Homaranismo |
Antauparolo
La chi tie donata Deklaracio prezentas mian
politika-religian kredon.
Char oni konas min kiel autoron de Esperanto, tial
multaj personoj
eble identigos la homaranismon kun Esperanto au kun la tiel
nomata "interna
ideo de esperantismo" --- tio tamen estus eraro. Dum la
esenco de
Esperanto estas plena neutraleco kaj la esperantisma ideo
prezentas nur ne
difintan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la
renkontighado
sur neutrala lingva fundamento kaj kiujn chiu esperantisto havas
plenan
rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed ech
ghenerale
akcepti au ne akcepti ilin --- la homaranismo estas speciala kaj
tute
difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon
pure privatan
kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Mi antauvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto
uzos mian
deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontrau Esperanto, kaj
mian pure
privatan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan
principaron de
chiuj esperantistoj. Tio estas la kauzo, pro kiu mi dum tre
longa tempo
havis la intencon au tute ne publikigi mian kredon, au publikigi
ghin
anonime. Sed mi forjhetis tiun intencon, char mi trovis, ke
tio estus
nepardoninda senkuragheco. Tamen, por tute liberigi la
esperantistojn de
chia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj
religiaj
konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike
formetis
de mi chian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.
Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian
kredon; mi simple
deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu
mia rilato
al tiu au alia politika au religia demando kaj por ke la
personoj, kiuj
havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas
samprincipanoj.
Varsovio, Majo 1913.
L. L. Zamenhof
Deklaracio pri Homaranismo
Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la
vivo per la
sekvantaj principoj:
I.
Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu
familion; la
dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn
gentojn kaj
gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj
malfelichoj, kiu pli au malpli frue devas malaperi kaj kies
malaperon mi
devas akceladi lau mia povo.
II.
Mi vidas en chiu homo nur homon, kaj mi taksas chiun
homon nur lau lia
persona valoro kaj agoj. Chian ofendadon au premadon de homo
pro tio, ke
li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio au alia
socia klaso
ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
III.
Mi konscias, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia
gento, sed
plene egalrajte al chiuj siaj loghantoj, kian ajn supozatan
devenon,
lingvon, religion au socian rolon ili havas; la identigadon de la
interesoj
de lando kun la interesoj de tiu au alia gento au religio kaj la
pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento
en la lando
regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan
kaj
naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restajhon el la
tempoj
barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
IV.
Mi konscias, ke chiu regno kaj chiu provinco devas porti
nomon
neutrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo au
religio, char
la gentaj nomoj, kiujn portas ankorau multaj landoj de la malnova
lando,
estas la chefa kauzo, pro kiu la loghantoj de unu supozata deveno
rigardas
sin kiel mastrojn super la loghantoj de alia deveno. Ghis la
tempo, kiam
tiuj landoj ricevos nomojn neutralajn, mi devas almenau en
interparolado
kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn lau iliaj chefurboj
kun aldono
de la vortoj "regno", "provinco" k.t.p.
V.
Mi konscias, ke en sia privata vivo chiu homo havas
plenan kaj
nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon au dialekton, kiu estas
al li plej
agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin
kontentigas, sed en
komunikighado kun homoj de aliaj lingvoj au religioj li devas
peni uzi
lingvon neutralan kaj vivi lau etiko kaj moroj neutralaj. Mi
konscias,
ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neutrala
povas ludi la
lingvo regna au tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de
la lokaj
loghantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca
cedo de la
malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun
shuldas
gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en
tiaj lokoj, kie
batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la
publikaj
institucioj estu uzata lingvo neutrale-homa, au ke almenau krom
la
gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankau specialaj lernejoj kaj
kulturaj
institucioj kun lingvo neutrale-homa, por ke chiuj dezirantoj
povu cherpi
kulturon kaj eduki siajn infanojn en senshovinisma spirito
neutrale-homa.
VI.
Char mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj
neniam chesos,
ghis la homoj alkutimighos starigi la nomon "homo" pli
alte, ol la nomon de
gento, kaj char la tro nepreciza vorto "popolo" ofte
donas kauzon al genta
shovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter
si la
filojn de la sama lando au ech de la sama gento, tial je la
demando, al kiu
popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur
tiam, kiam
oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno
au
religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.
VII.
Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi
naskighis; mia hejmlando
mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma
loghanto. Sed
char pro la nedifiniteco de la vorto "lando" la vortoj
"patrolando" kaj
"hejmlando" estas neprecizaj kaj ofte kauzas disputojn
kaj malpacon kaj
malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en
chiuj dubaj
okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstatau ili
la pli
precizajn vortojn "patruja regno", "patruja
regiono", "patruja urbo", "hejma
regno", "hejma regiono", "hejma urbo".
VIII.
Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de chiuj
miaj samhejmanoj,
kian ajn devenon, lingvon, religion au socian rolon ili
havas. La
servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon
kontrau
alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke
profunda amo
al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj
komuna al chiuj
homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi
tiun tute
naturan senton. Tial se en mia hejmo chiuj laboroj estas
ekspluatataj por la
oportuneco au gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian
entuziasmon por socia laborado au ech devigas min revi pri alia
hejmlando,
mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke
la
nenormala stato en mia hejmo pli au malpli frue pasos kaj miaj
filoj au
nepoj plene ghuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis
la
maljusteco de miaj samhejmanoj.
IX.
Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo,
sed nur rimedo,
ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva shovinismo estas unu
el la
chefaj kauzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon
au
dialekton devas rigardi kiel mian sanktajhon, kiel ajn mi ghin
amus, nek
fari el ghi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas
speciale pri
mia lingvo gepatra, mi nomas senshovinisme tiun lingvon au
dialekton, en
kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min
demandas
speciale pri mia lingvo persona, mi --- gvidante min per neniaj
shovinismaj
konsideroj --- nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone
posedas au
plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra au
persona, mi
devas posedi ankau tiun neutrale-homan lingvon, kiun miaj
samtempuloj uzas
por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al
aliuloj
mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj
ne altrudu
al mi sian, kaj por ke mi povu sur senshovinisma bazo servi al la
kulturo
neutrale-homa.
X.
Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera
kredo, sed ne
ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur
tiun
religion au religianstatauantan sistemon, je kiu mi efektive
kredas. Sed
kia ajn estas mia religio, mi konfesas ghin lau neutrale-homaj
principoj
"homaranaj", kiuj konsistas en jeno:
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu
estas la kauzo de
la kauzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la
nomo "Dio"
au per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto
chiu havas la
rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj
koro au la
instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami au persekuti
iun pro tio,
ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj
ordonoj kushas en la
koro de chiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la chefa por
chiuj
homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj
tiel, kiel vi
dezirus, ke aliuloj agu kun vi: chion alian en la religio mi
rigardas kiel
aldonojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj
grandaj
instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj
de homoj
kaj kies plenumado au neplenumado dependas de nia volo.
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj
religioj, mi ne
devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia
restado erarigi
homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj
generacioj
intergentan disecon, sed mi devas --- se la leghoj de mia lando
permesas ---
malkashe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne
identigante tamen la
liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado
plenan
liberecon. Kiam en mia loghloko ekzistos komuninterkonsente
aranghita,
plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de
liberkredantoj, al
kiu mi povas alighi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj
por la
bezonoj de mia koro, tiam --- por fiksi fortike kaj precize mian
religian
neutralecon kaj savi mian posteularon kontrau senprogrameco kaj
konsekvence kontrau refalo en gente-religian shovinismon, mi
devas alighi
al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj
akcepti por mi
ghian neutralan nomon, ghiajn komunumajn aranghojn, ghiajn
nedevigajn
neutrale-homajn festojn kaj morojn, ghian neutrale-homan
kalendaron
k.t.p.; ghis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu
religio, en
kiu mi naskighis, sed mi devas chiam aldoni al ghia nomo la
vorton
"liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al ghi
nur provizore,
laumore kaj administre.