LA GENIO DE ZAMENHOF: EFEKTA LINGVO
de Vilho Setala
(Finnlando)
cherpita
el Memorlibro pri la Zamenhof-jaro
Pri efekto en la senfigura senco
de la vorto ni kutimas paroli nur en tekniko, pensante pri la
efiko ricevita kompare kun la energio uzita. Ghis niaj tagoj
neniu pensis pri tio, ke ankau lingvo estas instrumento de homa
agado, pri kies efekto oni povas paroli.
Chio, kion ni konas pri la estigho de Esperanto montras, ke D-ro
Zamenhof pli sekvis intuicion ol teoriajn rezonadojn kaj
konkludojn. Intuicie ankau la lernanto de Esperanto estas ravata
per la genia konstrukcio de la lingvo kaj ghuas pri la rapida
progreso, kiun li faras iom post iom ekposedante ghian sistemon
de esprimado.
Same intuicie prijughas la pedagogoj la lernadon de lingvoj.
Antau nelonge okazis en Stockholm konferenco de la instruistoj de
modernaj lingvoj, kie la centra problemo estis la instruado de la
angla lingvo. Instrua konsilanto Birger Thoren menciis en sia
referato, ke la kompreno de ordinara angla teksto (sen fakaj
terminoj) postulas minimume konon de 10.000 vortoj (el la 25.000
plej ordinaraj); el tiuj la svedaj abiturientoj tamen konas nur
7000, kaj ech el tiuj nur 3000 aktive, dum la resto, 4000, estas
konataj nur pasive, tio estas per la helpo de kunteksto. En la
kadro de la nuna instrua plano oni tamen ne povas pligrandigi la
kvanton de lecionoj por la angla lingvo, pro kio estus gravege
koncentri la instruon al la vere kerna vortaro.
En la citita informo estas pluraj neprecizaj detaloj. Antau chio
ne estas precizigita, kion signifas "kompreno". Ech en
"ordinara" teksto kelkfoje - estu tre malofte - aperas
vorto kiu ne apartenas al la 25.000 "plej ordinaraj"
vortoj, kaj la sola bazo por la prijugho de la grado de kompreno
estas studo de la kvoto de nekonataj vortoj renkontataj en
hazarde elektita, sufiche ampleksa teksto. Tio signifas
statistikan studon de la lingvo, kiu ja donas ne absolutajn sed
probablajn rezultojn, sed tamen multe pli ekzaktajn ol nura
intuicia prijugho.
Mi ne intencas enprofundighi en la detalan studon, pri kiu mi
povas aludi al mia studo en "Esperantologio", I.1.
(1949). Sed ni faru komparon inter la angla kaj esperanta lingvoj
sur la bazo de rezultoj deriveblaj per la vortstatistiko. Por tiu
celo mi donas tabelon jenan:
Resto de nekonataj vortoj en ordinara teksto |
Lernitaj
vortoj Angla Esperanto |
|
16% | 1400 | 550 |
10% | 2350 | 790 |
7% | 3000 | 965 |
3,2% | 4700 | 1400 |
1,0% | 7000 | 2000 |
0,25% | 10000 | 2800 |
0,15% | ? | 3000 |
La ekzemplaj ciferoj estas
elektitaj parte por povi kompari ne nur saman kvoton de kompreno,
sed ankau la efekton che kono de sama vorttrezoro. La supre
citita plej granda nekompreno (16%) signifas ja tute
nekontentigan staton de kompreno: la legado de verko, kie chiu
sesa vorto devas esti serchata el vortaro, estas tro peza kaj
malkuraghiga ech por lernanto. Sed aliparte, montrighis, ke che
tiel malgranda lingvoscio, se la konataj vortoj vere estas
elektitaj el la plej ofte bezonataj, donas la eblecon
interkomprenighi en simplaj, chiutagaj temoj. Ghuste chi tie la
bezona vorttrezoro angla kaj esperanta ne estas strikte
kompareblaj, char lau la esploroj de Thorndike jam la 850 plej
oftaj anglaj vortoj havas sume pli ol 21.000 sencojn, dum la 550
bazaj vortoj de Esperanto estas praktike po unusencaj. Des pli
okulfrapa estas la konstato, ke jam tiu vortnombro, 1400, kiu en
angla lingvo sub certaj kondichoj donas la eblecon al apenau
kontentiga chiutaga babilado, en Esperanto sufichas por facila
legado de ordinara teksto (3,2% da nekonataj vortoj, el kiuj la
plej multaj estas t.n. internaciaj kulturvortoj).
Se ni nun revenas al la referato de Thoren, la svedaj
abiturientoj (vershajne tiuj, kiuj bone progresis en la studo de
angla lingvo) aktive posedas 3000 vortojn kaj kapablas lau la
kunteksto diveni la sencon de pliaj 4000. Per tio ili atingas
tion, ke la mankanta kompreno restas che 7%, rezulto, kiu en
Esperanto estas ricevebla per la kono de malpli ol mil vortoj. Se
ni kuraghas supozi, ke la plej intelektaj lernantoj pli-malpli
posedas la 10.000 vortojn, kun ili povas en Esperanto konkuri
lernanto, kiu konas 2800 vortojn. La rezulto, nekomprenata resto
de 0,25% (2-3 vortoj el mil tekstvortoj), fakte jam signifas
posedon de la lingvo. Sed se oni en la lernejo povas atingi la
aktivan konon de 3000 anglaj vortoj apud la enkapigo de ghia
gramatiko (12424 formoj lau Thorndike) kaj vasta kolekto de
fiksaj dirmanieroj, kiom pli certe oni atingus la aktivan posedon
de 2800 esperantaj radikvortoj, apud ghia simpla gramatiko kaj
vortfarado, sen la fiksaj frazkonstruoj.
Ne estas necese en chi tiu okazo studi la rimedojn, per kiuj la
efekto de Esperanto estas atingita. Sufichas al ni konstati, ke
ghi estas, baze de la vortaro sole, kelkdekoble pli granda ol la
efekto de angla lingvo, kiu tamen ghenerale estas konsiderata unu
el la plej facilaj el la historie evoluintaj lingvoj .
La fakto, ke Zamenhof atingis tian rezultaton surbaze de
intuicio, klare pruvas la genion de lia spirito.