдать полное  спокойствие. Правительство  примет  самые  жестокие  меры  к  тому,  чтобы  не  допустить смоленской  истории, в  результате  которой,  благодаря смятению, вызванному неожиданным  нападением гремучих змей,  появившихся в  количестве нескольких тысяч, город загорелся во всех  местах, где бросили  горящие  печи  и начали безнадежный   повальный  исход.   Сообщалось,  что   продовольствием  Москва обеспечена  по  меньшей мере  на полгода и что  совет  при главнокомандующем принимает срочные  меры  к бронировке квартир  для  того, чтобы  вести бои с гадами на самых улицах столицы, в случае, если красным армиям и аэропланам и эскадрильям не удастся удержать нашествие пресмыкающихся.
     Ничего этого профессор не читал,  смотрел  остекленевшими глазами перед собой и курил. Кроме него только два человека были в институте  -  Панкрат и то и  дело  заливающаяся слезами экономка  Марья  Степановна,  бессонная уже третью  ночь,  которую  она проводила  в кабинете профессора, ни за  что  не желающего покинуть свой  единственный оставшийся потухший ящик. Теперь Марья Степановна приютилась на  клеенчатом  диване,  в  тени  в углу, и  молчала в скорбной  думе,  глядя, как чайник  с чаем, предназначенным для  профессора, закипал на треножнике  газовой  горелки. Институт  молчал, и  все  произошло внезапно.
     С  тротуара вдруг послышались ненавистные звонкие крики, так что  Марья Степановна  вскочила  и  взвизгнула.  На  улице  замелькали огни  фонарей  и отозвался голос Панкрата в вестибюле. Профессор плохо воспринял этот шум. Он поднял  на  мгновение  голову,  пробормотал:  "Ишь как беснуются...  что ж я теперь  поделаю". И вновь впал в  оцепенение. Но  оно было нарушено. Страшно загремели  кованые  двери  института,  выходящие  на  Герцена, и  все  стены затряслись.  Затем  лопнул  сплошной  зеркальный  слой в соседнем  кабинете.  Зазвенело  и  высыпалось  стекло  в кабинете  профессора,  и серый  булыжник прыгнул в окно, развалив стеклянный стол.  Лягушки шарахнулись в террариях и подняли   вопль.   Заметалась,  завизжала  Марья  Степановна,   бросилась  к профессору,  хватая  его  за  руки и  крича:  "Убегайте,  Владимир  Ипатьич, убегайте". - Тот поднялся с винтящегося  стула, выпрямился  и, сложив  палец крючком, ответил,  причем  глаза  его на  миг  приобрели  прежний остренький блеск, напоминавший прежнего вдохновенного Персикова.
     -  Никуда  я не пойду, - проговорил  он,  - это  просто  глупость,  они мечутся,  как сумасшедшие... Ну, а если вся Москва сошла с ума, то куда же я уйду. И, пожалуйста, перестаньте кричать. При чем здесь я. Панкрат! - позвал он и нажал кнопку.
     Вероятно, он хотел, чтоб Панкрат прекратил всю суету, которой он вообще никогда  не  любил. Но Панкрат  ничего уже не мог поделать. Грохот  кончился тем,  что  двери  института  растворились и  издалека  донеслись  хлопушечки выстрелов, а потом весь  каменный институт заполнился бегом, выкриками, боем стекол. Марья  Степановна вцепилась  в рукав Персикова и начала  его  тащить куда-то,  но он отбился  от нее, вытянулся во  весь рост и, как был в  белом халате, вышел в коридор.
     -  Ну? -  спросил  он.  Двери распахнулись, и  первое, что появилось  в дверях, это спина  военного с малиновым шевроном и звездой на левом  рукаве. Он отступал из двери, в которую напирала яростная толпа, спиной и стрелял из револьвера. Потом он бросился бежать мимо Персикова, крикнув ему:
     - Профессор, спасайтесь, я больше ничего не могу сделать.
     Его  словам  ответил  визг  Марьи  Степановны.  Военный проскочил  мимо Персикова, стоящего как белое изваяние, и исчез во тьме извилистых коридоров в противоположном конце. Люди вылетали из дверей, завывая:
     - Бей его! Убивай...
     - Мирового злодея!
     - Ты распустил гадов!
     Искаженные  лица, разорванные  платья  запрыгали в коридорах, и  кто-то выстрелил. Замелькали палки. Персиков немного отступил назад, прикрыл дверь, ведущую в кабинет,  где в ужасе на полу на коленях стояла Марья  Степановна, распростер руки,  как распятый...  он не хотел  пустить толпу  и закричал  в раздражении:
     - Это  форменное сумасшествие... вы совершенно  дикие  звери.  Что  вам нужно?  -  Завыл:  - Вон отсюда!  - и закончил  фразу резким, всем  знакомым выкриком: - Панкрат, гони их вон.
     Но  Панкрат  никого уже не  мог  выгнать.  Панкрат с  разбитой головой, истоптанный и рваный в клочья, лежал недвижимо в вестибюле, и новые  и новые толпы рвались мимо него, не обращая внимания на стрельбу милиции с улицы.
     Низкий  человек,  на обезьяньих кривых ногах, в разорванном пиджаке,  в разорванной  манишке, сбившейся на сторону,  опередил  других,  дорвался  до Персикова и страшным ударом  палки  раскроил ему голову.  Персиков качнулся, стал падать на бок, и последним его словом было:
     - Панкрат... Панкрат...
     Ни  в чем  не повинную Марью Степановну убили  и растерзали в кабинете, камеру,  где  потух луч,  разнесли  в клочья,  в клочья  разнесли  террарии, перебив   и  истоптав  обезумевших  лягушек,  раздробили  стеклянные  столы, раздробили  рефлекторы, а  через час  институт  пылал,  возле  него валялись трупы,  оцепленные  шеренгою   вооруженных  электрическими  револьверами,  и пожарные автомобили, насасывая воду из  кранов, лили струи  во  все окна, из которых, гудя, длинно выбивалось пламя.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ