Chapitro X

Katastrofo

En la nokta redaktejo de la jhurrialo "Izvestija" intense lumis globoj, kaj dika eldon-redaktoro sur plumba tablo paghigis duan kolumnon kun telegramoj "Tra Unio de Respublikoj". Unu presprovajho trafis sub liajn okulojn, li atente legis ghin tra nazumo kaj ekridegis, kunvokis korektistojn el la korektejo kaj paghformiston kaj montris al chiuj tiun pres-provajhon. Sur mallargha peceto da malseka papero estis presite:

"Grachovka, Smolenska gubernio. En la distrikto aperis kokino chevale granda kaj piedbatas, kiel chevalo. Anstatau vosto ghi havas burghajn damajn plumojn".

La kompostistoj ege ridegis.

- Siatempe, - diris la eldon-redaktoro, kontente ridante, - kiam mi laboris che Vanja Sitin en "Rusa Vorto", oni drinkadis ghis apero de elefantoj. Tio estas vero. Sed nun do ghis la strutoj.

La kompostistoj ridegis.

- Sed ja estas ghuste, la struto, - diris la paghformisto, - do, chu meti, Ivan Vonifatjevich?

- Chu vi frenezighis? - respondis la eldon-redaktoro, - mi miras, kiel preterlasis la sekretario, tio ja estas simple ebria telegramo.

- Oni festenis, efektive, - konsentis la kompostistoj, kaj la paghformisto forprenis desur la tablo la komunikajhon pri la struto.

Tial "Izvestija" aperis sekvatage, entenante, kiel kutime, amason da interesa materialo, sed sen ajnaj mencioj pri la struto en Grachovka. Privat-docento Ivanov, akurate leganta "Izvestija", kunmetis la folion en sia kabineto, oscedinte, diris: "Nenio interesa", kaj komencis surmeti blankan kitelon. Post ioma tempo en lia kabineto ekbrulis bruliloj kaj ekkvakis ranoj. En la kabineto de Profesoro Persikov estis tumulto. La timigita Pankrat staris kaj tenis la manojn laulonge de la femuroj.

- Komprenis... plenumotas, - diris li.

Persikov enmanigis al li vakssigelitan pakajhon, dirante:

- Veturu rekte al la fako de bestbredado, al ties estro Ptahha kaj diru al li sincere, ke li estas porko. Diru, ke mi, Profesoro Persikov, ghuste tiel diris. Kaj fordonu al li la pakajhon.

"Fia afero..." - pensis pala Pankrat kaj foriris kun la pakajho.

Persikov furiozis.

- Tio estas diablo scias kio, - bojis li, pashante tra la kabineto kaj frotante la manojn en la gantoj, - tio estas senprecedenca mokago kontrau mi kaj zoologio. Oni alportas tiujn malbenitajn kokinajn ovojn are, sed mi dum du monatoj ne povas ricevi la bezonatan. Kvazau estas malproksime kiel ghis Ameriko! La eterna konfuzo, eterna senordo, - li komencis kalkuli per la fingroj, - kaptado... nu, dek tagojn maksimume, nu, bone - dek kvin... nu, bone, dudek kaj transflugo du tagojn, el Londono al Berlino tagon... El Berlino al ni ses horojn... ia neesprimebla senordo...

Li furioze atakis la telefonon kaj komencis ien signali.

En lia kabineto estis chio preta por iuj misteraj kaj dangheregaj eksperimentoj, kushis strie tranchita papero por hermetikigo de pordoj, kushis skafandraj kapujoj kun spirtubetoj kaj pluraj balonoj, brilantaj kvazau hidrargo, kun etikedoj "Dobrohhim"*, "ne tushi" kaj desegnoj de kranio kun krucitaj ostoj.

Estis bezonataj minimume tri horoj por ke la profesoro trankvilighu kaj komencu malgravajn laborojn. Ghuste tiel li faris. Li laboris en la instituto ghis la dek unua horo vespere kaj pro tio nenion sciis, kio okazas post la kremkoloraj muroj. Nek absurda onidiro, trainta Moskvon, pri iuj serpentoj, nek stranga audigita telegramo en la vespera jhurnalo atingis lin, char docento Ivanov spektis en la teatro "Hhudojestvennij" la spektaklon "Fjodor Ioannovich", sekve, neniu povis komuniki al la profesoro la novajhon.

Persikov chirkau meznokto venis al la Prechistenka-strato kaj ekdormis, leginte en la lito antau la dormo iun britian artikolon en la revuo "Zoologia Informilo", ricevita el Londono. Li dormis, samkiel dormis la tuta tumultinta ghis la profunda nokto Moskvo, sed ne dormis nur giganta griza konstruajho en la Tverskaja-strato en la korto, kie terure bruis, skuante la tutan ejon, rotaciaj presiloj de "Izvestija". En la kabineto de la eldonredaktoro estis neimagebla tumulto kaj pelmelo. Li, tute freneza, kun la rughighintaj okuloj, estis perpleksa, ne sciis, kion fari kaj sendadis chiujn al diablo. La paghformisto iradis post li kaj elspirante vinan odoron, diris: - Nu, Ivan Vonifatjevich, ne estas krimo, oni eldonu morgau matene urghan suplementon. Ni ja ne elshiru la numeron el la presiloj.

La kompostistoj ne disiris hejmen, sed iradis are, kunvenadis amase kaj legis telegramojn, kiuj estis alsendataj nun la tutan nokton senpauze, post chiu kvaronhoro ighante chiam pli teruraj kaj strangaj. La akrapinta chapelo de Alfred Bronskij aperadis en la okulfrapa rozkolora lumo, pleniganta la tipografion, kaj la mekanika dikulo knaris kaj lamis, aperante jen tie, jen en alia loko. En la enirejo la tutan nokton frapadis la pordoj kaj aperadis reporteroj. Oni senchese telefonadis per chiuj 12 telefonoj de la tipografio, kaj la telefonejo preskau mekanike respondadis al la strangaj telefonsonoroj "okupite", "okupite", kaj en la telefonejo antau la sendormaj junulinoj zumis kaj zumis signaltubetoj.

La kompostistoj chirkauis la mekanikan dikulon, kaj la kapitano de altmara navigado diris al ili:

- Oni devos sendi aeroplanojn kun gaso.

- Ne eblas alie, - respondis la kompostistoj, - ja jen kio okazas. - Poste terura blasfemado skuis la aeron, kaj ies akuta vocho kriis:

- Tiun Persikov'on necesas pafmortigi.

- Kial do Persikov'on. - oni respondis el la amaso, - tiun hundan idon el la sovhhozo necesas.

- Oni devis fari gardadon, - elkriis iu.

- Sed eble tio tute ne pro ovoj estis.

La tuta konstruajo tremis kaj zumis pro la rotaciaj radoj kaj formighis la impreso, ke kvazau la griza malbela ejo ardas pro la elektra incendio.

La komencighinta tago ne chesigis ghin. Male, ech pliigis, kvankam la elektrolumo estingighis. Motorcikloj estis enveturantaj en la asfaltitan korton, samkiel automobiloj. La tuta Moskvo ellitighis, kaj blankaj folioj de la jhurnalo kovris ghin kvazau blankaj birdoj. La folioj shutighis kaj susuradis en chies manoj, kaj che la jhurnalvendistoj ne sufichis la numeroj jam al la dekunua horo, malgrau tio, ke "Izvestija" estis eldonataj tiumonate en eldonkvanto de 1,5 milionoj da ekzempleroj. Profesoro Persikov elveturis de la Prechistenka-strato per autobuso kaj venis en la instituton. Tie lin atendis la novajho. En la vestiblo staris akurate kadritaj per metalaj bendoj lignaj kestoj en kvanto de tri ekzempleroj, kovritaj per eksterlandaj etikedoj en la germana lingvo, kaj super ili regis unu ruslingva kreta surskribo: "Akurate - ovoj".

Eferveska ghojo absorbis la profesoron.

- Finfine, - ekkriis li. - Pankrat, malkovru la kestojn senprokraste kaj akurate, por ne frakasi. Al mia kabineto.

Pankrat tuje plenumis la ordonon, kaj post duonhoro en la kabineto de la profesoro, plenigita per segajhoj kaj paperpecoj, ekfuriozis vocho de Persikov.

- Chu ili primokas min, - bojis la profesoro, svingante per la pugnoj kaj turnante ovojn en la manoj, - tio estas iu bestacho, sed ne Ptahha. Mi ne permesos mokagi kontrau mi. Kio estas tio, Pankrat?

- Ovoj, - respondis Pankrat chagrene.

- La kokinaj, chu vi komprenas, la kokinaj, diablo manghu ilin! Por kiu diablo mi bezonas ilin. Oni sendu ilin al tiu fripono en la sovhhozon!

Persikov jhetkuris al la telefono en la angulo, sed ne sukcesis telefoni.

- Vladimir Ipatjich! Vladimir Ipatjich! - ektondris en la koridoro de la instituto la vocho de Ivanov.

Persikov lasis la telefonon, kaj Pankrat saltis flanken, liberigante la vojon al la privat-docento. Tiu enkuris en la kabineton spite al sia ghentlemana kutimo ne demetante la grizan chapelon, sidanta sur la nuko, kun la jhurnala folio en la manoj.

- Chu vi scias, Vladimir Ipatjich, kio okazis, - elkriis li kaj svingis antau la vizagho de Persikov per la folio kun surskribo: "urgha suplemento", meze de kiu pitoreskis kolorricha desegnajho.

- Ne, vi auskultu, kion ili farachis, - ekkriis responde, ne auskultante. Persikov, - ili intencis mirigi min per kokinaj ovoj. Tiu Plaha estas absoluta idioto, rigardu!

Ivanov tute konsternighis. Li terurigite fiksrigardis al la malkovritaj kestoj, poste al la folio, poste liaj okuloj preskau elsaltis for de la vizagho.

- Jen kio, - anhelante, ekbalbutis li, - nun mi komprenas... Ne, Vladimir Ipatjich, vi nur rigardu, - li momente disfaldis la folion kaj per la tremantaj fingroj montris al Persikov la koloran desegnajhon. Sur ghi, kvazau terura kontrauincendia hoso, volverampis olivkolora kun flavaj makuloj serpento en stranga malkontrasta verdajho. Ghi estis fotita desupre, de malpeza aviadilo, akurate glitinta super la serpento, - kio ghi estas, lau vi, Vladimir Ipatjich?

Persikov formetis la okulvitrojn al la frunto, poste surmetis ilin al la okuloj, fiksrigardis al la desegnajho kaj diris en ekstrema miro:

- Kia diablajo. Tio... tio ja estas anakondo, Eunectes...

Ivanov formetis la chapelon, falsidighis sur seghon kaj diris, elfrapante chiun vorton per la pugno sur la tablo:

- Vladimir Ipatjich, tiu anakondo estas el Smolenska gubernio. Io teruriga. Vi komprenu, tiu fripono elkovis serpentojn anstatau kokoj, kaj vi komprenu, tiuj donis la saman fenomenan ovumadon, kiel la ranoj!

- Kio? - respondis Persikov, kaj lia vizagho ighis brunkolora... - Chu vi shercas, Pjotr Stepanovich... De kie?

- Ivanov mutighis por momento, poste ekhavis parolkapablon kaj montrante per la fingro al la malkovrita kesto, kie briletis la blankaj kapetoj en flavaj segajhoj, diris:

- Jen de kie.

- Kio-o? - ekbojis Persikov, ekkonjektante.

Ivanov en plena certeco svingis per la du kunpremitaj pugnoj kaj ekkriis:

- Estu certa. Oni vian mendon por serpentaj kaj strutaj ovoj transsendis al la sovhozo, kaj la kokinajn al vi erare.

- Dio mia... Dio mia, - ripetis Persikov kaj, verdighante vizaghe, ighis falsidighanta al la helica tabureto.

Pankrat tute frenezighis che la pordo, palighis kaj mutighis. Ivanov saltlevighis, kaptprenis la folion kaj, substrekante per la akra ungo linion, ekkriis en la orelon de la profesoro:

- Nu, nun oni havos gajan eventon!.. Kio estos nun, mi absolute ne imagas. Vladimir Ipatjich, vi rigardu, - kaj li ekkriegis laute, legante unuan hazardan pecon sur la chifita folio... - Serpentoj movighas are direkten al Mojhajsk... metante enormajn kvantojn da ovoj. La ovoj estis rimarkitaj en distrikto Duhhovskij... Aperis krokodiloj kaj strutoj. Trupoj de speciala komisio... kaj tachmentoj de la shtata politika departemento chesigis panikon en Vjazjma nur post kiam bruligis apudurban arbaron, haltigintan movighon de la rampobestoj...

Persikov, buntkolora, blu-pala, kun la frenezaj okuloj, levighis de sur la tabureto kaj, anhelante, komencis krii:

- Anakondo... anakondo... Eunectes! Dio mia! - en tia stato lin neniam ankorau vidis Ivanov, nek Pankrat.

La profesoro forshiris per unu movo la kravaton, malfiksis chiujn butonojn sur la chemizo, puncighis per terura paraliza koloro kaj, shancelighante, kun absolute malkonsciaj vitraj okuloj ekkuris ien for. Kriego disvastighis sub la shtonaj volboj de la instituto.

- Anakondo... anakondo... - ektondris ehho.

- Kaptu la profesoron! - akutkriis Ivanov al Pankrat, - eksaltinta pro la teruro surloke. - Akvon al li... li ekhavis apopleksion.


* "Dobrohhim" - "Libervola Societo por kontribuo al konstruado de kemia industrio", funkciis en USSR en la 20-aj jaroj (Trad.).


Глава 10. Катастрофа

     В  ночной  редакции  газеты  "Известия"  ярко  горели шары,  и  толстый выпускающий редактор на свинцовом столе верстал вторую полосу с телеграммами "По Союзу республик". Одна гранка попалась ему на глаза, он всмотрелся в нее через пенсне и захохотал, созвал  вокруг себя корректоров из корректорской и метранпажа  и всем показал эту гранку. На узенькой полоске сырой бумаги было напечатано:
     "Грачевка, Смоленской губернии.  В  уезде появилась курица величиною  с лошадь и лягается как конь. Вместо хвоста у нее буржуазные дамские перья".
     Наборщики страшно хохотали.
     -  В  мое время,  - заговорил  выпускающий, хихикая  жирно, -  когда  я работал у Вани Сытина в "Русском слове", допивались  до слонов. Это верно. А теперь, стало быть, до страусов.
     Наборщики хохотали.
     - А ведь  верно, страус, - заговорил метранпаж, - что же, ставить, Иван Вонифатьевич?
     -  Да  что  ты, сдурел,  -  ответил  выпускающий, -  я  удивляюсь,  как секретарь пропустил, - просто пьяная телеграмма.
     - Попраздновали, это верно, - согласились наборщики, и  метранпаж убрал со стола сообщение о страусе.
     Поэтому "Известия" и вышли  на другой  день,  содержа, как обыкновенно, массу  интересного  материала,  но  без  каких  бы  то  ни  было намеков  на грачевского страуса. Приват-доцент Иванов, аккуратно читающий "Известия",  у себя в  кабинете свернул лист,  зевнув, молвил: ничего интересного,  и  стал надевать  белый халат. Через некоторое время в  кабинетах у  него загорелись горелки  и  заквакали  лягушки.  В  кабинете  же  профессора  Персикова была кутерьма. Испуганный Панкрат стоял и держал руки по швам.
     - Понял... Слушаю-с, - говорил он.
     Персиков запечатанный сургучом пакет вручил ему, говоря:
     -  Поедешь прямо  в отдел животноводства к  этому  заведующему  Птахе и скажешь прямо, что он - свинья. Скажи, что я так, профессор Персиков, так  и сказал. И пакет ему отдай.
     "Хорошенькое дело..." - подумал бледный Панкрат и убрался с пакетом.
     Персиков бушевал.
     - Это черт  знает  что такое,  - скулил  он,  разгуливая по  кабинету и потирая руки в перчатках, - это неслыханное издевательство надо мной  и  над зоологией.  Эти проклятые куриные яйца везут грудами, а я два месяца не могу добиться  необходимого.  Словно до Америки  далеко! Вечная кутерьма,  вечное безобразие.  -  Он стал считать по пальцам: - Ловля... ну, десять дней самое большее, ну, хорошо - пятнадцать... ну, хорошо, двадцать  и перелет два дня, из Лондона  в Берлин  день...  Из Берлина  к  нам  шесть  часов...  какое-то неописуемое безобразие...
     Он яростно набросился на телефон и стал куда-то звонить.
     В  кабинете  у  него  было  все  готово  для  каких-то  таинственных  и опаснейших  опытов, лежала полосами нарезанная  бумага для заклейки  дверей, лежали водолазные шлемы с отводными трубками и несколько баллонов, блестящих как ртуть,  с этикеткою  "Доброхим", "не прикасаться"  и рисунками черепа со скелетными костями.
     Понадобилось по  меньшей  мере  три  часа, чтоб профессор успокоился  и приступил  к мелким работам.  Так он  и  сделал. В институте  он  работал до одиннадцати часов  вечера и  поэтому  ни о  чем  не  знал,  что творится  за кремовыми стенами. Ни нелепый слух, пролетевший по Москве, о каких-то змеях, ни   странная   выкрикнутая  телеграмма  в   вечерней  газете  ему  остались неизвестны, потому что доцент Иванов был в художественном театре на  "Федоре Иоанновиче", и, стало быть, сообщить новость профессору было некому.
     Персиков около полуночи приехал на Пречистенку и лег спать, почитав еще на  ночь  в кровати  какую-то  английскую  статью в  журнале  "Зоологический вестник", полученном из Лондона.  Он  спал,  да  спала и  вся вертящаяся  до поздней ночи Москва, и не спал лишь громадный  серый корпус на Тверской  ул. во  дворе,  где  страшно гудели,  потрясая все  здание,  ротационные  машины "Известий".  В  кабинете  выпускающего  происходила невероятная  кутерьма  и путаница. Он, совершенно  бешеный, с красными глазами метался, не зная,  что делать,  и посылал всех  к чертовой матери. Метранпаж  ходил за  ним и, дыша винным духом, говорил:
     - Ну, что же, Иван Вонифатьевич, не беда, пускай завтра утром выпускают экстренное приложение. Не из машины же номер выдирать.
     Наборщики не  разошлись  домой, а ходили  стаями,  сбивались  кучами  и читали  телеграммы, которые  шли  теперь  всю  ночь  напролет,  через каждые четверть часа, становясь все  чудовищнее  и страннее. Острая  шляпа Альфреда Бронского  мелькала в ослепительном розовом свете,  заливавшем типографию. И механический толстяк скрипел  и ковылял, показываясь  то  здесь, то  там.  В подъезде хлопали двери и всю ночь появлялись репортеры. По всем 12 телефонам типографии звонили  непрерывно, и станция почти механически подавала в ответ на  загадочные трубки  "занята", "занято",  и  на  станции  перед бессонными барышнями пели и пели сигнальные рожки...
     Наборщики облепили механического толстяка и  капитан дальнего  плавания говорил им:
     - Аэропланы с газом придется посылать.
     -  Не иначе, -  отвечали  наборщики, - ведь это  что ж  такое. -  Затем страшная  матерная  ругань перекатывалась в воздухе и чей-то визгливый голос кричал:
     - Этого Персикова расстрелять надо.
     -  При чем  тут  Персиков,  - отвечали из гущи,  - этого сукина  сына в совхозе - вот кого надо расстрелять.
     - Охрану надо было поставить, - выкрикивал кто-то.
     - Да, может, это вовсе и не яйца.
     Все здание тряслось  и гудело от ротационных колес, и создавалось такое впечатление, что серый неприглядный корпус полыхает электрическим пожаром.
     Занявшийся  день не остановил  его.  Напротив, только  усилил,  хоть  и электричество погасло. Мотоциклетки одна за другой вкатывались в асфальтовый двор, вперемешку с  автомобилями. Вся Москва  встала, и белые листья  газеты одели  ее,  как  птицы.  Листья  сыпались и  шуршали  у  всех в руках,  и  у газетчиков к одиннадцати  часам дня не хватало номеров, несмотря на  то, что "Известия" выходили  в этом месяце с тиражом в полтора миллиона экземпляров. Профессор Персиков выехал с Пречистенки на автобусе и прибыл в институт. Там его ожидала новость.  В вестибюле  стояли  аккуратно обшитые  металлическими полосами деревянные ящики, в количестве трех штук, испещренные  заграничными наклейками на немецком языке, и над  ними  царствовала одна  русская меловая надпись: "осторожно - яйца".
     Бурная радость овладела профессором.
     -  Наконец-то,  - вскричал он. - Панкрат, взламывай ящики  немедленно и осторожно, чтобы не побить. Ко мне в кабинет.
     Панкрат  немедленно  исполнил  приказание,  и  через  четверть  часа  в кабинете  профессора,  усеянном  опилками  и  обрывками бумаги,  бушевал его голос.
     -  Да  они  что  же, издеваются надо  мною,  что ли,  -  выл профессор, потрясая кулаками и  вертя в руках яйца. - Это какая-то скотина, а не Птаха. Я не позволю смеяться надо мной. Это что такое, Панкрат?
     - Яйца-с, - отвечал Панкрат горестно.
     - Куриные, понимаешь, куриные, черт бы их задрал! На какого дьявола они мне нужны. Пусть посылают их этому негодяю в совхоз!
     Персиков бросился в угол к телефону, но не успел позвонить.
     - Владимир Ипатьич! Владимир  Ипатьич! - загремел в  коридоре института голос Иванова.
     Персиков оторвался  от телефона,  и Панкрат стрельнул  в сторону, давая дорогу  приват-доценту. Тот вбежал в кабинет, вопреки своему джентльменскому обычаю, не снимая серой  шляпы, сияющей на затылке  и  с  газетным листом  в руках.
     -  Вы знаете,  Владимир  Ипатьич, что  случилось,  -  выкрикивал  он  и взмахнул  перед лицом Персикова листом с надписью:  "экстренное приложение", посредине которого красовался яркий цветной рисунок.
     -  Нет, выслушайте, что они  сделали, -  в  ответ закричал,  не слушая, Персиков, - они меня вздумали удивить куриными  яйцами. Этот Птаха форменный идиот, посмотрите!
     Иванов совершенно ошалел. Он в ужасе уставился на вскрытые ящики, потом на лист, затем глаза его почти выпрыгнули с лица.
     - Так вот что,  -  задыхаясь забормотал он, - теперь я  понимаю... Нет, Владимир Ипатьич,  вы только  гляньте,  -  он  мгновенно  развернул  лист  и дрожащими  пальцами указал  Персикову на  цветное изображение.  На  нем, как страшный пожарный  шланг,  извивалась  оливковая  в желтых  пятнах  змея,  в странной смазанной зелени.  Она была  снята сверху, с  легонькой летательной машины,  осторожно скользнувшей  над  змеей. -  Кто это, по-вашему, Владимир Ипатьич?
     Персиков сдвинул очки на лоб, потом  передвинул их на глаза, всмотрелся в рисунок и сказал в крайнем удивлении:
     - Что за черт. Это... да это анаконда, водяной удав...
     Иванов  сбросил  шляпу,  опустился на стул  и сказал, выстукивая каждое слово кулаком по столу:
     -  Владимир  Ипатьич,  эта  анаконда  из  Смоленской  губернии.  Что-то чудовищное. Вы понимаете, этот негодяй вывел змей  вместо кур и, вы поймите, они дали такую же самую феноменальную кладку, как лягушки!
     -  Что такое?  -  ответил Персиков,  и лицо его сделалось бурым... - Вы шутите, Петр Степанович... Откуда?
     Иванов онемел на мгновение,  потом получил дар слова  и, тыча пальцем в открытый ящик, где сверкали беленькие головки в желтых опилках, сказал:
     - Вот откуда.
     - Что-о?! - завыл Персиков, начиная соображать.
     Иванов совершенно уверенно взмахнул двумя сжатыми кулаками и закричал:
     - Будьте покойны. Они ваш заказ на  змеиные и страусовые яйца переслали в совхоз, а куриные вам по ошибке.
     - Боже  мой...  боже  мой,  - повторил Персиков и, зеленея лицом,  стал садиться на винтящийся табурет.
     Панкрат  совершенно одурел у двери, побледнел и онемел. Иванов вскочил, схватил   лист  и,  подчеркивая  острым   ногтем  строчку,  закричал  в  уши профессору:
     -  Ну теперь  они будут иметь веселую  историю!..  Что  теперь будет, я решительно  не представляю.  Владимир Ипатьич,  вы гляньте, -  и он  завопил вслух, вычитывая первое попавшееся место со скомканного листа... - Змеи идут стаями в направлении Можайска... откладывая неимоверное количество яиц. Яйца были замечены в  Духовском  уезде... Появились  крокодилы и  страусы.  Части особого назначения и отряды государственного управления  прекратили панику в Вязьме  после  того,  как  зажгли  пригородный  лес,  остановивший  движение гадов...
     Персиков,  разноцветный,  иссиня-бледный,   с   сумасшедшими   глазами, поднялся с табурета и, задыхаясь, начал кричать:
     - Анаконда... анаконда... водяной удав! Боже мой!  - в таком  состоянии его еще никогда не видали ни Иванов, ни Панкрат.
     Профессор  сорвал одним взмахом галстук,  оборвал пуговицы на  сорочке, побагровел  страшным  параличным  цветом  и,  шатаясь,  с совершенно  тупыми стеклянными  глазами, ринулся  куда-то  вон. Вопль разлетелся  под каменными сводами института.
     - Анаконда... анаконда, - загремело эхо.
     - Лови профессора! - взвизгнул Иванов Панкрату, заплясавшему  от  ужаса на месте. - Воды ему... у него удар.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ