* * *


,

.

,

,
:


,

.

,
-
,
.

1827

* * *

En Siberio, en ekzil',
Rezistu sorton kun fiero.
Ne vanos via maltrankvil'
Kaj strebo alta al libero.

Esper', de malfelicho frat',
En la obskuro kaj malhelo
Vin vekos gaje al agad';
Alvenos hor' de nia celo:

La amo kaj amika sent'
Atingos vin post fera krado,
Samkiel al karcer-putrado
Alvenas mia vocha vent'.

Disfalos forto de katen',
Karcer' ruinos - kaj libero
Vin gloros ghoje kun sincero
En la triumfo de reven'.

1827

* * *

, ,
:

.

!

, -
, ...

, ,
, ;
-
.

, ,
:

.

1828

* * *

Ne kantu, kara belulin',
La kantojn de Gruzio trista:
Rememorigas ili min
Pri mia viv' che bordo dista.

Ho ve! Rememorigas min
Kruela via kavatino
Pri step' kaj luna ilumin',
Kaj fora povra junulino.

La karan ombron de l' junagh'
Mi ekforgesas, vin vidante,
Sed kantas vi - kaj la miragh'
Tuj antau mi revenas hante.

Ne kantu, kara belulin',
La kantojn de Gruzio trista:
Rememorigas ili min
Pri mia viv' che bordo dista.

1828

.

,
,
,


,

.

1828

PORTRETO

Kun sia ardo de anim',
Kaj de l' pasioj flama forto
Inter virinoj de la Nordo
Aperas foje shi sen tim',
Kaj aspirante en impeto
Trans morojn de laika mond',
Senleghas shi, kvazau kometo
En la rigora astra rond'.

1828

* * *

,
:
! ?
?

:
, ;

.

,
,
,
.

,
,

, .

1828

DU KORVOJ

Korv' al korvo flugas kaj
Ghin demandas en malgaj':
"Kion ni tagmanghi povus?
Kie manghon ian trovus?"

Korv' al korvo: "Scias mi,
Kie manghon trovos ni:
Kavalir' sub alta arbo
Kushas morta, kiel garbo.

Kiu, kial murdis lin,
Scias lia chevalin',
Lia falko kaj ankorau
Nur edzino lia kora.

Sed la falko forrapidis,
La rival' chevalon bridis,
La edzin' atendas iun -
Ne l' mortintan, la alian".

1828

*.

,
, ,
, ,
- .


,

.

,
,

.


-

.

,
, ,

.


,

.


,

;

-
,

.


,

.

* .

1828

ANCHAR'

Dezerte, en senviva spac',
Sur arda kaj varmega tero
Terure staras kun minac'
Ancharo, arbo de sufero.

Naturo de soifa step'
Ghin naskis en kolera horo,
Veneno en fluanta streb'
Plenigis arbon per doloro.

Kaj gutas la venen' al ter'
Dum ardas de tagmezo flamo,
Ghis la alveno de vesper'
Ghi solidighas je balzamo.

Ne flugas bird' al tiu lok',
Ne venas besto pro teruro,
Nur nigra vento kun sufok'
Impete blovas en obskuro.

Kaj kiam nubo per torent'
Akvumas arbon de la morto,
Disfluas akvo en moment'
Jam plena de venena forto.

Sed sendis hom' al tiu lok'
Alian homon por veneno.
Foriris li lau regha vok'
Ghis la alveno de mateno.

Kaj venis li kun la venen',
Prenita de la arbo morta,
Kun frunto shvita, en chagren',
Konfuzoplena kaj senvorta.

En tendo regha kun sindon'
Li kushis pala kaj mizera,
Kaj mortis sklavo apud tron'
De potenculo plej severa.

Kaj dume sagojn por milit'
Venenis regh' kun ruza celo,
Al fremda tero sen hezit'
Li sendis morton en kruelo.

1828

.

Procul este, profani.


.
-

.

:
" ?
,
?
? ?
, ,
?
,
:
?"

.

, .
, , !
,
, ;
-
.
, .
!... ?
:
.

.

, ,
, ,
:
.
, ,
, , ;
,
, , ;
.
, ,
,
.

.

-
!
,
!
.


, , ; -
, !

, - !
, ,
,
?
,
, ,
,
.

1828

POETO KAJ HOMAMASO

Procul este, profani! (For, profanoj!)

Poet' sur liro inspirplena
tintadis per neglekta man'.
Li kantis - kaj orgojla, splena
auskultis lin popol' kunvena
kaj mens' sensenca de profan'.

Kaj vochis plebo-rezonanto:
"Por kio vane la orel'
suferu pro l' sonora kanto?
Nin vokas li al kia cel'?
Pri kio tintas kaj instruas?
Pro kio korojn tushas, skuas
kun kapricem' de magiant'?
Chi-kanto, kiel vent' libera,
sed kiel vento efemera:
kia util' al ni de l' kant'?"

La poeto

Silentu, stulta chi popol',
sklavar' mizera de labor'!
Min tedas cia plend' malvera;
ci, tera verm', ne chielfil',
lau pezo taksas pri l' util'
de la idolo Belvedera.
Ghi kvazau sen util' por ci,
sed estas di' ja chi-marmoro!..
Lau ci, fornpoto - pli valoro:
kuiras manghon ci en ghi.

La plebo

Se de l' chiel' vi elektito,
talenton, dia direktito,
por bono uzu de l' popol',
por korektad' de l' frata kor'.
Ni - etanimaj, ni - perfidaj,
sendankaj, stultaj, korkastritaj,
malicular' senhonta ni,
sklavar' de klacho, kalumni':
ni - nesto de malvirtoj - bulo,
vi helpus nin per lecion'
de via am' al proksimulo
kaj ni obeos al admon'.

La poeto

Vi iru for! Poeton pacan
ne tushas via fidestin'!
Rigidu en malchast' audaca,
de l' liro voch' ne vekos vin.
Vi nauzas min, kiel sepulto.
Pro via malicem' kaj stulto
baraktas vi ghis nuna hor'
sub vip', karcero kaj topor', -
al vi sufichas, sklava raso!
En viaj urboj rubamason
balaas oni, - jen util'!
Sed forgesinte pri l' altaro
kaj oferdono, chu pastraro
procedos per la balail'?
Ne por tumulta viv' de homoj,
ne por profit' au militir',
naskitaj ni por dolchaj sonoj,
por preghoj kaj por la inspir'.

1828

* * *

;
.
; ;
,
, ...
, ,
- ,
.

1829

* * *

Sur holmoj de Gruzi' ekkushas nokta frisk';
Mi al Aragva brua venas.
Facile tristas mi; serenas mia trist';
De vi malghojo mia plenas.
De vi, de sole vi... La senton de amar'
Nenio premas nek disblovas,
Kaj ardas mia kor' kaj amas ree, char
Ne ami - simple ghi ne povas.

1829

* * *

: , ,
;
;
.
, ,
, ;
, ,
.

1829

* * *

Mi amis vin. Ankorau amo mia
Ne mortis tute en tremanta kor',
Sed ghi ne tushu je trankvilo via,
Ne trafu vin hazarde per dolor'.

Mi amis vin senvorte, senespere,
Kun brul-jhaluz', kun la turmenta flam';
Mi amis vin profunde kaj sincere, -
Nun benu vin eterne sama am'.

1829

Reen al "Pushkin"

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !