SESA CHAPITRO

La autoro klopodas komprenigi al la reghino la pli altan destinon de la viroj. - Scienco, literaturo. Kelkaj vortoj pri la konstruajhoj de Kapilario. La vestajhoj de la oihaoj. Per kio sin nutras la oihaoj? - La bullok-grasigado.

La kuraghaj kaj entuziasmaj gvidbatalantoj de la balotrajto de la virinoj; la herooj, batalantaj tuteurope kontrau la bedaurinda subpremo de la virina sekso, certe miros, kaj eble ili ech ne kredos min, ke Opula, reghino da la oihaoj, kiu pasigis sian tutan vivon en serchado de ghojoj kaj ghuoj, per ludo kaj per suchado de bombonoj, kaj tiel lau nia koncepto shi vivis la priimageble plej malaltan intelektan vivon, kun surpriza rapido perceptis la tutan sencon kaj signifon de chiuj tiuj komplikaj problemoj, kiujn pri nia kontinenta vivo mi prezentis al shi; tiom pli mirinda estas tio, char ja mi jam menciis tiun hontindan kaj humiligan manieron, al kiu mi devis min turni, por ke shian tute indiferentan intelekton tra shiaj sensoj mi alproksimigu per la speciala, entuziasmiga, nure-interjekcia, plie sensincitanta ol konceptoveka muziko de la lingvo oiha.

Ankau mi mem estis surprizita, kiam che iu punkto de miaj pritraktoj neatendite shi min haltigis, volupte shi strechetendis sian feinecan korpon, kaj de sub shiaj longaj okulharoj rigardante suben al mi, shi donis signon, ke sufiche, shi scias chion, kaj, ke mi povas esperi. Tiun chi lastan mi ne komprenis, kiom ghi rilatas mian objektivan paroladon, sed mi ech ne havis eblon por pensadi pri tio, char shia sinjorina moshto ekparolis pri io alia.

Shi sciigis al mi, ke mi parolis pri multaj superfluajhoj, kaj - je mia plej granda konsternigho - shi deklaris, ke mi havas tute falsajn konceptojn pri la rilato inter la du seksoj de la homa raso. El tio, kion mi rakontis, nenimaniere shi vidas, kiom estus che ni la virinoj subpremataj, kaj, ke ghenerale shi ne komprenas: kion mi nomas "subpremo". Vere, ke niaj virinoj, kiel ilin mi priskribis, ne vivas tiel bone, kiel la oihaoj sed ja shi havas la impreson, ke niaj viroj vivas multe pli malbone kaj staras sur multe pli malalta nivelo proksimume tiel ili rilatas al la virinoj, kiel la servistoj.

Tiu chi surpriza deklaro, asertanta ghuste la kontrauon de la vero, min tiom surprizis, ke mi komencis impete kaj kolere protesti. Ridetante shi min auskultis kaj petis, ke mi klarigu, kiel mi pensas, sur kio mi bazas tiun mian konvinkighon, ke la viroj staras che ni sur pli alta nivelo, ke ili personigas kaj reprezentas la rason, ke ili preparas la estontecon en la direkto de ia pli alta kaj pli perfekta vivo.

Felichege, ke mi povas paroli pri la plej glorplenaj mensuloj de mia raso; hazardelekte mi denombris kelkajn nomojn, personigantojn de la plej potencaj ideoj, pensoj, planoj, eltrovoj, inventoj; evoluigantaj parte la korpan bonstaton, komforton de la homa raso; kaj parte la aspiradon, klopodantan al pli altaj reformoj de ghia animo. Mi parolis pri geniuloj de la naturscienco, kiuj en labirintoj de la senmateria regno de la logiko malkovris tiajn interrilatojn, kies praktika solvo ebligis, ke sur tero, en akvo kaj en aero, venkinte la kontraustaron de la senviva materio, pli libere kaj pli rapide ni povu trafiki ol kiu ajn alia vivajho sur Tero. Mi rakontis, ke lau rezulto de jarcenta laboro, la homo estas hodiau jam konsiderinda, kiel la plej alta formo de la vivanta vivo, unuiganta en siaj ebloj chion, kion la vivo prezentas en miloj de aliaj specoj, en chiu aparte: la homo estas en unu persono mamulo kaj insekto, kaj fisho kaj birdo. Kaj chion chi ni povas danki al viroj, kiuj dum jarcentoj kun formikeca diligento kolektadis kaj kunmetis la brikojn, por ke ili konstruu tiun grandegan konstruajhon, el kiu la homo de la estontajho povos klare travidi la terglobon, sur kiu li vivas; kaj li povos levi sian kapon en proksimecon de la stelplena chielo. Tiu chi konstruajho senchese kreskas, senchese grandegighas kaj fine ghi devas atingi la chielarkon, la tronon de tiu Neprinomebla Forto, kiun Kant nomas kategoria imperativo; la tronon de la Plej-Chefa Forto, kiun tronon estas destinita okupi la homa raso.

Por ke mi faru sensebla tiun chi tro abstraktan bildon, mi priskribis iun astronomian turon, sur la supro de dezerta, alta monto, malproksime de la bagatelema kaj svarmanta vivo, en la plej altaj tavoloj de la pura aeroceano. Ghia vitrokupolo, kiel okulo, turnita al la chielo, elstaras al la steloj: sentplena homa vizagho elrigardas el la pupilo de tiu chi okulo: la vizagho de grizhara scienculo, kiu estas jam transe de la mizeraj avidoj, bezonoj de la besta korpo, transe de la multspecaj, konvulsiaj pulsadoj de la karno - lia vivoforto kunkuris en unusolan punkton: tiu estas dia, preskau abstrakta punkto, kiel la fokuso de la lenso de lia teleskopo, kiu estas ju pli malgranda, des pli forta, des pli ghi grandigas kaj pli proksimen alportas la Neatingeblan.

Kaj mi priskribis tiun chi scienculon, la malfalsan viron, la Kavaliron de la Estonteco, la Amanton de la Nekonatajho, kiu, transe de la malvasta karcero de la eta persona vivo kaj de la sinkonserva instinkto, reprezantas la tutan Rason, batalas kaj konsumighas por la tuta raso, por ke ghi farighu pli kaj pli granda ol por kio ghi naskigis.

Che tiu chi frazo, mia patronino min interrompis kaj en sia ordinare simpla kaj kvazau kamparanece triviala sed sendube klara kaj komprenebla parolmaniero shi demandis, kiel aspektas tiu pli kaj pli granda, pri kiu mi parolis. Per singardaj vortoj kaj iomete embarasiginte mi provis rakonti, ke tion provizore ech Tiu Viro mem ne scias, sed li konsideras sia sankta destiniteco, ke li plie sin proksimigu al ghi kaj gin ekkonu. Per tio li pasigas siajn noktojn kaj tagojn; li legas kaj lernas, chion kunprenas, kion liaj formortintaj kunuloj kolektis en profundo de la pasintajho - kun arda kredo, ke iam, se ne li mem, ia malfrua spiritkunulo tamen ghin atingos. Mi parolis pri la libroj, kiujn verkis la prauloj, kolektante chion en tiuj, kion dum sia mallonga vivo ili povis observi kaj sperti. La senchese kreskantan piramidon de tiuj chi libroj, de sur kies konstruighanta suprajho falas la formortintaj konstruantoj, chiu nove naskighinta viro nove surgrimpas, por ke che vesperkrepusko de sia vivo, kiam li atingis ghian supron, li provu ghin plukonstrui per unu penso. Kaj ghis tiu tempo konstruighadas la piramido de la Scio kaj Kono, kiam fine ghi atingos tiun Nekonatan, pri kiu mi parolis.

Che tio min interrompis mia patronino kaj faris unu rimarkon, kiu, kun komike materiisma komentario de la simbolo, sendube malkashis multon de praktika matematika sento. Shi diris, ke tiu chi piramido, pri kiu mi parolas, tiamaniere ne altighos longtempe. Char la homa vivo, chu vira, chu virina, neniam estos pli longa ol kvindek-sesdek jaroj, ech, shajnas, prefere ghi estos pli mallonga. Do, se tiu chi piramido senchese kreskas, baldau ni atingos, ke ghis la nove naskigintaj masonistoj alvenas supren, ghuste forpasas kvindek-sesdek jaroj, kaj ili jam ne havos forton kaj tempon por plukonstrui la piramidon. Ili devos rekomenci la tuton. Shi proponus prefere, ke antau ol ni komencas konstrui piramidon eble oni devus aranghi per tiuj multaj scienco kaj talento, pri kiuj mi fanfaronis, ke la homo kun tiuj senchese kreskantaj kaj densighantaj prudenteco kaj sagheco, kiujn li amasigas en si dum tuta vivo, ne forpasu kaj mortachu en sia kvindek-sesdek jara agho, forportante kun si en la nenion chiujn siajn spertojn, kies kolektadon poste la novnaskito devos rekomenci.

Cetere el chio, kion mi rakontis al shi tiel shi diras ne estas multo, kio shin interesis. ("Mi komprenas" kaj "min interesas", tiujn chi du nociojn la lingvo oiha signas per la sama vorto.) Shian atenton unu bildo vekis, ech tiu precipe tial, char ghi shin memorigis pri io, kion tre bone shi konas. Tiu chi bildo estis la astronomia turo, nome ne la brila vitrokupolo, sed la fundamento, kiun shi imagas halo vasta, bazita sur kolonoj.

Kaj per kelkaj mallongaj kaj richenhavaj vortoj, rilataj al nia interparolo, mia patronino fine komprenigis al mi kion ghis nun nur malklare mi konjektis , el kie devenas la richa kaj luksa instalajharo de Kapilario: la pompaj palacoj el pezaj shtonoj; kun strangaj tegmentoj, restintaj duone pretaj: la kolosaj haloj, instalitaj per etaj, malpezaj miniaturojhaj; la flirtantaj tualetoj; la tuta senzorga lukso estas rezultoj de multega laboro; kvankam ech signon de laboro, penado, fortostrecho mi ne trovis en la socio de la oihaoj.

Nu, chion chi la bullokoj konstruas, tiuj teruraj, etaj monstroj, pri kiuj apenau mi povas pensi sen nauzo. Por kia celo ili tion faras, la oihaoj ne scias kaj tio ilin ech ne interesas pri etiologia naturscienco ili neniam sin okupis, ili priatentas nur la simptomon mem, kaj ech tion nur tiamezure, kiom ghi iamaniere rilatas al ilia persona bonfarto. Sed tiom estas certe, ke la bullokoj, la degenerintaj, gnomighintaj viruloj (au pli ghuste dombestoj de la oiha-socio) strechas gigantan klopodegon por ia nekonata celo, ekde jarcentoj. Tiu celo havas nenian kunrilaton al ilia mizera, kompatinda korpa vivo, char ja ne nur sin mem, sed ankau siajn idojn ili oferas al tiu chi klopodego. Ankau mi mem multe vidis ilin labori: grandajn konstruajhojn ili komencas kunporti, kun tiel peza kaj profunda bazkonstruo, ke ghi lasas konkludi al kalkulo pri terura materiamaso, bazighonta sur la fundamentoj. Mi scias iom la arkitekturon kaj mi konstatis, ke chio, kio estis chirkau mi, kaj en kio la oihaoj loghis, estas po unu turo, restinta duone preta, ghi estis farota kolosa kreajho, kiun oni lasis nefinfarita.

Opula nun klarigis al mi, ke mia dedukto estis tre ghusta: la bullokoj efektive ne lau propra intenco chesigas la konstruadon, kaj siaflanke ili tute ghin ne konsideras finfarita tiatempe, kiam el vidpunkto de la oihaoj ghi estas jam ech tre tauga por la enrestado. Ghis kia alteco la bullokoj la turon konstruus, se oni ilin lasus, tion ghis nun ankorau ne estis eble konstati, char tio la oihaojn neniam interesis. La oihaoj simple ghisatendas, kiam la konstruajho atingis certan altecon kaj estas komforte loghebla en tia tempo per ia kaustika alkoholo (ghia odoro kiel mi havis eblon sperti tre similas al odoro de iuj parfumoj, kiujn aristokrataj sinjorinoj uzas) ili fumpurigas la tutan ejon: la konstruintaj bullokoj mortachas, ili estos forbalaitaj; kaj la oihaoj okupas la palacon. La bullokoj, restintaj vivaj, komencas tuj kontsrui novan turon; kaj tio okazadas lau tiu chi maniero jam ekde jarcentoj, tiel, ke hodiau jam multaj miloj de pompaj kaj logheblaj palacoj estas je dispono de la oihaoj.

Je miaj avidaj demandoj, koncernantaj tiun chi temon, mia patronino indiferente kaj kun shultrolevoj rakontis, ke iam vivis malsana kaj kompatinda oiha, kies manio estis, ke shi scias paroli kun la bullokoj kaj komprenas ilian lingvon. Tiu chi malfelica virino, kiun siaj kunulinoj, pro siaj kontaktoj kun la malpuraj kaj degenerintaj bullokoj poste pereigis, asertis, ke la bullokoj foje klarigis al shi la kauzon de la graveco de tiuj turoj. En la socio de tiuj mizeraj vermoj enradikighis la fiksa ideo, ke super la densa kaj fluida medio (do la akvo, pezanta sur la mara fundo),en kiu ili vivas, sekvas ia pli maldensa, pli hela, senfine pli granda kaj pli libera mondo, se iamaniere estus eble ghisatingi la suprajhon de tiu chi medio. Do ili kunighis por konstrui turon, kiu etendighu ghis tie - tiu chi turo ilin levos al la suprajho de la akvo, kaj tie ili povos unuighi kun tiuj diaj estajhoj, kiuj loghas la regionon de tiuj foraj sferoj. Sed - kiel ni vidis - la turon ili neniam povas finfari, la oihaoj ghin okupas de ili che ghia duonstato, kaj ili devas chiam denove komenci. Mi ekmemoris, kion mi scias pri la abeloj, kaj mi ne demandis plu.

Cetere malkasighis, ke lau simila maniero la bullokoj donas ne nur loghejon, sed ankau vestajhon, ech kiel mi jam menciis, kaj ankorau mi devos paroli pri tio, kiel ajn tiu chi pritrakto min nauzas kaj humiligas nutrajhon al la oihaoj. Tiu senfine delikata kaj flirtspeca silkshtofo, per kiu la oihaoj envolvas sian travideblan korpon, estas speciala produktajho de jam plene maturaj, maljunaj bullokoj; tiaspeca, kia che ni estas la silkfadeno. La maljuna, plene evoluinta bullok che laukutimaj cirkonstancoj (se pli frue ghi ne farigas manghita au forfumpurigita) enkokonighas: por tiu chi celo ghi sekrecias el sia cerbo tra la busho tre maldikan, longan, nigran fadenon, por ke la kokono estu masiva kaj nevidebla. La bullok-kokonon la oihaoj jhetas samtiel, kiel ni faras al la silko-kokono en bolantan akvon, la bullok-krizalido mortachas, kaj la fadenon oni povas depreni kaj fari shtofon el ghi. Foje tian chi fadenon mi ekhavis en la manojn mi ankau kunportis iom da ghi che la reveno, kaj okaze de la kemia analizo, je mia surprizo, malkovrighis, ke ghi estas el la sama materio, el kiu che ni oni faras la inkon.

Sed relative malmultaj bullokoj atingas tiun chi maljunan aghon, kiam la cerbo, la plej grava krudproduktajho de la oiha-mastrumado, shangighas en inkecan materion. Ordinare la oihaoj ilin kunkaptadas pli frue nome la bullok-cerbo estas unu el la chefaj nutrajhoj de la indighenoj en tiu chi lando; ghi estas ilia chefa nutrajho kaj delikatajho; kaj krome ankorau unu gravan rolon ghi havas, kiel nutrajho, pri kiu kvankam maleme mi ankorau devos paroli. Nun mi mencias nur unu kuriozan specifajhon pri la pretigo de tiu chi nutrajho. La leganto ankorau memoras el la priskribo de mia unua festenmangho, kiun mi konsumis kune kun la oihaoj, ke lau kia maniero ili elpremas tiun chi cerbon el la kuirita bullok-kapo. Sed nur pli malfrue mi eksciis, ke la bullok-cerbo, kiel delikatajho, havas multspecajn kvalitojn. Shia majesta moshtino sciigis al mi, ke en kruda stato kaj negrasigite la bullok-cerbo ne estas tiel bonkvalita sed la bullokoj havas certan nutrajhon, per kiu, se ili sin plenmanghegas, ilia cerbo farighas unuarange rafinita delikatajho de agrabla gusto. Tiu chi nutrajho kreskas ne sur la mara fundo. Che certaj okazoj desupre ghi kutimas flirti suben, en formo de tavolhavaj, multfoliaj, maldikaj lamenoj, plenaj de etaj, nigraj punktoj.

Shi montris al mi unu pecon de tiu chi kreskajho. Kun surprizo mi ekkriis: scienca libro ghi estis; se bone mi memoras, "Zarathustra" de Nietzsche, en tute malsekighinta, diserighanta stato. Vershajne de sur subakvighinta shipo ghi alvenis chi tien, kune kun aliaj libroj. Shia majesta mostino rakontis, ke la bullokon, destinitan por esti manghota, ordinare ili kutimas nutri dum kelkaj semajnoj per tiu chi kreskajho, por ke ghia cerbo farighu agrable bongusta kaj facile digestebla.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !