Mihhail Bulgakov

Fatalaj ovoj
Novelo

tradukis Ludmila Novikova
Presita en: Almanako "Impeto'89"
Eldonejo "Progreso",
Moskvo, 1990

Chapitro I

Curriciuum vitae de Profesoro Persikov

La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a Shtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duondiafanan globon kaj chirkaurigardis.

Necesas konsideri ghuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ghuste la profesoron Vladimir Ipatjevich Persikov ni konsideru kiel la unuan kauzon de tiu katastrofo.

Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtighantaj sur la flankoj. La vizagho estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antauen. Pro tio la vizagho de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la rugha nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arghentaj kadroj, la okuloj estis brilaj, etaj, la staturo alta, kurbeta. Li parolis per strida, alta, kvakanta vocho kaj inter aliaj strangajhoj havis jenan: kiam li diris ion solide kaj certece, li faris la montran fingron de la dekstra mano hokforma kaj duonfermis la okuletojn. Do, char li parolis chiam certece pro tio, ke li havis absolute fenomenan erudicion en sia sfero, la fingrohoko tre ofte aperis antau okuloj de kunparolantoj de Profesoro Persikov. Sed ekster sia sfero, tio estas zoologio, embriologio, anatomio, botaniko kaj geografio, Profesoro Persikov preskau nenion diris.

Profesoro Persikov ne legis jhurnalojn, nek vizitadis teatrojn, kaj la edzino de la profesoro fughis for de li kun tenorulo de la operteatro de Zimin en la jaro 1913, lasinte por li skribajon de jena enhavo:

"Viaj ranoj kauzas en mi neelteneblan tremon de abomeno. Mi la tutan vivon malfelichos pro ili".

La profesoro ne plu edzighis kaj ne havis infanojn. Li estis tre eferveska, sed retrankvilighema, shatis teon kun moroshko*, loghis en la Prechistenka-strato, en apartamento el 5 chambroj, unu el kiuj estis okupata de magra oldulineto, mastrumantino Maria Stepanovna, kiu flegis la profesoron, kiel vartistino.

En la jaro 1919 oni forprenis 3 el la 5 chambroj de la profesoro. Tiam li diris al Maria Stepanovna:

- Se oni ne chesigos tiujn fiagojn, Maria Stepanovna, mi forveturos eksterlanden.

Sendube, se la profesoro efektivigus tiun planon, li tre facile sukcesus ricevi laboron en katedro de zoologio en ajna universitato de la rnondo, char li estis ege eminenta sciencisto, kaj en tiu sfero, kiu tiel au alie rilatas al amfibioj, au nudhautuloj, ne havis samgradulojn, ekskluzive Profesoron William Wekkl en Kembrigho kaj Profesoron Ghiakomo Bartolomeo Bekkari en Romo. La profesoro legis en 4 lingvoj, krom la rusa, france kaj germane parolis samkiel ruse. Persikov ne plenumis sian intencon koncerne la eksterlandon, kaj la jaro 20-a rezultis ankorau pli malbona ol la 19-a. Okazis eventoj, unu tuje post la alia. Oni renomis la straton "Bolshaja Nikitskaja" je Hercen-strato. Poste la horlogho, muntita en doma muro sur la angulo de la Hercen-strato kaj la Mohovaja-strato, haltis je 11.15 kaj, fine, en terarioj de la Zoologia Instituto, ne elteninte chiujn perturbojn de la fama jaro, mortis komence 8 superbaj ekzempleroj de hiloj, poste 15 vulgaraj bufoj kaj, fine, la unikega ekzemplero de Bufo Surinama.

Tuje post la bufoj, likvidintaj tiun unuan ordon de nud-hautuloj, kiu juste estis nomita ordo de amfibioj senvostaj, translokighis en la plibonan mondon la senshangha pedelo de la instituto maljunulo Vlas, ne apartenanta al la klaso de nudhautuloj. La kauzo de lia morto estis tamen la sama, kiel tiu de la kompatindaj amfibioj, kaj Persikov tuje klarigis ghin:

- Sennutreco!

La sciencisto estis absolute prava: Vlason necesis nutri per faruno kaj la bufojn per farunaj vermoj, sed pro malapero de la unua pereis ankau la duaj. Persikov provis reorientigi la restintajn 20 ekzemplerojn de hiloj al nutrado per blatoj, sed ankau la blatoj trafalis ien, montrinte sian sabotan rilaton al la milita periodo de komunismo. Do, ankau la lastajn ekzemplerojn oni estis devigitaj forjeti en rubujon sur la instituta korto.

Efikon de la mortoj al Persikov, kaj precipe tiu de Bufo Surinama, ne eblas priskribi. Li ial plene kulpigis pri la mortoj la tiaman popolkomisaron pri klerigo.

Starante en felchapo kaj galoshoj en koridoro de la malvarmighanta instituto, Persikov diris al sia asistanto Ivanov, rafineca ghentlemano kun akrapinta blonda barbeto:

- Ja pro tio, Pjotr Stepanovich, ne sufichas mortigi lin! Kion do oni faras? Ja oni pereigos la instituton! Chu ne? La senkompara virbesto, la eksterordinara ekzemplero de Pipa americana, 13 centimetrojn longa...

Plue malplibonighis. Post morto de Vlas fenestroj en la instituto trafrostis tiel, ke buntkolora glacio algluighis al la interna suprajho de la vitroj. Mortis kunikloj, vulpoj, lupoj, fishoj kaj chiuj kolubroj ghis la lasta. Persikov ighis silenta dum tutaj tagoj, poste ekmalsanis je pneumonio, sed ne mortis. Kiam li resanighis, li frekventis 2-foje en semajno la instituton kaj en la rondforma halo, kie chiam estis, ial senshanghe 5 gradoj sub nulo sendepende de la strata temperaturo, prelegis en galoshoj, en felchapo kun orelshirmiloj kaj en kolshaleto, elspirante blankan vaporon, al 8 auskultantoj ciklon de lekcioj pri la temo: "Reptilioj de la varma zono". La tutan alian tempon Persikov kushis sur divano hejme en la Prechistenka-strato en la chambro, plenigita per libroj ghis la plafono, sub plejdo, tusis kaj rigardis en bushegon de la fajra forneto, kiun hejtis Maria Stepanovna per orumitaj seghoj, kaj rememoradis pri Bufo Surinama.

Sed chio finighas en la mondo. Finighis la jaroj 20-a kaj 21-a, kaj en la 22-a komencighis iu retromovigho. Unue, anstatau la mortinta Vlas aperis Pankrat, ankorau juna, sed tre esperiga zoologia pedelo, oni komencis poiome hejti la instituton. Kaj somere Persikov kun helpo de Pankrat, kaptis en Klazjma 14 ekzemplerojn de vulgaraj bufoj. En la terarioj denove ekbolis la vivo. En la jaro 23-a Persikov jam prelegis 8-foje en semajno - 3 en la instituto kaj 5 en la universitato, en la jaro 24-a 13-foje en semajno kaj krome en la laboristaj fakultatoj, kaj en la 25-a, printempe, famighis pro tio, ke dum ekzamenoj fiaskigis 76 studentojn kaj chiujn el ili pro la nudhautuloj.

- Chu, vi ne scias, per kio diferencas la nudhautuloj disde la rampuloj? - demandadis Persikov. - Tio estas simple ridinde, junsinjoro. Pelvajn renojn ne havas la nud-hautuloj. Ili malestas. Jen. Hontu. Chu vi, vershajne, estas marksisto?

- Marksisto, - malesperighante, respondis fiaskigato.

- Do, bonvolu autune, - ghentile diris Persikov kaj vigle kriis al Pankrat: - Bonvolu la sekvan!

Simile al tio, kiel la amfibioj revivighas post longa senakveco sub unua abunda pluvo, Profesoro Persikov revivighis en la jaro 1926, kiam la unuigita usona-rusia kompanio konstruis, komencinte de la angulo de la Gazetnij-strato kaj la Tverskaja-strato, en centro de Moskvo, 15 dek-kvinetaghajn domojn kaj en la urboperiferioj 300 laboristajn vilaojn, chiu el 8 apartamentoj, por chiam chesiginte tiun teruran kaj ridindan loghejan krizon, kiu tiel turmentis la moskvanojn en la jaroj 1919-1925.

Ghenerale tiu somero estis rimarkinda en la vivo de Persikov, kaj foje li kun mallauta kaj kontenta rideto frotis la manojn, rememorante, kiel li malvastumis kun Maria Stepanovna en 2 chambroj. Nun la profesoro rericevis chiujn 5 chambrojn, plivastumis, lokigis 2,5 milojn da libroj, remburitajn bestofigurojn, diagramojn, preparajojn, lumigis verdan lampon sur la tablo en la kabineto.

Ankau la instituton ne eblis rekoni: oni kovris ghin per kremkolora farbo, alkondukis per speciala akvotubaro akvon en la chambron de amfibioj kaj reptilioj, shanghis chiujn vitrojn je glacoj, alsendis 5 novajn mikroskopojn, vitrajn sekcajn tablojn, globojn kun 2000 lampoj kun reflektata lumo, reflektilojn, shrankojn por la muzeo.

Persikov revivighis, kaj la tuta mondo subite eksciis pri tio post kiam en decembro 1926 estis publikigita la broshuro: "Ankorau suplemente al la demando pri reproduktigho de amfineuroj, au hhitonoj'. 126 paghoj. "Informoj de la 4-a Universitato".

Kaj en 1927, autune, la fundamenta verko kun 350 paghoj, tradukita al 6 lingvoj, inkluzive la japanan: "Embriologio de pipaoj, pelobatedoj kaj ranoj". Prezo 3 rubloj. Shtateldonejo.

Kaj somere de 1928 okazis tio nekredebla, terura...


* Moroshko - specio de rubuso kun flavrughaj beroj (Rubus chamaemorus) (Trad.).


Михаил Булгаков

Роковые яйца

Повесть

Глава 1. Куррикулюм витэ профессора Персикова

     16  апреля  1928 года,  вечером, профессор зоологии IV государственного университета и директор зооинститута в Москве Персиков вошел в свой кабинет, помещающийся  в зооинституте,  что на улице Герцена. Профессор зажег верхний матовый шар и огляделся.
     Начало ужасающей  катастрофы  нужно считать  заложенным именно  в  этот злосчастный вечер,  равно как первопричиною этой  катастрофы следует считать именно профессора Владимира Ипатьевича Персикова.
     Ему было ровно 58 лет. Голова замечательная, толкачом, лысая, с пучками желтоватых волос, торчащими  по  бокам.  Лицо  гладко  выбритое, нижняя губа выпячена вперед. От этого персиковское лицо  вечно носило на  себе несколько капризный отпечаток. На красном носу старомодные маленькие очки в серебряной оправе,  глазки  блестящие, небольшие, росту  высокого,  сутуловат.  Говорил скрипучим, тонким, квакающим голосом и среди  других странностей имел такую: когда говорил что-либо веско  и  уверенно,  указательный  палец  правой руки превращал в крючок и щурил глазки. А так как он говорил всегда уверенно, ибо эрудиция в его области у него была совершенно феноменальная, то крючок очень часто появлялся перед глазами собеседников профессора Персикова. А вне своей области,  т.е.  зоологии,  эмбриологии,  анатомии,  ботаники  и   географии, профессор Персиков почти никогда не говорил.
     Газет профессор Персиков не читал, в театр не ходил, а жена  профессора сбежала  от него с  тенором оперы Зимина  в 1913 году,  оставив ему  записку такого содержания:
     "Невыносимую дрожь отвращения  возбуждают  во мне твои лягушки.  Я  всю жизнь буду несчастна из-за них".
     Профессор больше  не женился и детей не  имел.  Был очень вспыльчив, но отходчив, любил чай  с морошкой, жил на Пречистенке, в квартире из 5 комнат, одну из  которых  занимала  сухонькая  старушка, экономка Марья  Степановна, ходившая за профессором как нянька.
     В  1919 году у  профессора отняли  из 5 комнат 3. Тогда он заявил Марье Степановне:
     - Если  они не прекратят эти  безобразия,  Марья Степановна, я  уеду за границу.
     Нет  сомнения,  что если бы профессор осуществил  этот  план, ему очень легко удалось бы устроиться при кафедре зоологии в любом университете  мира, ибо ученый он был совершенно первоклассный, а в той области, которая так или иначе  касается  земноводных  или  голых  гадов, и равных  себе  не  имел за исключением  профессоров Уильяма Веккля  в  Кембридже  и Джиакомо Бартоломео Беккари в Риме. Читал профессор на 4 языках, кроме русского, а по-французски и  немецки говорил  как по-русски.  Намерения своего  относительно заграницы Персиков  не выполнил, и 20-й год вышел еще хуже 19-го. Произошли события, и притом одно  за другим.  Большую  Никитскую переименовали  в  улицу Герцена. Затем часы, врезанные  в стену дома на углу Герцена  и Моховой, остановились на  11  с 1/4, и, наконец,  в  террариях зоологического института, не вынеся всех  пертурбаций знаменитого  года,  издохли первоначально  8  великолепных экземпляров квакшей, затем 15 обыкновенных жаб и, наконец, исключительнейший экземпляр жабы Суринамской.
     Непосредственно  вслед  за жабами, опустошившими тот первый отряд голых гадов,   который   по  справедливости  назван   классом   гадов  бесхвостых, переселился  в  лучший  мир  бессменный  сторож  института старик  Влас,  не входящий в класс голых гадов. Причина смерти его, впрочем, была та же, что и у бедных гадов, и ее Персиков определил сразу:
     - Бескормица!
     Ученый был  совершенно  прав:  Власа нужно  было кормить  мукой, а  жаб мучными червями, но поскольку пропала  первая,  постольку исчезли  и вторые. Персиков оставшиеся 20  экземпляров  квакш попробовал перевести  на  питание тараканами,  но  и  тараканы  куда-то  провалились,  показав  свое  злостное отношение  к  военному  коммунизму.  Таким  образом,  и последние экземпляры пришлось выкинуть в выгребные ямы на дворе института.
     Действие  смертей  и  в  особенности Суринамской жабы на  Персикова  не поддается  описанию.  В  смертях  он  целиком  почему-то обвинил  тогдашнего наркома просвещения.
     Стоя в  шапке  и  калошах  в коридоре выстывающего института,  Персиков говорил  своему  ассистенту   Иванову,   изящнейшему  джентльмену  с  острой белокурой бородкой:
     - Ведь за это  же его, Петр Степанович, убить мало!  Что же они делают? Ведь они ж погубят институт! А?  Бесподобный самец, исключительный экземпляр Пипа американа, длиной в 13 сантиметров...
     Дальше пошло хуже. По смерти Власа окна в институте промерзли насквозь, так  что цветистый  лед  сидел на  внутренней  поверхности  стекол.  Издохли кролики,  лисицы, волки,  рыбы и все до единого ужи. Персиков  стал  молчать целыми днями, потом заболел воспалением легких, но не умер. Когда оправился, приходил два раза  в  неделю в институт и  в  круглом зале, где было всегда, почему-то  не изменяясь, 5 градусов  мороза, независимо  от того, сколько на улице, читал в калошах, в шапке с наушниками и в кашне, выдыхая белый пар, 8 слушателям цикл лекций на тему "Пресмыкающиеся жаркого пояса". Все остальное время Персиков лежал у себя на Пречистенке на диване, в  комнате, до потолка набитой книгами, под  пледом,  кашлял и  смотрел  в пасть  огненной печурке, которую  золочеными стульями  топила Марья Степановна, вспоминал Суринамскую жабу.
     Но все на свете кончается. Кончился 20-й  и 21-й год, а в 22-м началось какое-то  обратное движение.  Во-первых: на  месте покойного Власа  появился Панкрат, еще  молодой, но подающий  большие  надежды  зоологический  сторож, институт  стали  топить понемногу. А летом Персиков, при помощи Панкрата, на Клязьме поймал 14 штук вульгарных жаб. В террариях вновь закипела жизнь... В 23-м  году  Персиков  уже  читал  8  раз  в неделю -  3  в институте и  5  в университете,  в 24-м году 13 раз в неделю и, кроме того,  на  рабфаках, а в 25-м, весной, прославился тем, что на экзаменах срезал  76 человек студентов и всех на голых гадах:
     - Как, вы  не знаете,  чем отличаются  голые гады  от пресмыкающихся? - спрашивал Персиков. - Это просто смешно, молодой человек. Тазовых  почек нет у голых гадов. Они отсутствуют. Так-то-с. Стыдитесь. Вы, вероятно, марксист?
     - Марксист, - угасая, отвечал зарезанный.
     - Так вот,  пожалуйста,  осенью,  - вежливо говорил  Персиков  и  бодро кричал Панкрату: - Давай следующего!
     Подобно тому,  как амфибии  оживают  после  долгой засухи,  при  первом обильном  дожде,  ожил  профессор Персиков в  1926 году,  когда  соединенная американо-русская компания  выстроила,  начав  с угла  Газетного  переулка и Тверской, в  центре  Москвы, 15 пятнадцатиэтажных домов, а на окраинах - 300 рабочих  коттеджей,  каждый  на  8  квартир, раз  и навсегда  прикончив  тот страшный и смешной  жилищный  кризис, который  так терзал  москвичей  в годы 1919-1925.
     Вообще  это  было замечательное  лето в жизни Персикова,  и порою  он с тихим и довольным хихиканьем потирал руки, вспоминая, как он  жался с Марьей Степановной  в   2  комнатах.  Теперь  профессор  все  5   получил  обратно, расширился,  расположил  две  с  половиной  тысячи книг,  чучела, диаграммы, препараты, зажег на столе зеленую лампу в кабинете.
     Институт тоже узнать было нельзя: его покрыли кремовою краской, провели по  специальному  водопроводу воду в  комнату гадов,  сменили все  стекла на зеркальные, прислали 5 новых  микроскопов, стеклянные препарационные  столы, шары по 2000 ламп с отраженным светом, рефлекторы, шкапы в музей.
     Персиков  ожил,  и  весь  мир неожиданно узнал  об  этом, лишь только в декабре 1926 года вышла в свет брошюра:
     "Еще  к вопросу  о  размножении бляшконосых  или  хитонов",  126  стр., "Известия IV Университета".
     А  в 1927-м, осенью, капитальный труд в 350 страниц,  переведенный на 6 языков, в том числе и японский: "Эмбриология пип, чесночниц и лягушек". Цена 3 руб. Госиздат.
     А летом 1928 года произошло то невероятное, ужасное...

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ