Boris Kolker
Membro de la Akademio de Esperanto
Sovetio/Rusio/Usono

Enigmoj de Ludoviko Zamenhof

Parto 1

Kvankam pri la kreinto de Esperanto estas verkitaj multaj libroj kaj artikoloj, restas amaso da enigmoj. Mi zorge trastudis tiujn fontojn, precipe la plej dokumentitajn librojn, kiuj estas parto de PVZ — Plena Verkaro de Zamenhof (eldonejo Ludovikito en Japanio): «Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof», «Invito al la ludovikologio» (ambau de Ludovikito), «Korespondajho ludovikologia» (korespondado de Ito Kanzi kun Naftali Maimon kaj Gaston Waringhien), «Post la iel-tiela kompletigo», «Ermitoj kuncelebris la Majstron» (du lastaj — korespondado de Ito Kanzi kun Gaston Waringhien). Mi faris ankau proprajn esplorojn kaj hodiau prezentas tre koncize en formo de demandoj kaj respondoj kelkajn trovitajn faktojn kaj supozojn.


— En la Unua Libro, publikigita sub la pseudonimo Doktoro Esperanto, estis donita jena adreso de la autoro: «Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio» . Chu Varsovio estis tiel malgranda urbo, au chu Ludoviko Zamenhof estis tiel fama persono, ke tia adreso sufichis?

— Nek tio, nek alio. Kredeble, Zamenhof tiutempe ricevis leterojn en la urba chefa poshtejo (poshtrestante au en abonkesto).


— Kiel rilatis la rusa cenzuro al Esperanto?

— Komence indiferente. Sed poste ghi ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraghe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn au enmeti korektojn au aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la chefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en Varsovio eltranchi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliche, antau kelkaj jaroj mi trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj Ludovikito publikigis ilin en PVZ. Pri la malpermeso enporti en Rusion la gazeton «Esperantisto» (kio preskau pereigis la movadon en ghia embrio) oni vaste konas. Estas malpli konate, ke Leo Tolstoj (lia artikolo en tiu gazeto estis kauzo de malpermeso) interkonsentis kun la konata rusa poeto Apollon Majkov, kiu tiam estris la eksterlandan cenzuran komitaton, pri nuligo de la malpermeso. Krome, Tolstoj intencis proponi, ke lia eldonejo «Posrednik» transprenu publikigon de tiu gazeto. Tamen la esperantistoj trovis alian solvon: eldonadon de nova gazeto «Lingvo Internacia».


— Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

— Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4-a jaro li lernis la hebrean, kaj li ekposedis ghin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloghighis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankau la polan. En infanagho li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatighis kun la hispana kaj eble kelkaj aliaj lingvoj: almenau kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.


— Chu Ludoviko estis bona lernanto?

— La publikigitaj dokumentoj montras, ke li ricevis nur bonajn kaj tre bonajn notojn. Li finis la gimnazion kun arghenta medalo.


— Chu Ludoviko Zamenhof korespondis kun Leo Tolstoj?

— Foje li intencis skribi al Tolstoj, sed ne faris tion. Ili komunikighis pere de la komuna korespondanto Vladimiro Majnov.


— Chu Zamenhof estis konata kun siaj grandaj samtempuloj, la rusa verkisto Antono Chehhov kaj la juda verkisto Shalom Alejhhem?

— Zamenhof kaj Chehhov alighis al la medicina fakultato de Moskva universitato samtempe kaj studis kune du jarojn; evidente, ili konis unu la alian, sed mencioj pri tio mankas. Zamenhof kaj Shalom Alejhhem naskighis en la sama jaro kaj mortis preskau samtempe. Zamenhof tradukis la rakonton «La gimnazio» de Shalom Alejhhem. En unu mallonga humura rakonto Shalom Alejhhem citis frazon en kelkaj lingvoj, ankau en Esperanto, kaj menciis la nomon de la kreinto de la lingvo. Chu Shalom Alejhhem kaj Zamenhof kontaktis, mankas informoj.


— Chu Zamenhof korespondis kun Konstanteno Ciolkovskij, fondinto de la scienco pri raketoj kaj kosmaj esploroj?

— Ciolkovskij estis membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Li skribis, ke iam li ricevis leteron de Zamenhof. Bedaurinde, tiu letero ne estas trovita. La Instituto de Kosmonautiko en Kalugo respondis al mi, ke ghi ne disponas pri tiu letero.


— Onidire, kiam Ludoviko estis veturonta en Moskvon, lia patro postulis, ke tie li ne okupighu pri sia lingvo, sed diligente studu la medicinon. Reveninte post du jaroj en Varsovion, li trovis, ke la patro forbruligis liajn manuskriptojn. Chu tio estas vera?

— Oni tiel rakontas, sed eble tio estas legendo.


— Kial en «Proverbaro Esperanta» Ludoviko Zamenhof listigis la proverbojn sen ajna videbla ordo, kaj iuj proverboj ech ripetighas?

— «Proverbaro Esperanta» devis esti aldono al la kvarlingva (rusa-pola-franca-germana) verko de lia patro Marko Zamenhof, en kiu la proverboj estis ordigitaj lau la rusa alfabeto.


— Kiam la lingvo ricevis la nomon Esperanto?

— Komence oni nomis ghin Lingvo Internacia [de D-ro Esperanto]. Unuafoje la lingvo aperas kun tiu nomo en la reklamo, kiun Zamenhof publikigis en la populara rusa semajna gazeto «Niva» la 5-an de novembro 1888.


— Chu vere la gramatiko de Esperanto konsistas nur el 16 reguloj?

— Pli ghuste estus diri, ke tiel ghi estis prezentita en la Unua Libro. Diversaj priskriboj diverse dividas la gramatikon.


— Chu vere la Prezidento de Francio distingis la kreinton de Esperanto per la ordeno de la Honora Legio?

— Tio estas konfuza historio. Ne estas dubo, ke tio okazis: sur fotoj oni vidas tiun ordenon sur la jako de Zamenhof, pri tio ekzistas abunda korespondado inter Zamenhof kaj francaj esperantistoj. Sed, kiel nun evidentighis, la nomo de Zamenhof forestas en la oficialaj listoj de la franca registaro. Ekzistas bazo por opinii, ke la franca registaro devis peti la rusan registaron pri konsento, ke al Ludoviko Zamenhof, civitano de Rusujo, estu donita la franca ordeno. Char neniam pri distingo de eksterlandaj civitanoj okazis problemoj kaj pro insisto de eminentaj francaj esperantistoj, la ordeno estis donita, antau ol venis malkonsento de la antisemita rusa registaro. Tial oni, vershajne, preferis ne mencii oficiale la fakton de la distingo de Zamenhof per la ordeno.


— Chu ne estas sherco, ke Zamenhof inventis tajpilon?

— Estis trovita patento pri invento de skribmashino, kiun la germana patenta oficejo donis al Zamenhof en 1891. Ghi estis ne tiom skribmashino, kiom presilo, kaj neniam estis realigita (same kiel multaj aliaj tajpiloj). Tradukon de la patento kun desegnajhoj oni povas vidi en PVZ.


— Kio estas homaranismo?

— Tio estas etik-religia doktrino, kiun iniciatis Zamenhof, por servi kiel ponto por chiuj popoloj. En la tiam dividita mondo ghi apenau povis sukcesi.


— Oni diras, ke Zamenhof deziris reformi Esperanton, sed esperantistoj tion ne permesis.

— Ne, Zamenhof ne deziris reformojn. Sed sub premo de multaj reformemuloj, li publikigis projekton de reformoj, penante kontentigi chiujn. En la vochdonado de la jaro 1894 la plimulto de esperantistoj malakceptis la reformojn.


Parto 2

— Chu vere Zamenhof numeris la esperantistojn lau la ordo de ilia apero?

— Zamenhof intencis chiujare eldoni adresaron de novaj esperantistoj. Dum multaj jaroj li publikigis tiajn adresarojn, kvankam ne tiel regule, kiel li intencis. Interne de chiu adresaro (krom kelkaj lastaj adresaroj) la nomoj sekvis unu la alian lau la alfabeta ordo kaj portis numerojn. Entute ghis la komenco de la 20-a jarcento en ili estis registritaj chirkau 7 000 personoj. Lau konsilo de Zamenhof, multaj esperantistoj metis post la subskribo sian numeron lau la adresaro (Esperantisto No ...). La ideon de numerado Zamenhof elpensis ne tuj: en la unua adresaro, kiu enhavis mil nomojn de personoj, lernintaj Esperanton ghis la mezo de 1889, tiuj numeroj forestis. Kelkaj anoj de la unua adresaro elkalkulis sian numeron kaj indikis ghin post sia subskribo. Ili precipe fieris, se tiu numero estis ducifera. Sed fakte tio tute ne signifas, ke ili estis la plej unuaj esperantistoj; nur, ke iliaj familinomoj komencighas per la unuaj literoj de la latina alfabeto.


— Chu vere iu proksima parenco de rusa caro favoris Esperanton?

— La supre menciita Vladimiro Majnov (la unua konata korespondanto de Ludoviko Zamenhof), estante tre juna homo, sukcesis altiri al Esperanto simpation kaj subtenon ne nur de Leo Tolstoj sed ankau de la fama brita (germandevena) lingvisto Max Muller. Li klopodis altiri al Esperanto favoron de la rusa verkisto K.R. (la Granda Princo Konstantin Konstantinovic Romanov — kuzo de tiama caro de Rusujo Aleksandro III), kies teatrajhon «Renaskita Manfred» li tradukis. Malgrau provoj de Majnov akiri konsenton de K.R. pri la indiko, ke la Esperanta traduko estas farita kun permeso de la autoro, li malsukcesis pri tio. Tiel finighis la sola provo akiri favoron al Esperanto flanke de la cara familio. Tamen, pro tiu klopodo, post pli ol 30 jaroj Vladimiro Majnov estis eksigita el SEU.


— Kiu presis la Unuan Libron?

— Estas konate, ke la Unua Libro (same kiel pluraj aliaj frutempaj Esperantaj libroj) estis presita en Varsovio, en la tipografio de Ch. (au H.) Kelter (kiu, cetere, devis farigi la unuajn litertipojn por Esperanto). Oni longe ne sciis, kio estis la plena antaunomo de la presisto, ghis Adam Zakrzewski skribis en sia historio de Esperanto, ke la presisto nomighis Christian. En alia eldonajho oni nomis lin Charles, kio estas tute nevershajna por Rusio kaj Pollando. Fine Naftali Maimon eltrovis la veron: la nomo de nia unua presisto estis Chaim /Hajim/ Kelter.


— Chu vere aperis du diversaj variantoj de la Unua Libro en la angla lingvo?

— La Unua Libro aperis en la lingvoj rusa, pola, franca kaj germana kun la indiko pri la autoro: D-ro Esperanto. Sed la Unua Libro en la angla (verko No 5) aperis kun la indiko: redaktita de J. St. Evidente, Zamenhof konsciis, ke li ne regis la anglan profunde, tial li petis redaktan helpon de sia samurbano J(ulian) St(einhaus) — eble instruisto de la angla lingvo. Tamen evidentighis, ke la traduko estis tro rigida kaj malbone impresis legantojn. Tial Zamenhof petis al Richard Henry Geoghegan fari novan tradukon, kiu ricevis la saman numeron 5. La antaua varianto (nomebla pranumero 5) estis neniigita. Oni konas nur unu ekzempleron, kiu konservighis kaj estas represita en PVZ. Estas ege interese kompari du anglajn tradukojn; ni notu, ke la dua estas tre flua.


— Chu ne estas strange, ke pluraj Esperanto-pioniroj, shajne, sciis la rusan lingvon?

— Kelkaj libroj de Zamenhof, verkitaj en la rusa lingvo, aperis poste en la franca lingvo kun la indiko, ke ilin tradukis Louis de Beaufront, Esperanto-pioniro el Francio (kaj estonta kunpatro de la reforma projekto Ido). Tio, tamen, ne signifas, ke Beaufront sciis la rusan lingvon. Plej vershajne, Zamenhof pretigis Esperantajn tradukojn de siaj libroj, kiujn Beaufront kaj kelkaj aliaj pioniroj plu tradukis en siajn naciajn lingvojn.


— Chu vere la traduko de la Biblio, farita de Zamenhof, estis de iu shanghita?

— Zamenhof tradukis nur la Malnovan Testamenton (sanktan libron por la judoj kaj kristanoj); la Novan Testamenton tradukis grupo da kristanaj pastroj. Plurajn Bibliajn librojn Zamenhof publikigis dum sia vivo, do ilia traduko certe apartenas al li. Dum la lastaj jaroj de sia vivo per strecha laboro Zamenhof fintradukis chiujn Bibliajn librojn. Por publikigi la Esperantan Biblion en Londono che la Biblia Societo, necesis, ke la traduko estu redaktita de anglikanaj pastroj por konformigi ghin kun la angla traduko.Zamenhof ne kontrauis redaktadon, sed petis, ke tiukaze oni ne indiku lin kiel tradukinton. La redaktado dauris dum pluraj jaroj, kaj la libro aperis nur en 1926 kaj portis la nomon de Ludoviko Zamenhof kiel tradukinto. Esperantologoj supozis, ke la redaktoroj multe modifis la tekston. Sed post kiam Ludovikito sukcesis presi faksimile la manuskripton, kiu estas konservata en la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio, evidentighis, ke modifoj estis nemultaj kaj ghenerale negravaj.


— Kial oni diras, ke la unua Esperanto-klubo estis enigmeca?

— Fine de 1888 Nurenberga Mondlingva klubo (volapukista) konvertighis al Esperanto kaj ighis la unua en la mondo Esperanto-klubo. Ghia prezidanto Leopold Einstein estis tre aktiva esperantisto: li publikigis lernolibron kaj artikolojn; bedaurinde li baldau mortis. La klubo komencis eldoni la gazeton «La Esperantisto». Aliflanke, la unua adresaro enhavis nur du adresojn el Nurenbergo: eble plimulto de la anoj de tiu laudire granda klubo nur nomis sin esperantistoj, sed pigris lerni ghin kaj registri sin en la adresaro. Estas tute eble, ke ili estis tre reformemaj; ne hazarde, poste tiu klubo konvertighis al Ido, poste al Occidental ktp.


— Chu la profesia laboro de Zamenhof estis sukcesa?

— Ne tute. Li komencis sian laboron kiel ghenerala kuracisto. Sed li estis tro sentema, kaj suferoj de pacientoj afliktis lin. Tial li studis plu en Vieno kaj specialighis kiel okulisto. Zamenhof kuracis loghantojn de malrichaj judaj kvartaloj, kaj tiu laboro ne donis sufichan profiton por vivteni lin kaj lian familion. Lia kuracista praktiko suferis ankau pro tio, ke li fordonadis tre multe da tempo al la afero Esperanto. La financa memstareco de Zamenhof komencighis nur en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Eble tio estis ligita kun la amasa elmigrado de judoj el Rusio en Usonon. Usono zorgis, ke en la landon ne trafu personoj malsanaj je trahomo. Tiu okulmalsano estis disvastigita en Rusio, do okulkuracistoj subite ekhavis pli da laboro.


— Chu Zamenhof fumis sabate?

— La reguloj de la juda religio malpermesas labori kaj uzi fajron sabate. Hodiau tute ne chiuj judoj strikte sekvas tion. Ankau en la 19-a jarcento cirkonstancoj povis devigi judojn fari esceptojn el tiu tradicio. Kiel kuracisto, Zamenhof ne akceptis pacientojn sabate, sed certe li laboris por Esperanto tiutage en sia hejmo. Char li estis pasia fumanto, li evidente ne povis rezigni pri fumado sabate, sed li ne faris tion publike. Plurfoje li provis chesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon.


— Kiu estis la unua interparolanto de Ludoviko Zamenhof?

— Tradicie oni opinias, ke tiu estis Antoni Grabowski. Tamen oni povas esti certa, ke multe pli frue Ludoviko parolis en la nova lingvo kun sia edzino Klara kaj juna frato Felikso.

«La Movado», Decembro 1998, Februaro, 1999.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ