SEPA CHAPITRO
La Terglobo kiel solasi. — La
malsana mondo. — Midore maltrankvilighas pro la
viro de l' Tero. — La konscio kaj la instinkto,
dukapa monstro.
La supereco kaj la certeco, per kiuj Midore —
responde al miaj vortoj — parolis pri la historio
de l' Homaro, surprizis min nur che la unuaj vortoj.
Baldau mi devis rekoni, ke ili konas chi tiun
historion el ghiaj eksteraj fenomenoj same bone, kiel
mi, ech, shajnas, ke pli bone ol mi. Mi volus mallonge
resumi la mirindan ekkonon, kiun liaj klarigoj
rivelis al mia mirkonsternita menso.
Mi menciis jam, ke la solasi-oj disponas pri tiaj
teleskopoj, per kies helpo ili de kelkaj dekmiljaroj
observas la vivon de nia planedo Tero, ghis la plej
bagatelaj detaloj, kiel ni observas la akvoguton per
niaj mikroskopoj. Kun miro mi eksciis nun el la
vortoj de Midore, ke ili rigardas la Ter-planedon
simple kiel primitivan, regresintan, degenerintan,
malsanan solasion, kiel estajhon, neorganike
vivantan, similan al ili mem, el kiu estus devenintaj
samtiaj solasioj, kaj ili estas, sed kiun proksimume
antau sepdekmil jaroj atakis malsano nomata dosifare,
parazitoj nomataj dosire, kiujn ni nomas homo kaj
besto kaj kiuj trovighas malofte, sporade ankau che
ili. Sed la kompatindan solasion, kiu nomighas Tero,
ili tiel trasvarmis, ke ghi tute kriplighis kaj ghia
sanigho povas dauri ankorau longtempe. Li, Midore,
kiu vivas en Faremido jam de sepdekmil jaroj en la
sama strukturo, observis dekomence la tutan procezon;
li vidis, kiel naskighis la malsano kaj kiel ghi
evoluis. Vidante, ke min interesas la afero, kaj
rimarkinte el miaj vortoj, ke mi ech havas ian planan
koncepton pro la okazajhoj, volonte li rakontos al mi
siajn spertojn, char tio, ke ankau mi estas simpla
dosire, ne malhelpas certgradan komprenon pri la
aferoj; ja en la unuaj monatoj ili jam sukcesis loki
en mia cerbo certajn neorganikajn substancojn, kiuj
ghin jam multe kuracis. Cetere tio estas eksperimenta
demando, kiun mi poste komprenos.
Poste Midore rakontis, ke li mem observas la
solasion nomatan Tero fakte de preskau sesdekmil
jaroj, char tiu chi demando lin interesis kaj li
konjektis, ke tie estas io misa. La organoj de la
Tero: montoj, fajroj, akvoj evoluis bele dum iom da
tempo. Sed en certa tempo li rimarkis kun bedauro, ke
en unu el ghiaj multnombraj valoj naskighas tute etaj
dosire-oj. (Kiam mi pridemandis, Midore precize
difinis chi tiun lokon kaj el liaj vortoj mi rekonis
la regionon de la Ganges kaj Eufrates.) Vershajne
malmulte da varmo kaj elektro estis sur tiu loko. (Char
mi devas scii, ke la varmo kaj elektro, lumo kaj sono
estas por la solasi la sama, kio por ni la sango.) La
malsano rapide disvastighis kaj iom post iom kovris
la tutan teritorion, kiun mi nomas Azio, li: la
ventro de l' Tero. Tiutempe la solasi nomata Tero
estis ankorau sufiche sana por povi interrilatighi
kun li per sonoj: ghi plendis pro sia malsano kaj li,
Midore, konsilis al ghi, ke ghi direktu iom da varmo
en la malsanan lokon, char ili ambau rapide rekonis,
ke la dosire estas tre mizera kaj senpova parazito,
kiun apenau kelkgrada temperatur-altigho, apenau
okdek au cent gradoj mortigas, ekstermas.
Sed la Tero neglektis la aferon kaj la malsano,
kiun mi nomis Vivo, pli kaj pli disvastighis. Estas
interese, ke foje li, Midore, volis helpi al ghi kaj
el aparato farita por chi tiu celo li sendis radiojn
sur la korpon de la Tero por ghin kuraci, la radioj
eligis varmegan akvon el la malsana korpo kaj la
dosire-oj, la bakterioj milionope pereis en chi tiu
akvo. Jam shajnis, ke li sukcesis ilin tute ekstermi
kaj kuraci la kompatindan solasi-kunulon. Tiutempe li
tre serioze okupighis pri chi tiu demando kaj per la
helpo de certaj lensoj li observis la naturon kaj
konduton de la dosire-oj kaj iliajn vivkondichojn:
char nur tiamaniere li povis pensi pri definitiva
ekstermo de la tuta malsaniga raso. Kiam la varmega
akvo komencis shpruci, la dosire-oj terurighinte
rifughis, kuradis sur la surfaco de l' Tero; tiutempe
ili estis en tiu grado de sia evoluo, kiun mi nomis
Prahomo au Prasimio, do Instinkt-estajho. Nu —
diris Midore ironie — chi tluj Prahomoj kondutis
tre strange je la efiko de l' varmega akvo, kiu ne
pereis tuj, tiu kuris en la kampojn — li ankorau
bone rememoras ilin — kaj tie ili tumultis veante
kaj terurite. Ankorau estas klara antau li la tuta
bildo, kia li ghin observis tra la mikroskopo: el
amaso de la kirlighantaj kaj sufokighantaj dosire-oj
sin apartigis forte evoluinta ekzemplero, ghi kuris
flanken, poste ghi subite eklevis siajn palpilojn au
brakojn kaj montris supren, al tiu direkto, de kie
li, Midore, sendis al ili la detruantajn radiojn kaj
de kie li rigardis ilin tra la mikroskopo. Jes, li
montris rekte al la okuloj de Midore kaj tiam ankau
la ceteraj turnighis tien, poste ili falis sur la
teron kaj kriadis al li ion genuante, kun
suprenlevitaj brakoj. Tiam sub ili erupciis la
varmega akvo kaj ili chiuj pereis. Poste li pli ofte
observis chi tiun kutimon de la dosire-oj, ke
kelkfoje, kelkajn minutojn antau sia pereo, ili
subite suprenlevas siajn vizaghojn tiudirekten, kie
la solasi-oj loghas, kvazau atendante helpon de tie,
de kie venas tiu pereo.
Poste Midore rimarkigis, ke post iom da tempo li
chesigis chi tiun manieron de kuraco. Nome, li
rekonis, ke ghi tute ne estas necesa: li ripetas, ke
la dosire estas malsana malsano, kiu sin mem pereigas
per !a helpo de tiu organo, kiu havas sian sidejon
kutime en la supra parto de l' besto, en la kapo, kaj
kiun mi nomis instinkto. Estas do plej bone, se oni
atendas, ghis la malsano chesas per si mem: oni
atendas, ghis la dosire-oj kovros la tutan Teron kaj
en korpa senco plene evoluos, tiam, lau la sperto, la
organo de l' instinkto ja aranghos mem la ceteron: la
dosire-oj atakos unu la alian, unu en la alia sin
mem, kaj komencighos la pereo, la morto de l'
malsano. Malkovrighis, ke la dosire-oj volas subteni
sian vivon tiamaniere, ke ili manghas unu la alian,
en centspeca formo; el tio evidentas, ke la tuta
afero ne povas longe dauri, char devas perei chiu
aparato, kiu la materion necesan por sia vivo prenas
ne elekstere, el mondo al ghi nesimila, transformante
ghin por siaj celoj, sed kiu elinterne, el si mem
konsumas ghin denove kaj denove. Chu ne, la boaton
oni ne povas antauenmovi elinterne, nur se oni apogas
sin al la akvo ekstere, per helpo de remiloj; ankau
la boato de l' vivo haltas, se ghi ne havas remilojn,
kiuj mergas siajn platojn en la realan eston.
Alivorte: la maltrankvilo de Midore, ke la parazitaj
dosire-oj pereigos la kompatindan Teron, manghos ghin
kaj tiel triumfos super ghi, pruvighis troigita: la
dosire-oj uzis la Teron nur por elighi el ghi kaj
poste, dank' al la organo de l' instinkto, ili atakis
unu la alian.
Do li estis tute trankvila pri la sorto de sia
suferanta solasi-kunulo Tero; li sciis antaue, ke la
dosire-oj, kiel ajn ili obsedas ghian korpon dum iom
da tempo, certe pereos fine kaj la Tero resanighos.
Estas vere — li devas konfesi —, ke estis tempo,
kiam li serioze ektimis kaj kredis, ke la malsano
ighas serioza kaj fatala: tio estis certe en la
tempo, kiam lau miaj vortoj en la cerbo de la dosire,
kiun mi nomis homo, subite ekevoluis nova organo, tiu
kiun mi nomis organo de konscio. Chi tiu organo vere
povis esti danghera por la Tero, char per ghia helpo
la dosire nomata homo rekonis, ke la rimedo por resti
vivanta ne estas tio ke la vivo detruas sin mem, sed,
ke ghi prilaboras la materion necesan por vivo per
chiu sia kapablo, forto kaj volo el la neorganika
Tero kaj kreas el ghi perfektajhon. Chi tiu organo
evoluis en la cerbo, interne de la organo de l'
instinkto: oni povis timi, ke ghi plene evoluos, ghi
subpremos, kaj superfluigante definitive forigos la
organon de l' instinkto, okupos ties lokon, ekkonos
la esencon de la ekzisto kaj komprenante la
neperfektecon, la putremon de l' organika korpo ghi
substituos tion per la neorganika, daura, nepereema
materio de la solasi kaj fine ghi venkos la morton,
alivorte ghi chesos esti malsano, do efemera
fenomeno.
Oni devis serioze timi tion: la laboro komencighis
per la helpo de la konscio, ili komencis bori,
skulpti la Teron, ili komencis uzi ties sangon:
varmon kaj elektron, kaj la dosire chiam pli kaj pli
fortighis. Jen, fine el la dura materio ghi jam povis
konstrui por si ankau flugilojn, tiel ke ghi danghere
komencis simili — eta, malgranda vermo, kia ghi
estis - al la senmortaj solasioj. "Mi
diras" - aldonis Midore - "ke dum certa
tempo mi serioze maltrankvilis, ke per la helpo de la
konscio ghi triumfos pri materio kaj morto, sed poste
foje mi precize ekzamenis la etan korpon de la
dosire, mi ghin malfermis per helpo de tenajloj kaj
tra lupeo mi observis la dangheran, etan cerbon, kaj
tiam mi trankvilighis. Mia supozo, ke la organo de la
konscio ekstermis tiun de l' instinkto, pruvighis
falsa. En la neperfekta cerbo de l' eta estajho estas
nekuracebla, organa difekto: nekuracebla organa
malsano. Chi tiu raso ne povas sin vivteni, ghi devas
perei, ghi suferas pro morta, organa malsano, kiu
pli-malplifrue finos pri la tuta raso. Chu vi scias,
kio okazis? La organo de la konscio, kiu ghermis el
la instinkto kaj kies rolo estus, ke evoluonte ghi
okupu la lokon de la instinkto: chi tiu organo pro ia
stulta hazardo, glitis el la instinkto, komencis
aparte kreski en la antaua parto de la cerbo, kaj
kontrauflanke al ghi, en la posta segmento de la
cerbo, senembarase kaj trankvile plu evoluis ankau la
instinkto. Chu vi scias, kio estas tio? La kuracistoj
ghin nomas: gravedo eksterutera, pro kio pereas kaj
la patrino kaj la infano. Du organoj, en la servo de
ghuste kontrauaj celoj, unu serchas la vivon, la alia
la morton. Pro chi tiu difekto chiu homo estas dukapa
monstro, ghi devas perei tuj, se la du duonsegmentoj,
tiu de l' instinkto kaj tiu de l' konscio, je certa
evolugrado kunpremighos kaj sufokos unu la alian,
kvazau du grenghermoj, kiuj falis en la saman sulkon.
Du manoj, unu konstruas, la alia detruas, unu sin
krochas por ne esti forportata de la uragano, la alia
shiras la shnuron de l' ankro, unu kovras sian korpon
por ne frostighi, la alia ghin malkovras!"
Che tiuj vortoj Midore metis antau min strangan,
oval-forman objekton, sub vitro ekbrilis verdviola
lumo. Komence mi vidis tra la lumo nur ian nuban
krepuskon, poste mi rimarkis vastan, profundan kampon
en senfina malproksimo, sed klare kaj hele. Minutoj
pasis, ghis mi povis rekoni; ghi estis la Balta Maro,
de kie mi ekiris per hidroplano antau unu jaro. Mj
vidis anglajn kaj germanajn shipojn, estis batalo. El
la alto mi povis vidi ghis la fundo de la maro: jhus
subakvighis unu el niaj grandaj shipoj, trafita de
torpedo, ghi malrapide malaperis sub la verda tapisho
kaj balancighante sinkis silente, kvazau peza veziko,
poste ghi eksidis sur la brila sablo.