.
VERSAJHOJ DE L.ZAMENHOF

HO, MIA KOR'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni vin ne povas mi facile
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiche! trakvilighu de l' batado,
Ho, mia kor'!

(1887)
MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo,
Antau nokto de somero
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
Shi rakontas kompatante, -
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

"Chu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraulino ripozanta
Post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan -
La junecon - mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
Vivi ankau mi deziras, -
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras...
Se ne plachas al la sorto
Mia peno kaj laboro -
Venu tuj al mi la morto,
En espero - sen doloro!

(1887)
LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ghi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neutrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne lacighos,
ghis la bela songho de l' homaro
por eterna ben' efektivighos.
AL LA FRATOJ

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!

Regas ankorau nokto sen luno,
la mondo dormas obstine.
sed jam levighos baldau la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
ghis vi atingos auskulton!

Dekon da fojoj vane perdighos
la voko via ridata, -
la dekunua alradikighos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime chiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilagho,
chu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuragho?

Chu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
au eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortighante?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraghe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Ni ghin kondukos ne ripozante,
kaj nin lacigos nenio;
ni ghin traportos, sankte jhurante,
tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuragheco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankorau en la komenco
la celo en malproksimo, -
ni ghin atingos per la potenco
de nia forta animo!

Ni ghin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ghin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
la venko - baldau ghi venos;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ghoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj richa:
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros felicha!
LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
Al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Char klara kaj rekta kaj tre difinita
Ghi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
Ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, chesu!" mokante la homoj admonas.
"Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antauen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco au ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deshiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ghi pashas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

PREGHO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,
Sed chiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reghas,
Hodiau mi preghas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun chiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,
Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Che via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ghi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas shakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Auskultu la vochon de l' pregho sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni jhuris labori, ni jhuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj
Nin tenu kuraghaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ghi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.


Kunighu la fratoj, plektighu la manoj,
Antauen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj
-
Ni chiuj de Di' estas filoj.
Ni chiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antauen, senfine!

PLUVO

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senchese, senfine, senhalte,
el chiel' al la ter', el chiel' al la ter'
are gutoj frapighas resalte.

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante auskultas, mi volus kompreni,
kion diras la vocho aera.

Kvazau ia sopir' en la vocho kashighas
kaj audighas en ghi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malghoja kaj ghoja,
en mi batas konfuze la koro.

Chu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi revivighis,
au mi revas pri l' sun', kiu baldau aperos
kvankam ghi en la nuboj kashighis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ghuas, mi spiras;
ion freshan mi sentas, la fresho min logas,
al la fresho la koro min tiras.
AL LA "ESPERANTISTO"

En bona hor'! Ni audis la signalon
kaj bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
sub bona stelo, en felicha horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin, senhalte kaj sentime,
al nia granda, sankta, glora celo!

Ne tre facila estas nia vojo
kaj ne malmulte ankau ni suferos;
sed batalante, kun plej granda ghojo
senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l' komenco,
l' unua muro estas trarompita,
kaj dolcha estos nia rekompenco,
kiam la celo estos alvenita.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
 
. miresperanto.com !