CHAPITRO IV

STUDENTAJ JAROJ

Post longa kiso de la patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas la Kremlaj turoj. Sur stratoj negho blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas chevaloj longharaj. Chie vivo gaja, vigla.

Malriche loghis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas ech okazojn por instrui. Li ankau verketis iom por gazeto, Moskovskie Viedomoshti. Hejme la gepatroj time zorgis. "Nur dek nau rublojn mi elspezas en monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris! Konscience li studadis medicinon. Ankau li klinighis siavice super korpoj de mortintoj en la dissekca chambrego. Simpatie li malkovris la internan mehhanismon de la homa formo. Ech tie lin sekvis lia revo. Chu ne similaj estas chiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Chu lingvaj au koloraj diferencoj shanghas tion? Malkono inter gentoj devus chesi.

Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri la homaro, atendu kelkajn jarojn!" sonis la admono patra. Sed granda malpleno doloris en la koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serchis materialon. Ghi sin turnis tiam al la suferoj de la Hebreoj. Legajho en jhurnalo atentigis lin. La cionista revekigho lin allogis. Ankau lia gento, kiel chiuj, rajtas esti rekonata kaj shatata. Kial nur Hebreoj devus kashi au prihonti sian naciecon? Ankau ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras chie dissemitaj. Malfelicho premas multajn. Trans la maro blua de la Helenoj kushas la antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur la tero de la profetoj nova hejmo de la Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloghos en la chirkauo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu la esperon. Ech pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en Ruski Jevrej:

Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu!
Por konstrui propran hejmon chiu portu brikon.
Ech se multajn jam forshovos vento, akvo, kaj malsagho,
Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
Vekighu, popolo kutima je batoj!
En tia tempo dormo estus honta.
Per ondo forta de l’ amaso
Ni svingu flagon al la vivo! Se richuloj pro la oro
Kisas sklave manojn potenculajn,
Ni, malrichaj, per moneroj de la laboro
Disbatos la katenojn.
Al altar’ de libereco, fratoj nunrapidu! ...

Elokvente sonis la alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farighis iam gvidanto inter la cionistoj. Chia trograndigo de la merito de la Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super chiuj" vundis lian senton, kvazau ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaudo kontrau Poloj, Rusoj, au Rumanoj malplachis al li. Plendoj pri premantaj registaroj shajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Ech inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto shovinista lin repelis.

Ankau la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankau por ili urghis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu la diferencon inter la amasoj kaj la sekretaj incitantoj, ke ili konu la historion de la aliaj: ankau la ceteraj ja suferis, ankau ilin premis potenculoj, ankau ilin ekspluatas malgranda nombro da lertuloj. Hebreoj amu sian leghon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super chio amu la homaron kaj ghin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.

Ech la "dek nau rubloj" ne trovighis tro facile che la komenco de la monato, kaj ili ne sufichis. Zamenhof ne shatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.

En Varsovio li daurigos medicinan studadon che la universitato. Al la amata patrino li rakontis pri la pezo de la promeso al patro. Lia vivcelo restis sama. Homoj devas refratighi. Kie kushas la paperoj kaj provajhoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.

Kun larmoj la patrino sidis pala. Shi silentis. Shia blanka mano dolche glatis la kapon de la granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel audos li la veron? Unu tagon shia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Sagha kaj severa, nur pro amo patra li tion faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte shi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis la ploroj. Shi silentis.

Ludoviko shin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj li nur petis la patron redoni la promesparolon. Urghas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ghis li finos universitaton.

Fakte ne tro grava estis la perdo de la skribajhoj. Efektive li memoris chion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.

Sur la kajeroj de augusto 1881 reaperas preskau la sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En songho" estis jene tradukita el germana:

Mo bella princino il sonto vida
Ko zuoj malseshaj e palaj,
Sul dillo, sul verda no koe sida
Il armoj amizaj e kalaj.

"La kron’ de ta padro fio pu mo este,
La ora, la redza ra sello!
La skepro diantiza, rol mo ne vole,
Tol mem koj vole mo, ma bella."

"To et ne estebla", sho palla a mo,
Kor et si la tombo kushe mo
E koj i la nokto vione mo a to,
Kor tol fe prekale ame mo!"

Dum ses jaroj Zamenhof laboris chiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el autoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laute legis al si la skribitajn paghojn. Multaj formoj shajnis bonaj teorie, sed la praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj chi tio malbelsona.

"Multon mi devis chirkauhaki, anstataui, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pushis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, chio aparte kaj en mallongaj provoj, ili shajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio je, la elasta verbo meti, la neutrala, sed difinita finigho au, k. t. p. , kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj shajnis al mi richajho, montrighis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjheti kelkajn nebezonajn sufiksojn." *

* Letero al Borovko.

Dum tiu puriga laboro ankau forighis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple anno kaj diurno, kaj anstatauighis per jaro kaj tago. Efektive -ano jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. Diurno tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel chiudiurne au diurnmeze, kaj ankau estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas la latinan lingvon au tiajn vortojn francajn kiel diurne, neniam uzatajn de la popolo. Dume tago estas almenau tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado chiutaga, do fakte multe pli internacia. Same pli belsona kaj el la greka lingvo anstatauis e latinan, ne sufiche klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al la unua formo, kaj nur marshis malantauen sur la vojo jam pashita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol chi tiu". Ankau Zamenhof jam trovis la samon antau ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaugecon de la unua kaj neceson ghin forigi per pli bona.

Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senchesa polurado per provado. En la infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li shatis kanti. Tial harmonio chiam regis lian guston.

Li ne kredis, ke sufichas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Chiu malgracio au pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiche "fluas". Tial li komencis nun eviti lauvortan tradukadon el tiu au alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom ghi ekiris mem. Ghi malpezighis. Ghi pli rapidis. Ghi jam chesis esti ombro de la ceteraj. Ghi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ghi nun dolche pushis for la influojn de la ekstero. Ghi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".

Tiam estis la vera naskigho de la lingvo internacia. Char kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ghi valorus, ech kun aprobo de naudek scienculoj? Chiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraue, pro la Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ghi aperis. En si ghi jam portis certan forton, char granda homo ghin uzadis. La gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj au preferoj de finighoj au vortetoj. Sed la spirito kun liganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ghin Zamenhof metis multon el si mem. Per ghi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ghi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ghi influis poste la unuan rondon de la verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komencighas ghenerale per milita poemaro. Ghian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ghi eliris al publiko. Pri homa refratigho ankau skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankau la propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ghi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kasheco lin turmentis. Tial li malshatis eliradi. Nenie li cheestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per la tiama versajho:

MIA PENSO

Sur la kampo, for de la mondo, antau nokto de somero
Amikino en la rondo kantas kanton pri la espero.
Kaj pri vivo detruita shi rakontas kompatante -
Mia vundo refrapita min doloras resangante.

"Chu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
Kun fraulino ripozanta post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan - la junecon - mi ploranta
Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, vivi ankau mi deziras;
Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras ...
Se ne plachas al la sorto mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto, en espero - sen doloro!


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ