Pri la nomoj de Zamenhof
Äîðîãèå ÷èòàòåëè! Êàê Âû
çíàåòå, ñ èìåíàìè Çàìåíãîôà öàðèò
íåáîëüøàÿ íåðàçáåðèõà. Äàëåêî íå
âñå çíàþò, îòêóäà âçÿëèñü Ëàçàðè è
Ëþäâèãè, íå âñå ñêàæóò, êàêîâî áûëî
îôèöèàëüíîå èìÿ Çàìåíãîôà. Êðîìå
òîãî, çàäàâàëèñü ëè Âû âîïðîñîì,
îòêóäà áåð¸ò ïðîèñõîæäåíèå åãî
ôàìèëèÿ? Ñåé÷àñ ïîñòàðàåìñÿ
ðàçîáðàòüñÿ (ñ äèäàêòè÷åñêèìè
öåëÿìè - íà ýñïåðàíòî).
Ìàòåðèàë, ïðåäñòàâëåííûé íèæå -
ýòî ðåçóëüòàò êîìïîíîâêè äâóõ
ñòàòåé, ïîÿâèâøèõñÿ â ñâî¸ âðåìÿ â
æóðíàëå "Eventoj",
âûõîäèâøåì â Âåíãðèè. Åñëè êòî íå
çíàåò, â ñåòè ëåæèò ïîëíûé àðõèâ óæå
íå âûõîäÿùåãî - óâû! - èçäàíèÿ. Àäðåñ
- www.eventoj.hu.
Ñòàòüÿ ñêîìïèëèðîâàíà èç
ñëåäóþùèõ èñòî÷íèêîâ: "Kiel
nomighis L. L. Zamenhof?" (Adolf Stanura, Eventoj n-ro 012,
Augusto-1992), "Nomoj de Lazar Markovich Zamenhof"
(Arpad Ratkai, Eventoj n-ro 020, Decembro-1992).
Ankoraufoje pri la
nomoj de Zamenhof.
Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, naskighis kiel judo en
la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Li mem konsekvence uzis la
terminon "ruslanda hebreo". La judaro tie en la 19-a
jarcento apartighis de la aliaj etnoj ne nur religie, sed ankau
lingve: ili parolis la jidan lingvon. La jida - malgrau PIV - ne
estas germana dialekto, sed tute memstara lingvo, ech pli malnova
ol la germana.
La jidajn tekstojn oni skribis per kvar alfabetoj. La
elekton determinis la socioj, en kiuj oni vivis. Precipe la
kulturo de germanoj, poloj, litovoj kaj rusoj influis la jidan
kulturon, do, ili uzis gotajn, latinajn au cirilajn literojn.
Krom tio - chefe por ekleziaj celoj - oni uzis ankau hebreajn
literojn (*).
Post tia enkonduko estas evidente, kial judo naskighinta en
la tiama Rusio ricevis nomon en tri lingvoj, en la lingvo de la
juda eklezio (la hebrea), en la lingvo de la etno (la jida), kaj
en la oficiala, shtata lingvo (la rusa). Oni dokumentis plej
precize la oficialan (precipe che knaboj pro soldatservo).
Ekzemple la patro de "nia" Zamenhof ricevis la jenajn
nomojn: la hebrean Mordehaj, la jidan Motel au Mordhe (ghia de
rusoj kripligita formo estis Mordka) kaj la rusan Mark. Lia filo
ricevis la hebrean nomon Eliezer, kiun li neniam uzis, la
jidan - Lejzer, kaj la rusan, kiun li plej ofte uzis - Lazar.
La plena nomo en la rusa lingvo enhavas ankau la patronomon
- derivajhon de la patra nomo. Do, lia kompleta, oficiala nomo
estis Lazar Markovic Zamenhof. Tiujn, kiuj konas la
tiaman lingvan ordon, tute ne konfuzas la fakto, ke en dokumentoj
kelkfoje aperis ankau Lazar Motelev Zamenhof, au Lazar,
filo de Mordka. En mallongigita formo chiuj variantoj estas
Lazar M. Zamenhof, sed plej ofte li subskribis nur L. Zamenhof.
Zamenhof estis devigita uzi la rusan nomon ne nur pro
politikaj kialoj. Lia patro - Mark Fabianovic Zamenhof - estis
pioniro de la klerisma movado inter judaj intelektuloj,
klopodanta chesigi per kompleta asimiligo (rusigo) la apartecon
de judoj, forlasante la etnajn kaj religiajn apartajhojn. Tial la
rusa estis por Zamenhof la hejmolingvo (kvankam la patrino ne
bone parolis ghin).
Lazar pli kaj pli konsideris la rusan amata gepatra lingvo.
Ankau lia familia lingvo estis la rusa, li edukis siajn infanojn
en ghi. La ruseco de la familio estis tiel forta, ke ankau lia
filo, Adamo, post la unua mondmilito, estante pola shtatano en la
jam sendependa Pollando, hejme uzis nur la rusan en sia familio.
Zamenhof do estis rusighinta judo, kiu, tamen, tre bone
konis kaj shatis ankau la unuan gepatran lingvon - la jidan (li,
interalie, publikigis ampleksan studon pri la jida gramatiko,
verkis en la jida kaj tradukis el la jida literaturo en Esperanton).
Jam post apero de Esperanto, Zamenhof komencis uzi apud sia
persona nomo au anstatau ghi la alprenitajn formojn Ljudovik,
Ludvigo ks. Tiel finfine li venis al la formo L. L. Zamenhof,
kies unuaj literoj estis en esperantigita formo Lazaro
Ludoviko, en la franca Lazare Louis, en la pola Lazar Ludwik,
en la germana Lazar Ludwig, ktp. Tiun formon li konsekvence uzis
en Esperanto ekde 1904.
Se paroli pri la familinomo, do ghi estas evidente
germandevena, kunmetita el du vortoj: Samen - semo, Hof - korto.
Origina formo de la familinomo estas do Samenhof, sed
Lazaro komencis ghin per "Z", char la komenca
"S" en la germana estas legata ghuste "Z".
Poste, en svedaj, portugalaj kaj chefe en germanaj publikajhoj li
uzis ankau la formon Samenhof, por ke la germanoj prononcu
ghin Zamenhof (ja la prononco de Zamenhof estus Camenhof). Tamen,
tiu formo iom post iom malaperis, kaj en la germana jam delonge
oni skribas nur Zamenhof, prononcante ghin ghuste.
(*)
La hebrea estis la lingvo de la antikvaj judoj, la lingvo de
la Malnova Testamento. La jida kaj la hebrea lingvoj ege
diferencas: la unua apartenas al la hindeuropa lingvofamilio, la
dua al la semida. Krome, neniuj el la menciitaj lingvoj estas
identaj kun la novhebrea, lingvo de la moderna Israelo. La
novhebrea estas planlingvo kreita surbaze de la malnovhebrea fare
de Eliezer Ben-Ieguda.
(kompilis: Mevo)