HOMARANISMO
LA INTERNA IDEO
Modesta komentario pri la interna ideo de Esperanto
lau la kreinto, D-ro Lazaro Ludoviko ZamenhofUnua eldono 1994
SPIRITA ELDONA SOCIETO F.V.LORENZ
Caixa Postal 3133
BR-20001-970 Rio de Janeiro-RJ
BRAZILO
ENHAVO Pregho sub la Verda Standardo
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele
Ni jhuris labori, ni jhuris batali
La Verdan Standardon tre alte ni tenos
Kunighu la fratoj
De la plej frua infaneco
Ho, mia kor'!
Homaranismo
La unua kongreso
La sukceso de la vmua kongreso
La Dogmoj de Homaranismo - I
La Dogmoj de Homaranismo - II
La Dogmoj de Homaranismo - III
Dua Dogmo de Homaranismo
Tria Dogmo de Homaranismo
Kvara Dogmo de Homaranismo
Kvina Dogmo de Homaranismo
Sesa Dogmo de Homaranismo
Sepa Dogmo de Homaranismo
Oka Dogmo de Homaranismo
Naua Dogmo de Homaranismo
Deka Dogmo de Homaranismo
Dek-unua Dogmo de Homaranismo
Dek-dua Dogmo de Homaranismo
La respondo de Zamenhof
Hillel kaj lia plano
La kompara valoro de la religioj
La vojo
La espero
Al la fratoj
PREZENTO
Che la esperantistoj kaj neesperantistoj oftighas la aludo al Zamenhof nur kiel kreinto au, kiel li mem sin titolis, kiel la iniciatoro de la internacia lingvo Esperanto.
Kaj tio li estis, vere.
Tamen, por taksi la altan staturon de lia Spirito, ni ne povas rigardi lin nur kiel la genian lingviston, kiu postlasis al la homaro la plej perfektan instrumenton por internacia komuniko, nek kiel la eminentan stiliston, kiu sin prezentis per dekoj da tradukajhoj de la plej gravaj verkoj de la univer-sala literaturo, de la libroj de Malnova Testamento ghis la klasikaj paghoj de Shakespeare, Dickens, Andersen, Schiller, Heine, Goethe, Moliere kaj Gogol.
La grandiozeco de Zamenhof kushas precipe sur la evangelia amemo, kiun li dedichis dum la tuta vivo al la solvo de unu el la plej gravaj kaj plej malnovaj problemoj de la homaro - la nekomprenebleco inter la popoloj, nekompreno generanta la plej profundajn malamojn kaj la plej multmortigajn militojn.
Turmentita ekde la infanagho per malhelpoj, devenintaj de chiaj antaujughoj, el kiuj multighis la raciaj, en la infanagho li rimarkis vekighi en la sentebla kaj kristana animo la ghermon de la sento, al kiu li donis la nomon "homaranismo", kaj kiu estis nenio alia ol granda kaj sincera amo a\ la homaro, al la homa komunumo.
Tiu sento faris el Zamenhof ne nur la prototipon de kosmopolito, sed ankau igis lin doti sian internacian lingvon - Esperanton - per ia magio, ia ensorcho, kiun li nomis "interna ideo", konsistanta en mistera potenco, kapabla stimuli fratecan senton che la homoj ghin praktikantaj, iu ajn estu. la gento, la nacio au la religio, al kiuj ili apartenas.
En Zamenhof la lingva genieco ne superis la apostolan econ. Prefere ghi servis al h kiel vojo pli tauga, kiun oni devas lauiri por atingi la deziratan celon.
Tion komprenas chiu leganto, kiam li legas la originalan verkon de Zamenhof, konsistantan plejparte el leteroj kaj malgrandaj traktajhoj.
Delio Pereira de Souza pashis antauen. Ld kaptis Ja mesaghon, kaj ne ghin gardis avare por si. Ld ghin komentis, ghin detaligis kun benediktana pacienco, kaj ghin transdonis al ni, donace, per gesto de kristana ghentileco.
Benedicto Silva Sao-Jose-do-Rio-Preto (SP), la 15-an de majo 1993.
PREGO SUB LA VERDA STANDARDO
Nur post la okazigo de la unua Universala Kongreso, en 1905, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof decidis publikigi siajn ideojn pri universala religio. Sed en la oficiala parolado che la malfermo de la kongreso li prezentis la poemon "Pregho sub la Verda Standardo", en kiu li tre klare elmontris sian idealon pri Homara Religio.
Ni detale priesploru la poemon, char ghi montras al ni tre precize la karakteron de la iniciatinto de Esperanto.
Jen la unua strofo:
Al vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de 1' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,
Sed chiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reghas,
Hodiau ni preghas.Unue li direktas sian penson al la Supera Esto, simple vokante: Vj. Ld tute certe sciis, ke la granda asembleo konsistis el kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj, civitanoj el chiuj landoj de la mondo. Kiel do nomi la Superan Eston? Chu Dio, au Jehovo, au Alaho? Ne povante elekti unu nomon, nek citi chiujn, li preferis nomi Iin: Vi. Tiel li direktis sin al la Anonimo kun mil nomoj.
Kaj aldone li diris: Ho potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta. Kaj li ripetis: Al Vi, kaj aldiris: granda fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta. Kaj li denove vokas: al Vi, sekvate de la vortoj: kiun chiuj malsame prezentas, sed chiuj egale en koro Vin sentas.
Oni rimarkas, ke la autoro tre bone konas la senton de la homoj, sciante, ke chiuj sentas Dion egale en siaj koroj, kvankam ili Iin adoras kaj servas lau malsamaj manieroj kaj kultoj au ritoj malegalaj, lau la religioj en kiuj ili naskighis, au la gento au regiono kie ili vivadas. Sciis Zamenhof, ke la vera Religio (kun majuskla R) estas universala kaj ghin sentas kaj komprenas chiuj teranoj.
Kaj li ree alvokas: Al Vi, aldirante klarigajn vortojn: kiu kreas, al Vi, kiu reghas. Tiel, per chi tiuj vortoj, la saghulo parolas al la Kreanto. Al tiu Kreanto, kiu, lau lia koncepto estas potenca senkorpa mistero; fortego reganta la mondon; granda fonto de 1' amo kaj vero; fonto de vivo konstanta; malsame prezentata de chiuj; sed egale en koro sentata de chiuj; kreanto kaj reghanto. Por fine diri al tiu Esto, ke ni hodiau preghas al Li.
Li, kuracisto; li, la kreinto de la idiomo; li la plej grava homo en tiu kongreso, li diras antau milo da auskultantoj, ke hodiau ni preghas. Ververe li estas granda animo: Mahatmo, kiel la hindoj alnomis sian kondukanton Gandhi. Ni, esperantistoj, povas alnomi Lazaron Ludovikon Zamenhof: Grandanimo.
AL VI NI NE VENAS KUN KREDO NACIA
Daurigas Zamenhof sian preghon sub la verda standardo che la malfermo de la Unua Kongreso de Esperanto:
Al vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro,
Silentas nun chiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,
Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de 1' tuta homaro,
Che Via altaro.Per chi tiuj vortoj povas shajni, ke la kreinto de Esperanto parolas al Dio, al la Potenca Senkorpa Mistero, sed vere li parolas al la kongresanoj. Li atentigas la cheestantojn pri tio, ke ili ne devas veni al esperantista kongreso kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro.
Kaj li aldiras: silentas nun chiu disputo religia, kaj regas nur kredo de koro. Paroloj de misiisto, pioniro de universala religio, vere eklektika.
Kun ghi, kiu estas che chiuj egala - kun ghi (la kredo de koro), kiu estas egala che chiunaciaj kaj chiureligiaj homoj. Kun ghi, la plej vera kredo, kiu ne sin trudas per batalo. Ni, filoj de la tuta homaro, staras nun che la Dia Altaro. Kio estis la altaro? Certe la kongresa tablo, malantau kiu sidis la gvidan-toj de la asembleo. Bela komparo farita de vera Grandanimo. La gvidtablon li komparas al altaro, kaj sentas sin antau la Chiopova. Zamenhof montris al la esperantistoj, ke li konscias pri la chieesteco de Dio. Kie ajn li estas, li sentas la cheeston de la Universa Forto. Chie li povis preghi; kie ajn li estis, li levis sian altaron.
HOMARON VI KREIS PERFEKTE KAJ BELE
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ghi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas shakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Auskultu la vochon de l' pregho sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De 1' granda homaro!Daurigante la preghon sub la verda standardo, che la fino de sia oficiala parolado en la malfermo de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, diras Zamenhof: Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ghi sin dividis batale. Tio estas principo de chiu religio, ke Dio kreis la homaron esence bela kaj perfekta. Sed en sia agado la homaro devojighis de la ghusta vojo. Gi estas la origina peko de homo: la apartigho de la Kreinto pro la troa disvolvigho de la intelekto - malvarma kaj ekskluzivema.
Kaj klarigas la autoro: Popolo kruele atakas alian popolon; frato atakas sian fraton kiel shakalo.
Ekkrias la majstro: Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, auskultu \a vochon de l' pregho sincera, redonu \a pacon ai la infanaro de 1' granda homaro! Ii sciis, ke la Eternulo ne havas nomon. Tial li daure vokas Lin nur per la pronomo Vi; kaj li diras: Kiu ajn estas Vi, en via manifestigho, lau la kompreno de 1' homoj. Kaj li vigle petegas: Auskultu la vochon de l' pregho sincera. En la sincereco kushas la forto de la pregho, pri tio ni scias. Sed Zamenhof ankau sciis pri la efikeco de sincera pregho. Kion li volas per sia pregho? Li volas, ke la Patro redonu la pacon al la homaro, kiun li komparas al granda infanaro. Ho Patro, chu Vi ne vidas, ke ili estas infanoj? Ili ne scias, kion ili faras! Ili ludas per la nuklea energio, same kiel infano ludas per revolvero, ne sciante pri la danghero de la propra vivo. Jes, amikoj, la homoj estas grandaj infanoj.
Tiaj ilin rigardadis Zamenhof per sia tre bela poemo, kaj li petegas: Redonu la pacon al la infanaro de 1' granda homaro. Tiu homaro, kiun vi kreis esence bela kaj perfekta, sed kiu en la plano de fizika ekzistajho apartighis de sia origino. Jen la tuta problemo de la homaro. Jen la chefa problemo de la homo. Reveni al sia origino, kiel la perdita filo lau la Biblio revenis al la gepatra hejmo. Sed la homo timas perdi sian konscion pro tio, ke la falsaj profetoj parolas pri nirvano kiel perdo de la konscio. Nenio pli falsa. Temas precize pri la kontrauo, tio estas, superkonscio, pliampleksigo de la konscio. Ne lau tempo kaj spaco, char tie ili ne ekzistas. Sed lau la senco de vasta, totala vibrado de la homa konscio, kiam ghi okazigas la unuighon kun la Fonto de kie ghi devenas.
Jen, Jesuo diris, ke la regno de la chielo estas en ni. Ene, ne kiel loko, en la koro, en la cerbo. Ene, tio estas, en la centro de la esto, char ghi estas mem la spirito. Sciu, homo, ke vi estas spirito, kiu havas korpon. Ne la malo, kiel multaj pensas. Tio estas la renkonto kun si mem, kion Jesuo reko-mendis, kiam li instruis serchi la centron de la esto, la centron de la konscio. Kaj chio alia estas duaranga, malsupera, estas la infero.
NI JHURIS LABORI, NI JHURIS BATALI
Ni jhuris labori, ni jhuris batali,
Por reunuigi 1' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj
Nin tenu kuraghaj.Zamenhof, la granda animo, diras antau milo da reprezentantoj de pluraj landoj, en tiu memorinda asembleo, kiam la partoprenantoj ne kredis, ke tio povus okazi sur nia planedo - Zamenhof diras, ke ni jhuris labori, ni jhuris batali por reunuigi la homaron. Li prezentis al tiu publiko, kapturne surprizita de tiu okazajho, sian Preghon sub la Verda Standardo, per kiu li sin turnas al la Supera Forto reganta la Universon. Kiel li povus audaci jesi, ke "ni jhuris" labori por la reunuigo de la homaro? Chu li parolis en la nomo de la cheestantoj? Au li rememoris kompromisojn prenitajn antau sia reenkarnigho che la Lumaj Spiritoj, la Gvidantoj de la Homa Evoluado? Sajnas jese.
Tiu pura animo, kiu tre multe amas la homaron, tuj post la vekigho de sia konscienco en la fizika plano, en la frua infaneco, rimarkis la batalojn en sia naskighurbo inter la diversaj gentoj. Estis rusoj kontrau poloj, germanoj kontrau judoj. Foje ili ech uzis vundigajn objektojn: falchilojn au hakilojn, por sin ofendi reciproke. Kaj tiu infano, kiu silente observis la okazajhojn tre multe suferis, kaj la adoltoj ne perceptis tion! En tiu momento li jesigis la jhuron, faritan en la spaco, pri tio, ke li senchese laboros, ech kun la ofero de la fizika korpo, se necese, por unuigi la homaron per komuna idiomo.
Ho, sublima animo, kiu komprenis la problemojn de la homoj, kaj sentis iliajn suferojn. Oni dirus, ke anghela estulo malsuprenvenis de la alta spirita sfero por helpi la progreson de la homoj, por dissemi la komprenemon kaj la amon tie, kie estas nur malkompreno kaj malamo. Audu, ho bonvolemaj homoj, lian mesaghon! Li portas al vi instrumenton por interkompreno kaj paco. Instrumento, kiu celas vastigi la landlimojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, ghis li renkontighos sur terpunkto, envolvante chiujn estajhojn, kiuj pilgrimas sur la planedo. Ho, pilgrimanto, sciu, ke via estado en chi tiu karna korpo estas efemera, kaj urghas uzi la pasantan tempon, kiu kuras kaj ne revenas. Preghu kune kun la Granda Animo: Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron.
Daurigas Zamenhof: Vi donu benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke chiam kontrau atakoj sovaghaj ni nin tenu kuraghaj.
Patro, donu al ni kuraghon por labori por la progreso de la homaro. Neniu homo povas resti indiferenta. Neniu povas resti ekster la okazajhoj. La vivo estas vere dinamika, kaj ni chiuj ghin partoprenas.
"Mia Patro ghis nun laboras, kaj mi laboras" - diris Jesuo (Johano, 5:17).
LA VERDAN STANDARDON TRE ALTE NI TENOS
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Gi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de 1' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos
Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.La verdan standardon tre alte ni tenos, char ghi signas la bonon kaj belon. Jes, chiu esperantisto rigardas la standardon kiel simbolon de la idealo, same kiel nacia standardo simbolas la idealon de la patrolando.
Pludiras Zamenhof: La Forto mistera de l' mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. La autoro de la internacia lingvo montras, kiom multe li fidas al la mistera Forto. Li estis mistikulo, lau la plej bona senco de la vorto, objektiva kaj aganta sur la mondo. Kvankam li ne sin konfesis, li sciis, ke ni estas la "salo de la Tero". Li sciis pri la bezono de la homo agadi sur la mondo.
Ni inter popoloj la murojn detruos... kompreneble la lingvajn murojn, la intergentajn murojn. Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos, kaj falos por chiam... La autoro komunikas al siaj dischiploj la certecon pri tio, ke Esperanto venkos la lingvajn barojn, la konfidon pri la evoluo de la homaro. Kaj fine diras: kaj amo kaj vero ekregos sur tero. Tio estas ja la idealo de chiuj spiritualistoj.
Ni scias, ke ne sufichas la idiomo. Necese estas, ke la homoj havu koron plena de amo, kaj konu la veron, por ke ili regu sur la tero. Kaj Zamenhof ankau sciis pri tio. Sed li ne povis en poemo disvolvi la temon. Li ne povus en la malferma soleno de la unua tutmonda kongreso, antau homoj de chiuj kredoj kaj de chiuj naciecoj, disertacii pri tiel delikata temo. Certe li konfidis pri la inteligento kaj pri la intuicio de la audantoj kaj de la estontaj legantoj de la belega poemo pri amo kaj paco.
Zamenhof vere atingis la plej altan planon de homa konscio, kaj tie li havis vastan panoramon pri la evoluanta homaro, cele al kreskanta unuigho. Ii estis vera vidanto, au, kiel diras la hindoj: rishio. La homaro ankorau ne komprenis la subliman mesaghon, kaj sekve ankorau ne decidis efektivigi sur la fizika plano la revon de Zamenhof, viditan en alta sfero.
Permesu al ni la Supera Forto, ke ni, malgrandaj homoj, povu ververe, sub Lia gvidado, starigi la regnon de Amo kaj Vero sur la tero, kiun antauvidis Lazaro Ludoviko Zamenhof.
KUNIGHU LA FRATOJ
Kunighu la fratoj, plektighu la manoj,
Antauen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj au mahometanoj
Ni chiuj de Di' estas filoj.
Ni chiam memoru pri bon' de 1' homaro,
Kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antauen, senfine!Kunighu la fratoj, plektighu la manoj, antauen kun pacaj armiloj! Belega ekvido pri la homaro, unuighinta, kun pacaj armiloj. Tiu sama ekvido okazis al Papo Johano la Dudek-tria kaj al kelkaj spiritaj gvidantoj de la kristanaj eklezioj. Ververe la homaro travivas evoluan staghon, kiam la unuigho de chiuj popoloj sub la ordonoj de la Kristo farighas necesa kaj urgha, char minacas nin la totala malapero per la eksplodo de la mikroskopa atomo. Kaj la Kristo simpligis la ordonojn postlasitajn de Moseo en nur du, per ili resumante la spiritan perfektighon de homo, au, kiel Ii diris, la tutan leghon kaj la profetojn: Amu Dion per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso - kaj vian proksimulon kiel vin mem.
Kristanoj, hebreoj au mahometanoj, ni chiuj de Di' estas filoj. Per chi tiuj versoj li montras kiel li komprenas la tutan homaron, unuighinta super la homaj religioj.
Kaj li finas: Ni chiam memoru pri bon' de 1' homaro, kaj malgrau malhelpoj, sen halto kaj staro, al frata la celo ni iru obstine antauen, senfinel Ankoraufoje Zamenhof elmontris grandan amon al la homoj, influante siajn dischiplojn laboradi kun la penso direktita al la bono de l' homaro. Li, kiu nur dektri-jara komencis la ellaboradon de la idiomo; li, kiu venis sur la mondon por porti la mesaghon de la Sinjoro de 1' Mondo, de la Granda Regho; li, la Granda Animo, la Klera Vidanto, resumas sian idealon per belega poemo, kiu certe ankorau estos taksata en proksima estonteco kiel la chefverko de la universala poezio. Tiel alta estas lia idealo, ke ghi timigis la organizantojn de la kongreso, en Prancio, ghis tia grado, ke ili postulis de tiu pura animo, ke ghi forlasu la lastan strofon de sia poemo.
Ili timis, ke tiu verso: Kristanoj, hebreoj au mahometanoj skandalus la kongresanojn ghis tia grado, ke ghi kauzus la forlason de la cetera parto de la programo. Se tio okazus en la ferma kunsido!... sed en la malferma!... ghi endangherigus la tutan nian laboron! - ili tiel pensis.
Ni povas nur imagi kun kia malghojo Zamenhof konsentis forigi tiun tutan strofon, la oran shlosilon de la kantiko de lia animo! Sed li konsentis! La kongreso sukcesos atingi grandan ehon che la publiko - li tion antauvidis. La franca registaro jam estis decidinta honorigi la autoron de la idiomo per la Ordeno de Merito. Ne, li ne malhelpus la gravegan okazajhon en la historio de la homaro. Unuafoje kunvenis miloj da homoj el chiuj popoloj, parolantaj unu solan idiomon, chirkau la ideo pri frateco.
Nuntempe la lasta strofo estas la plej shatata de la esperantistoj, kiuj komprenas la interfratigan idealon de Zamenhof, kaj atente pristudas la verkojn, en prozo kaj en verso, de la Grava Mesaghisto.
HO, MIA KOR'!
Kiel ni rimarkis en la fama poemo "Pregho sub la Verda Standardo", transskribita en la antauaj chapitroj, Zamenhof gravuris sur chiuj siaj verkoj sian grandan amon al la homaro. Fininte la studadon de la poemo, ni devus daure apreci la aliajn verkojn de la dia mesaghisto: "La Vojo", "Al la Fratoj", "Mia Penso". Sed la verko farighus pli longa. Kaj ... ne chiuj legantoj shatas poezion. Do ni ilin prezentas che la fino de chi tiu libro.
Tiel, ni komentas en la nuna chapitro la plej malgrandan el la poeziaj verkoj de Zamenhof, finante la serion, kaj en la venonta chapitro ni komencos novan serion.
HO, MIA KOR'!
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!Ho, mia kor'! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiche! trankvilighu de 1' batado,
Ho, mia kor'!Chi tiun poezion, tiel delikatan, verkis Zamenhof antau la publikigo de la unua libro de Esperanto. Ghi esprimas lian maltrankvilon pri la sukceso de la lingvo, kaj de liaj ideoj pri universala religio. Du jarojn antaue la adeptoj de Volapuko okazigis sian kongreson, sen pozitiva rezultato, char la lingva vortaro estis tute artefarita, kun malgranda rilato kun la ekzistantaj lingvoj. Volapukon oni uzis en korespondajho, sed, kiam uzata en konversacio, ghi ne estis aprobita. Pro tio, la maltrankvilo de Zamenhof. Tre ghusta.
La autoro montras, ke li scias regi sian emocion. Li perceptis, ke li estas ekscitita. Li jam ne regas siajn emociajn vibradojn. Li rimarkas la fakton. Kaj eble pro tio li esprimis sian maltrankvilecon per mallonga poezio. Eksteriginte sian senton, li perceptas, ke li reakiras sian kutiman ekvilibron. Ii estis vera majstro, en alta misio sur nia planedo.
Feliche lia maltrankvileco estis senmotiva. Okazis la Unua Kongreso kun sukceso, kaj en la sekvintaj jaroj multaj aliaj okazis. Kaj Esperanto plenumas sian mision, per malrapida, sed sekura evoluado. Tamen la ideo pri Homara-nismo estis forgesita de la homoj, ghis kiam la autoro komencis ghin diskonigi.
Ne lasante sian eklezion, siajn ideojn pri religio, povas la homo farighi homarano. Homarano sentas sin kiel membron de la granda homfamilio. Li scias, ke chiuj estas liaj gefratoj, char la Patro estas unu. La nomojn al Ii donas la homoj, sed Ii staras super la parolo, super la penso, char Li estas nur Spirito. Homarano amas siajn gefratojn, chu ili estas malrichaj au richaj, blanke, flave au nigre hautaj, sanktaj au pekemaj. Homarano laboras por la progreso de la homaro, samtempe laborante por sia individua progreso. Li sentas sin unu kun la tuta homaro, char li estas unu kun la Patro.
DE LA PLEJ FRUA INFANECO
Zamenhof deklaris, per letero al esperantisto, ke de la plej frua infaneco li maltrankvilighis pro la malharmonio reganta inter la loghantoj de Bjalistoko, lia naskighurbo, pro la malsameco de lingvoj. La knabeto, kiu parolis la hebrean, la rusan kaj la polan lingvojn, povis rimarki, ke la plimulto el la miskomprenoj devenis de la neperfekta komunikado. Foje esprimo ne tre konata, foje frazo eldirita kun pli da emfazo. Tia malharmonio ofte kauzis konfliktojn kun vundoj per falchilo au hakilo.
Tiam pensis la knabeto, tre observema, ke la mondo estas lia naskighurbo en pli granda dimensio. La malkonsentoj inter la nacioj certe ekaperis ofte el frazo ne perfekte kompre-nita en la grandaj asembleoj de la diplomatoj. Kiel malaperigi tian malbonon inter la homoj, kiuj vivadas kiel nesciantaj infanoj? Li mem prenos sur sin la taskon laboradi, por ke la homoj elektu unu solan lingvon por internaciaj kunsidoj.
Unue li pensis rekomendi la oficialigon de idiomo de unu el la gravaj nacioj. Sed iom poste, kiam li lernis la germanan lingvon, li perceptis, ke la idiomoj estas tiel forte ligitaj al literaturo, al historio, al moroj, fine al kulturo de la popolo de chiu reprezentata, ke estighos neebla la akcepto fare de la aliaj popoloj de nia terglobo. "Ne, ne povas esti! Mi devos adopti, tio estas, rekomendi la adopton de mortinta lingvo."
Kiun lingvon oni devos adopti? Eble la latinan au la grekan. Sed kelkajn jarojn poste, jam en la gimnazio, kiam li eklernis la du cititajn lingvojn, li komprenis, ke ambau lingvoj jam ne utilas al la nunaj postuloj de la popoloj de la terglobo.
Se li volus diri en la latina: "Mi elprenis naztukon el la posho de mia pantalono", li devus krei novajn vortojn por nomi tiujn objektojn, ne ekzistantajn en la epoko de la romia imperio. Tiam venis al lia kapo la ideo: Se mi devos krei tute novan vortaron, kial ne krei moderaan idiomon, simplan, facile lerneblan? Tiam li estis nur dektri-jara. Sed, kreiva spirito, obstina por siaj ideoj, li eklaboris. La donis formon al sia penso. Kaj post kvin jaroj la lingvo estis preta, kaj li jam estis faranta planojn por ghia diskonigo.
Tamen, kio pli multe zorgumis lin, tio ne estis donaci al la mondo lingvon internacian, por ke la nacioj decidu fratece siajn problemojn che demokratia asembleo, sed ja donaci al la homaro Universalan Religion, kiu povos sin supermeti al la ekzistantaj malgrandaj religioj. Malgrandaj ne pro la nombro de ghiaj adeptoj, nek pro la brilo de ghiaj temploj, sed pro la malgrandeco de la ideoj, kiujn ili dissemas che la homoj. La homaro superadis la spiritan infanecon. Gi ekforlasis la mal-grandecon de siaj malsuperajhoj, kaj ekobservadis la grandio-zecon de la universo, jen la ekstera universo, materia, jen la interna universo, spirita. Tiun pli vastan vidon li volis ebligi al la homoj, liaj fratoj. Tial chiam al li estis pli grava la ideo pri Homaranismo, ol propradire la idiomo mem. Li chiam taksis pli grave, ke la homoj vidu en siaj similuloj fraton, manifestighon de la Universala Vivo, de la sama Universala Amo, de la Universa Forto. Ke la homoj kutimighu vidi similulon, kiel homon, ne kiel membron de alia religio, anon de alia gento, fine, malshatatan estulon.
Tial li verkis en 1906, tuj post la unua universala kongreso, la Dogmojn de Hilelismo. Hillel estis hebrea filozofo, kiu antauvidis la unuighon de chiuj popoloj sur la Tero en unusola homa familio. Poste li anstatauis la vorton "Hilelismo" per "Homaranismo".
HOMARANISMO
Lazaro Ludoviko Zamenhof, en la broshuro eldonita en 1906, prezentis siajn ideojn pri Homaranismo:
Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.
La ideo de homaranismo naskighis de la antaue ekzistinta ideo de "hilelismo", de kiu ghi distingighas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dutn la homaranismo koncernas chiujn popolojn kaj religiojn.
La homaranismo estas instruo, kiu. ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fun-damento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
La homarano esperas, ke per konstanta reciproka komunikighado sur la bazo de neutrala lingvo kaj neutralaj religiajh principoj kaj moroj la homoj iam kunfandighos en unu neutrale-homan popolon, sed tio chi farighados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.
Chi tie la juna medicinisto esprimas sian grandan amon al la homaro. La vorto "homaranismo" tre bone elmontras la altan idealon de la juna medicinisto.
"Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. La ideo de Homaranismo naskighis de la antaue ekzistinta ideo de "hilelismo", de kiu ghi distingighas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas chiujn popolojn kaj religiojn."
Zamenhof ververe evoluis. Prue li perceptis, ke hilelismo limighis al la Izraela popolo, tial li ghin anstatauis, ghin ampleksante per la ideo de homaranismo. Tamen lia idealo estis tro alta por lia epoko. Nuntempe eble la homoj jam atingas komprenon kaj senton pri totala homaro, pro la klopodoj por efektivigo de la vojaghoj al la luno kaj al la planedoj. Kiam la homoj okazigos normalajn vojaghojn al aliaj mondoj kaj amike interrilatos kun estuloj venintaj el aliaj planedoj - fizikaj au metafizikaj - certe ili klopodos solidigi la unuighon inter si.
Ni daure analizas la ideojn prezentitajn de la juna Lazaro per sia broshuro. Jen: "La homaranismo estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco."
La leganto povas rimarki la klarecon per kiu la Granda Animo prezentas siajn ideojn. Tamen, chi tiu ne estis la misio de Zamenhof: koncernis lin donaci al la homaro la universalan idiomon.
Ni pensas, ke baldau aperos filozofo au shtatestro, kiu donos formon al la ideo de Zamenhof, kiu revoluciigos la tutan homaron. Eble tre baldau, tuj post la malsuprenigho de homoj en nia satelito. Societo Lorenz intencas nur anticipi tiun epokon, diskonigante la ideojn prezentitajn al la mondo antau 87 jaroj, ideojn, kiuj ne trovas ehon en la koroj de la homoj, tre okupitaj per siaj limigitaj kredoj, per sia malgranda terglobo. Sed nuntempe la spiritaj religiestroj de la chefaj kristanaj eklezioj aktive laboregas por la unuigho de siaj eklezianoj sub unu sola standardo de la Kristo. Vere la Kristo disdonis tre klarajn instruojn pri la efektivigo de la "regno de la chieloj", chi tie sur chi tiu mondo, kaj nun en chi tiu vivo. Se chiu homo estas vere deziranta la plej altan realigon de sia surtera ekzisto, ne estos kampo por malkonsentoj, kvankam chiu marshas sur strio de la "vojo", largha kaj lumigita, kondukanta al la Regno de Dio.
LA UNUA KONGRESO
Plue diras Zamenhof en la broshuro pri la Homaranismo:
Longan tempon la iniciatoroj de la homa-ranismo ne kuraghis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie shajnis bona, en la praktiko eble montrighos neplenumebla. Sed en la jaro 1905 okazis io, kio neniigis chiujn dubojn. En Augusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de espe-rantistoj, kies sukceso superis chiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemojh, en la dauro de tuta semajno vivls kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neutrala inter-nacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neutrale-homajn. Kiu audis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruajho de la kongreso, kiu cheestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la auskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksajhon de chiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senghene-con kaj tiun kortushantan fratecon, kiu regis inter chiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke chiuj tiuj homoj ankorau hierau estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neutrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn chiu el ili dedichis por la lernado de la fable facila neutrala lingvo, faris miraklon kaj deshirante neniun de lia natura patrujo, lingvo au religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.
Vera himno al la Homa Prateco, verkita de la Granda Animo, la autoro mem de la idiomo, kiu ekde la plej frua infaneco pensadis donaci al la popoloj de la planedo komunan lingvon. Post la venko de la decida provo pri la parola lingvo, okaze de la efektivigo de la unua universala kongreso, la juna Lazaro decidis prezenti al la mondo la dogmojn de sia homarana doktrino. Chi tiu "homarana" doktrino estas la sama, kiun ni observas che "Societo Lorenz", kiu celas helpi niajn gefratojn trovi la vojon al la interna universo, tio estas, al la regno de la chieloj, lau la dirajho de la Majstro de la majstroj.
LA SUKCESO DE LA UNUA KONGRESO
En sia broshuro, publikigita en 1906 en San-Petersburgo, kiel plikompletigita kaj plibonigita eldonajho de la "Dogmoj de Hilelismo", deklaris Zamenhof:
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj estas plene ebla. Tial ili decidis proponi al chiuj amikoj de interpopola justeco unuighi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion.
La kurantaj farighoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpashi kun sia programo pli frue, ol ili intencis. En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu alian au serchadi pseudo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke chiuj kompromisoj estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando "kiu kie super kiu kaj en kia grado devas regi". char ekzistas homoj, kiuj meze de aperinta intergrupa haoso serchas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al chiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, alighi al ili.
Ni relegu la unuajn vortojn: "La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla."
Ni rimarkas, ke Zamenhof tradukas la devizon de la franca revolucio, kiu skuis Europon kaj poste la tutan mondon, per chi tiu akceptita en "Homaranismo": Justeco, Egaleco kaj Prateco.
Kaj li aldiras: "Tial ili decidis proponi al chiuj amikoj de interpopola justeco unuighi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion."
Zamenhof montrighas kiel profunda filozofo kaj pensisto en la supra skribajho. Ii perfekte komprenis, ke libereco ne povas esti, se antaue ne estas absoluta justeco kaj egaleco. Tial li anticipis la publikigon de la dogmoj de Homaranismo, observante, ke la europaj popoloj komencis preni eraran vojon, el kiu efektive devenis la unua tutmonda milito en 1914. Kia mirinda antauvido!
Kaj li plue skribas: "Char ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa haoso serchas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al chiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, alighi al ili."
Ne gravis al la majstro la nombro de la adeptoj. Grave estis jam nun publikigi la dogmojn de la doktrino de la homaro. Tiel ankau al ni ne gravas la nombro de la konfesan-toj de Homaranismo, sed ja tio, ke venis la horo voki tiujn, kiuj estas pretaj por eklektismo, tio estas, por la studado de la komparataj religioj, ilin invitante farighi veraj mondcivitanoj.
LA DOGMOJ DE HOMARANISMO - I
En la enkonduko al la dogmoj de Homaranismo deklaras Zamenhof:
La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disrevighon. Ili konscias tre bone, ke ilia vocho longe restos vocho krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre mal-grandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu "ne havas ech la plej malgrandajn shancojn de sukceso". Sed la homaranojn tio chi tute ne malkuraghigas. char la homaranismo estas ne "entrepreno", kdes valoro dependas de ghia atendata sukceso au malsukceso, sed nur "principaro", kaj chiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ghi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, chu ghi havas multe da partianoj au malmulte.
Konfirmante sian praktikan idealismon, ne utopian, diras la saghulo, ke la homaranoj faras al si neniajn iluziojn, kaj tial ili timas nenian disrevighon. Tia estas la starpunkto de tiuj, kiuj rigardas la okazajhojn kun realismo. Kaj li aldiras: "Ili konscias tre bone, ke ilia vocho longe restos vocho krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopiistojn, kiuj batalas por afero, kiu 'ne havas ech la plej malgrandajn shancojn de sukceso." Li plue diras: "Char la homaranismo estas ne "entrepreno", kies valoro dependas de ghia atendata sukceso au malsukceso, sed nur "principaro", kaj chiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ghi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, chu ghi havas multe da partianoj au malmulte."
Ni rimarkas, ke Zamenhof sciis, kiel estas malfavora la mondo, kaj kiel devas batali la fortikaj homoj, obstine kaj konvinke, por sukcese venki la eksteran apation. Ii intencis diri, kiel la Kristo diris: Mi venkis la mondon. li sin montris kiel vera spiritualisto, kiu scias, ke li devas koncentrighi en sia interno por konkeri la eksteron. Per sia ideo pri honiaranismo li esprimas sian amon al la homaro, dezirante la unuighon de chiuj anoj, por vidi ghin forta kaj felicha.
LA DOGMOJ DE HOMARANISMO - II
Diras Zamenhof en sia libreto pri Homaranismo:
La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli au malpli frue devos venki, kiel ajn longe la mondo batalus kontrau ghi; ke chiu nacia au religia shovinismo kaj chiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli au malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur tempaj politikaj kondichoj de la vivo de tiu au alia gento, ne sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, chiuloka kaj chiutempa, estas la sola politika-religia idealo, kkua povos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun chiu patro kun pura konscienco povas trans-doni al siaj infanoj sen timo, ke shanghighintaj kondichoj de la vivo elshiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin en la mezo de la vojo de 1' vlvo sen ia programo kaj spirita apcgo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj."
Nur en la plano de intuicio povus Zamenhof percepti tiun chi gravan veron. Homaranismo, pri kiu li parolas, estas la Vero en si mem. Kristanismo, en sia esenco, estas tiu politika-religia idealo, pri kiu li parolas. Tiun idealon povas transdoni la patroj al siaj infanoj sen timo, ke shanghighantaj kondichoj de la mondo elshiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin sen ia spirita apogo. La esenco de Kristanismo estas senlima spirita forto, kiun la homaro ne konvene utilas, kapabla evoluigi la homon. Evoluigi estas multe pli grave, ol revoluciigi.
Ni esperu, ke la homoj scios vivi efektive tiel, kiel instruas la majstroj de la evoluado en chiuj epokoj kaj en chiuj partoj de la terglobo, por ke baldau ni atingu la Regnon de la Lumo.
LA DOGMOJ DE HOMARANISMO - III
En chi tiu chapitro ni atingas la finon de enkonduko el la Deklaracio de Homaranismo, de L. L. Zamenhof:
Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn, ni deziras nur ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj au aliaj niaj agoj au opinioj ne shajnu al la mondo strangaj. Ekzistas momen-toj en la vivo de chiu nacio, kiam chiu regnano nepre devas starighi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkasha standardo kaj por ke, agante en tia mardero au alia, ni ne devu sur chiu pasho donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple montri nian standardon kaj diri 'mi agas tiel, char mi estas homarano."
Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento shanghi kaj perfektigi siajn dogmojn, se tiu au alia el ili montrighos erara. Tial la mal-supre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj."
Lazaro esprimas per chi tiuj vortoj sian tutan konfidon kaj sian tutan fervoron pri la progreso de la Homaro. Se li ankorau ne estus revelacianta per aliaj vortoj, li revelacius nun sian karakteron de misiisto, sendita de la Supera Potenco por rapidigi la progreson de la surtera popolo. Konstituas lia veno sur la fizika plano evidentan elmontron pri tio, ke la Superaj Gvidantoj de la planedo intense agadas por prepari tiujn, kiuj trovighas pretaj por la alveno de la tiel atendata Lasta Jugho de la religioj, kio signifas la fermon de evolua periodo. La Granda Animo (Mahatmo) esprimas la motivon por publikigi la dogmojn. Kaj fine li diras, ke la homaranoj ligas sin per la spirito de la dogmoj, kaj ne per ilia litero, kaj rezervas al si la rajton shanghi kaj perfektigi la dogmojn.
En la proksima chapitro ni ekpublikigas la dek-du dogmojn, kiuj konsistigis la primitivajn Dogmojn de Hilelismo, kun modifoj en la 5a, 8a, 9a, lla kaj 12a paragrafoj. La studado de Homaranismo de Lazaro Ludoviko Zamenhof utilas al ni por montri, ke la liberala movado, komencighinta en la 19a jarcento, pledanta por libereco de penso, trovis sian sekvon che la autoro. Tiu movado havas sian kulminon en la 20a jarcento per la movado de memliberigo, kiu ekaperas en la tuta mondo, tio estas la Zen-Budhismo en Japanio, la Nova Penso en Germanio, la Mem-Realigo en Usono, kaj la movado de Spiritismo, kaj tiu serche al la Profunda Mio, jam komencighintaj en Brazilo.
La tempo jam estas veninta. Multaj estas la vokitaj, sed malmultaj estos la elektitaj. Vi, kara leganto, estas ne nur unu el la vokitaj, sed ankau unu el la elektitaj, tia estas nia forta kaj sincera deziresprimo.