Edmond Privat
Vivo de Zamenhof
AVERTO DE LA AUTORO
Tie chi ne kushas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.
La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis, chu ghi plachos al unu au alia; nur, chu sufiche fidele kaj ame ghi sekvos la ghustan veron.
Animo plej granda, genio plej pura shuldas formon al la chirkaua mondo. Tial, per deveno kaj naskigha lando necesis ja komenci. Kion shuldas ni al memoro de la mortinto, chiam viva per inspiro, tion kare ni konservas chiuj en la koro, kiel lumon.
E. P.
Ghenevo, julio, 1920.
CHAPITRO I
LA GENTOJ EN LITVA LANDO
Meze inter Oriento kaj Okcidento kushas Litva lando, kantita de Mickievich en Sinjoro Tadeo:
Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ghin kaj priskribas, char mi hejmosopiras ...Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larghe apud lazura Njemen tirighantaj ... ** Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie chi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du chefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne chiuj Litvanoj estas Litovoj, t. e. anoj de la litova gento.
Sur tiu dolcha tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de la aria mondo. En la norda parto estas parolata ankorau la antikva lingvo litova, proksima al la sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj pensigaj al Hindujo pratempa.
Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netushita ghis dek-tria jarcento. De la cetera mondo forkashita per marchoj kaj densaj arbaregoj, kie kuras ghis nun sovaghaj urbovoj, la popolo dauris adori la fortojn de la naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En la mezepoko teutonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ghin ligis al sia shtato, moskova caro ghin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon lau invito regha. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn au plenigis ilin.
Kun si ghi enportis industrion kaj negocon, sed ankau sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ech apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
Auskultu min, vi, kiuj konas la veron,
Popolo, havanta mian instruon en koro:
Ne timu ofendon de homoj,
Ne tremu antau insultoj.Levighu, levighu, vin vestu per forto,
Ho brako de l’ Eternulo;
Levighu, kiel en tempoj antikvaj,
Chu ne vi dishakis Fierulon?Chu ne vi sekigis la maron? *
* Jesaja LI, 7, 9, 10.
Kiam disfalis la litvo-pola respubliko je la fino de la jarcento dek-oka, preskau la tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj farighis pola kore kaj parole. La litovan lingvon dauris uzi vilaghanoj en la nordo, la blankrutenan tiuj en la sudo. La pola sonis en kasteloj, en preghejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj ech Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en la stratoj de la komerco, la juda lingvo sonis chefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon la rusa imperio dum la tuta deknaua jarcento. En chiuj urboj amasighis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj chiugradaj. En la palaco loghis rusa guberniestro. Sur la chefa placo brilis la oraj turoj de la rusa preghejo.
Dufoje la Poloj kaj Litvanoj provis forskui la fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra la tuta mondo sonis la sanga plendo de la heroaj ribelantoj. Ambaufoje sur la landon refalis despli peze la vengha krueleco de la venkinto. Ech la rusa lingvo jam trudighis devige en la lernejoj.
Kiam Zamenhof estis sesjara knabeto en la urbo Bjalistoko, jhus finighis la dua revolucio kaj postlasis chie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de la popolo, la rusa registaro klopodis perfide jheti gentojn kontrau unu la aliaj. "Divide ut imperes" farighis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, char chiu gento jam vivis tre aparte de la ceteraj. Ankau per kondichoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta legho liberigis vilaghanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jhaluze kun la richaj posedantoj. Char la mastroj estis polaj, dum litovaj au blankrusaj restis chiuj kamparanoj, la gentajn sentojn jam venenis la disputo.
Pli poste renaskighis en la lando nacia movado de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldau persekutis la Rusoj kaj malshatis la Poloj, pro suspekto kaj jhaluzo. Pli diabla ruzo estis la cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per chiaj leghoj kaj reguloj, kun la celo supershuti polajn urbojn kaj malfortigi la reziston. Kiel shafaro forvipita, miloj da malfelichaj Hebreoj ekloghis en Polujo chiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al la lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis chiel abomenataj de la pola societo, kvazau grava malhelpajho al defendo kontrau Rusoj.
Che premataj nacioj konstanta suferado naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazau inspiro chiela. La litva pola poeto Mickievich, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Europo genian alvokon al sanktigho de sia popolo por savi chiujn gentojn de la mondo. Ech antau lia mistera renkonto kun la mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disshirita punpagis la pekojn de la shtatoj. Sed estis ankau por ghi sononta la horo de korpa renaskigho, kaj tiam ekregos paco sur tero:
Kiel Kristo ja venkis la tombon,
tiel ankau Polujo revivos,
por savi popolojn kaj Ligon
ilian sigeli por daura justeco. ** El Libro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickievich, nacia poeto, mortinta en 1855.
Che la polaj rondoj en litvaj urboj revarmighis la koroj per tia espero. Dume che Hebreoj, aparte loghantaj, ankau sentighis revado mesiana. Kiu de la ekstera mondo ricevas nur malshaton, rebaton kaj doloron, tiu serchas en si mem ian ghojon por la spirito kaj kreas al si propran internan vivon.
Tiel disvastighis inter la judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigho de la Mosea familio sur la promesita tero. Ankau regis inter ili fido senshancela je la sankta rolo de la Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam la profetoj de la antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:
Ghoju kun Jerusalem,
Kaj estu gajaj pri ghi ...
Jen Mi fluigos sur ghin
Pacon kiel riveron,
Kaj la richajhon de la popoloj ...
Venis la tempo
Kolekti chiujn gentojn kaj popolojn.
Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. ** Jesaja LXVI, I0, 12, 18.
En atmosfero pensa flugis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semighis en spiritojn. Sur tia tero de akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdighas la semoj en sablo, char la amaso ne komprenas la plej altan sencon de la inspiroj. Nur la nacian flankon la popoloj vidas klare.
Al simpla regha kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston siatempe. Nur pri pola shtato pensis la Poloj, kaj ekmiris, kiam frate Mickievich parolis al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskau blindaj.
En Europo militoj dispafadis pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. La popolojn premis en Kaukazo kaj subtenis en Balkano la rusa caro. Lin batis la imperiestro franca, kaj tiun venkis la prusa regho. La lastan ribelon de la Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Chie progresadis tekniko milita kaj akrighis incitoj naciaj, sed en la okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en la oriento ili vivas miksite.
Sur la litva tero kvar gentoj malsamaj loghis en la urboj, kun celoj kontrauaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo chiutaga, venghemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicha naskighis Zamenhof. En kiu loko pli nature alkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans la naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?