Konfeso de Donjuano

La morto de la malfelicha Dona Elvira estis venghita; Donjuano Tenorio kushis kun trapikita brusto en Posada de las Reinas kaj videble estis mortanta. "Emfizemo de pulmo," murmuris la loka doktoro. "Iu ankorau resanighus el tio, sed caballero tiom kaduka kiel Donjuano -. Estas ja malfacilaj aferoj, Leporello; por diri al vi, al mi ne plachas lia koro. Nu, memkompreneble: post tiaj ekscesoj in venere - klare astenia kazo, sinjoroj. Pro certeco, Leporello, mi venigus parohhestron, eble li ankorau rekonsciighos, kvankam lau nuna stato de la scienco - mi ne scias. Ml havas la honoron adiaui vin, caballeros."

Tiel okazis, ke Padre Jacinto eksidis che piedoj de Donjhuano kaj atendis, ghis la paciento rekonsciighos el la sveno; dume li preghis por lia notore peka animo. Se mi sukcesus savi tiun inferan pekulon, pensis la bona pastro; li shajnas esti ege likvidita - eble ghi humiligos lian arogantecon kaj, alkondukos lian menson en staton de pentanta bedauro. Ne al chiu okazas ricevi en la manojn tiel faman kaj senkonsciencan dibochulon; homido, tian raran kauzon eble ne havis ech la episkopo de Burgoso. Nu, la homoj flustros: Jen Padre Jacinto, jen, kiu savis la animon de Donjuano -.

Padre ektremis kaj krucsignis sin; unue li rekonsciighis el tiu diabla tentado de fierego, parte li konsciigis al si, ke lin fikse alrigardas la brulaj kaj kvazau mokaj okuloj de la mortanta Donjuano.

"Kara filo," diris la honorinda Padre tiel afable, kiel li nur sciis, "vi mortas; post nelonge vi staros antau jugha katedro de Dio, sharghita de chiuj pekoj, kiujn vi faris en via porkula vivo. Mi petas vin pro amo de nia Sinjoro, demetu ilin, dum vi havas tempon; ne decas, ke vi migru en la transan mondon vestita per malpura robo de viaj malvirtoj kaj makulita de malpurajho post viaj surteraj agoj."

"Jes," audighis Donjuano. "Ankorau foje alivesti sin. Padre, chiam mi atentis esti vestita konforme al la cirkonstancoj."

"Mi timas," diris Padre Jacinto, "ke ne sufiche vi komprenis. Mi demandas vin, chu vi volas pente konfesi viajn malvirtojn."

"Konfesi," ripetis senenergie Donjuano. "Multe nigrigi min. Ahh, patro, vi ne kredus, kiom ghi efikas je virinoj."

"Juano," mornighis la bona pastro, "lasu jam la surterajn aferojn; memoru, ke vi estos parolonta kun via Kreinto."

"Mi scias," diris Donjuano ghentile. "Ankau mi scias, ke decas morti kiel kristano. Chiam mi atentis, kio decas - laueble, patro. Per mia honoro, mi diros chion senceremonie; unue por longaj paroloj mi estas tro malforta kaj due chiam estis mia principo iri al la celo rekte kaj sen flankiroj."

"Mi laudas vian rezignacion," diris pastro Jacinto. "Sed unue, kara filo, bone preparu vin, esploru vian konsciencon kaj veku en vi humilan penton pro viaj malvirtoj. Dume mi atendos."

Post tio Donjuano fermis la okulojn kaj esploris sian konsciencon, dume Padre mallaute preghis pri Diaj helpo kaj revelacio.

"Mi pretas, patro," audighis Donjuano post nelonge kaj komencis konfesi. Padre Jacmte kontente kapskuis: la konfeso shajnis esti sincera kaj kompleta; mankis en ghi nek mensogo kaj blasfemo, murdo, falsjhuro, fierego, nek trompo, nek perfido - Donjuano estis vere peza pekulo. Kaj subite li eksilentis kvazau laca kaj fermis la okulojn.

"Ripozu, kara filo," stimulis lin la parohhestro pacience, "kaj poste daurigu."

"Mi finis, honorinda patro," diris Donjuano. "Se mi ion forgesis, tio estas certe nur bagateloj, kiujn Dio bonvolos pardoni al mi."

"Kiel?" ekkriis pastro Jacinto, "tion vi nomas bagateloj? Kaj la malchastado, tra kiu vi vadis dum via tuta vivo, la virinoj, kiujn vi delogadis, viaj malpuraj pasioj, kiujn vi senbride troghuadis? Nur knabeto, bele konfesu; antau Dio, ci senmoralulo, estas sekretigita neniu el viaj malchastaj agoj; prefere pentu viajn fiagojn kaj senpezigu vian pekan animon!"

Sur vizagho de Donjuano aperis mieno dolora kaj senpacienca. "Mi jam diris al vi, patro," li diris obstinege, "ke mi finis. Per mia honoro, nenio plu direnda al vi."

Tiumomente gastejestro de Posada de las Reinas ekaudis bruegan kriadon el la chambro de la vundito. "Dio kun ni," li ekvokis kaj krucsignis sin, "shajnas, ke Padre Jacinto ekzorcas diablon el la povra sinjoro. Miadio, tiajn aferojn mi vere ne shatas en mia gastejo."

La menciita kriado dauris tre longe, tiom longe, ghis oni kuirpretigus fabojn; de temp' al tempo ghi obtuzighis en energia admonado, de temp' al tempo ghi ektondris en sovagha mugho; subite elpafighis el la chambro de la vundita sinjoro Padre Jacinto, punca kiel meleagro, kaj vokante Madonon, fughis en preghejon. Poste estis silente en la gastejo; nur la afliktita Leporello englitis en la chambron de sia sinjoro, kiu kushis kun fermitaj okuloj kaj ghemis.

Posttagmeze alveturis en tiun lokon Padre Ildefonso de Societas Jesu, veturante sur mulo el Madrido al Burgoso; kaj char tiutage estis tro varme, li descendis apud parohhejo kaj vizitis patron Jacinton. Li estis malgrasega pastro, sensuka kiel malnova kolbaso kaj kun brovo tiel hirta kiel akselo de maljuna kavaleriano.

Post kiam ili kune eltrinkis kazeighintan lakton, la jezuito fiksis rigardon al patro Jacinto, vane penanta kashi, ke io lin afliktas. Estis tia silento, ke la zumado de mushoj shajnis preskau sonego.

"Nome, jene ghi estas," fine subite ekparolis la afliktita Padre Jacinto. "Ni havas chi tie pezan pekulon, kushantan agonie. Vi devas scii, Don Ildefonso, li estas la misfama Donjuano Tenorio. Li havis chi tie amaferon, duelon au kion - koncize, mi iris konfesigi lin. Komence chio iris kun li tre ghojige; tre bele li konfesis, ververe; sed kiam venis la sesa el la dekalogo - nenion, mi sukcesis eligi de li ech ne unu vorton. Kaj ke li havas nenion direndan al mi. Madono, tiu kanajlo! Se mi konsideras, ke li estas la plej granda dibochulo de ambau Kastilloj - nek en Valencio nek en Kadizo onidire iu povas lin egali. Oni diras, ke dum la lastaj jaroj li delogis sescent naudek sep knabinojn; el ili cent dek tri foriris en monahhinejon, chirkau kvindek mortigis iliaj patroj au edzoj en justa kolero kaj al la proksimume sama nombro krevis la koro pro aflikto. Kaj nun imagu, Don Ildefonso, ke tia voluptulo asertas al mi sur mortlito en la vizaghon, ke li In puncto de amorado havas nenion por konfesi! Kion vi diros pri tio?"

"Nenion," diris la patro jezulto. "Kaj vi rifuzis al li la absolvon?"

"Memkomprene," respondis Padre Jaclnto deprimite. "Chiuj paroloj estis vanaj. Mi admonis lin, ke en shtono mi devus veki pentofaradon, sed chi tiun protokanajlon nepre nenio eflkas. Jes, pri fierego mi pekis, patro, li diris al mi, mi falsjhuris, chion, kion vi volas; sed en tio, pri kio vi demandas, mi havas nenion direndan. Kaj chu vi scias, sur kio ghi bazlghas, Don Ildefonso?" elpushis subite Padre kaj haste krucsignis sin. "Mi opinias, ke li havis kontakton kun satano. Tial li ne povis tion konfesi. Tio estis obskuraj sorchoj. Li delogadis virinojn pere de infera potenco." Padre Jacinto ektremis. "Vi devus lin rigardi, Domine. Mi dirus, ke ghi vidighas el liaj okuloj."

Don Ildefonso, S. J., silente meditis. "Se vi opinias," li diris fine, "mi iros rigardi tiun viron."

Donjhuano dormetis, kiam Don Ildefonso silente enpashis la chambron kaj mansigne forsendis Leporellon; poste li eksidis sur segho che kapo de la mortanto kaj observis la magran vizaghon de l' agonianta homo.

Post ege longa tempo la vundito ekghemis kaj malfermis la okulojn.

"Donjuano," diris la jezuito milde, "shajnas, ke estus por vi lacige paroli."

Donjuano senenergle jesis.

"Ne gravas," diris la jezuito. "Via konfeso, sinjoro Donjuano, ne estis en unu punkto klara. Mi prezentos al vi demandojn, sed eble vi povus montri konsenton au malkonsenton al tio, kion mi diros al vi - pri vi."

La okuloj de la vundito preskau angore fiksighis al la senmova vizagho de la pastro.

"Donjuano," komencis Don Ildefonso preskau leghere, "mi audis pri vi jam delonge; mi pripensis, kial fakte vi jhetas vin de virino al virino, de amo al amo; kial vi neniam povas resti, neniam halti en tiu plenumigho kaj trankvilo, kiun ni homoj nomas felicho -"

Donjuano montris dentojn en dolora grimaco.

"De amo al amo," daurigis Don Ildefonso trankvile. "Kvazau vi volus senchese kaj denove iun konvinki - versimile vin mem, ke v i i n d a s l a a m o n, k e v i e s t a s v i r o, k i a n v i r i n o j a m a s - kompatinda Donjuano!"

La lipoj de la vundito movighis; estis, kvazau li ripetus la lastajn vortojn.

"Kaj dume," parolis la pastro amike, "neniam vi estis viro, Donjuano; nur via spirito estls spirito de viro, kaj tiu hontis, sinjoro, kaj malespere penis kashi, ke la naturo ne donis al vi, per kio estas pridonacita chiu vivanta estajho -"

El la lito audighis knaba plorego.

"Tial, Donjuano, vi shajhnigis viron ekde junagho; vi estis audace kuragha, aventurema, fierega kaj afekta, por venki en vi mem la humiligan senton, ke la aliaj estas pli bonaj kaj pli virecaj ol vi; sed tio estis mensogo kaj tial vi disipe akumuladis pruvon post pruvo; neniu povis vin sekvi, char ghi estis nur afektata kaj senkerna - vi delogis ech ne unu virinon, Donjuano. Vi neniam ekkonis la amon, vi nur febre strebis, kiun ajn dezirindan kaj noblan virinon vi renkontis, ravi shin per via spirito, via kavalireco, via pasieco, en kiun vi mem prezentis vin al vi; chion chi vi sciis perfekte, char v i l u d i s tion. Kaj kiam venis la momento, kiam sub virino sinkas la genuoj - tio certe estis por vi infero, Donjuano, ghi nepre estis infero, char en tiu momento vi estis travivanta vian damnan fieregon kaj samtempe vian plej teruran humiligon. Kaj vi devis vin elshiri el la brakumo, kiun vi vivriske konkeris, kaj fughi, povra Donjuano, fughi el la brakoj de l' venkita virino kaj krome kun iu bela mensogo sur chi tiuj nerezisteblaj lipoj. Ghi nepre estis infero, sinjoro Juano."

La vundito turnis la kapon al la muro kaj ploris.

Don Ildefonso ekstaris. "Povrulo," li dirls, "vi hontis tion konfesi ech en la sankta konfeso. Do vidu, nun ghi jham pasis, sed mi ne rajtas senigi Padre Jacinton de lia pentanto."

Kaj li venigis la parohhestron; kaj kiam venis patro Jacinto, diris al li Don Ildefonso: "Rigardu, patro, li konfesis chion kaj ploris. Lia pento estas ekster chiu dubo humila; eble ni povus lin absolvi."

1932

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ