LIDIA ZAMENHOF

'La tuta homaro devas unuighi en unu familio' - jen la moto, kiu priskribas la celon, kiun d-ro Ludoviko Zamenhof donis al sia vivo kaj por kiu li sinofere laboradis ghis sia morto en 1917, kiam lia plej juna filino, Lidia, estis nur 13-jara. Tiutempe shi jam perfekte regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola lingvo en Esperanton. Shi estis konvinkita, ke shi devos daurigi la laboron de la tro frue mortinta patro, nome la disvastigon de la Internacia Lingvo kaj la propagandadon de liaj pacigaj kaj mondunuigaj ideoj.

En 1925 Lidia Zamenhof finis siajn studojn kaj ekhavis la akademian gradon de magistro pri juro. Tio tamen ne kondukis automate al iu profesio, des pli char Lidia estis judino, kaj por judoj shtata ofico estis praktike neatingebla. Shi ankau ne interesighis pri dom-mastrado kaj neniam sentis emon al edzinigho. Ech kuiri shi neniam lernis. Por shi estis klare, ke shi iel dedichos sian vivon al la idealoj Zamenhofaj. Esperantujo estis shia hejmo.

Dum la Gheneva Universala Kongreso de 1925 okazis fakkunvenoj de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. Shi tute ne deziris tien iri, sed fine pro ghentileco shi tamen partoprenis kaj konatighis kun Adelbert Muhlschlegel kaj Martha Root. La sekvantan jaron, 1926, oni finfine inauguris la Zamenhof-monumenton en Varsovio. Cheestis Martha Root, kiu oficiale reprezentis la Bahaan Religion. Shi restis du semajnojn en Varsovio kaj dormis kun Lidia en sama chambro. Ili farighis bonaj amikinoj, kvankam Lidia neniel volis akcepti la religiajn konvinkojn de Martha, des pli char shi konsideris sin ateisto. Tamen, iom post iom Lidia konvinkighis pri la vereco de la Bahaa Kredo kaj fine akceptis ghin.

En 1928, okaze de du bahaaj kunvenoj en la kadro de la Universala Kongreso de Antverpeno, Lidia faris unuafoje publikajn paroladojn, kaj tio sufiche mirigis la esperantistojn, char ghis tiam shi neniam konsentis pri publika parolado kaj estis konsiderata kiel timema kaj retirighema persono. La cetera Zamenhofa familio neniel kontrauis la konvertighon de Lidia al la Bahaa Kredo, sed ili ankau ne komprenis ghin. En 1929 Lidia ech publikigis artikolon pri la Bahaa Religio en pollingva juda gazeto, kaj tio shokis la familion kaj multe pli la judan komunumon.

Tiutempe Lidia komencis traduki "Baha'u'llah kaj la nova epoko" en Esperanton, che kio ankau Martha Root kunhelpis.

En 1930 Lidia vojaghis, t.e. pilgrimis, al Haifa en Palestino, sankta loko por bahaanoj, kaj renkontis Shoghi Effendi, la tiaman gvidanton de la Bahaa Kredo. Siatempe shi decidis lerni la Cseh-metodon por instrui Esperanton eksterlande. La Esperanto-movado tamen ne plu estis tiel favora al Lidia kiel antaue, char parte oni malshatis, ke membro de la Zamenhofa familio aktivis por la disvastigo de la Bahaa Afero, timante ke la publiko ekkredus, ke la Esperantismo estas intime ligita al iu religia kredo.

En Septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito kaj Lidia havis la saman sorton kiel chiuj polaj judoj. Shi devis vivi en la varsovia geto, kie shi donis lecionojn pri angla lingvo por vivteni sin. La esperantistoj ne forgesis Lidian kaj sendadis pakajhojn al shi. Germana soldato, kiu estis esperantisto, ech klopodis helpi al Lidia, ebligante al shi fughon, sed Lidia rifuzis.

En 1942 la nazioj komencis grandskalan ekstermadon de la judoj en Varsovio, kaj en Aprilo 1943 la varsovia geto estis definitive 'likvidita' de la nazioj. Oni supozas, ke tiam ankau Lidia estis deportita al la koncentrejo Treblinka kaj mortigita tie kiel pli ol unu miliono da samsortanoj.

La mesagho de Lidia Zamenhof estis la unueco de la homaro, la interfratigho de la homoj, la emancipigho de la virinoj kaj batalo por paca mondo. Chio chi radikis en la homaranismo proklamita de shia patro kaj en la instruoj de la Bahaa Kredo.

Lidia Zamenhof, kor' fervora
Vartante patran sent-heredon,
Jen, serchas sorchan sav-rimedon
Por mond' amara kaj dolora.

Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidia Zamenhof, kor' fervora,
Vartante patran sent-heredon.

El sent' profunda, pens' valora
En sino havas richan bedon.
El ili plektas flor-bukedon:
Novelojn kun enhav' trezora,
Lidia Zamenhof, kor' fervora.

(K. Kalocsay, 1931)

Literaturo: Isaj Dratwer Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado; Stafeto Antverpeno - La Laguna, 1980; kaj: Wendy Heller Lidia. The Life of Lidia Zamenhof; George Ronald, Oxford, 1985

http://www.bahai.de/bahaaeligo/H-tekstoj/fama.html

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !