L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Oka Kongreso 1912 en Krakow

La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiau eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, char ni havas hodiau grandan feston. Jhus finighis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam - post longa naska preparado - aperis publike la lingvo, kiu nin chiujn unuigas, por kiu ni chiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgrau chia malfacileco kaj chiuj malhelpoj.

Dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ghia ideo! Tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ghis nun. Bedaurinde tre nemultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj trovighas nun en chi tiu chambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ghi au neklare audis pri ghi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozajho; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankorau infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo ech tute ne ekzistis ankorau en la mondo. La grandega plimulto el vi alighis al nia afero nur tiam, kiam ghi estis jam sufiche forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la momento de ghia naskigho ghis la nuna tempo. Kortushite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis chiu pasho en la komenco, kiam chiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraghon, kiam el chiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience jhetadis en la teron, apenau unu ricevis radikojn.

Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, char kun tia lingvo neniu kuraghas fari iajn eksperimentojn au fleksi ghin lau sia gusto; sed pri lingvo artefarita chiu opinias, ke li havas rajton de vocho, ke li povas au ech devas direkti la sorton de la lingvo lau sia kompreno. En lingvo natura chiu ech plej granda efektiva malbonajho neniun incitas, ech neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco au rezignacio; en lingvo artefarita chio shajnas al ni kritikinda, chiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senchesaj ventoj, al senchesa tirado kaj pushado. Kiom da ventoj, kiom da senchesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ghi tamen chion sane eltenis, se malgrau chiuj ventoj kaj pushoj ghi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, chiam pli fortighante kaj richighante, neniam fleksighante au kriplighante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed chiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, chie egalan spiriton, neniam perdante hodiau, kion ghi akiris hierau, - ni povas pri tio sincere nin gratuli.

Antau dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, chu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankorau, ke ekzistis iam Esperanto, kaj - se Esperanto vivos - chu oni tiam povos ankorau kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ghia unua jaro, kaj chu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri chi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Chiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antau dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankau nun, kaj la legantoj ech ne povas diri, ke ghi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; chiu el vi scias, ke inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj richighas, kaj tamen, dank al la reguleco de sia progresado, ghi neniam shanghighas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli richa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano, kaj tamen la lingvo de ghuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antau dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoricha, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankau en la nuna tempo.

Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj chiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ghiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, - tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depushos ghin de tiu natura kaj rekta vojo, lau kiu ghi evoluas. La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaua jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiauan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin chiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni ech ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankorau tro fresha en la memoro de ni chiuj, kiu en la pasinta jaro aranghis kaj prezidis nian grandan chiujaran feston, kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablajhoj, kiujn li prenis sur sin por ni chiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de chiuj niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forshiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antau niaj okuloj, kvazau partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ghisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per levigho de niaj seghoj.

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antau longe volis direkti al vi, sed kiun mi ghis nun prokrastis, char mi timis fari ghin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kauzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi chesu vidi en mi majstron, ke vi chesu honori min per tiu titolo.

Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la esperantistoj mem. Vi scias ankau, ke de tiu tempo mi chiam lojale agadis au almenau penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi audis de mi la vortojn tion mi postulas au tion mi deziras. Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante, ke ghis sia plena fortikigho nia afero bezonas ian enkorpigitan standardon, mi - lau via deziro - dum dudek kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi chefon kaj majstron. Kun ghojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi chiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon.

Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antau vi; poste, se mi povos veni al vi, vi chiam vidos min nur inter vi.

Jen estas la kauzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:

La ekzistado de ia natura konstanta chefo, ech se tiu chefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunajhon por nia afero, char ghi donas al la afero kvazau personan karakteron. Se al iu ne plachas mia persono au miaj politike-religiaj principoj, li farighas malamiko de Esperanto. Chion, kion mi persone diras au faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ghi en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kauzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, farighante esperantistoj, ili devus rigardi min kiel sian moralan chefon. Chiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ghenas eldiri libere sian opinion, por ne kontraubatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la chiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiche forta, estas necese, ke ghi fine farighu absolute libera, ne sole libera de chiuj personaj dekretoj, kia ghi farighis jam antau dudek kvin jaroj, sed ankau de chia efektiva au shajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciighu tute klare, ke Esperanto povas havi au ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ghi posedas nenian konstantan majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, au kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu majstro, char per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne chiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas lauvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras au faras, kio ne estas konforma al la gusto au konvinkoj de tiu au alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ghenu kaj chiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo au frenezajho de Zamenhof, kaj ghi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por chiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj chiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neutrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke chiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Chio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privatajho, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ghi.

Antau ol mi formetas de mi chian oficialan rolon en nia afero, mi ankorau la lastan fojon admonas vin: laboru chiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Chiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne tushas la personan liberecon de chiu aparta esperantisto, solvu chiam pace, per regula interkonsiligho de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: kiu pli laute krias, tiu estas prava. Per unueco ni pli au malpli frue certe venkos, ech se la tuta mondo batalus kontrau ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari chiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun chiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ghi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ghi. Se en nia afero aperas io, kio shajnas al ni malbona, ni povas trankvile ghin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ghojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj espero, obstino kaj pacienco; tio tute sufichis, char ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por chiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaurinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj chi tiun vorton ni chiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: konkordo.

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolcha sento de neplenumita espero vi eble demandos: chu en sia lasta kongresa parolo, en sia kanto de cigno, li nenion pli havis por diri al ni? chu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoi, li nenion pli havis por diri al ni? chu en la unua kaj eble ankau la lasta fojo, en kiu ni el chiuj partoj de la mondo alproksimighis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskighis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon, - chu en chi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiau diri al vi, char mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ghia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiau mi staras antau vi ankorau en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de chiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.

Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkomprenighado sur neutrale-homa, sengenta lingva fundamento, - tion ni chiuj sentas tre bone, kvankam ne chiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiau plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ghin per teoriaj klarigoj.

Samideanoj! La antikva pola chefurbo, en kiu ni kunvenis, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, chiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ghis nun vershajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al chiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antau chio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne shparis laboron por la plej bona arangho de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi chiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.


PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !