Tersito
Estis nokto kaj la viroj ahhajaj alsidighis pli
proksimen al la fajroj.
"La shafajho denove ne estis manghebla,"
audighis Tersito, fosetante en la dentoj. "Mi
miras pri vi, Ahhajoj, ke vi tion toleras. Mi vetus,
ke i l i havis por vespermangho minimume virshafetojn
unujarajn; sed memkomprene, por ni, la maljunaj
soldatoj, fetora virkapro estas sufiche bona.
Homidoj, kiam mi rememoras la shafajhon che ni en
Greklando -"
"Lasu tion, Tersito." murmuris pachjo
Eupatoro. "Milito estas milito."
"Milito," rediris Tersito. "Mi
petas vin, kion vi nomas milito? Tion, ke ni chi tie
preskau la dekan jaron gapas pro nenio kaj por nenio?
Mi diros al vi, junuloj, kio ghi estas: ghi estas
neniu milito, nur la sinjoroj armeestroj kaj ranguloj
faris al si je shtataj kostoj ekskurson; kaj ni
malnovaj soldatoj, ni bushmalfermu je tio, kiel iu
dando, naz-vishulo kaj panjo-fileto kuradas tra la
tendaro kaj fanfaronas pri sia shildo. Tiela ghi
estas, homido."
"Vi opinias Ahhilon Peleidon," diris juna
Laomedonto.
"Tiun au iun alian," deklaris Tersito.
"Kiu havas okulojn en la kapo, scias, kiun ghi
celas. Sinjoroj, tion ja neniu kredigos al ni: se
temus vere pri tio konkeri tiun idiotan Trojon, do ni
ghin jam delonge havus. Nur ege terni kaj ghi estus
jam shutighinta. Kial oni ne entreprenas atakon
kontrau la chefa pordego? Vi scias, tian solidan
imponan sturmon kun krio, minacoj kaj kantado de
militkantoj - kaj tuj estus fino de la milito."
"Hm," murmuris rezonema Eupatoro,
"per kriado Trojo ne falos."
"Jen, kiel vi eraras," bruis Tersito:
"Scias chiu infano, ke Trojanoj estas timeguloj,
malbravuloj, skabiuloj kaj kanajlaro. Nur unufoje
energie montri al ili, kiuj ni estas, Grekoj! Vi
okulus, kiel ili retirighus kaj ghemachus pri
kompato! Sufichus iam-tiam ekataki trojajn virinojn
irantajn vespere por akvo -"
"Ataki virinojn," shultrolevis Hipodamo
el Megaro. "tion, Tersito, oni ne faras."
"Milito estas milito," ekkriis Tersito
kuraghege. "Vi, Hipodamo, estas bela patrioto!
Chu vi pensas, ke ni venkos en la milito per tio, se
moshta Ahhilo unufoje en kvaronjaro aranghas publikan
interbatighon kun tiu blufulo Hektoro? Homo, tiuj du
estas glate interkonsentintaj kaj ludekzercitaj, vere
ghojinde; iliaj dueloj, tio estas solo-numeroj, por
ke flavbekuloj pensu, ke tiuj du batalas por ili!
Hej, Trojo, hej, Helaso, venu gapi sinjorojn heroojnl
Kaj ni ceteraj, ni estas nenio, nia suferado valoras
unu tuson, pri ni ech ne hundo ekbojos. Mi diros ion
al vi, Ahhajoj: Ahhilo shajnigas heroon, nur por
preni chiun kremon kaj por senigi nin pri la
militmeritoj; li volas, ke onl parolu nur pri li,
kvazau li estus chio kaj la aliaj kvazau ne ekzistus.
Jen la afero, junuloj. Kaj la milito trenachas sin
nur tial, por ke sinjoro Ahhilo povu pufigi sin kiel,
dio scias, kia heroo. Mi miras pri vi, ke vi tion ne
vidas."
"Mi petas vin, Tersito," audighis la
juna Laomedonto, "kion ja faris al vi Ahhilo?"
"Al mi? Ech ne minimumon," diris indigne
Tersito. "Kian intereson mi havas je li? Volu
scii, kun li mi tute ne parolas; sed la tuta popolo
estas sata de tio, kiel tiu ulo shajnigas sin grava.
Ekzemple tiu lia spitado en la tendo. Ni vivas en tia
historia tempo, kiam temas pri honoro de nia Helaso;
la tuta mondo observas nin - kaj kion faras sinjoro
heroo? Li kushachas en la tendo kaj deklaras, ke li
ne batalos. Chu eble ni ellaboregu anstatau li la historian
tempon kaj la honoron de la tuta Helaso? Sed tiel
estas; kiam estas alvenonta penego, Ahhilo rampas en
la tendon kaj shajnigas ofenditon. Fi, komediol Jen
la naciaj herooj! Malbravuloj ili estas."
"Mi ne scias, Tersito," diris la
rezonulo Eupatoro. "Ahhilo estas laudire terure
ofendita, char Agamemnono resendis al la gepatroj
tiun lian sklavinon, kiel shi nur estas nomata,
Brisedino au Hhriseidino, au iel slmile. Peleido
faras el tio aferon prestighan, sed mi pensas, ke la
knabinon li vere amis. Homido, tio ne estos ia
komedio."
"A l m i vi volas ion rakonti," diris
Tersito. "M i scias bone, kiel ghi estis.
Agamemnono simple forlogis de li tiun inon, chu
sciate? Memkomprene, da rabitaj juveloj li havas
abundege kaj virinan karnon li avidas kiel virkato -
Jam ghuste sufiche, da tiuj virinoj: pro tiu vagacha
Helena la milito komencighis kaj nun denove chi tio -
Chu vi audis, ke Helena en la lasta tempo amrilatas
al Hektoro? Homoj, shin havis en Trojo chiu ajn,
ankau tiu avo super tombo, la shima Priamo. Kaj pro
tia chiesulino ni chi tie suferu kaj batalu? Dankon,
mi ne volas!"
"Oni diras," rimarkigis singhene la juna
Laomedonto, "ke Helena estas tre bela."
"Oni rakontis," diris Tersito
malrespekte: "Shi forburghonis ech troe kaj
krome shi estas inacho, kiun neniu povas egali. Mi
donus por shi ech ne saketon da faboj. Junuloj, mi
dezirus al tiu malsagha Menelao, ke ni gajnu la
militon kaj ke li rericevu Helenan. La tuta beleco de
Helena estas legendo, trompo kaj iom da shminko."
"Kaj ni," diris Hipodamo, "ni
Danaoj, Tersito, ni batalas pro nura legendo?"
"Kara Hipodamo," diris Tersito,
"shajnas, ke vi ne komprenas tion. Ni, Helenoj,
ni militas unue, por ke la maljuna vulpulo Agamemnono
amasigu plenajn sakojn da rabajho; due tial, por ke
la dando Ahhilo kontentigu sian senbrldan ambicion;
trie tial, por ke la trompulo Odiseo prishteladu nin
che la mllitliveroj; kaj fine tlal, por ke iu
koruptita foirkantisto, iu Homero au kian nomon havas
tiu vagulo, por kelkaj malpuraj moneroj glorigu la
plej grandajn perfidulojn de la greka nacio kaj che tio
senhonorigu au almenau silentigu la verajn, modestajn
oferemajn heroojn ahhajajn, kiaj vi estas. Tlel
statas la afero, Hipodamo."
"La plej grandaj perfiduloj." diris
Eupatoro, "tiu vorto estas, Tersito, tro
forta."
"Do, por ke vi sciu," elpushis Tersito
kaj dampis la vochon, "mi havas pruvojn pri ilia
perfido. Sinjoroj, ghi estas terura: mi ne diros al
vi chion, kion mi scias, sed nur unu aferon enskribu
post viajn orelojn: ke ni estas venditaj. Tion ja vi
mem devas vidi: chu estas penseble, ke ni, Grekoj, la
plej kuragha kaj plej kultura nacio en la mondo, jam
delonge ne estus konkerintaj tiun Trojan sterkejon
kaj ne finus kun tiuj mizeruloj kaj stratbuboj en
Iliono, se ni ne estus dum jaroj kaj jaroj
perfidataj? Chu, Eupatoro, vi opinias nin, Ahhajojn,
tiaj malkuraghuloj kaj hundoj, ke ni jam delonge ne
estus pretaj kun tiu malpura Trojo? Ghu eble Trojanoj
estas pli bonaj soldatoj ol ni? Audu, Eupatoro, se vi
tion pensas, tiam vi ech ne Greko povas esti, sed iu
Epirano au Traco. Vera greka antikva homo devas kun
doloro senti, en kia malhonoro kaj kanajlo-reghimo ni
vivas."
"Vero estas," opiniis enpense Hipodamo,
"ke la milito malbene sin trenas."
"Do vi vidas," ekkriis Tersito.
"Kaj mi diros al vi kial: char Trojanoj havas
siajn aliancanojn kaj helpantojn inter ni. Eble vi
scias, kiun mi aludas."
"Kiun?" diris serioze Eupatoro.
"Nun, Tersito, vi devas jam tion finfari se vi
jam komencis."
"Maleme mi tion diras," defendis sin
Tersito. "Vi, Danaoj, min konas, ke mi ne
klachas; sed se vi pensas, ke ghi estas en publika
intereso, mi diros al vi teruran aferon. Antau
nelonge mi parolis kun kelkaj bonaj, bravaj Grekoj;
kiel patrioto ml parolas pri la milito, pri la malamiko,
kaj kia jam estas mia greka malkashema karaktero, mi
diras, ke Trojanoj, niaj mortinsidaj kaj kruelegaj
malamikoj, estas hordo da malkuraghuloj, shtelistoj,
nenifaruloj, chifonuloj kaj ratoj kaj ke ilia Priamo
estas senila maljunulo kaj ilia Hektoro malbravulo.
Vi agnoskos ja, Ahhajoj, ke tio estas vera greka
opinio. Kaj jen subite elpashas el ombro Agamemnono
mem - li jam ech ne hontas spioni! - kaj diras:
Malraplde, Tersito; Trojanoj estas bonaj soldatoj, Priamo
estas brava maljuna viro kaj Hektoro estas heroo.
Post tio li turnighis je kalkano kaj malaperis pli
frue, ol mi povis lin laumerite rebati. Sinjoroj, mi
restis kiel brogita. Aj, aj, mi diris al mi, jen de kie
la vento blovas; Nun ni jam scias, kiu enportas en
nian tendaron maldisciplinon, etanimecon, kaj
malamikan propagandon! Kiel do ni povas gajni la militon,
se tiuj malnoblaj Trojanoj havas siajn helpantojn,
siajn partianojn en nia mezo, ja ech pli malbone,
rekte en nia chefa stabo? Kaj vi pensas, Ahhajoj, ke
tia perfidulo faras sian subfosan laboron por nenio?
Ba ne, homido, tiu ne laudegos senpage niajn naciajn
malamikojn; tiu devis por tio, hometo, ricevi de
Trojanoj egan rekompencon. Nur tion, junuloj, iom
komparu: la milito estas intence plilongigata, Ahhilo
estis intence ofendita, en nia armeo estas audeblaj
nur plendoj kaj grumblado, chie kreskas maldisciplino
- mallonge, chio estas nura kanajlado kaj shtelado.
Kiun ajn vi rigardas, estas perfidulo, koruptito,
fremdulo kaj sakrulo. Kaj kiam iu malkovras iliajn
artifikojn, ili diras, ke li estas kritikachulo, kaj
skismiga elemento. Tlon havas niulo por tio, ke li
volas, konsiderante nek dekstron nek maldekstron,
servi nur al sia nacio kaj al ghia honoro kaj gloro;
Jen, kien ni, la antikvaj Grekoj, finvenis! Mire, ke
ni ne sufokighas pro chiu chi shlimo! Iam oni skribos
pri nia tempo kiel prl periodo de la plej profunda
nacia malhonorigo kaj sklavigo, honto, malgrandeco
kaj perfido, mallibero kaj maldisciplino, malkuragho,
korupto kaj morala putrado -"
"Iel estis, iel estos," oscedis
Eupatoro. "Kaj mi jam iras dormi. Bonan nokton,
homidoj'!"
"Bonan nokton," diris Tersito kore kaj
plezure strechighis.
"Nu, vidu, kiel bele hodiau ni interbabilis,
chu?"
(1931)