ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

I

   Chiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas chiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed ech kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj chi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaghajn, au fine ech rekte kiel homojn tre malutilajn.   Dum la homoj, kiuj okupas sin je chia plej sencela kaj senutila sensencajho, se ghi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ghuas ne sole chiujn bonojn de la vivo, sed ankau la honoran nomon de "instruituloj" au "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaghajhoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenau iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu chiam iras kiel anaro da shafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ech por unu minuto ne faras al si la demandon, chu ekzistas ech guto da senco kaj logiko en chiuj tiuj chi "spritaj" mokoj.   Pri tiuj chi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankau A kaj B kaj C, kaj chiu el ili timas enpensighi serioze ech unu minuton pri la mokata ideo, char li "scias antaue", ke "ghi krom malsaghajho enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsaghuloj", se li ech en la dauro de unu minuto provos rilati serioze al tiu chi malsaghajho.   La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaghaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj".
   Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon.   La homaro farighis pli richa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ghi la plej vastan kaj diversforman utilon.   Tiam la cirkonstancoj shanghighas.   La jam fortighinta nova afero shajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ghi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontrau la dirita ideo la samtempuloj de ghia naskigho, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke chion tion chi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Chu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj?   Chu efektive ekzistis homoj, kiuj elpashadis kontrau la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauparoloj, kaj la ceteraj homoj silentadis, kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: "Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajhon, kies rebato sin trovas ja tuj antau via nazo!"?   Absolute nekompreneble!   La historiistoj certe trograndigas!"
   Legu la historion de naskigho de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p., k. t. p.    Chie tute tio sama.   Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu.   La lumo aperas kiel necesa bezonatajho al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ghi tranchas la okulojn kaj ili penas estingi ghin.   La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", shajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al chia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankau de okcidento, kaj ke en tiu chi ne esplorita okcidento povas eble trovighi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Europo veturis, sekve ghi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion chi fari, ke la shipoj mallevighados malsupren kaj ne povos returne levighadi supren ... k. t. p., --- ni kontrauvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaghaj povis paroli tiajn sensencajhojn, pro kiuj en nia tempo rughighus chia infano. Kaj tamen en tiu tempo ghuste tiuj chi naivaj kontrauparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajho, kiu estas inda nenian atenton.   Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ghian uzeblecon, shajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauparoli kontrau ghi?   Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj ech tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Europo instruitaj homoj kaj ech tutaj instruitaj korporacioj, anstatau simple ekrigardi kaj konvinkighi, skribadis ankorau profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ghi estas ne ebla, ke ghi estas malutila k. t. p.   Kio tio chi estas? ni demandas nin; chu tio chi estis ia chiuhoma epidemia idioteco? chu efektive ekzistis tiaj generacioj?   Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni.   Chiuj tiuj chi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontrauparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble shajnas al ni tiaj.   Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de chiu el ni, ili au tute ne volis prijughi la naskighantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, au alpashadis al la prijughado kun antaue jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj chiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaue farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj chi argumentoj, kaj kontrau la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj chi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, "pri kio chiuj ja scias, ke ghi estas neebla", devis shajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun shajnas iliaj tiamaj kontrauparoloj.
   Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj shajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj shajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ghi, --- al tiaj ideoj apartenas ankau la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikighoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj chi reghoj de la tero, tiuj chi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj chi duon-dioj, en la dauro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. "Por tio chi oni ja bezonis nenian supernaturan forton," ili diros; "chiu el tiuj chi homoj posedis ja kolekton da kondichaj sonoj, per kiuj li tute precize komprenighadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, --- kiel do ne venis al ili en la kapon konsentighi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondichaj sonoj estu enkondukita por la reciproka komprenighado inter chiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicha kolekto da mezuroj, unu kondicha alfabeto, unuj kondichaj muzikaj signoj k. t. p.!"   Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj chi homoj chiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovighis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: "Vi povas trovi tiujn chi ideojn plenumeblaj au ne plenumeblaj, --- sed moki ilin, ech ne konatighinte kun ili, estas honte, sinjoroj!"   Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili audos tiujn naivajn kontrauparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontrau la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale.   Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antau kelke da miljaroj eble protestis kontrau la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajhoj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto", --- tiel niaj posteuloj mokados tiujn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreighis blinde per si mem, autoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte.   "Ghis nun ne estis, sekve ne povas esti!" --- "Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antau ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam richan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko chiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj chi sinjoroj, anstatau babiladi chiam teorian sensencajhon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi!   Chu estas eble, ke homoj maturaghaj parolus chiam frazistan sensencajhon pri ia diferenco de la vochaj organoj che la popoloj, kiam chiu infano vidis sur chiu pasho membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!"   Kaj la instruanto respondos: "ghi estas efektive nekredebla, kaj tamen ghi tiel estis!"
   Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento.   Jam longe tie au aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ghiaj batalantoj.   Sed tiuj chi artikoloj estas ankorau senkuraghaj, kvazau la autoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro.   Tiuj chi senkuraghaj vochoj perdighas en la lautega horo de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laute, kaj opiniadi chiun mokanton saghulo, chiun atakanton bravulo kaj chiun atakaton kulpulo, chiam ankorau rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion.   Tiun chi publikon konvinki ni ne entreprenas, char chiuj niaj vortoj pereus vane.   Ilin konvinkos nur la tempo. Morgau ghi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ghi hodiau superjhetas ilin per koto.   Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun jugho memstara, sed sub la influo de diversaj auditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentighas per konstantaj duboj.   Por ili ni tie chi analizos la demandon, chu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj chu minacas al ni la danghero, ke chiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontrauuloj, au chu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.
   Ni scias, estimataj auskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da lautaj autoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazau-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke chion tion chi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun lautaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj autoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia.   Sed ni tie chi forlasos chian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko.   Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro au Johano, sed pripensu mem.   Se niaj argumentoj estas ghustaj, akceptu ilin, - se ili estas malghustaj, forjhetu ilin, se ech miloj da lautaj nomoj starus post ili.
   Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: (1) chu lingvo internacia estas bezona; (2) chu ghi estas ebla en principo; (3) chu ekzistas espero, ke ghi efektive estos enkondukita praktike; (4) kiam kaj kiamaniere tio chi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; (5) chu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, au ni agas ankorau blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankorau sin teni flanke de ni, ghis "la afero klarighos".

II

   Chu lingvo internacia estas bezona?   Tiu chi demando per sia naiveco elvokos ridon che la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple che la demando "Chu poshto estas bezona?"   La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun chi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun chi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankorau multe da homoj, kiuj respondas je tiu chi demando per "ne".   La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj chi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn".   Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicho por la homaro, se en unu bela tago montrighus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu chiuhoma familio kun unu chiuhoma lingvo.   Sed ni supozu, ke tio chi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn chi sinjorojn.   Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antau alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ghi neniel intencas enmiksighi en la internan vivon de la popoloj.   Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poshto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikighadi, minacas neniigi la bushajn interparoladojn inter la homoj!   "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.   Se ni supozus, ke farighos iam kunfluigho de la homoj en unu chiuhoman popolon, en tiu chi "malfelicho" (kiel nomos ghin la naciaj shovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliighintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj.   Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaue estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluigho ne naskighos che la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuighon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco au nedezirindeco de nacia shovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ech la plej varmega blinda shovinismo; char la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia shovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: chu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikighoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia?   Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraue, ghi sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpushighante unuj kun la aliaj, chiam pli kaj pli konfuzighas, kriplighas kaj perdas sian naturan richecon kaj charmon; sed kiam chiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankorau tre facilan), chiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj chiu lingvo, liberighinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola chiujn fortojn de sia popolo, disvolvighos baldau plej potence kaj brile.
   La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimighos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos chiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ghi ricevos super chiuj aliaj popoloj.   Tiu chi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ghi povas esti elmetita nur kontrau tia au alia nepripensita kaj malghusta formo de lingvo internacia.   Tiu chi motivo kompreneble perdas chian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neutala lingvo, kiel ni malsupre montros.
   Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco au neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu chi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpashon en la elekto de la lingvo, chiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti ech la plej malgranda parolo.   Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por chiu, ke pri tio chi ni propre ne bezonus paroli.   Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio chi, se ech simple pro pleneco de nia analizo.
   Chu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super chiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj lau tiu sama tipo, kiel la homo?   La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la intershanghadon de pensoj.   Kio estus kun ni, fieraj reghoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikighadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon chiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstatau faradi uzon --- dank' al intershangho de pensoj  --- de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajhoj?   Ni tiam ech per unu plej malgranda shtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin chirkauas kaj kiuj estas tiel sensaghaj kaj senhelpaj!   Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon intershanghadi la pensojn, --- kaj ni restos tiuj samaj reghoj de la naturo, kaj ni konstante kaj senfine perfektighados; sed donu al chiu el ni ech centon da manoj, donu al ni ech centon da diversaj ghis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de intershanghado de pensoj --- kaj ni restos sensaghaj kaj senhelpaj bestoj.   Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intershangho de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la intershanghadon de pensoj plena, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon komprenighadi kun B, C kun D, E kun F, sed chiu el ili povus komprenighadi kun chiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia!   Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn.   Ni penas tradukadi la verkojn de chiu nacio en la lingvojn de chiuj aliaj nacioj; sed tio chi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen malgrau chio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa  literaturo kun richaj provizoj da diversaj pensoj por chiu el ni restas neakirebla.   Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam chio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun chi unu neutralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu chi lingvo, kaj chiuj produktoj de la homa spirito farighus akireblaj por chiu el ni.   Por la perfektigado de tiu au alia brancho de la homaj scioj ni aranghas sur chiu pasho internaciajn kongresojn, --- sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion audi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj.   Nia vivo estas mallonga, kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni!  Al la lernado ni povas dedichi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu chi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj!   Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dedichatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedichi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj!   Kiel alte tiam levighus la homaro!   ...
   Sed ni ne parolos plu pri tiu chi punkto, char kiel ajn chiu el niaj auskultantoj rilatus al tiu au alia formo de lingvo internacia, ni dubas, chu trovighos inter ili ech unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo.   Sed char al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare shajnas, ke se ili ne aprobas tiun au alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, --- tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas chiun el la estimataj auskultantoj antau chio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute --- se tia estus enkondukita --- li ne dubas.   Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu chi konkludo vi konsentas, nome:
   La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenighadi inter si la homoj de chiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

III

   Nun ni transiros al la dua demando: "chu lingvo internacia estas ebla?"   Ankau pri tio chi nenia senantaujugha homo ech unu minuton povas dubi, char ne sole ne ekzistas ech la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontrau tia ebleco, sed ne ekzistas ech la plej malgrandaj kauzoj, kiuj devigus ech unu minuton dubi pri tia ebleco.   Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazau lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de chiu popolo, de la klimato, heredeco, krucighado de rasoj, historiaj kondichoj k.t.p.   Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficha mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj tehhnikaj.   Sed homo klera, kiu kuraghas havi propran jughon, scias ja tre bone, ke chio tio chi estas nur senenhava pseudo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano.   El la chiutaga sperto ni chiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando au nacio kaj de la tago de ghia naskigho edukados ghin inter personoj de nacio tute fremda kaj ech antipoda por ghi, ghi parolados en la lingvo de tiu chi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel chiu natura filo de tiu chi nacio.   Se por homo maturagha estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio chi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p.   Tiu chi sama maturaghulo renkontus ja tiujn chi samajn malfacilajhojn che la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu chi lingvo, sed devus ellernadi ghin per helpo de lecionoj.   Fine chiu klera homo ja ankau nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazau estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstatau ke chiu lernas diversajn lingvojn, chiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian.   Se ech chiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, ech tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita, kaj la homoj chesus staradi unu antau alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se chie estus sciate, ke por komunikighoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon --- chie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu chi lingvo, da specialaj lernejoj, chiu ellernadus tiun chi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine chiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu chi lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo.   Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, chu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de  internacia kaj chu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu chi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el chio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla.   Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ghis nun, nome:
   1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
   2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.

IV

   Chu lingvo internacia estos iam enkondukita?   Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghia ekzistado estas ebla, el tiuj chi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli au malpli frue nepre estos enkondukita, char alie ni devus nei che la homaro la ekzistadon de chia ech plej elementa inteligenteco.   Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ghis nun ankorau ne ekzistus, sed devus ankorau esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu chi chapitro estus duba, char estus nesciate ankorau, chu oni povos krei tian lingvon.   Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke chiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taugus por tiu chi celo kaj alia malpli.   Ni havas sekve chion pretan, kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, --- kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba.   La homoj vivas per vivo konscia kaj senchese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu au alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ghi estas por ili atingebla, ni chiam kun plena certeco povas antaudiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu chi afero, ili jam obstine celados al ghi chiam pli kaj pli kaj ne chesos en sia celado  tiel longe, ghis ili la aferon atingos.   Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus  tre utile komunikighadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambau bordoj kushas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antauvidi kun plena certeco, ke pli au malpli frue tabulo estos transjhetita trans la rivereto kaj komunikighado estos aranghita.   Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en shancelighado, kaj tiu chi shancelighado estas ordinare kauzata de la plej sensencaj pretekstoj: saghaj homoj diras, ke celado al arangho de komunikigho estas infanajho, char neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto, kaj tiu chi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antauuloj ne metadis tabulojn trans rivereto, sekve ghi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikighado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k.t.p.   Tamen pli au malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikighado estas aranghata.   Tiel estis kun chiu utila ideo, tiel estis kun chiu utila elpenso; apenau la senantaujughaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis chiam scii antaue kun plena certeco, ke pli au malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgrau chia batalado de la flanko de la rutinuloj; char tion chi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankau ghia celado al sia praktika bono kaj profito.   Tiel estos ankau kun la lingvo internacia. En la dauro de multaj centjaroj la homoj, ankorau ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensighadis pri tiu chi demando; sed nun, kiam la fortighintaj komunikighoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu chi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkighadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ghi chiam pli kaj pli, ghia neceseco farighados por ili kun chiu tago chiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankvilighos tiel longe, ghis la demando estos solvita.   Chu vi povas tion chi dubi?   Certe ne!   Kiam tio chi venos --- ni ne intencas nun antaudiri: povas esti, ke ghi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj au ech post kelkaj centoj da jaroj, --- sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu chi ideo, kaj se ech tiu chi ideo multajn fojojn endormighadus je tutaj dekjaroj, ghi jam neniam mortos: chiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vochoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli au malpli frue --- se la demando ne estos solvita de la societo mem --- la registaroj de chiuj landoj devos cedi, aranghi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.   Tie chi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros, ke tio chi venos tre baldau, aliaj diros, ke ghi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu chi fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu chi afero kaj senhelpa anaro da ekzistajhoj, ne komprenantaj unu alian --- pri tio chi certe neniu el vi dubas ech minuton.   Ni petas vin tial noti al vi en la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:
   "Pli au malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita."
   Tie chi ni faros malgrandan pauzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia.   El chio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj enighadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas.   Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli au malpli frue nepre estos atingita.   Chiu prudenta homo povas sekve kuraghe alighi al ni, ne timante la mokojn de la malsagha kaj nepensanta amaso.   Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.   La estonteco apartenas al ni.   Ni supozu ech, ke tiu formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montrighos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, --- sed tio chi ja tute nin ne devas konfuzi, char ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke chia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas.   Malsupre ni pruvos, ke ech ankau tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ech tion chi dubus, la formo ja neniom nin ligas: se tiu chi formo montrighos erara, ni morgau ghin shanghos, kaj en okazo de bezono ni ghin post-morgau ankorau unu fojon shanghos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ghis ghi pli au malpli frue estos plene efektivigita.   Se ni, obeante la vochon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio chi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikighado, au rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo.   Nun ni estas ankorau malfortaj, kaj chia bubo povas ankorau mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta.   Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ghisvivos tiun momenton, kiam montrighos la fruktoj de nia agado kaj ghis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ghi morti neniam povas, ke pli au malpli frue ghi devas atingi la celon.   Kaj se ech, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, --- tute egale, la afero ne mortos: anstatau la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; char ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino povas esti ia dubo, ke ghi pli au malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ghis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saghaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saghaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.

V

   Sed ni revenu al nia interrompita analizado.   Ni pruvis, ke lingvo internacia pli au malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ghi venos?   Povas esti, ke tio chi venos nur post centoj au eble ech post miloj da jaroj?   Chu por tio chi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de chiuj landoj?   Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj chi demandoj, ni devas antaue analizi alian demandon, nome: "Chu oni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia?"   Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antauvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio chi pli-malpli egalajn shancojn, tiam oni devas atendi ghis la registaroj de chiuj (almenau la plej gravaj) regnoj decidos aranghi por tiu chi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia.   Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidighas por chia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankorau tre kaj tre multe da jaroj, antau ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiche maturighinta kaj inda je ilia enmiksigho, kaj poste pasos kredeble ankorau vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antau ol la afero estos decidita.   Apartaj personoj kaj societoj tie chi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigho de la registaroj ili ne povus.   Ghis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankorau tre kaj tre malproksime.   Sed tute alia afero estus, se montrighus, ke oni povas antaue antauvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam chia societo, chia aparta persono povus lau sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu chi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu chi lingvo kreskadus kun chiu horo, ghia literaturo rapide richighadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ghin por la reciproka komprenighado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu chi lingvo tiom fortikighus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumighinta. Chu ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia?   Feliche ni povas respondi tiun chi demandon tute pozitive: "jes, ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion chi antauvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".
   Por konvinki pri tio chi niajn auskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektivighis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti.   Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke chia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili ech volus ghin elekti, kaj ke se ili kontrau chiu atendo kaj spite chiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontrau tio chi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero.
   Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturighis kaj ke ili alpashas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaustarus la sekvanta: (1) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) au elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), (3) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) au difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankorau ne ekzistanta.   Por ke niaj auskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaue konatighi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj.   La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la auskultantoj pli au malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj auskultantoj prezentas kredeble absolutan terra incognita.
   Kiamaniere che la homoj naskighis la ideo de lingvo arta, kiel tiu chi ideo disvolvighadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ghis la plej perfekta tipo de plena kaj richa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu chi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu chi ideo en la dauro de la lastaj du centjaroj, --- pri chio tio chi ni ne parolos, char por elauskulti chion tion chi vi ne havus sufiche da tempo nek pacienco.   Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, che kio ni kompreneble havos antau la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antauajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.
   Krom plena neutraleco en rilato nacia, arta lingvo distingighas  per la sekvantaj ecoj:
   (1) Ghi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ghi estas almenau kvindek fojojn pli facila, ol chia lingvo natura.   Kiu ne konatighis kun lingvo arta, ne povas ech kredi, ghis kia grado atingas ghia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraghos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: "La facileco de ghia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu chi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu chi lingvo. En chia okazo, la oferoj, kiujn alportos chiu homo de nia Europa mondo, dedichinte kelkan tempon al la ellernado de tiu chi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se chiuj, almenau la Europanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun chi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun chi provon".   Komprenu, sinjoroj, kion tio chi signifas: "post ne pli ol du horoj da sinokupado"!   Kaj en tiu chi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto chiuj tiuj senantaujughaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstatau filozofadi pri ghi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatighi kun ghi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankau la lastaj ellernas ghin treege kaj mireginde facile, char por la ellernado de la lingvo Esperahto de la lernanto estas postulataj neniaj antauaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ghis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, --- kaj ili ellernis tiun chi lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura che tiuj samaj personoj devus okupi almenau 4 au 5 jarojn.
   Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu jhurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiche bone paroli kun la svedoj.
   De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Chiu lingvo natura konstruighis blinde, per la vojo de amasighado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ghin uzi tiel, --- tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ghin uzi alie.   Jam antaue tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj lau severe difinitaj kaj logikaj leghoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruighis okaze kaj senkonscie.   Ni ne havas la eblon analizi tie chi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la autoroj de artaj lingvoj, nek montri detale chiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, char tio chi postulus tutan vastan traktaton, --- ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn.   Tiel ekzemple preskau en chiuj lingvoj chiu substantivo ial apartenas al tia au alia sekso, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neutralan; chu ekzistas en tio chi ia ech plej malgranda senco au celo?   Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de chiu substantivo!   Kiom multe la lernanto devas ekzercighadi, ekzercighadi kaj denove ekzercighadi, antau ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuzighados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstatau "la fin" au "das Strick" anstatau "der Strick"!   En lingvo arta tiu chi sekso de la substantivoj estas tute eljhetita, char montrighis, ke ghi ne havas en la lingvo ech la plej malgrandan celon.   Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo.   En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por chiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en chiu el ili ankorau tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por chiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en chiu el tiuj chi tempoj kaj modoj ankorau apartajn formojn por chiu persono kaj nombro.   Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio chi estas ankorau nur komenco: al tio chi alighas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, chiu kun aparta serio da formoj, kaj chion tion chi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante  memori, kia vorto shanghighas lau la regulaj deklinacioj au konjugacioj kaj kia lau la malregulaj kaj lau kia nome de tiuj chi regulaj au malregulaj tabeloj la donita vorto shanghighas. La ekposedo de chio tio chi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senchesan ekzercighadon.   Dume lingvo arta anstatau tiu chi tuta hhaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos.   Vi kun mirego demandas: "Kiel tio chi estas ebla?" Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, char ili plene anstatauighas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufichas unu tabelo por chiuj verboj, sed ech por tiu chi tabelo tute sufichas, se ghi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finighojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicha kaj ordona.   Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu chi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon?   Tute neniel: konatighu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ghia konjugacio esprimas chiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, char la arta lingvo forjhetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ghi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston.   Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finighoj por chiu persono kaj nombro, kaj al tio chi en chiu tempo kaj en chiu modo apartan novan serion da tiuj chi finighoj, se chiuj tiuj chi finighoj estas ja tute superfluaj, char la pronomo, kiu staras antau la verbo, jam tute sufiche montras ghian personon kaj nombron?
   La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio chi la plej multe ghuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da shancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ghi ne estas elparolata au estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie.... Tutajn jarojn devas uzi franco au anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo!   Radikale shanghi tiun chi  ortografion estas absolute ne eble, char tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia au neniel, au nur per ia apenau rimarkebla nuanco en la elparolado, farighus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.   La lingvo arta donis al chiu sia litero klaran, severe difinitan kaj chiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatigho kun ghia plej simpla alfabeto) chiu skribos en ghi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion chi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.
   Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigho de konscia arto.   Ni povus citi kompreneble ankorau multe da aliaj ekzemploj, char sur chiu pasho ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilajhojn kaj konfuzajhojn, kiuj en lingvo arta estas au tute eljhetitaj kiel superflua balasto, au alkondukitaj al ia unu au du mallongaj vortetoj au reguloj, sen ia ech plej malgranda difekto por la fleksebleco, richeco kaj precizeco de la lingvo.   Tamen ni ne parolos pli pri tio chi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn chiu povas bonege ellerni en la dauro de duonhoro!   Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo de vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio chi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu chi lingvo ian gramatikan au ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, --- vi ja tiam sentus vin felicha kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis. ...   Chu ne vere?   En la lingvo Esperanto vi atingas tion chi jam post duonhoro da laborado!
   Sekve se Esperanto havus ech nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ghi, ke ghi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol chiu lingvo natura.   Sed per tio chi ne finighas ankorau la facileco de la lingvo Esperanto.   Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi ech tie chi renkontos ankorau grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; char sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaue, kaj sen ia lernado, scias ankau ghian adjektivon kaj ghian adverbon kaj ghian verbon k. t. p., dum en chiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por chiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement).   Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi chian vorton kun chia prepozicio kaj kun chia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia au alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita.   Sed krom tiuj chi naturaj vortfaraj oportunajhoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ghi ankorau apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion che la lernado de la vortoj.   Tiaj ekzemple estas ghiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontrauan ("bona" bon --- "malbona" mauvais), --- sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, largha, supre, ami, estimi" k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargha, malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" pere --- "patrino" mere), --- sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fiancho, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fianchino, bovino, kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ("tranchi" trancher --- "tranchilo" couteau), --- sekve sciante la vortojn "tranchi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn "tranchilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p.   Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankorau multaj aliaj.
   Rememoru do nun chion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenau 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio chi estis nenia trograndigo.   Notu al vi en la memoro tiun chi grandegan facilecon de arta lingvo, char ni al ghi poste ankorau revenos.
   (2) La dua distingigha eco de lingvo arta estas ghia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima richeco.   Ke lingvo arta posedos tian econ, tion chi ankorau antau la apero de la unua arta lingvo antauvidis kaj antaudiris chiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu chi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke chia ech plej suprajha konatigho kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon.   Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Muller k. t. p., --- sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseudoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi chion nur per la sola logiko.   Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion chi komprenos chiu mem, se li konsideros la jenon:  Chia lingvo natura konstruighadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li audis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie chi havis ian forton.   Chian esprimon, kiun vi multajn fojojn audis, vi povas uzi, kaj chian esprimon, kiun vi ankorau neniam audis, estas al vi malpermesite uzi.   Tial ni en chia lingvo natura sur chiu pasho renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenajho, sed ... vi ne havas la eblon esprimi ghin per busha vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenajho, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenajho, kiel unu spirita vorto.   Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolajho sin okupas ordinare virinoj, vi en chiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajho "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolajho, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, char nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajho, vi neniam audis!   Je kuracado ghis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, au virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne trovighis vorto!   Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankorau el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. --- tio chi estas jam tute ne ebla!   En chiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun au alian sekson, tiun au alian kazon, tiun au alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun au alian gradon de komparado, tiun au alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun au alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Char, ni ripetas, chiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" au "oni tiel ne parolas"; sekve chian komprenajhon, kiu naskighas en via cerbo, sed por kiu vi ghis nun vortan esprimon ne audis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj.   Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leghoj de pensado, nenio simila povas havi lokon.   Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn au ne permesas tiajn ideajn kunighojn" --- en lingvo arta estas tute ne eblaj.   Supozu ekzemple, ke morgau viro ricevas la eblon naski infanojn au nutri ilin per siaj mamoj, --- kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, char en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso.   Supozu, ke morgau iu elektas al si ian novan, ech la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, --- por li tuj ekzistas preta vorto, char se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ghi donas al vi jam la eblon esprimi chian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
   Krom tio ne forgesu, ke la perfektighado de lingvo arta estas ebla ghis senfineco, char chiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, chian mankon, kiu povus trovighi en ghi, ghi havas la rajton plibonigi kaj shanghi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, char tiam lingvo natura transformighus jam en artan.
   Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajhoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankorau aliaj, pri kiuj ni ne parolos.   Ni transiru nun rekte al la malbonajhoj de lingvo arta.   Kiu ech malmulte konatighis kun lingvo arta kaj havas sufiche da kuragho por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn.   Chiu el vi, vere, havis la okazon audi tre multajn atakojn kontrau lingvo arta; sed kontrau chiuj tiuj chi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: chiuj ili eliras el la busho de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ghin ech vidis, --- ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ech neniam logike enpensighis pri ghia esenco, kaj anstatau ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde jhetadi dekstren kaj maldekstren lautajn kaj modajn sed sensencajn frazojn.   Se ili nur iom konatighus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ech tute ne konatighante kun la lingvo, simple ekpensus pri ghi teorie, ili ekvidus, ke chiuj iliaj frazoj ne havas ech la plej malgrandan fundamenton.   Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo chiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke chiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, --- li povas imponi per tio chi al la amaso, kiu chiun vorton elparolitan per autoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaue rilatos al tiuj chi vortoj tre kritike, char jam en sia sagho li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj chi frazoj; kaj kiam che li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkighos, ke chiuj frazoj, kiujn li audis, estas la plej absoluta sensencajho.   Tiel estas ankau kun lingvo arta: anstatau blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj chi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas ech la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankorau nesuficha, tiam iru simple kaj rigardu, jhetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatighu kun la konstruo de tiu chi lingvo, profundighu iom en ghian jam tre richan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur chiu pasho sin trovas antau via nazo, --- kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencajho sin trovas en chiuj tiuj frazoj, kiujn vi audadis kontrau lingvo arta.   Vi audis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajho ne povas esti kreita en la retorto de hhemiisto"; tiu chi frazo sonas tiel bele kaj "saghe", ke por la grandega plimulto da homoj ghi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanajho.   Kaj tamen se tiuj chi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "Kial?" --- tiam tiu chi lauta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj chian sencon, char ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu chi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ech la plej malgrandan logikan fundamenton.   Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankau kontrau la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontrau la arta veturado per helpo de vaporo au velocipedo, kaj kontrau nia tuta arta civilizacio!   Kaj tiun chi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas chiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo....   Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi chesos regi super la spiritoj de la homoj!
   Vi audis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ghi homoj ne komprenados unu alian, ke chiu popolo uzados ghin alie, ke en ghi oni nenion povas esprimi, k. t. p., k. t. p.   Se ni turnos atenton, ke chio tio chi estas aferoj, kiujn che plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo chiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke chiuj tiuj chi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia autoritata tono, sed pro la aplaudado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj jhetadi koton sur la aferon nur tial, ke ghi estas nova kaj ankorau ne moda, --- tiam chiuj tiuj chi frazoj montrighas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj.   Anstatau blinde jhetadi frazojn, iru kaj rigardu, --- kaj tiam vi vidos, ke chiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ghin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankau bushe; ke homoj de chiuj nacioj uzas ghin chiuj tute egale;  ghia jam tre richa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke chiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ghi en la plej bona maniero....   Anstatau blinde babiladi diversan teorian sensencajhon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de chiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, --- kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontrau la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.
   Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu chi chapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektighis kongreso el reprezentantoj de chiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian.   Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti.   Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed ech kun plena certeco kaj precizeco.
   El chio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajhoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta.   Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliche konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de chio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en chiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan.   Ni rigardu, kio tiam estos.   Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie chi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankau la tute natura timo de chiu nacio jam simple pro sia ekzistado: char estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldau ricevos tian grandegan superforton super chiuj aliaj popoloj, ke ghi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion chi, au ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, --- kio do tiam estos?   Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektivighon.   Chiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankorau pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenau iom fonda ellernado de ghi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn.   Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu chi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion chi montras al ni ne sole la logiko, sed tion chi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de chiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en chiuj landoj lau ordono de la registaroj la junularo devigite dedichas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu chi lingvo, --- kaj tamen chu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan?   La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ech efektivigita, sed sen ia rezultato.   En nia tempo nenia decido ech de plej autoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ghi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ghia internacieco, sed ech por ghia absoluta regado unuanime staris chiuj registaroj, la tuta societo, la tuta chiopova eklezio, kaj ech la vivo mem, tiam ghi prezentis la fundamenton de chia scienco kaj de chia scio, tiam al ghi estis dedichata la pli granda parto de la vivo, ghi elpushis per si chiujn lingvojn patrajn, ghi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, --- kaj tamen malgrau chio la lingvo ne sole falis, sed ech en sia plej bona tempo ghi estis kaj povis esti nur apartenajho de la elektitaj klasoj de la societo!   Dume en okazo de elekto de lingvo arta ghin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, chiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj richaj, sed ech la plej malrichaj kaj senkleraj vilaghanoj.
   Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta.   Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antau la lingvoj naturaj en chiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaghajho, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per chevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion chi per fervojo.   Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ech supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ghi tamen faros tian absurdan elekton, tiu chi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero, kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ghis pli au malpli frue kolektighos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.
   Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

VI

   Nun restas ankorau solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon.   En la unua minuto shajnas, ke respondi tiun chi demandon ekzistas nenia eblo, char --- kiel vi sendube diros --- "da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankorau mil fojojn pli granda, char chiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan lau sia arbitro".   Chu ekzistas tial ia eblo antauvidi, kiu el ili estos elektita?   Tiel efektive shajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauvidi kaj antaudiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile.   Tio chi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankorau aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.
   Antau chio ni konstatas la fakton, ke, malgrau la grandega nombro da personoj, kiuj laboris au laboras super lingvoj artaj jam en la dauro de 200 jaroj, ghis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapuk kaj Esperanto.   Turnu atenton sur tion chi: sole nur du artaj lingvoj.   Estas vero, ke vi preskau chiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankorau unu au ankorau kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte ech notojn pri la konstruo de tiuj chi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj chi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko shajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo.   Sed tiu chi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa enighi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentighas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novajho au fari spritajhon.   Sciu do, ke chio tio, kio chiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauta nomo de "novaj lingvoj internaciaj", estas nur projektoj, en rapideco kaj sen suficha pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigho staras ankorau tre kaj tre malproksime.   Tiuj chi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen ech en la formo de dikaj libroj kun la plej lautaj kaj multepromesaj frazoj, --- aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam audas ion pri ili; kiam la autoroj de tiuj chi projektoj alpashas al ilia realigado, ili tuj konvinkighas, ke tio chi estas tute ne lau iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio shajnis afero tiel facila, en la praktiko montrighas tre malfacila kaj neplenumebla.   Kial la efektivigo de tiuj chi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ghis hodiau aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj ---- pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ghis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiau efektivighus, ghi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du.   La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus shajni de la unua rigardo.   Kian el tiuj chi du lingvoj elekti --- la kongreso ankau ne shancelighus ech unu minuton, char la vivo mem jam longe solvis tiun chi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuk chie estas jam elpushita de la lingvo Esperanto.   La pliboneco de Esperanto antau Volapuk estas tiel frapante granda, ke ghi falas al chiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ech de la plej fervoraj Volapukistoj.   Estos sufiche, se ni diros al vi la jenon: Volapuk aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankorau tute fresha, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajhoj de la autoro, aperis antau la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam chie pretajn malamikojn; la Volapukistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskau tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgrau chio, de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapukistoj, kiuj transiris malkashe al Esperanto, kaj ankorau pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuk staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, --- dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovighis ech unu persono, --- ni ripetas, ech unu --- kiu transirus de Esperanto al Volapuk!   Dum Esperanto, malgrau la grandegaj malfacilajhoj, kun kiuj ghi devas batali, daure vivas kaj floras kaj konstante plifortighas, Volapuk jam longe estas forlasita preskau de chiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.
   En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antau Volapuk, ni ne povas kompreneble analizi tie chi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: (1) Dum Volapuk sonas tre sovaghe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. (2) ech por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapuk, sed por instruitaj ghi estas tre multe pli facila, char ghiaj vortoj --- krom kelkaj tre malmultaj --- ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke chiu ilin facile rekonas.   Tial chiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi chian verkon en Esperanto jam preskau tute sen vortaro.   (3) Dum la uzanto de Volapuk nepre devas ghin konstante ripetadi, char alie li ghin baldau forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ghin ellerninte, jam ghin ne forgesas, se li ech longan tempon ghin ne uzas.   (4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por busha interparolado, dum en Volapuk oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ghis oni alkutimighas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, pap, pep, pop, peb, bob, bob, pop, pup, bub, pub, pub, bib, pip, pup" k. t. p., kiuj farighas ankorau pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la fino). (5) En Volapuk, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco au fino de vorto ne povas esti uzataj, char ili estas signoj gramatikaj), chiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la autoro (ech chiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij).   Tio chi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras chian disvolvighan pashon de la lingvo chiam dependa de ghia autoro au de ia ordonanta Akademio.   Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke chiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senshanghe egale kiel en la aliaj lingvoj, --- ne sole grandega multo da vortoj farighas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolvighadi eterne chiam pli kaj pli, sen ia dependo de la autoro au de ia Akademio.
   Parolante pri la pliboneco de Esperanto antau Volapuk, ni tute ne intencas per tio chi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapuk.   La meritoj de Schleyer estas grandegaj, kaj lia nomo chiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia.   Ni volis nur montri, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ghi inter la ambau nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus shancelighi ech unu minuton.
   Ni pruvis sekve, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgrau la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, kian lingvon ghi elektos, nome: el chiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto.   Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondichoj, je kiaj ajn konsideroj, antaujughoj, simpatioj au antipatioj la kongreso sin gvidus, ghi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, char por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj.   Char ech che la plej malprospera konsisto de la kongreso en ghi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antau chiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al chiu, kiu almenau iom konatighis kun tiu chi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon.   Se tamen, kontrau chia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ghi ekdeziros ian alian lingvon, tiam --- kiel ni pruvis supre --- la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe ghis kolektighos nova kongreso kaj faros elekton ghustan.

VII

   Nun restas al ni respondi ankorau unu lastan demandon nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed char kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektivighos kredeble ankorau ne baldau, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ghis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Au eble la kongreso mem aranghos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
   Je tio chi ni povas respondi jenon.   La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon.   Char la kreado de plena, en chiuj rilatoj tauga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj shajnas tia facila kaj sherca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila.   Ghi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron, kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero.   Multajn niaj vortoj tre mirigos, char shajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segho estos "bim" k. t. p., k. t. p., kaj lingvo jam estos preta.   Kun la kreado de pleneca, tauga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano au kun la trairado de densega arbaro.   Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, --- oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon, kaj vi ricevos alian tonon, --- vi frapados en la dauro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion ... shajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, chiuj kun ridego diskuras, kaj ech li mem, audante la ricevatajn de li sovaghajn sonojn, baldau komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, --- kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidighis antau la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol chiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antau la publiko.   Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ghis la dua: "kio artifika tie chi estas?   chiu infano ja povas tion chi fari: oni bezonas nur eniri, iri chiam rekte antauen, --- kaj post kelke da horoj au post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraua fino de la arbaro".   Sed apenau li eniris iom en la profundajhon de la arbaro, li baldau tiel perdas la vojon, ke li au tute ne povas elrampi el la arbaro, au post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis.   Tiel estas ankau kun arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ghi jam antaue nomon, trumpeti pri ghi al la leganta mondo --- chio tio chi estas tre facila, --- sed feliche fini tiun chi laboron estas tute ne tiel facile.   Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenau ili iom enprofundighis en ghin, ili au ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, au ili pushighas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontrauparolantaj postuloj, ke ili perdas chian paciencon, jhetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antau la publiko.
   Ke la kreado de tauga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj shajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ghis la apero de Volapuk kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankau post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj chi provoj kaj iliaj autoroj vi trovos en chia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj chi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankau de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj, kaj kelkaj el ili englutis ankau tre grandajn kapitalojn; --- kaj tamen el tiu chi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektivighon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon!   Sed ankau tiuj chi du aperis nur okaze, dank' al tio, ke unu el la autoroj ne sciis pri la laborado de la dua.   La autoro de la lingvo Esperanto, kiu dedichis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu chi ideo kunkreskighis kaj estis preta chion oferi al ghi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankorau neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajhoj, kiujn li renkontadis en la dauro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuk estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankorau finita, li (la autoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgrau ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antau Volapuk.

El chio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke trovighu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiche da energio, por alkonduki ghin al felicha fino, tiom pli, ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas.   Kiom malmulte  da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgrau ke la autoroj havis antau si jam tute pretan modelon, lau kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj chi provoj eliris el la regiono de projektoj, sed ech jam el tiuj chi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj autoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ghis fino, tiuj chi laboroj prezentighus ne pli bone, sed kontraue, multe malpli bone ol Esperanto.   Dum Esperanto bonege kontentigas chiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, richeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), chiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio chi kontrauvole chiujn aliajn flankojn.   Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajhon: sciante, ke la publiko taksos chiun projekton konforme al tio, kiel al ghi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ghi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskau tute sen ia shangho el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj.   Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun chi frazon multe pli facile ol en Esperanto, --- kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos ghin) estos pli bona ol Esperanto. Sed chiu prudenta homo tuj konvinkighas, ke tio chi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie chi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, richeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ech povus esti iam finita, ghi en la fino absolute nenion donus!   Char se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ghi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio chi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj shanghoj, --- kaj la instruitaj lingvistoj ghin ankorau pli facile komprenos per la unua fojo!   La principo de kiel eble plej malgranda shanghado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la autoro de la lingvo Esperanto, sed ghuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun chi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun chi principon lau mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ghi ne kontrauagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun chi principon, kaj chion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, char kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj ech ne havas deziron, char ili ech mem ne esperas doni ion pretan kaj taugan, sed ili volas nur fari efekton.
   El chio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ech la plej malgranda kauzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpushus Esperanton, --- tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la dauro de multaj jaroj estas jam elprovita en chiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas chion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia.   Sed por vi, estimataj auskultantoj, tio chi estas ne suficha: vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliche ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun chi plenan certecon.
   Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ghia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapuk la demando de lingvo internacia estus solvita por chiam, kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuk aperi jam ne povus; char malgrau diversaj eraroj la gramatiko de Volapuk estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuk nur per kelkaj bagateloj, kaj chiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon.   En la ekstrema okazo la estonta akademio au kongreso farus en la Volapuka gramatiko tiujn negrandajn shanghojn, kiuj montrighus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapuk, kaj chia konkurado estus por chiam esceptita.   Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankau el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko.   Dume Volapuk solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ghi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn chiu nova autoro havus la rajton elpensi al si lau sia propra deziro.   Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuk ech la plej fervoraj Volapukistoj nature timis, ke morgau aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuk, kaj inter la ambau lingvoj komencighos batalado.   Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias --- kaj tion chi ech por unu minuto nenia esploranto neas, --- ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankau la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon.   Kio do en tia okazo restis por fari al la autoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus?   Al li restus jam nenio ol ... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon!   Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgrau la jam ekzistanta, bonega en chiuj rilatoj, chiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedichi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ghis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrighas efektive pli bona ol Esperanto, --- ni rigardu do, kian vidon havus tiu chi lingvo.   Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero chiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, --- tiam kion la nova autoro povus doni pli bonan?   En ekstrema okazo li donus eble anstatau 16 reguloj 15 kaj anstatau 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn?   Chu ne vere?   Sed chu deziros iu pro tio chi krei novan lingvon, kaj chu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj chiuflanke elprovitan?   Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: "Se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun chi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita".   Kia estos la vortaro de tiu chi lingvo?   En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio chi estas ne por tio, ke --- kiel opinias multaj pli novaj projektistoj --- la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu chi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, char por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en chiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al chiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankau chiuj aliaj vortoj de la vortaro, char alie la lingvo estus sovagha, sur chiu pasho estus kunpushigho de elementoj, malkomprenighoj, kaj la konstanta regula richighado de la lingvo estus malfaciligita.   Ekzistas ankorau diversaj aliaj kauzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj, sed pri tiuj chi kauzoj, kiel tro specialaj, ni tie chi detale ne parolos.   Estos sufiche, se ni nur diros, ke chiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun chi leghon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj char la lingvo Esperanto ghuste per tiu chi legho sin gvidis kaj char che tiu chi legho granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni autoro de nova lingvo, se tia estus kreita?   Estas vero, ke al tiu au alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, --- sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte.   Tion chi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en chiu el ili almenau 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto.   Kaj se vi al tio chi ankorau aldonos, ke ankau la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la autoroj de tiuj projektoj au ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, au simple shanghis la vortojn tute sen ia bezono, --- vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstatau la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%.   Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskau nenion povas shanghi kaj en la vortaro oni povus shanghi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ghi iam estus kreita kaj se ghi efektive montrighus kiel lingvo tauga en chiuj rilatoj?   Tio chi estus ne nova lingvo, sed nur iom shanghita lingvo Esperanto!   Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukighas nur al tio, chu Esperanto estos akceptita senshanghe en ghia nuna formo, au en ghi estos faritaj iam iaj shanghoj!   Sed tiu chi demando por la Esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontrau tio, se apartaj personoj volas shanghi Esperanton lau sia bontrovo; sed se iam autoritata kongreso au akademio decidos fari en la lingvo tiajn au aliajn shanghojn, la Esperantistoj akceptos tion chi kun plezuro kaj nenion perdos de tio chi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu au kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj shanghoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
   La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.   Kontraue: kiam efektivighos autoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ghia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al ghi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ghi chiujn utilajn plibonigojn, se ech por tio chi oni devus shanghi la lingvon ghis plena nerekonebleco; sed char ekzistas nenia eblo antauvidi, chu tiu chi laboro entute sukcesos al la komitato, chu ghi ne dauros senfinan serion da jaroj, chu ghi en konsenteco estos alkondukita al felicha fino, kaj chu la finita laboro en la praktiko montrighos tute tauga, sekve kompreneble estus tre malsaghe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ghi pro la problema estontajho rifuzus la faktan kaj en chiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunajhon; sekve se ech la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ghi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ghia nuna formo kaj paralele kun tio chi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu chi lingvo au je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrighus, ke la laborado de la komitato estas feliche alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrighis tute tauga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstatau ghi eniras en la vivon la formo nova.   Chiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie.   Sekve se ni ech supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankorau ellaborota lingvo, en chia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
   Sekve resumante chion, kion ni diris de la komenco ghis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:
   1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
   2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
   3. La enkonduko de lingvo internacia pli au malpli frue nepre kaj sendube efektivighos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontrau tio chi;
   4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
   5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ghi au estos lasita por chiam en ghia nuna formo, au en ghi estos poste faritaj iaj shanghoj.

VIII

   Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el chio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili shajnas al multaj tiel nomataj "saghaj" kaj "praktikaj" homoj, --- kiuj jughas pri chio suprajhe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras chion per mezurilo de la modo.   Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli au malpli frue devas efektivighi kaj nepre efektivighos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontrau ghi, kiom ajn la saghuloj shercadus pri ghi.   Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga au longa batalado Esperanto pli au malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikighoj internaciaj.   Ni konfirmas tion chi kuraghe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas.   Longan tempon eble ankorau la Esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankorau chia bubo jhetados sur ilin shtonojn, koton kaj malsaghajn spritajhojn, sed tio, kio devas veni, pli au malpli frue venos.   La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ghisvivos ghis tiu tempo, kiam farighos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajhoj, sed pli au malpli frue por la maldolcha kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko.   Longe ankorau eble ili shajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankorau ilia afero shajnos al la mondo ech mortinta kaj je chiam enterigita --- sed tiu chi afero jam neniam mortos, char ghi morti jam neniam povas.   La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post chiu nova silenta tempo, se ghi ech daurus dekon da jaroj, aperos nova revigligo; kiam lacighos unuj batalantoj, aperos pli au malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ghis fine ghi plene atingos sian celon.   Ne malghoju tial, Esperantistoj, se nesaghaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankorau tre malmultaj, ne perdu la kuraghon se via afero iras malrapide.   La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco.   Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antau la mondo rapide, sed ankau rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
   Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial che la plej malgranda rimarko de la kontrauuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, au perdas la kuraghon.   Chiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko.   Tial se oni diras al vi "La mondo ne volas vian lingvon", respondu kuraghe: "Chu la mondo volas au ne volas, ghi pli au malpli frue devos akcepti ghin, char alie esti ne povas".   Kiam vi audos "Oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia au alia instruita societo au kongreso deziras elekti tian au alian lingvon au krei novan lingvon", respondu kuraghe: "Chiuj tiuj chi famoj au entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankau de tutaj societoj ripetighis jam multajn fojojn kaj chiufoje finighadis kaj devis finighadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, char lau la leghoj de la logiko kaj lau la esenco de la afero alie esti neniel povas".
   Se oni diras al vi: "Tiu au alia Esperantisto au societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan pashon kaj ridindigis au diskreditigis per tio chi vian tutan aferon", tiam respondu: "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pashoj povas havi ian influon sur ghian sorton; ech la autoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, char Esperanto jam longe farighis afero pure publika".
   La dua, kio sekvas el chio, kion ni supre diris, estas la  sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion chi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio chi.   Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis farighi iam internacia, tiam la afero shanghighas.   Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj chiu povas sin tiri al ghi.   Ne bezonante rigardadi, kion diras au faras aliaj, chiu povas alporti sian shtonon por la kreskanta konstruo.   Nenia shtono perdighos.   Nenia laboranto tie chi dependas de la alia, chiu povas agadi aparte, en sia sfero, lau siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.   Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj.   Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, chiu societo au kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenau je unu pasho.


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ