CHAPITRO IX
LINGVISTO
Revojaghinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre ghojigan. Sed nur du monatojn li ghuis trankvilecon. Kashita glavo krevigis nubon en autuno. Se Esperanto progresadis tiel vaste dum la antauaj dek du jaroj, la kauzo chefa kushis tie, ke jam chesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj alighintoj proponis iun au alian reformeton. Demokrate Zamenhof auskultis chiujn, kaj raportis en la gazeto La Esperantisto kun fidela zorgo. Sed la shanghoj proponitaj kontrauis unu la alian. La unua rondo de la adeptoj spertis la samon, kiel la autoro jam pli frue: nome, kio shajnas bela sur papero, tio montrighas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio plachas al la unu, tio ghuste plej malplachas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per dangheraj rompoj? En 1894 okazis du vochdonoj de la centra Ligo. Ambaufoje la plejmulto rifuzis chiujn shanghojn. De tiam la movado kreskis pli rapide.
Kontrau reformado staris chefe kaj ech fanatike markizo de Beaufront. En Ghenevo li cheestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontrau la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. * Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur la estrado de la chambrego. Tiu sceno videble ghenis Zamenhof. En angulo de la salono murmuris vocho de Bourlet: "judasa kiso." Honesta kaj lojala, la doktoro ne shatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri la sindona laborado de la propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plachaj, sed lia merito restis granda.
* Kontraue Zamenhof chiam konsilis elprovi novajhojn per uzado.
En autuno post Kembrigho kunvenis en Parizo la estraro de "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de la Pariza logikisto Couturat kun helpo de la Esperantistoj, ghi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ghi celis peti la Asocion de Akademioj, ke ghi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri au kvar cheestis mem. * La ceteraj sendis chu amikon, chu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.
* Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907.
Tiu fido estis trompita. Anstatau defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Ghi enhavis gravajn shanghojn de finighoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ghin subtenis, char ili preparis ghin kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum chiuj sistemoj, Spokil, Parla, Bolak, ricevis advokaton, ofte la autoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun shanghoj lau la senco de la "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la Lingva Komitato.
Kiam la afero diskonighis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet chie ripetighis: "Trompo kaj perfido." Dum ses monatoj de Beaufront neis chion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la Lingva Komitato rifuzis chiujn shanghojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazau novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis la sciencan diskutadon, kauzante enmikson de sentoj ambauflanke. * Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la shanghoj en publika lumo. La rezulto estis sama: la plimulto preferis fidele daurigi sian vojon lau la devizo de la pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon." Kiel chiam la doktoro submetighis demokrate.
* Ech idistoj bedauras tion. En sia Historio di nia Linguo, Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie chi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto ... Il esis la autoro di la anonima idoprojekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:
"Chio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de lingvo, mi volas nur esti iniciatoro." *
* Dua Libro, Varsovio 1888.
Lau lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per Unua Libro. Sed "... Chio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en chiu el la vivantaj lingvoj ... Kompetenta devas esti de nun, ne la autoro au ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leghoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj ... La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi lau la samaj leghoj, lau kiaj estis ellaborataj chiuj vivaj lingvoj." *
* Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888.
Senfine oni povus multigi tiajn citajhojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrighis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Char vera scienco respektas la faktojn. Ghi studas la vivon.
Ankau scienco ne konas papojn. Dum chiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" au "natura vivo", kaj fidis la popolon de la uzantoj, kontraue de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante chefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li ech eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. * Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis chion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antau fakto ghis nun neniam okazinta, estas malsaghe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Lau propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazau marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj chiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.
* Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903.
Pri propagando de Beaufront ankau shatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. * Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ghi ne povis presigi libron, ech de Zamenhof, sen lia cenzuro. * Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
* Vidu L’Esperantiste, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S. f. p. E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu chi komitato, oni nepre devas sin turni pri chio, kio koncernas propagandon. Al ghi, kaj nur al ghi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto.)
* Tiun kontrakton mi legis mem en arhhivoj de familio Zamenhof.
"Mi ne volas eldoni autore plenan vortaron kaj krei lau mia persona placho la tutan lingvon de la kapo ghis la piedoj ... Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por chiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo ... Kiam la lingvo sufiche fortighos kaj ghia literaturo sufiche vastighos, tiam ankau tio, kio estas en mia broshuro devos perdi chian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leghoj de la plejmulto." * La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrighis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay. * Plie li studis medicinon. Li komprenis la naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis che Zamenhof la metodon lausciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malshatis a priori.
* Aldono alla Dua Libro, 1888. Pri tiu chi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P. ), Unua parto, Ghenevo 1912.
* Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
Jam antau li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ghi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de la Akademioj por decidi pri la afero, ghi ne faris kiel Couturat. La raporto de la sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ghin disvastigi. Li ech batalis kontrau la reformistoj. Lau li nur taugis natura disvolvigho.
Pri tiu temo Zamenhof parolis en Aldono al la Dua Libro, kaj denove, dudek jarojn pli poste, che la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas la lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branchoj aldonighas. Floroj kaj fruktoj plimultighas. La trunko mem grandighas. Sed la arbo restas unu sama.
"Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homoviro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj ... Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortighas, aliaj chesas esti uzataj. Chio farighas kviete, senskue, kaj ech nerimarkeble. Nenie montrighas ia diferencighado de nia lingvo lau la diversaj landoj ... Nenie rompighas au difektighas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgrau la fakto ke nia lingvo forte disvolvighas, chiu nova Esperantisto legas la verkojn de antau dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." * En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere autoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom shanghi Esperanton, antau ol ghin oficialigi, kiel ghi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi la akuzativon au chesigi la akordighon de la adjektivoj en multnombro, chu taugus subfosi la tutan laboron de duonjarcento kaj rekomenci chiun sperton per alia vojo? Chu necesus shanghi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi ghin multe pli malfacila por la popolamasoj? Chu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, che kiu ech Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina shajno?
* Tiun saman shaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj "Lingvaj Respondoj", eldonitaj de La Revuo.
Ne! tio estus nek sagha, nek necesa. Sufichus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn au aldonojn en uzado chiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja farighus sen ia rompo, se ghi montrighus tre praktika. Se ne, ech decido plej alta falus morte. Efektive la sperto baldau montrus chu tio, kio sendube estas pli facila en uzado, ne igas tiom pli malfacila la komprenadon. Zamenhof ne tushis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste:
"Chio, kion mi diris, ne estas ia autora memfido, char mi plene konsentas kaj konfesas malkashe, ke por shanghi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel chiu alia persono ... La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam chiu deziranto shanghi la radikojn au shovi la arbon lau sia bontrovo ... Chiu, kiu volos kontraubatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn."