DEKUNUA CHAPITRO
La autoro komencas la punlaboron inter la
bullokoj. — Priskribo de Halvargo, de tiu turo,
kies civitano farighis la autoro. — La
autoro interkonatighas kun Xa-ra, shtatsekretario de
Halvargo. — Kelkaj klarigoj pri la origino de la
oiha-legendo.
Nur tre mallonge mi rakontos la duan chapitron de
mia vivo, pasigita en Kapilario; tiu chapitro tute ne
estis tiel felicha kaj serena, kvankam en okazajhoj
multe pli richa; tiun tempon mi pasigis inter la laboremaj
bullokoj, ekde mia kondamniteco ghis mia liberigho el
Kapilario. Mi klopodos severe persisti che tiuj
faktoj, kies denombron la leganto povas rajte atendi
de miaspeca vojaghpriskribanto, kies sola merito,
manke de verkistaj kaj poetaj virtoj, estas tio, ke
fidele kaj konscience li rakontas, kion li vidis. Ghuste
tial mi neglektas la historion pri la unuaj tri
monatoj — temo de alia, pli granda verko povus esti
la detala priskribo de tio, kiel mi alkutimighis al
la societo de la strangaj monstretoj, kiel mi ilin
ekamis, kiel mi trovis ilian animon kaj ties multajn
bonajn ecojn, kiel mi ellernis iliajn lingvon,
kutimojn; kiel mi farighis, komence devigite,
ribeladante, poste el mia propra volo, entuziasme kaj
kun ambicio, utila membro de ilia socio, kiel mi
venkis ilian malkonfidon kaj faris min shatata de
ili; char komence ili estis malkonfidaj al mi: la
inicitoj sciis pri mi, ke mi alvenis al ili el inter
la oihaoj, kaj je mia plej granda surprizo, tiu chi
famo eligis el ili tute ne tiujn estimon kaj envion,
je kiuj mi kalkulis - prefere kun moko ili parolis
kun mi kaj pri mi, rilate tiun chi mian aventuron. La
legantoj rajte povas pretendi de mi, ke mi ne enuigu
ilin per priplendo de miaj sentoj - do mi notas nur,
ke mi mem estis kulpa pri tio, se ili ne povis min
trakti serioze en la unua tempo: la disigho de Opula
efikis al mi tiel dolore kaj faris min tiel deprimita
kaj malfelicha, ke en mia melankolio mi estis vere ne
ghuebla tiutempe.
Tiu chi mia persona, anima afero, mia senespera
amo al Opula, faris min neobjektiva kaj egoisma kaj
vekis prave malsimpation kontrau mi inter la
bullokoj, kiujn tiutempe, kiam — ne el mia propra
volo — mi alvenis che ili, ghuste okupis gravegaj
sociaj kaj politikaj demandoj, nuraj tiaj ideoj, tiaj
ideoj, kiuj postulas de la individuo sinoferon kaj
malegoismon, por la intereso de la komunumo. Do, mi
parolos prefere pri tiuj chi aferoj, kun la espero,
ke mi povos min utiligi, se kelkajn modestajn
indikojn mi disponigas al tiuj eminentaj kaj seriozaj
viroj, kiuj direktas hodiau la sorton de Europo kaj
ghin gvidas al bonstato kaj pliperfektigho, kaj
volonte mi rezignas pri tiu pli certa kaj pli
malmultekosta sed al serioza viro malinda sukceso,
kiun en vicoj de enuantaj virinetoj kaj revemaj
liceanoj mi povus atingi, se mi plenigus tiujn chi
foliojn per bombastado de miaj amaj mizerplendachoj.
Tiu turo, en kiun mi estis ekzilita, estis unu ne
el la plej grandaj, sed sendube el la plej malnovaj
kaj plej evoluintaj en Kapilario. Ghiajn fundamentojn
antau multaj jaroj ekfaris la prauloj de la nuntempe
konstruantaj bullokoj (la vivdauro de la bullokoj
estas multe pli mallonga ol tiu de la oihaoj). Tiujn
praulojn Kol-ko, prapatro de la suvereno, reganta
nuntempe en la turo, kondukis al tiu chi regiono.
Longan tempon ili vivis en paca konkordo, ghis en la
pasinta jarcento iu "gonchargo" (tiel ili
nomas tiun katastrofon, kiam la oihaoj ilin
forfumumas kaj okupas iliajn turojn, tiaspecan
naturfenomenon ili komprenas je ghi, kia che ni estas
la tertremego) donis okazon por konfliktoj, kies
sekvojn en la proksima, lasta chapitro mi klopodos
mallonge rakonti. Nome la bullokaj historiscienculoj
donas plurspecajn klarigojn pri tiu chi menciita
gonchargo: trovighas, kiuj ghin analizas sur severe
sciencaj bazoj, aliaj menciadas mistikajn fortojn.
Ambau konceptoj havis sian propran partion en la
diversaj turoj, kaj la suverenighintaj partioj
senindulge ekstermis la venkitajn. Sed tiuj chi
barbaraj tempoj hodiau estas jam forpasintaj, kaj la
popolo de la turoj, konstruighantaj en la
chirkauajho, ekiris al neniam ekzistinte
grandampleksa evoluo en kulturo kaj civilizacio. La
sciencoj kaj artoj ekprosperis, la sciencoj en
direkto de perfektigo de la korpaj kaj animaj ecoj de
la bullokoj, el vidpunkto de la taugeco por
turkonstruado; la artoj en direkto de la mensa
edukado de la bulloka raso. Eminentaj esploristoj sin
okupis pri la individua kaj rasa strukturoj de la
bullokoj; iliaj naturscienculoj elserchis la leghojn,
kies aplikado kondukis al grandiozaj eltrovoj en la
praktika vivo.
En la unua tempo mi laboris kiel simpla laboristo
che la morterportado, kaj mi ne havis eblon enrigardi
en la laborsferon de tiuj pli superaj klasoj, kiuj
planis kaj direktis la konstruadon de la turo. Miaj
relativa grandeco kaj al ghi konforma forto min faris
neanstatauigebla: mi sola plenumis pli ol okdek—cent
bullokoj, dum la sama tempo. Sed ghuste tiu chi mia
korpa supereco donis poste eblon, ke elighante el mia
socia klaso, mi povu ghui privilegiojn, kiuj
prezentis al mi la okazon ekkoni la transversan
sekcon de la bulloka socio. Mi akiris amikojn kaj
gravajn konatojn: tiel mi poste eksciis la jenon:
La turoj estighas per koncentrigho de po unu
bullok-gento en shtatan vivon. La shtatojn estris
reghoj, suverenoj, respublikaj prezidantoj, au
simplaj magistrataj organizajhoj, konforme al la
politika gusto au tradicioj de la koncerna turo. Tiuj
chi estroj zorgis, ke chiu individua laboro harmonie
servu por la komuna celo: plukonstrui kaj surtegmenti
la turon. Krome ili direktis la internan kaj eksteran
defendon de la turo — chi lasta agado estis
bezonata, char la danghero, ke la popolo de iu
proksima turo simple okupas la konstruajhon, shvebis
super chiu turo. Elformighis la "turdefenda
juro", kiu, per la nekredebla eltrovemo, teknika
lerteco de la bullokoj, alportis preskau neimagebiajn
sukcesojn. Por ke la leganto povu al si krei pri la
rakontotajhoj almenau palan koncepton, ion mi devas
ankorau emfazi. Tio, kion ni nomas tie chi, en Europo
"homo faber", "teknika homo" che
la bullokoj evoluis en tia maniero, pri kia che ni
revis audace nur la autoroj, havantaj la plej
sovaghan fantazion: unu certa Wells, unu certa Shaw,
en siaj plej frenezigaj songhoj. Tiu chi teknika
kapableco, kiu che ni produktis miraklojn, provizore
plejparte nur en la mekanika mondo, che ili
disvastighas al chiu tereno de la organika vivo. Che
ni oni komencas okupighi pri transformado de la vivaj
organismoj nur en la plej nova tempo kaj nur kun
singardaj palpadoj, - che la bullokoj substitui unu
okulon, unu hepaton, unu cerbon, transplanti en la
lokon de unu pulmo du renojn, intershanghi au tranchi
je duonoj, du cerbojn, kreskigi en la loko de aliaj
organoj, flugilojn, naghilojn, enigi la brankojn de
fisho en la koron de iu bullok — chio chi ne estas
pli granda problemo, ol che ni la telefono,
telegrafo, Rentgen-lumo, vaporshipo kaj flugmashino;
kaj la fabrikado de tiuj chi laste menciitaj teknikaj
iloj malaltighis che la bullokoj en simplan
infanludon.
Estas necese kompreni chion chi, antau ol mi
komencus la historion pri elformigho de la
"turdefenda juro". Ekde kiam tiu chi
demando sin trudis al atento, en la evoluo de la
bullok-socio komencighis speciala transformigho, kiun
oni povus karakterizi per la vortoj
"duobleco", "disfendigho". Chiu
organo kaj chiu laborilo komencis formighi tia, ke
ghi servu duoblan celon: konstruon de la turo kaj
samtempe ankau ghian defendon, kio ja estas
samsignifa kun la ofensivo. Chiu bullok
transformighis en unu persono je laboristo kaj
soldato. Se la trulojn oni inversigis, tiuj estis
uzeblaj ankau kiel tranchiloj por deskrapi
morterajhon, la brikformoj estis planitaj tiel, ke
pleniginte tiujn per eksplodmaterialoj, samtempe oni
povu fari ankau brikeksplodigan minon el ili. Per la
samaj krochiloj, per kiuj oni kunligas du latojn en
unu turo, estis eble tiajn disstrechi en la alia
turo. La laborilo, kiu chi tie konstruis, tie detruis
— kio estis en unu turo supkulero, ghi pruvighis
sespafa revolvero en la alia — tie chi oni manghis
kiel papavan volovanon la samon, pro kiu tie transe
falis la bullokoj kiel pro ratveneno. Sur la komplika
korpo de la bullok la rolo de chiu organo duoblighis:
en la fino de la flugiletoj, destinitaj por flugo,
evoluis akraj ungegoj, per kiuj eminente eblis
distranchi flugilojn; la timpanoj formighis tiel, ke
okaze de neceso eblis fari per ili teruran bruon, pro
kiu la malamika bullok surdighis; en la fosajhoj de
la okuloj, en la loko de la larmobursoj, evoluighis
etaj glandoj, kies venena sekreciajho blindigis tiun,
al kiu ili ghin surshprucigis. Trovighis bullokoj,
kiuj plilongigis kaj pintigis siajn fingrojn, por ke
ili povu ankau piki per tiuj; aliaj kreskigis krom
siaj du brakoj ankorau unu trian, kiu flanke, de sur
ilia talio pendachis, ghi estis akra kaj pinta kaj
malmola kiel fero.
La grandioza evoluo de la "turdefenda
juro" ankau sur intelekta kampo sentigis sian
efikon. La senton pri la kunaparteneco, se eblas,
ankorau pliigis la fakto, ke tiun chi kunapartenecon
minacis malkonsento — la rilato inter la individuo
kaj la socio perfekte klarighis. En tiuj grandiozaj
movadoj, en kiuj antau mia liberigho mi partoprenis,
mi havis eblon interkonatighi kun Xa-ra, la plej
eminenta soci-scienculo kaj shtatisto de Halvargo
(mia pli malvasta patrujo), kun la sama, che kies
flanko mi batalis poste, kiam okazis la granda
milito. Tiu chi Xa-ra priklarigis al mi multajn
obskurajn problemojn - al li mi povas danki, se en la
bullok-sociscienco mi povas fieri pri iom da sperto,
kaj modeste mi povas paroli pri sociaj, politikaj kaj
ekonomiaj demandoj.
Iuokaze mi interparoladis kun Xa-ra pri la
estonteco de la bullok-socio. Mi esprimis mian
admiron pri chio, kion ghis nun sur kampoj de la
kulturo kaj civilizacio mi spertis — mi denombris
chiujn branchojn de la scienco kaj arto, kaj
demonstris, pri kiaj grandaj sukcesoj ili povas
fieri. Estas nekredeble, pri kiom da chiaspecaj
aferoj la bullokoj sin okupas en Halvargo kaj ankau
aliloke: kaj pri chio ili sin okupas kun tiel senfine
pia enprofundigho kaj seriozeco, kiel inspiratoj de
la komuna, granda celo, kiun nur eminentaj mensuloj
vidas klare, sed kiun instinkte sentas ankau la plej
simpla laboristo. Pri chiuj branchoj de la sciencoj
temis en nia interparolo: fiziko, kemio, astronomio,
astrologio, geodezio, numizmatiko, filatelio,
filantropio, filharmonio, kiromantio, kriminologio,
fiziologio, psikologio, psikiatrio, psikofiziologio,
psikogeodezio, fiziopsikopatologio,
patofiziokemgezio,
fizo-astronumiz-filkiro-psikogeospektri-gonometri-judikamentropo-antropologio,
kaj la ceteraj. Chiuj chi, sisteme aplikate kaj
kunakordigite, kontrolate kaj tekstigite, en unuo
kuntenate kaj analizate konsistigas tiun tuton,
surbaze de kiu la Turo konstruighas. Xa-ra, unu el la
plej admirindaj mensuloj, vera chiosciulo, povis
alparoli pri chio: - li konis la evolu-historion kaj
staton, starpunkton de chiu scienco en la estanta
epoko; li parolis kun la plej granda facileco pri
praktikaj kaj doktrinaj demandoj, laufake kaj
ghenerale. Sed precipe la socisciencoj lin interesis,
sur tiu chi kampo li estis ne nur koncepthava kaj
komprenema, sed ankau krea geniulo — en kelkaj siaj
admirindaj, eternevivaj verkoj; poste, ke la
rezultaton de la doktrinoj li fiksis, alveninte sur
moralan altecon, li trovis ankau tiujn vojon kaj
manieron, tra kiuj, pli ghuste: per kies helpo la
socio devas progresi; por ke, sekvante la klaran
ordonon de la neceso, kunakordigante la faktojn de la
instinkto kaj volo, ghi maturighu por la stato de la
stacio, signanta la altajhon de ia pli bona eblo.
Alveninte che tiun chi punkton, mi ghojis, ke eble
mi povos iom trankviligi mian malkvieton, pliighintan
dum la tuta interparolado (tiun matenon mi vekighis
tre deprimita: mi songhis refoje pri Opula); kaj mi
faris la demandon: kiel ni estas post chio chi kun la
gonchargo, tio estas kun tiu natur-fenomeno, kiun la
bullokoj imagas speco de tertremego kaj kiu plene
ruinigas iliajn turojn. Ekde mia alveno en Halvargon
unuafoje mian bushon forlasis la vorto
"oiha". Tiu chi temo faris videble
malfavoran impreson al Xa-ra. Li komencis sin moveti
tien-reen, bagateltakse li ridetis, donis distrajn
respondojn, li volis paroli pri io alia — poste kun
subita erupcio li donis esprimon al sia miro, ke tiel
klera kaj inteligenta homo kiel mi, sin okupas pri
tiaj senutilaj kaj infanecaj aferoj. Kio koncernas la
gonchargon, en pasintaj jarcentoj, kiam la
bullok-socio, malhavanta natursciencan pensmanieron
kaj laumetodan esploradon, enuantaj kaj malkleraj
filozofoj fabrikis ankorau vantajn kosmologiojn,
mitojn kaj legendojn; por provi per tiuj chi fabeloj
endormigi la nekulturitajn.amasojn, soifantajn al
ekkono. Unu estas el tiuj chi fabeloj ankau la
"gonchargo"; tiu teozofia au mistika
supozo, ke ia admirinda, pli supera volo au
inteligento aranghas la sorton de la turoj: tiu
estigis nin, "bullokojn", por sia plezuro
au bezono; kaj same tiu ruinigas che certa stato
niajn grandambiciajn songhojn. Li, siaparte, kvankam
li ne estas senkreda au neadema menso, estas
konvinkighinta, ke la tiaspecaj transcendaj au
metafizikaj konceptoj estas malutilaj el vidpunkto de
la evoluo, tute senesperaj kaj senfruktaj ludoj de la
bullok-menso, kiu movighas inter difinitaj limoj; kaj
la Nepercepteblo ne povas aparteni al la pozitivaj
objektoj de ghia laboro. Cetere la evoluhistorio
komencas demonstri, ke la kataklismo, nomata
gonchargo, kiu de tempo al tempo forbalaas la
kulturon, estas deduktebla al funkciado de certaj
malsanigaj materioj, okazigantaj atomdisfalon — oni
demonstris sendube la ekziston de tiuj chi
malsanigajhoj: chiam ili cheestas, kiam la astronomoj
avizas gonchargon: sur la firmamento, en formo de
brilaj amasoj, au kumul-rulighantaj, travideblaj
nebulmakuloj, kiuj cirkulas lau orbito ankorau
nedemonstrebla fare de niaj matematikistoj, super la
turoj. La spektroanalizo jam konstatis ankau ilian
konsiston: nenia tia materio estas en ili, kiu ne
trovighus en la korpo de la bullok. Estas tre nature,
ke la naiva prabullok kredis tiujn chi misterajn,
shancelmovighantajn nebulmakulojn, kies longa
trenajho trabalaas la chielon kaj supershutas ankau
niajn turojn per sia lumo, ia pli supera forto au
volo; ghin prinomis "oihaoj", ghin timis
kaj adoris - sed envere senpovaj, neelformighintaj
masoj estas tio chi, chu organikaj chu neorganikaj
pramaterioj, restintaj en primitiva stato. La
senkultura kampulo kaj la malkleranima, fantaziema
poeto vidas je ili fantomon, kiun poste li prinomas
"oiha", konservante la esprimojn de la
praaj mitologioj.
Iom embarasighante mi auskultis la pritraktojn de
la eminenta scienculo, kaj senkuraghe mi lin
memorigis pri la pentrajhoj kaj skulptajhoj de la
bullok-artistoj; kiuj kreajhoj prezentas oihaojn en
kuriozaj situacioj. Xa-ra ridetis kun patreca favoro
kaj refoje certigis al mi, ke oihaoj ne ekzistas. Oni
povas konsideri tiujn bildojn kaj figurojn idoloj:
ties pozitiva kerno estas parte la jhus menciita
malsaniga materio, parte la amaspsikozo, montrighanta
okaze de la gonchargoj, kiu amaspsikozo embarasas kaj
per fantasmagorioj plenigas la sensojn, ne
alkutimighintajn al tiaj fortaj incitoj, kiajn faras
la tiaspecaj naturfenomenoj. Kaj en tiu chi speciala
menskonfuzigho la bullokoj - inter ili individuoj de
precipe sentema, do pli facile konfuzebla
nervosistemo, la tielnomataj poetoj kaj artistoj -
kondutas lau tipa maniero. lli komencas baumi,
membrostrechi, iliaj okuloj eltordighas, la kapo
ekshvelas, ili balbutas rapsodiajn vortojn: kvazau
turmentus ilin admirindaj vizioj. Oni devas konstati,
ke la jhus menciitaj stimuloj estas tre fortaj kaj
por venki tiujn estas bezonata tre disciplinema
menso: — li mem, kiu foje el observatorio gvatis la
proksimighon de iu nebulmakuio, nomata ordinare
"oiha", preskau konfuzighis pro ghi,
ekkriadis, eligis neartikigitajn sonojn, kiujn per
sonimitaj literoj poste li notis por si,
tiaspecajhojn, kiel ekzemple: "ho, ho, ho,
karega, bel-ega mia anjeto, nunjeto, nuncinjo,
kuncinjo, puncinjo, mia vivo, mia steleto, mia
universeto, mia sofinjeto, varighu (au farighu? ) mia
edzino" kaj tiel plu.
Estas evidente - pluklarigis Xa-ra -, ke tiujn
chi, cetere tre efikajn kaj inspirajn manifestajhojn
de la poetoj ni rajtas rigardi nur tra okulvitroj de
la severe kontrolanta kritiko; se ni volas, ke ni
povu kunapliki la funkciadon ankau de tiuj chi
bullokoj en tiu procezo de la kulturigho kaj evoluo,
kiu procezo celas radikalan organizon kaj transformon
de la socio: oni devas ghin senigi de tio, kio estas
malsanece trohejtita fantazio, revo, frenezo, himero:
oni ghin devas redukti je la realeco, kiu
elvershighas en la lumon tra nia animo misigite,
troigite, konfuzite, neanalizite — oni devas
elsheligi el tiu chi kaosacha, brilanta amaso la
simplan, gheneraian abstraktajhon, la realajn
faktojn, la grandajn socialajn verojn, kiaj estas
ekzemple la historia materialismo, la luktado por la
ekzisto, la batalo de la seksoj, la selekciigho de la
plifortuloj, kaj la rasdefenda tachmento. Tion chi ni
devas konsideri, por ke ni povu aligi chiam pli
vastajn popoltavolojn al la granda laboro, klerigante
la amasojn, ankau tiujn nebulmakulojn, kiujn oni
nomas oihaoj, ke foje ili povu farighi utilaj,
laboremaj membroj de la bullok-socio.