Ida LISICHNIK AL
ZAMENHOF
Ho, kiel mi trovu la
vortojn plej fortajn,
por glori
elkore la Majstron senmortan,
esprimi la senton de nia estimo,
de nia dankemo kaj amo senlima!
La homo - la regho de l' ter', de l' aero,
solvinta l' enigmon de l' spac' stratosfera,
al si subiginta la fortojn potencajn
de l' vasta natur', de l' atom' la esencon -
senhelpa nur restis en unu rilato:
ne povis paroli kun sia gefrato!
La homoj fieraj, de l' mondo la estroj
sin interkomprenas... per signoj kaj gestoj!
La Majstro plenumis la revon miljaran
pri ilo komuna de l' interkompreno,
kaj sian kreajhon genian, elstaran
al ni li transdonis: Parolu senghene!
Nenion mi volas por mi rekompence -
sed uzu la lingvon vi nur bonintence,
neniam farighu ghi il' de milito,
de malamikec', shovinisma spirito.
La mondo ne konis kreajhon similan!
La lingvon perfektan, mirinde facilan
la Majstro donacis al muta homaro -
Ghi danke lin benis pro lia bonfaro.
Sed Zamenhof estas ne sole glorata -
li estas profunde kaj kore amata.
Li mem, lia vivo farighis simbolo
de sinoferemo, modesto kaj volo.
De tagoj junulaj ghis lasta kor-bato
de l' alta ideo li restis soldato;
al ghi li oferis sen ia hezito
bonstaton, trankvilon, trezoron spiritan.
Farinte plej richan donacon sur tero,
li vivis kaj mortis ja mem en mizero.
Decide rifuzis li rajtojn autorajn
kaj ech manifeston de sentoj elkoraj.
Kruela, tragika atendis lin sorto:
dum salvoj kanonaj atingis lin morto.
Sur kampoj militis dischiploj perforte,
kaj sangis l' animo de l' Majstro senvorte.
Kaj ne akompanis anaro multnombra
la grandan mortinton je l' voj' al la tombo.
Soleca, kun sento de prema angoro
foriris la Majstro kun vundo en koro.
Forpasos jarcentoj. Finighos militoj.
Forgesos la homoj pri l' temp' malbenita,
pri luktoj naciaj, pri baroj de l' lingvo,
pri akra batalo por gajno-atingo.
Sed Zamenhof vivos en chies memoro!
Ne velkos de lia kreajho la gloro.
Kaj restos senmorta al li monumento -
la lingvo de paco kaj interkonsento!
1958
|