DUA CHAPITRO

La mashino, kiu alportis laautoron, montras mirindan konscion. Kurioza konversacio. Homsimilaj arboj. La kastelo.

Rekonsciighinte el mia sveno, mi malfermis la okulojn kaj chirkaurigardis. Pejzagho naghanta en brila sunlumo sternis sin antau mi: unuflanke milde levighanta montodorso, maldekstre brile zigzaganta rivero, sur ghiaj bordoj bluverdaj arbustoj. Trans la riveron kondukis simpla, senbarila ferponto, al fora arbaro kuris blanka vojo, ambauflanke kun strangformaj arboj. La vojo shajnis tre longa, ghi perdighis en blua nebulo kaj shajnis, ke tie, kie ghi atingas la arbaron, inter la arboj estas ia pordego au volbo. La tuta pejzagho, super kiu la telero de la suno kreskis nekutime, preskau duoble pli granda ol ordinare, estis iel nereala, fabela kaj fremda, tamen nekompreneble konata, kvazau ne la unuan fojon mi irus chi tiun regionon. Poste, dum mia surpriz-ita gapado, mi pripensadis tion kaj rekonis, de kie mi konas chi tiun regionon: en miaj songhoj mi iradis chi tie, ech ne unufoje, precipe en mia infanagho; estis songho, kiu neatendite revenadis en grandaj intervaloj, komence, en mia infanagho, mi staradis sur la chi-flanka bordo de la rivero kaj rigardis sopire al la arbaro, el kie sonis nekonata, dolcha muziko, poste mi songhis ankau, ke mi transiras la ponton kaj ekiras sur la sablo de l' blanka vojo. Ankau kiel soldatrekruto mi songhis pri ghi: mi marshis al la arbaro kun tornistro sur la dorso; mi sciis ankau, ke tie atendas min io bona, freshiga ripozo kaj trankvilo, sed shajnis, ke neniam mi alvenos tie.

Sed nun chio chi estis konkreta realo, mi estis maldorma, sentis soifon kaj provis ekmovighi. Subite mi sentis fortan premon sur la kokso, samtempe ia forto levis min el mia sidloko kaj por minuto svingis min en la aero. Ektiminte mi rigardis tien: al mia kokso gluighis mailargha metalringo, kiel ia charniro; chi tiu metalringo finighis en alsupre dikighanta metalbrako. En la sekvinta momento chi tiu brako levis min ankorau pli alten, poste ghi malrapide min mallevis kaj metis sur la teron, proksimume tri-kvar metrojn for de la mashino, en kiu mi sidis, poste ghi delasis min kaj retirighis. Mi suprenrigardis kaj ekvidis antau mi strangan, neniam viditan mekanismon au mashinon: mi povas ghin priskribi nur en konfuza skizo, char eble ech desegne mi ne povus doni pri ghi klaran bildon, kvankam de tiam mi ofte vidis similan. Mia unua penso estis, kompreneble, ke mi staras antau tute novsistema, senfine komplika flugmashino, kies skeleto, nesimile al la ghisnunaj, staras vertikale sur la tero, kun arghentaj flugiloj ambauflanke. Sed chi tiu skeleto havis formon neeldireble strangan: supre ovoforma orglobo, platigita che la supro, simila al tre regulforma, stilizita homkapo, al kiu similajn uzas la skulptistoj por ornami konstruajhojn, sur la loko de la okuloj estis du brilaj, rondaj vitrolensoj, post kiuj rugheta lumo fosforeskis. Sub chi tiuj lensoj du tuboformaj ajhoj elstaris el la kapo kaj sub ili estis ovala, bellinia aperturo, kovrita per orplato, kiu regule levighis kaj fermighis. La trunko de l' skeleto estis shildforma, same el oro, sur ghi tre beldesegnaj, artaj inkrustajhoj el gemoj; sube, chirkau la kokso, metalringo. La mekanismo staris sur du belformaj apogajhoj, kiuj mallarghighis almalsupre: chi tiuj apogajhoj finighis en komplika radsistemo; la radoj movighis libere, la mashino povis levighi kaj ankau pashi per ili, sur plata tero ili turnighis rapide.

La du brakoj de l' skeleto estis la flugiloj, sed krom tiuj ankorau pli multaj mallarghaj, fleksighemaj metalbrakoj etendighis el la kokso, kun diversaj finajhoj, el kiuj unu estis, kiu min levis el la mekanismo.

La tuta mashino, malgrau sia komplikeco, iel faris la impreson de simplo kaj de memkomprenebla neceseco; oni sentis, ke chio trovighas ghustaloke kaj kunlaboras en mirinda harmonio, sed, super chio chi, ghi vekis jam en la unua momento ankau ian neesprimeble agrablan senton, kiu interrilatis ne nur kun la impreso, ke la mashino certe estas chefverko de l' ekonomia kaj perfekta tekniko, sed krom tio, ghi efikis aparte: mi ne povas alimaniere min esprimi, nur proksimuman vorton mi uzos, dirante, ke chi tiu mashino estis bela, per bela mi volas komprenigi ne tiom, sed multe pli, ol uzante chi tiun vorton ekzemple por pentrajho au ech por virino. Mi estas simpla kirurgo, malsperta en la arto de l' vortoj, sed mi memoras, ke tiam venis en mian kapon ravinspiritaj epitetoj, kiujn enamighintaj junuloj eltrovas en la momentoj de l' ebrio. Eble mi tute ne estis en normala animstato, parte ankorau sonoris en miajn orelojn la antauaj akordoj kaj parte el la mashino inundis ia stranga forto tenante chiujn miajn nervojn en strechita torporo, io inter la varmo kaj la fluanta elektro, ia nevidebla elektra varmfasko. El la interno de l' mashino audighis konstanta, agrabla sonoro, la flugiloj mallevighis sur la teron. Sur la vizagho mi sentis tikladon kaj suprenrigardinte mi vidis, ke la du vitrolensoj min okulfiksas. Kaj levighis unu brako kaj tushis min, poste ghi denove retirighis. Dum mi pricerbumis, kiu povas esti la homo, kiu elinterne movas la mashinon, sur la kapo de la skeleto ekmovighis klapo kaj ree eksonis kun nedireble dolcha vocho tiu muziko, kiun mi jhus audis, sed nun ne la muziknotoj fa-re-mi-do, sed takto alia, profunda kaj chefine suprenkurbighanta, bedaurinde per la muziknotoj de la kromatika skalo mi ne povas ghin precize esprimi, sed proksimume en la jena vico: g, a, a, gis, g, gis. Plurfoje sinsekve mi audis chi tiun takton, dume la okuloj fiksighis sur mi. Strangan senton vekis en mi chi tiuj sonoj: ili kvazau alparolis min en nekonata lingvo, kiu ne havas tekston. Mirante mi staris tie, poste mi malfermis la bushon kaj kelkfoje provadis mallerte, fine mi sukcesis proksimume ghuste ripeti la sonojn. En tiu chi momento la muziko chesis, la mashino haltis, strechinte sin kaj kvazau min observante. Pli laute mi ripetis la sonojn. La mashino nun muzikis tri aliajn muziknotojn, ankau ilin mi postkantis. Nun alia brako etendighis al mi kaj palpsdis min. Poste chi tiu ludo ankorau kelkfoje ripetighis kun aliaj muziknotoj. Subite mi audis susuron, la flugiloj ekmughis, aerfluo ekbatis mian vangon kaj en la sekvinta momento levighis la mashino, kelkfoje ghi rondflugis super mia kapo, poste ghi direktis sin al la rivero, levighis, malkreskis, fine malaperis super la arbaro. Duonsvene mi staris tie dum kelkaj minutoj, poste mi chirkaurigardis.

Delikata herbo kovris la lokon, kie mi staris, sub ghi ia tre mola, shlima grundo. Nun subite akre traboris mian cerbon mia malesperiga situacio; mi estas en nekonata loko, mi diris al mi, kie mi perdighos senkonsile kaj senpove, char mi ne scias, chu ghi estas malamika teritorio au kamarada. Krome ankau la sorto de miaj kamaradoj maltrankviligis min, mi ne povis esti certa, chu iu ne rifughis de sur la Bulwark kaj ne donos sciigon pri tio, ke mi kaj la shipestro forlasis per aeroplano la dronantan shipon; chi-okaze oni vershajne eldonos arest-cirkuleron kontrau mi kaj se mi ne anoncos min, oni deklaros min dizertulo kaj starigos min antau milittribunalon.

Poste mi ree rezonadis: kie estas tiel perfaktaj mashinoj, tie la homoj estas certe eksterordinare maturmensaj kaj ili komprenos mian mizeran situacion. Mi nur ne sciis, kie mi trovos urbon au tendaron, de kie chi tiu aeroplano devenas: mi vidis klare, ke mi ne venis en Germanlandon, char niaj bonegaj spionoj certe estus raportintaj, se la malamika armeo posedus chispecajn mashinojn. Do mi konfidis min al mia sorto, miajn armilojn mi metis sur la herbon kaj mi pretigis mian poshtukon, por povi kapitulaci se okaze mi estas sur malamika teritorio, en la senco de la Haga konvencio, al tiu, kiun unuafoje mi renkontos.

Poste mi ekiris singarde al la rivero, ofte chirkaurigardante, sed ne ekvidante ech solan vivantan animon. Senmalhelpe mi transiris la ponton kaj mi decidis iri sur la blanka vojo al la direkto de l' arbaro, mi proksimighis al la plej proksima arbogrupo, kiu staris sur la rando de l' aleo. Subite mi repushighis ektiminte kaj nevole mi kaptis al mia poshtuko.Por momento shajnis, ke la arbo, kiu staris plej proksime al mi, ech ne estas arbo, sed vivanta estajho. Tiel, el dudekpasha malproksimo, mi klare povis vidi ghian tutan figuron, sendube ghi estis homforma, kvamkam ghi aspektis eksterordinare nekutima. Anstatau hauto, ghian korpon kovris bruna krusto, ghiaj du piedoj radikighis en la teron, kaj inter ghiaj etenditaj brakoj strangaj folioj formis folitendon super ghia kapo. La kapo estis dika kaj malalta, la bruna krustvizagho estis turnita al mi. Rekonsciighinte el mia surprizo, mi kredis kompreni, ke mi staras antau stranga statuo, au ia sherca kreajho de l' ghardenistarto: certe ghi estas arbo kreskigita lau homformo, stranga specialajho de chi tiu regiono. Kun plifacila animo mi proksimighis al la stranga kreskajho kaj palpadis ghin. Jes, ghi es tis ja krusto, sed pli mola ol tiu de ordinaraj arboj, rozkolora suko fluetis el ghi post mia ektusho. Refoje mi ektremis iom, kiam la arbo ekbaraktis, ech mi retiris min, sed poste mi trankvilighis. Mi vidis, ke la du piedformaj radikoj preme krochighis al la tero kaj ne povas movighi. Tamen la tuto estis homforma, mi ripetas, ech la vizaghtrajtoj estis diveneblaj: la okuloj estis tre kavaj kaj humidaj, sed la nazo preskau regula kaj la surkreskita busho malsuprenkurbighis duflanke en ia deprima, amara trajto. Cetere estis en chi tiu arbovizagho ankau io senfine trista, malespera, nevole mi rememoris pri ia ensorchita vaguio de l' fabeloj. Kiam mi klinighis pli proksimen, mi vidis mire, ke la busho konvulsias, kvazau ghi volus diri ion, nekomprenebla kompato premis mian koron kaj pro mia doloro mi ekkriis laute.Responde en la interno de l' arbo estighis orelinsulta, surda krako, la etenditaj brakoj sinstreche konvulsiis, poste la arbo ree trankvilighis. Mi ne sciis al mi klarigi mian subitan nekompreneblan deprimon, sed mi sentis, ke mi ne povus auskulti ankorau unufoje tiun malplenan, kavresonan krakon. Rapide mi turnis min kaj foriris de tie, tiam mi rimarkis mire, ke ankau la ceteraj arboj similas al tiu chi: pli kaj malpli grandaj homarboj, kun etenditaj brakoj kaj kun amara, maljuna vizagho. Mi fartis tre malbone kaj rapidigis miajn pashojn, mi ne chirkaurigardis, sed shajnis al mi, ke la tutan aleon, kiun mi trairis, formas tiaj arboj.

Poste la arboj postrestis kaj vojo surshutita per delikata, blanka polvo zigzagis antau mi; refoje min kaptis la stranga memoro, ke foje, en songho, mi jam iris chi tie.

Che la renkontigho de la arbaro kaj la vojo, kiel mi tion rekonis jam el malproksimo, vere staris triumfarko, kiu volbis alte super mia kapo. Rekuraghighinte mi ekspiris, vidante, ke chi tiuj arboj ne plu estas homformaj; estas vere, ke mi ankorau ne vidis ech tiajn arbojn: abundkreska brancharo de karnaj, preskau rondformaj folioj mallumigis la vojon, kvazau chiu folio estus opa frukto. Nun jam vere mi estis en embaraso kaj mi komencis timi, ke tamen mi nur songhas; la vojo tra l' arbaro estis malluma, mi timis, ke mi devojighos. Maltrankvile mi chfrkaurigardadis, tiam tra mallargha fendo refoje mi ekvidis la sunlumon kaj rapide mi iris en tiu direkto. Post kelkaj minutoj mi elvenis el la arbaro kaj duonblindighinte mi kaptis al miaj okuloj.

Aperis giganta, regulforma altano. Pompa shtuparo, konstruita el rughaj shtonoj, kondukis al la fono, kie monumenta konstruajho fermis la horizonton. La shtuparo kondukis al la frontpordego de chi tiu konstruajho, ghi estis grandega, malfermita pordego, apenau pli malalta ol kvardek metroj. La tuta fronto estis ununura, duoncirkloforma muro, duflanke monumentaj kolonoj: neniam mi vidis pli grandiozan, pli imponan chefverkon de la konstruarto. Sed en la unua momento mian atenton ech plie altiris, ke du figuroj estis antau la pordego, forme kaj grande perfekte similaj al tiu mashino, kiu min portis chi tien.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !