SESA CHAPITRO
La autoro ekscias, kiel li venis
en Faremidon. — La dosire, au la
malsano de l' mondo. - Indigno de l' autoro en la
nomo de l' homa raso.
La unua afero, pri kiu mi demandis mian mastron
Midore, kiam iom - false kaj neperfekte — mi povis
min komprenigi per ilia lingvo, kompreneble estis: al
kia stranga hazardo mi povas danki, ke mi venis en
Faremidon, kie kaj kiel ili trovis min?
Mia mastro rakontis, ke ili ofte travagadas la
spacon per plumoj movataj de elektraj radioj (tiel mi
nomas la motoron, kiun ili havas en !a supra parto de
sia trunko), serchante pii purajn kaj pli vastajn
harmoniojn, kaj dumvoje ili tushas ia atmosferon de
fremdaj planedoj kaj astrosistemoj. Lia amiko, Sido,
okaze tushante la atmosferon de l' planedo Lasomi
(tiel ili nomas la Teron), mire malkovris en la
atmosfero ian figuron, kiu shajnis preskau
inteligenta estajho kaj kiu shvebis en tia alto, kie
lau ilia scio pri Lasomi, ankorau nenia materio. Li
alparolis ghin, sed la estajho ne respondis. Flugante
super ghin, li rimarkis du dosireojn en la interno de
l' shajne inteligenta estajho: unu jam ne movighis,
ghi ne estis plu infekta, sed la alia estis ankorau
tia. Char la formo de l' dosire estis interesa kaj
nova, Sido levis ghin el la interno de l' estajho por
porti ghin en Faremidon cele de mikroskopa ekzameno.
Chi tiu dosire estus mi, chu ne, en kiu ili malkashis
strangajn signojn de l' intelekto kaj mi nun estas
studata de ili, kiel fami-dosire, vivanta kaj
inteligenta malsano.
Chi tiujn vortojn mi auskultis kun granda surprizo
kaj respekte mi demandis mian mastron, kion ili
komprenas per dosire kaj en kia senco ili kredas, ke
ankau mi estus tia, au kiel ili povis ghis nun havi
koncepton pri estajhoj similaj al mi, konsidere, ke
ilia estajho tiom diferencas de la mia? Aliparte kion
li komprenas per la vorto "infekta", char,
se mi bone komprenis liajn vortojn, lia amiko erare
opiniis la aeroplanon inteligenta estajho kaj min,
kiu estis en ghi, li rigardis io alia.
Mia mastro rakontis, ke ili jam delonge kaj bone
konas Lasomi-n, la Teron, per teleskopoj ili jam
delonge kaj precize esploris ghian surfacon kaj tie
apenau troveblas, kio evitis ilian atenton. (Mi devas
konstati, ke chi-okaze li diris la plenan veron;
poste, foje ili montris al mi tian teleskopon
direktante ghin al la Terglobo, lau diversaj
alghustigoj, kaj mi povas diri, ke tra la vitro mi
povis akre distingi ne nur la domojn, sed ech la
homojn kaj chiujn iliajn aferojn.) lli konstatis, ke
sur la Lasomi ne ekzistas estajhoj inteligentaj en
Faremido-a senco: fakto tiom pli surpriza, char helpe
de spektro-analizo ankau sur la Lasomi estas
malkovreblaj kelkaj materioj necesaj por intelektaj
estajhoj, kiel fero, oro, hidrargo kaj ankorau multaj
aliaj mineraloj, Kontraue, jam delonge ili vidas sur
la Tero multajn movighantajn, do infektajn dosireojn,
diversformajn kaj diversspecajn; estas supozeble, ke
chi tiuj malsanigaj ghermoj detruis la viveblojn de
la teraj solasioj, tio estas ech versajna, char chie,
kie ili trovas ian shajne inteligentan estajhon, kiu
konsistas el fero au shtalo kaj kiun movas elektro au
varmo: en au chirkau ghi flankumas chiam tuta amaso
da dosire-oj, do parazitoj.
Je la demando, kial ili opinias ankau min dosire,
mia mastro ridetante aludis tiujn strangajn plantojn,
kiuj min tiom surprizis je la tago de mia alveno, kaj
kiujn mi nomis homsimilaj arboj. Li rakontis, ke chi
tiuj arboj estas specoj de dosire: ili jam delonge
vegetas kaj parazitas en la cetere sana grundo de
Faremido kaj venenas la simplajn kaj purajn
elementojn necesajn por solasi-fabrikado. lli
konsistas el stranga miksajho, kies naturon iliaj
hhemiistoj ankorau ne konas, nur ghian detruan kaj
malsanigan efikon; kie aperas tia dosire, tie
ekputras la materio, estighas malbonodoraj sukoj kaj
senforma jukanta absceso. Per la vorto dosire oni
komprenas en Faremido ghenerale venenon, infektan
materion, paraziton, se tia estajho venas inter la
erojn de la solasi, tie ghi kauzas konfuzon kaj
malsanon: dank' al Dio ghi estas tre facile detruebla
per la helpo de kelkaj acidoj; cetere ankau ghi mem
estas pereema materio, malsana maisano, kiu sin mem
ruinigas per tiuj korodaj kaj detruaj materioj, kiujn
ghi produktas kaj diserigas. Kiam mi, Gulliver, venis
chi tien: ilia unua tasko estis ekzameni min per
mikroskopo pli precize, ol ili tion povis fari per
teleskopo, kiam mi vivis ankorau sur la Tero; kaj ili
konstatis kun bedauro, ke esence mi estas sama
dosire, kia sporade trovighas ankau en ilia grundo,
kaj kiu tiom multspece svarmas sur la Tero. La
scienculoj de Faremido jam ech determinis mian lokon
en la sistemo de la malsanigaj bakterioj, kaj Sido,
al kiu oni povas danki mian ektrovon, min nomis
remisolami-sidore, kiu en proksimuma traduko signifas
homimitan bacilon, tian malsanoghermon, kiu, estante
parazito, alprenas ecojn similajn al tiuj de la
vivaj, neorganikaj estajhoj, por pliproksimighi al
ili; tiel ghi eligas ankau sonojn kaj ghi produktas
en la kapforma supra parto tian materion, kies
sekrecio, la penso, ekstere similas al iliaj spiritaj
produktajhoj. Sed ke, senkonsidere al chi tio, mi
estas sama dosire, kiel la aliaj, tion pruvas, ke en
mia substanco troveblas nenia valora materio, metalo
au mineralo; sekve de tio mi nepre estas malsano, do
pereema fenomeno (estas interese, ke en la lingvo de
la solasioj chi tiuj du vortoj signifas la samon),
malsano-materio konsumanta sin mem. Cetere, ankau mi
mem pruvis de tiam, kiom ghustas ilia supozo: ili
observis, ke en certa parto de l' tago min kaptas
maltrankvilo kaj tiam mi vizitas tian faremidoanan
dosire-on kaj kelkajn el ghiaj shvelajhoj mi deshiras
(li komprenis frukton) kaj tiujn mi detruas manghante
plenbushe, do estas evidente, ke mi apartenas al tiuj
duagradaj estajhoj, kiuj nur tiel povas konservi sian
mallongdauran vivon, ke ili konsumas organismon
similan al si, ke poste ankau ilin konsumu sekvonta
generacio.
Chion chi mia mastro rakontis tute trankvile kaj
malvarme; estas interese, ke pro stranga hazardo la
muzikitaj vortoj, sendepende de ilia senco,
kunfandiyis en tiel admirindan melodion, ke, kiam li
finis la rakonton per la vorto "generacio",
kvazau per formortanta akordo: dum minutoj mi staris
ravite kaj senvorte, kun animo torporigita kaj lulita
en dolchan ekscitighon. Nur malrapide disighis chi
tiu sorcho, por ke poste konsternighante kaj
indignante mi memoru pri la senco de l' vortoj kaj
pri la tuta senscia kaj malica koncepto, lau kiu li
determinis en la naturo la lokon de la homa raso, do
ankau tiun de la loghantoj de mia adorata patrujo.
Samtempe mi sentis ghojon: jen, mi havas okazon
refuti la malverajn kaj humiligajn famojn pri ni
disvastigitajn kaj deklari la gloron kaj la
chio-superan suverenecon de nia raso. Kio estas chi
tiuj mashinoj, chi tiuj shraubkolaj kaj helicokapaj
tenajloj kaj fonografoj, mi pensis fiereg-fanfarone,
kompare al la grandioza enigmo de l' vivo?
Mi petis mian mastron por trankvila auskultado,
ghis ni klare vidos kelkajn aferojn. Mallonge mi
resumis chion, kion mi scias pri chi tiu demando: mi
komencis per Adamo kaj Eva, sed modere, mi klopodis
deteni min de trolongemo: chie lau la indikoj de la
modernaj natursciencoj. Mi rakontis, kiel dezerta kaj
senviva estis la globo, antau ol aperis sur ghi la
Vivo — mi priskribis prehistorian pejzaghon — kun
lumoj fosforantaj en la malvarmighantaj vaporoj;
aglomerighantaj, neformitaj metaloj kaj mineraloj
multkolore rulighas sub la kuprokolora firmamento,
krateroj shprucigas la fajron kaj blankaj fumnuboj
pushighas en la alton. Poste chio chi trankvilighas,
blankaj akvoj kovras la teron, ridete brilas la arda
suno kaj en la malprofundo de l' akvoj malrapide
ekmovighas io. Strangaj, novaj formoj sin montras, la
Vivo aperis sur la Tero. Ghi provadas prosperi dum
jarmiloj en cent kaj cent diversaj formoj: ghi
alprenas la formon de fisho, poste ghi algluas por si
flugilojn kaj levighas en la aeron, jen ghi havas dek
piedojn kaj multajn bushojn, jen ghi ellongigas sian
kolon por atingi la frukton de la palmoj, jen ghi
kreskigas akran fosilon antau sian bushon, por elfosi
sian nutrajhon el la polvo de l' tero. Ghi kreskigas
grandegan korpon por naski amason da idoj, foje
razilakrajn dentojn por defendi sin kaj konservi sian
rason. Fine, post longa eksperimentado, ghi
enpensighas antau unu formo: ghi estas kvarmana,
faltvizagha animalo, kun maltrankvile turnighantaj
okulgloboj sub la hirtaj brovoj. En la malantaua
parto de ghia kapo estas la cerbo, la organo de l'
instinkto, kiu movas ghiajn membrojn kaj plenumas
chion, kio estas necesa, por ke nia praulo, la simio,
restu en vivo: se la besto kaptas al ghiaj okuloj,
ghi fermas ilin, ech sen isia volo. La vivo elektas
chi tiun beston por krei el ghi perfektan. Oni devas
evoluigi la organon de l' instinkto, por ke tio, kio
estis ghis nun senkonscia kaj mehhanika, farighu
konscia kaj sinkonanta. Kelkaj jarmiloj, kaj la
laboro sukcesas: en la kavo de la kranio malrapide
ekevoluas la nova organo: la organo de la Konscio,
kiu komprenas la eksterajn kaj internajn fenomenojn
kaj kiu konformighas al tiuj ne en songh-simila
nescio, sed che la lumjhetanta torcho de la intelekto
kaj volo. Kaj jen estas antau ni la Homo, la Konscia
Vivo, kiu sentas chiun ghojon de l' ekzisto kaj
subjugas la fortojn kashighantajn en la kruda kaj
stulta magerio porfari la vivon de la individuo plej
bela kaj plej felicha kaj por ghojkrii al la blua kaj
fora chielo kaj al la levighanta suno!
Mia mastro atente auskultis min, mi rimarkis, ke
precipe la unua parto de mia parolo lin interesis,
kvankam mi preparis la efekton prefere por la fino.
Timante, ke li eble ne bone komprenis min, mi volis
prezenti la detalojn, sed li signofaris kaj poste el
liaj vortoj mi vidis kun miro, ke li ekkaptis la
esencon de miaj vortoj en la plej profunda senco, kaj
dum kelkaj minutoj li vidis klare la tutan demandon,
por kies kompreno ni bezonis kelkajn jarmilojn. Mi
provas mallonge resumi lian respondon en la sekvanta
chapitro.