| Religiaj
        konceptoj de Zamenhof     La neeviteblaj kontraudiroj inter
        la vivo reala, kiun li observis, kajla idealiste konstruita teorio homaranisrna kauzis, ke
        Zamenhof, konsciante
 sian malfortecon, venis al akcepto de certa kredo religia
        au kvazau-religia.
 En la "Pregho sub verda standardo",
        deklamita de Zamenhof dum la 1-a
 Kongreso, li parolis pri dio, kiel nekonata fortego,
        forto mistera la mondon
 reganta.
 Same en la deka punkto de la "Deklaracio pri
        Homaranismo" li parolas pri
 dio, kiel "la plej alta, por mi nekomprenebla
        forto".
 Nekomprenitaj kaj nekompreneblaj restis por li la
        kreaj fortoj de homa
 socio. Tial mankis al li firma scio pri la ghusteco de la
        vojoj, kiujn li
 volis trairi.
 Mankon de tia scio li anstatauas per kredo
        religia, - vere nobligita kaj
 idealigita.
 En la temploj homaranaj, kies kreon li sopiris,
        Zamenhof rekomendis
 anstatau iuj ritaj diservoj auskultadi:
 "la verkojn de la grandaj instruintoj de
        la homaro, pri la vivo kaj
 morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al
        la eterneco..."
 ("Homaranismo (Hilelismo)", Peterburgo, 1906.
        p. 15).
 Zamenhof ne volis scii, sed sendube li sentis ke
        lia filozofio tute ne
 alkonformighas al la reala vivo. Li ne povis esti
        absolute certa, ke la
 projektata de li solvo por sociaj problemoj donos solvon
        kontentigan por
 chiuj maldolchaîoj de la nuna vivordo.
 Por li plua garantio kredi al sia verko estis
        kredo al tiu forto
 nekonata, kiun ignoras kaj kiun ne bezonas homoj, kies
        penso trapenetris la
 realan iron de la homa historio kaj kiuj ekkomprenis la
        verajn fortojn, tiun
 iron influantaj.
 Zamenhof volis, ke homoj aliaj ne travivu tiun
        tragedion de hezito kaj
 de fantoma scrchado, kiun travivis li mem, kiam li,
        deksesjara
 knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne
        havante ghustan ideon
 pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian
        idealisman konceptaron,
 reveni al dio kaj religio.
 Zamenhof volis:
 "savi sian posteularon kontrau
        senprogrameco kaj konsekvence kontrau
 refalo en gente-religian shovinismon".
 Certe jam ne konvinkige, sed artifike sonas la
        alvoko, kiun preparis
 Zamenhof dum milito por la projektata kongreso por
        neutrale-homa religio:
 "lnfanon oni ne povas nutri per
        abstraktaj teorioj kaj reguloj, ghi
 bezonas impresojn kaj senteblan eksterajhon: kiel kruele
        ofte suferas infano
 de senreligiulo, kiam ghi vidas alian infanon, eble tre
        malrichan, sed kun
 felicha koro, irantan en sian preghejon, dum ghi mem
        havas nenian gvidantan
 regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!"
        (E. Privat, "Vivo de Zamenhof",
 London, 1920, p. 175).
 La gvidanta regularo povas esti donata al la
        infano tute sendepende de
 iu edukado religia. Necesas nur, ke la edukado, gvidanta
        regularo, festoj
 kaj moroj starigitaj - donu al infanoj certan volon,
        firman scion kaj
 konvinkon por la vivo.
 En Sovetio senreligia edukado donas al la infanoj
        multe pli da veraj
 vivo-principoj, ol povas doni iuj ajn instruoj de
        ekleziuloj diversspecaj.
 Certa-sence tiuj sovetiaj infanoj kreskos kaj estos lau
        volo, scio kaj
 konvinko veraj kaj indaj homaranoj.
 Al Ludoviko Zamenhof infano kaj junulo tiu scio
        kaj tiu konvinko mankis
 kaj lia volo ne mankinta kondukis lin al falsaj teorioj
        artefaritaj,
 idealistaj.
 |