(1818 - 1883)

, ...

-, -, - , . ... :
, ...

; ; . , ; :
, ...

. , ; , , - , . - , - , , , , ! ,- , !
, ...

... , , - , ...
, ...

... . , , , , , , ; , , , , , - ...
, ...

... ? , , ... ... ... ... ...
, ...

, 1879

HO, KIEL BELAJ, FRESHAJ ESTIS ROZOJ...

"Ho, kiel belaj, freshaj estis rozoj!" -
la vers' senchese sonas en memor'...
Jen pasis jaroj - sed dum vivo proza
de longa temp' ghi restas en la kor'.
Nun estas vintr' kun frosto furioza,
kandelo sola lumas en chambret'...
"Ho, kiel belaj, freshaj estis rozoj!" -
la vers' en kapo sonas kun ripet'.
Kaj mi imagas eksterurban domon:
noktighas post serena la vesper',
jen de rezed' kaj de tili' aromo
el la ghardeno shvebas en aer'.
Sur rand' fenestra sidas junulino,
rigardas shi atente al chiel'.
Duonfermita demandanta busho,
okuloj simplanimaj en inspir',
vizagh' tenera, pura kaj kortusha,
nedisflorinta brust' en ritma spir'...
Mi ne kuraghas diri pri pasio,
sed amas shin kun ardo kaj sincer'...
"Ho, kiel belaj estis rozoj" tiam,
kaj kiel batis koro en esper'!
La frost' koleras, krakas la kandelo,
kaj mallumighas chiam pli kaj pli...
"Ho, kiel freshaj estis rozoj belaj..." -
audighas maljunula flustr' al mi...
Aperas bild' alia, bild' kvieta:
bru' familia gaja de junec',
du kapoj kun infanaj okuletoj,
diskreta rido, vochoj kun kares',
pli fore, en interno de l' salono
la junaj manoj kuras lau klavar',
de Lanner milda vals' ne supersonas
murmuron de l' antikva samovar'...
Finbrulis la kandel'... kaj kiu tusas
malklare, rauke kaj obtuze nun?
Volvighis bule kaj senbrue kushas
la sola kamarad' - maljuna hund'...
Mi restis sola... Lasta la ripozo...
forpasis chiuj - ilin prenis mort'...
"Ho, kiel belaj, freshaj estis rozoj!.."
Frostsentas mi... Kruela estas sort'.

tradukis Antonina Tonti

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !