Vojagho al Faremido

Tradukis: Lajos Tarkony

Mirinda estas la efiko de l' muziko. Kvazau elekstere, el la mondo de l' Belo kaj Realo iu brufrapas la pordon de nia animo sed ni ne komprenas lian vochon. En Faremido oni parolas chi tiun lingvon kaj Gulliver, la migranto, por momento opiniis jam preskau-preskau kompreni ghin. Kaj tiam li verkis tiun chi libron.

Frederiko Karinthy

UNUA CHAPITRO

La autoro rerigardas al siaj ghisnunaj aventuroj. Eksplodas la europa mondmilito: la autoro kiel kirurgo venas en la linishipon Bulwark. Proksime al Essex la germanoj eksplodigas la sipon. La autoro kaj la shipestro rifughas per hidroplano. - En la kriza momento mirinde aroplano savas la autoron kaj albordigas lin sana en Faremido.

La leganto certe miras, ke spite al tiom da malgajaj spertoj kaj post kiam por eterne mi decidis ne plu ekvojaghi, tamen, en la julio de mil naucent dek-kvar, mi forlasis miajn edzinon kaj infanojn, por ke kiel kirurgo sur la linishipo Bulwark, mi ekiru al la akvoj de l' Balta maro. Certe trovighos homoj, kiuj akuzos min pri manko de persistemo: mi ja devis rekoni jam post mia unua vojagho, kiam mi feliche rifughis el Lilliput, ke vera angla regnano plej bone agas neniam transpashante la limojn de nia ege amata patrujo, char li ja estigas por si nur stultan kaj sencelan chagrenon, ne pripensante, ke iam li tamen devos reveni al sia varmege amata hejmlando. Miaj postaj vojaghoj, Brobdingnag, Laputa kaj Hauhnhnmlando, ankorau plie min konvinkis pri tiu chi vero, kiel la leganto certe memoras, char, chu ne (precipe se oni pensas pri mia lasta aventura vojagho), se reveninte el Laputa kaj Lagado, mi estus kviete restinta hejme, kiom da teruraj kaj mortaj dangheroj mi estus evitinta; por ne diri ion alian, mi mencias nur tiun preskau fatalan aventuron, kiam de la pruo de l' shipo mi saltis en la maron pro malespero, ke oni volas min perforte reporti en Britlandon, che kiu okazo mi preskau perdis mian vivon. Se mi restas hejme, neniam mi venas tian situacion.

Por senkulpigi mian shajnan malpersistemon, mi devas aludi nur tiun flaman kaj senliman patrujamon, kiu tie brulas en la animo de chiu angla regnano je la penso, ke li risku sian vivon kaj havon por sia patrujo. En la somero de mil naucent dek kvar estighis certaj konfuzoj chirkau Serbio kaj Austrio-Hungario. Por certigi la pacon de Europo, mia patrujo komencis militon kontrau Germanlando, kiu senchese minacis la mondon per milito.

Inter tiaj cirkonstancoj kompreneble chiu anglo sentis sia devo defendi sian senrajte kaj neatandite atakitan patrujon tiom pli, char chiuj sciis, ke ni antaupreparis nian grandiozan armeon kaj nevenkeblan floton por tiu chi milito jam dek jarojn. Ankau mi tuj anoncis min kiel kirurgo, mi ne povis kontraustari parte mian vageman kaj aventureman naturon, kiu min pelis al chiam pli kaj pli novaj entreprenoj, kaj parte la neestingeblan kaj nekontraustareblan patrujamon vivantan en la animo de chiu angla regnano, kiam li havas okazon oferi vivon kaj sangon por la komuna afero. Fine mian decidon firmigis ankau la cirkonstanco, ke - kiel rezerva flot-kuracisto mi estis vokita per urgha ordono al mia trupo, kaj mi sciis, se mi ne anoncus min tie memvole, sekvus milittribunalo, kaj vershajne oni mortpafus min.

Post mia anoncigho oni komandis min sur la linishipon Bulwark, kies tasko estis defendi la bordojn en la proksimo de Essex kaj okaze subteni la ofensivon de l' shiparo. Mia shipestro, Sir Edward B., tre eminenta kaj klera viro, interamikighis kun mi jam en la unuaj tagoj kaj multajn interesajn detalojn de grava milita signifo li komunikis al mi el la privata vivo de l' admiralo. Komence nia shipo ne venis en la fajro-linion, sed che la francaj bordoj ghi transprenis vunditojn por ilin ekspedi al Essex. Kiel kirurgo mi akiris eksterordinare interesajn kaj edifajn spertojn por la evoluigo de mia fako: en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon de l' kirurgio, kiel tiu chi moderna milito, kiu, per siaj sennombraj armiloj, mashinpafiloj, grenadiloj, vaporhaubizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj kugloj, venenitaj sagoj, liveras chiam pli kaj pli interesajn kaj chiam pli novajn kazojn por la edifo de la lernema kirurgo. Ankau mi mem observis ne malpli ol tridek kvar tiajn eksterajn kaj internajn mortvundighojn kaj malsanojn, kiuj ghis nun ekzistis en nenia medicina enciklopedio kaj per kies registrado, sen malmodesteco mi povas diri, mi faris ne sensignifan servon al la medicina scienco. Estis tie frakasitaj ostoj, kontuzitaj hepatoj, elturnighintaj intestoj kaj elpremitaj okuloj. Mi vidis homon, kies vizagho kaj brusto shvelis barelgranda, char lian laringon traboris kuglo kaj la aero penetris duone en la pulmon, duone sub la hauton, kaj alian, kies maldekstra brako shrumpis seknigra, char che la dekstra shultro la arterion disshiris grenadosplito. Abundis pafitaj, tranchitaj kaj pikitaj vundoj kaj kelkaj interesaj kazoj tre konsiderindaj el fiziologia vidpunkto, kiuj, per la amplekso de la kirurgia difekto de l' nukmuskoloj montris la dinamikan forton de l' homa dentaro. Kvankam, lau strikta konsidero ne apartenantajn al mia fako: tamen mi notis ankau kelkajn interesajn psikiatriajn observojn: ekzemple venis antau min japana soldato (estas konate, ke por savi la Europan kulturon ni invitis helpi ankau japanojn) kiu frenezighis sur la batalkampo, li havis la fiksan ideon, ke li scias, kial li batalas.

Nia shipo krozadis proksime al la anglaj bordoj ghis la fino de Novembro, - per la detaloj mi ne tedas la leganton. La 22-an de Novembro radiograme venis la ordono, ke la Bulwark surbordigu siajn vunditojn, kompletigu sian shipanaron je militetato kaj iru al Dixmuiden, kiun okupis la germanoj. Ni alprenis sepcent homojn, enshipigis provizon de municio kaj la 24-an de Novembro en granda nebulo ni ekiris al la belgaj bordoj. La nebulon ni tralumigis per lumjhetiloj, tamen ni iom devojighis, en la direkto de l' anglaj bordoj, al okcident-sudokcidento. La 25-an de Novembro tra la nebulo ni ricevis lumsignojn, sed ni ne povis ilin legi, je kelkaj nodoj de ni niaj lumjhetiloj montris shipon. Ni elturnis la malsuprenigitajn kanonojn kaj alarmis la shipanaron. Chiu okupis sian lokon kaj la shipingheniero jhus ordonis plenan vaporon, kiam terura eksplodbruo ekskuis la ferdekon: la shipo kuris sur maran minon. Sovagha paniko farighis sur la ferdeko, chiu perdis la kapon kaj malespera tumulto ekiris al la savboatoj, Min la forto de l' eksplodo pushis for de la shipestra ponto, kie mi jhus parolis kun la kapitano kaj mi perdis por kelkaj momentoj mian konscion. Kiam mi rekonsciighis, la shipo kushis unuflanke kaj rapide subakvighadis. La shipanaro blasfemante kaj luktante shiradis la chenojn de l' boatoj: ili okupis chiun lokon, neniu zorgis pri mi. Mi vidis, ke mi devas perei kaj malesperiighinte mi malbenis la momenton, kiu min portis sur la shipon, kiam la shipestro rampis al mi kaj signis, ke mi lin sekvu. Shancelighadante mi grimpis ghis la malantaua ferdeko: tiam la shipestro levis la planktabulon kaj signis, ke mi rapide descendu. Grandiozan hidroplanon mi ekvidis plene muntitan per kurboatoj kaj pretan al ekiro: jam ankau la motoro bruis. Per unu salto ni ensidighis, la shipestro kaptis la tenilon kaj en la sekvanta minuto la hidroplano kuris malsupren sur la dekliva glitejo al la akvo. La helico komencis kirli la aeron, ni kuris kelkajn kilometrojn sur la akvo, poste subite ni suprenshvebis en la nebulon. Rerigardante, mi jam nenion vidis el la shipo: tra la nebulo malcertaj lumoj fosforis sub mi. Trancha malvarmo estis nun kaj baldau chio malaperis chirkau mi: nepenetrebla densa nebulo chirkauprenis la mashinon kaj ne nur ne maldensighis sed ech chiam plifortighis. La bruego de l' motoro tute malhelpis la parolon kaj sekve mi ne havis ech imagon, en kiu direkto ni iras kaj en kia alto. Angore mi sidis sur mia loko, foje kaj foje duone perdante mian konscion pro la malvarmo kaj rapida aerfluo, ke ech hodiau mi ne scias, chu ni flugis tiel tri horojn au duontagon. Mi memoras nur, ke foje mi sentis gutadi ion malsekan sur mian mentonon, mi palpis ghin kaj mia mano ighis sanga, dume mi rimarkis, ke ankau el sub miaj ungoj elfluetas sango kaj mia spiro haltadas. Nun la nebulo kvazau maldensighis chirkau mi kaj ia nenatura malhelgriza brilo embuskis inter la flugiloj. Tiam mi rekonis, ke ni estas tiel alte, kie jam tute maldensa estas la aero, terurite mi kaptis la brakon de l' shipestro, sed li ne movighis; mi antauenklinighis kaj rigardis en lian vizaghon, ghi estis senmova kaj rigida, la okuloj el vitro, el la du naztruoj silente gutadis la sango. Liaj manoj kun pusha movo spasme tenis la altecdirektilon. Min kaptis terura timego kaj mi pushis lin flanken; li peze turnighis maldekstren kaj lia kapo falis antauen. Super lia kapo mi etendis la brakojn kaj kaptis la direktilon, sed mi jam sentis, ke estas finite, mi ne eltenos plu. Tiam mi ekaudis lautan susuron super mia kapo; suprenrigardante mi ekvidis grandegan, birdforman mekanismon tra la maldensighinta nebulo. Mi volis krii, ke mi kapitulacas (en mia konfuza cerbo mi imagis, ke malamika aeroplano estas super mi), sed nenia vocho venis el mia gorgho. Poste mi havis la senton, kvazau io ellevus min el mia sidejo: dume stranga, dolcha muziko frapis miajn orelojn kaj miaj okuloj fermighis. Kiam mi denove ilin malfermis, nigra nokto min chirkauis kaj la chielo estis plena de steloj sub kaj super mi: mi rekonis la chielcharon kaj ia granda trankvilo min plenigis. Mi kushis sur io mola kaj kvazau masivaj, fortaj shnuroj tenis min katene, tamen ne farante malagrablan senton. Ambauflanke kvazau io frapadis: monotona kaj sonora sono estis ankau tio chi kaj sur mian frunton kvazau fresha, bonodora suko estis gutanta el krano. Chu ni pasas au staras, tion mi tute ne sciis, nek tion, kiel longe dauris chi tio, foje poste mi ekvidis brilan, verdan kampon kun arabeska desegno de riveroj kaj montaroj. Komence shajnis, ke chi tio estas super mi, poste, ke sub mi, kaj ni malrapide al ghi mallevighis. Dum kelka tempo ni shvebis super helverda, ridetanta bosko, poste floranta maldensejo aperis, kreskis; mi sentis, ke ni descendas. Nun mi divenis, kial mi sentas min tiel felicha: jam preskau tutan horon ununura akordo sonoris chirkau mi, sed kun tiel dolcha kaj pura sono, ke mi opiniis naghi kaj banighi en tiu chi sono, kvazau en fresha oleo: mi ekatentis kaj rekonis, ke el kvar simplaj tonoj ripetighas chi tiu muziko, ghian ravan charmon donas plie la koloro kaj molo de tiuj chi sonoj, ol ilia sinsekvo: iom mi komprenas muzikon, junaghe oni devigis min lerni fortepianon kaj tiel mi tuj povis konstati, ke tiuj chi kvar sonoj jene sin sekvas: f, d, e, c; lau la doremifasolasido de l' gamo jene: Fa-re-mi-do. Samtempe ni atingis teron.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !