Notoj de A. S. Pushkin (p)

1 Vasilij Leontjevich Kochubej', ghenerala jughisto, unu el prauloj de la nunaj grafoj.

2 Hutoro - eksterurba domo.

3 Kochubej' havis kelkajn filinojn; unu el ili estis edzinighinta al Obidovskij, nevo de Mazepa. La menciata chi tie havis la nomon Matrjona.

4 Mazepa en vero svatis sian baptofilinon, sed oni rifuzis al li.

5 Legendo atribuas al Mazepa kelkajn kantojn, ghisnune konservighintajn en memoro popola. Ankau Kochubej' en sia denunco mencias patriotan baladon, kvazau verkitan de Mazepa. Ghi rimarkindas ne sole en historia aspekto.

6 Bunchuko kaj bulavo (= madzo. - M. B.) - signoj de hetmana potenco.

7 Vidu Mazepan de Bajron.

8 Doroshenko, unu el herooj de antikva Malorossio, nepacigebla malamiko de la rusa regado.

9 Grigorij Samojlovich, filo de hetmano, ekzilita en Siberion en la komenco de la regado de Petro I.

10 Simeon Palij', hhvastova kolonelo, glora rajdisto. Pro arbitraj invadoj li estis ekzilita en Jenisejsk, lad plendoj de Mazepa. Kiam tiu chi lasta montris sin perfidulo, do ankau Palij', kiel radika malamiko lia, estis revenigita el la ekzilejo kaj cheestis la Poltavan batalon.

11 Kostja Hordijenko, kosha (t26) atamano de zaporoghiaj kozakoj. Poste li transiris al Karlo XII. Li estis kaptita kaj ekzekutita en 1708 j.

12 20 000 kozakoj estis senditaj en Liflandon.

13 Mazepa en unu letero riprochas Kochubejon pro tio, ke lin gvidas edzino lia, fiera kaj altpvudenta.

14 Iskra, poltava kolonelo, kamarado de Kochubej', dividinta kun li lian komploton kaj la sorton.

15 Jezuito Zalenskij, princino Dulska kaj ia bulgara arkiepiskopo, pelita el sia patrolando, estis la chefaj agentoj de Mazepa perfido. La lasta en aspekto de mizerulo iradis el Pollando en Ukrajnon kaj reen.

16 Tiel oni nomis la manifestojn de hetmanoj.

17 Filip Orlik', ghenerala kancelariisto, kompano de Mazepa, post la morto (en 1710) de tiu chi lasta ricevis de Karlo XII senvaloran titolon de malorossia hetmano. Poste li ighis mahometano kaj mortis en Benderoj chirkau 1736.

18 Bulavin, dona kozako, ribelinta chirkau tiu tempo.

19 Sekreta sekretario Safirov kaj gr. Golovkin, amikoj kaj protektantoj de Mazepa; sur ili, laujuste, devas kushi teruro de la jugho kaj ekzekuto de la denuncintoj.

20 En 1705. Vidu notojn por la Historio de Malorossio far Bantish-Kamenskij.

21 Dum la nesukcesa militiro en Krimeon Kazi-Girej proponis al li unuighi kaj kune ataki la rusajn trupojn.

22 En siaj leteroj li plendis, ke la denuncintojn oni torturis tro facile, sencede postulis ilian ekzekuton, komparis sin kun Susanna, senkulpe kalumniita de senleghecaj olduloj, sed la grafon Golovkin kun la profeto Danielo.

23 Vilagho de Kochubej'.

24 Jam kondamnita al morto, Kochubej' estis torturita en la militistejo de la hetmano. Lau la respondoj de la malfelichulo videblas, ke oni pridemandis lin pri trezorajhoj de li kashitaj.

25 Militistaro, vivdependa persone de hetmanoj.

26 Fortaj rimedoj, uzitaj de Petro kun kutima lia rapido kaj energio, tenis Ukrajnon en obeemo:
"1708 novembre la sepan, lau ukazo de la reganto, kozakoj lau kutimo sia libervoche elektis kiel hetmanon la kolonelon staroduban Ivanon Skoropadskij.
La okan venis al Gluhov la kieva, la chernigova kaj la perejaslava episkopoj.
Kaj la nauan kondamnis Mazepan tiuj chi arkiepiskopoj publike; samtage ankau la personajhon (pupon) de tiu perfidulo Mazepa oni elportis kaj, demetinte la kavalerion (kiu sur tiun personajhon estis vestita kun banto), la personajhon jhetis en la manojn de ekzekutisto; la ekzekutisto ghin preninte kaj krochinte al shnuro, trenis lau strato kaj lau la placo ech ghis pendumilo, kaj poste pendigis.
En Gluhov la dekan oni ekzekutis Chechel-on kaj ceterajn perfidintojn..."
(Taglibro de Petro la Granda).

27 Malorossia vorto. Ruslingve - ekzekutisto.

28 Chechil furioze defendis Baturin kontrau trupoj de princo Menshikov.

29 En Dresden al regho Augusto: Voltaire. Histoire de Charles XII.

30 - Ah, via majesto! bombo!.. - "Kio estas komuna inter la bombo kaj la letero, kiun oni al vi diktas? skribu". Tio chi okazis multe pli poste.

31 Nokte Karl, mem esplorante nian tendaron, trafis kozakojn, sidintajn che fajro. Li ekrajdis rekte al ili kaj unun el ili mortpafis propramane. La kozakoj faris kontrau li tri pafojn kaj grave vundis lian kruron.

32 Dank' al brilaj ordonoj kaj agoj de princo Menshikov, sorto de la chefa batalo estis decidita anticipe. La afero dauris malpli ol du horojn. Char (estas dirite en la Taglibro de Petro la Granda) la nevenkeblaj sinjoroj svedoj baldau spinon sian montris, kaj per niaj trupoj tuta malamika armeo estas sufiche renversita. Petro poste multon pardonis al Danilich pro la meritoj, faritaj en tiu tago de la generalo princo Menshikov.

33 L'Empereur Moscovite, penetre d'une joie qu'il ne se mettait pas en peine de dissimuler (ja estis pri kio ghoji), recevait sur le champ de bataille les prisonniers qu'on lui amenait en foule et demandait a tout moment: ou est done mon frere Charles'?......Alors prenant un verrre de vin: A la sante, dit-il, de mes maitres dans Part de la guerre! - Renschild lui demanda: qui etaient ceux qu'il honorait d'un si beau titre. - Vous, Messieurs les generaux Suedois, reprit le Czar. - Votre Majeste est done bien ingrate, reprit le Comte, d'avoir tant maltraite ses maitres.

(La moskva imperiestro, penetrita je ghojo, kiun li ech ne penis kashi... akceptis en la batalkampo la kaptitojn, kiujn oni kondukadis al li amase, kaj foj-de-foje demandadis: "Sed kie estas tamen mia frato Karl?"......Tiam, preninte glason da vino, li diris: "Je la sano de miaj instruistoj pri militarto!" Renshild demandis lin, kiun li honorigis per tiu glora titolo. "Vin, sinjoroj svedaj generaloj", - respondis la caro. "Tiuokaze via majesto estas tre nedankema, - respondis la grafo, - vi tiel mave kondutis rilate al viaj instruistoj" (fr.)).

34 La senkapigitaj korpoj de Iskra kaj Kochubej estis fordonitaj al la parencoj kaj entombigitaj en la Kieva Lavro; super ilia cherko estas chizita la sekvanta skribo:
"Êòî åñè ìèìî ãðÿäûé î íàñ íåâåäóùèé,
Åëèöû çäå åñòåñìî ïîëîæåíû ñóùè,
Ïîíåæå íàì ñòðàñòü è ñìåðòü ïîâåëå ìîë÷àòè,
Ñåé êàìåíü âîçîïèåò î íàñ òè âåùàòè,
È çà ïðàâäó è âåðíîñòå ê Ìîíàðñå íàøó
Ñòðàäàíèÿ è ñìåðòè èñïèéìî ÷àøó.
Çëóäàíèåì Ìàçåïû, âñåâå÷íî ïðàâû,
Ïîñå÷åííû çîñòàâøê òîïîðîì âî ãëàâû;
Ïî÷èâàåì â ñåì ìåñòå Ìàòåðè Âëàäû÷íå,
Ïîäàþùèÿ âñåì ñâîèì ðàáîì æèâîò âå÷íûé.
Ðîêó 1708, ìåñÿöà èþëÿ 15 äíÿ, ïîñå÷åíû ñðåäü Îáîçó âîéñêîâàãî, çà Áåëîþ Öåðêîâüþ íà Áîùàãîâöå è Êîâøåâîì, áëàãîðîäíûé Âàñèëèé Êî÷óáåé, ñóäèÿ ãåíåðàëüíûé; Èîàíí Èñêðà, ïîëêîâíèê ïîëòàâñêèé. Ïðèâåçåíû æå òåëà èõ èþëÿ 17 â Êèåâ è òîãî æå äíÿ â îáèòåëè ñâÿòîé Ïå÷åðñêîé íà ñåì ìåñòå ïîãðåáåíû".

Traduko de la slava skribo:
"La preterpasanto, kiu pri ni ne scias,
Ke ni estas chi tie enterigitaj,
Char al ni torturo kaj morto ordonis silenti,
Tiu chi shtono krie pri ni al vi rakontos,
Kaj pro vero kaj fideleco ilia al la monarko.
Ni eltrinku la pokalon da sufero kaj morto,
Pro krimo de Mazepa. Ni, eterne pravaj,
Estas ekzekutitaj per forhako de la kapoj;
Ni ripozas en chi tiu loko de la Dipatrino,
Donanta al chiuj siaj sklavoj eternan vivon.
En la jaro 1708, monato julio, la 15an tagon, estas ekzekutitaj inter la militejo trans Blanka Templo en Borshchagovka kaj Kovshevo, la nobla Vasilij Kochubej', jughisto ghenerala; Joan Iskra, kolonelo poltava. Estas venigitaj iliaj korpoj la 17an de julio en Kievon kaj samtage en la sankta azilo Pechera en chi tiu loko entombigitaj".

Notoj de la tradukinto (t)

1 Esplorantoj de Pushkin-verkoj ghis nun ne certas, al kiu estis dedichita la poemo. Lau la plej vaste konata versio Pushkin verkis la charman dedichon por Maria Volkonskaja, edzino de la decembristo (unu el la gvidintoj de la kontraucara komploto en decembro 1825), kiu sekvis la edzon al la Siberia ekzilo.

2 Litauro (= timbalo) - kupra muzikilo, simila al gongo.

3 Ukrajno, Malorossio - tiutempaj nomoj de Ukrainio.

4 Bulavo, bunchuko - porfestaj signoj de hetmana potenco.

5 Bogdano - Bogdan (Zinovij) Hhmelnickij, ukraina hetmano, militinta kontrau la pola regado kaj subskribinta en 1654 la kontrakton pri unuigho inter Ukrainio kaj Rusio.

6 Diba - speco de ekzekutilo.

7 Tak - ukrainlingve - "jes; tiel".

8 Bulato - speciale hardita shtalo por armiloj.

9 Bahhchisaraj' - urbeto en la Krimea duoninsulo, estinta sidejo de la hhanoj.

10 Blanka Templo (Belaja Cerkovj, Bila Cerkva) - urbeto apud Kievo.

12 Klevreto - konfida servisto.

13 Sekiro - speco de hakilo.

14 Gamalij, Zabela - famaj estroj de Zaporoghia kozakaro.

15 Hromado - estrarkunveno de kozaka militistaro.

16 Namosto - speciala podio, konstruata por videbligi publikan ekzekuton.

17 Kardinal' renoma - la kardinalo Montalto (XVI jc). Malsana, uzanta lambastonojn, li estis elektita kiel Papo (sub la nomo Siksto V) far kardinaloj, kiuj opiniis, uzante lian feblecon, mem regi la aferojn de katolika eklezio. Sed tuj post la elektoj evidentighis, ke la malsano estis imitita. Siksto V estis unu el la plej energiaj agantoj de la roma trono.

18 Rado - konsilio de kozakaj reprezentantoj por solvo de la plej gravaj problemoj.

19 Stano - tendaro, loko por armea ripozo en kampo.

20 Rozen A., Shlipenbahh Volmar Anton - koloneloj de la sveda armeo.

21 Sheremetev Boris Petrovich - general-feldmarshalo.

22 Brus Jakov Vilimovich - artileriestro;
Bour Rodion Hristianovich - infanteria generalo;
Repnin Anikita Ivanovich - princo, kavalerigvidanto.

23 De la felicho dorlotita
La potenculo sen deven' - Menshikov Aleksandr Danilovich, favorato de Petro.

24 Bendero - urbeto en nuntempa Moldovo.

25 Soboro - ortodokseklezia kongreso.

26 Kosha atamano - kozaka gvidanto de kosh' (=duonregimento).


Suplementoj

Aleksandr Pushkin

Antauparolo al la unua eldono

La Poltava batalo estas unu el la plej gravaj kaj la plej felichaj eventoj dum la regado de Petro la Granda. Ghi defendis lin kontrau la plej danghera malamiko; ghi firmigis la rusan potencon en sudo; ghi garantiis novajn entreprenojn en nordo kaj pruvis al la shtato sukceson kaj bezonon de la reformado, efektivigata far la caro.

La eraro de la sveda regho ighis proverba. Oni lin riprochas pro nesingardemo, oni trovas lian militiron al Ukrajno senpripensa. Al kritikantoj vi ne sukcesos komplezi, des pli post malsukceso. Karlo, tamen, per tiu chi militiro evitis la gloran eraron de Napoleono: li ne iris Moskvon. Kaj chu povus li esperi, ke Malorossio, chiam maltrankvila, ne estos logita per la ekzemplo de sia hetmano kaj ne ekribelos kontrau nelonga regado de Petro, ke Levengaupt dum tri tagoj sinsekve estos venkata, ke, finfine, 25 mil svedoj, gvidataj de sia regho, ekfughos de la narvaj fughintoj? Petro mem longe hezitis, evitante gheneralan batalon, "jako zelo opasnogo dela" (kiel tro dangheran aferon - M. B.). En tiu chi militiro Karlo XII malpli ol iam fidis al sia felicho; ghi cedis al la genio de Petro.

Mazepa estas unu el la plej rimarkindaj personoj de tiu epoko. Kelkaj verkistoj volis fari el li heroon de libero, novan Bogdanon Hmelnickij*. Historio prezentas lin kiel gloramanton, mergighintan en malico kaj kruelaj faroj, kalumniinton de Samojlovich, lia bonfaranto, pereiginton de la patro de malfelicha lia amatino, perfidinton de Petro antau ties venko, perfidinton de Karlo post ties malvenko; rememoro pri li, anatemita far eklezio, ne povas eviti ankau kondamnon de homaro. Iu en romantika novelo** prezentis Mazepan kiel maljunan poltronon, palighantan antau armita virino, inventantan rafinitajn hororajhojn, taugajn por franca melodramo etc. Preferindas disvolvi kaj klarigi veran karakteron de la ribela hetmano, ne kripligante arbitre la historian personon.

* K. F. Rileev en la poemo "Vojnarovskij" (1825).
**
Je. Aladjin en la novelo "Kochubej"' (1828).


Aleksandr Pushkin

Refutoj al la kritikoj

Habent sua fata libelli*. "Poltavo" ne havis sukceson. Vershajne, do, ghi ne valoris tiun, sed mi estis dorlotita per la akcepto de miaj antauaj, multe malpli fortaj verkoj; aldone, la verko estas tute originala, sed ni ja por tiuj pledas.

Niaj kritikistoj ekdeziris klarigi al mi la kauzon de mia malsukceso* - kaj jen kiamaniere.

Ili unue anoncis al mi, ke neniam iu ajn vidis, ke virino enamighus al maljunulo, kaj ke, sekve, la amo de Maria al la olda hetmano (NB. historie pruvita) ne povis ekzisti.

"Chu vere vi - Cheston'? Mi scias, sed ne kredas"*.

Mi ne povis kontentighi je tiu klarigo: amo estas la plej kaprica pasio. Mi ne parolas jam pri malbelo kaj stulto, chiam pli preterataj ol juno, sagho kaj belo. Rememoru la legendojn mitologiajn*, la metamorfozojn Ovidiajn, Ledan, Filiran, Pasifaan, Pigmalionon - kaj konfesu, ke chiuj chi elpensajhoj ne fremdas al poezio. Kaj Otello, la olda negro, loginta Desdemonan per la rakontoj pri siaj vojaghoj kaj bataloj? Kaj Mirra, inspirinta al la itala poeto unun el la plej bonaj liaj tragedioj?

Maria (au Matrjona) logita estis, oni diris al mi, per vanto sed ne per amo: alta estas la honoro por la filino de la ghenerala jughisto - esti konkubino de hetmano! Plu oni diris al mi, ke mia Mazepa estas malica kaj stulta oldulacho"*. Ke montris mi Mazepan malica, pro tio mi pentas: mi ne trovas lin bona, precipe en la minuto, kiam li klopodas pri ekzekuto de patro de la junulino, kiun li delogis. Stulteco de homo ja montrighas chu el liaj agoj au el liaj vortoj: Mazepa agas en mia poemo ghuste samtiel, kiel en la historio, kaj paroloj liaj klarigas lian historian karakteron. Oni atentigis min, ke Mazepa mia estas trovenghema, ke malorossia hetmano estas ne studento kaj pro vangofrapo au tirado de lipharoj li venghi ne ekvolos. Denove estas la historio, dementita far literatura kritiko, - denove mi scias sed ne kredas! Mazepa, edukita en Europo en lia tempo, kiam nocioj de nobela honoro estis plej altgrade fortaj, - Mazepa povis memori longe la ofendon de la moskva caro kaj venghi lin che okazo. En tiu trajto estas tuta lia karaktero, kasha, kruela, konstanta. Tiri ljahhon* au kozakon je lipharoj egalis al tiro de rusiano je barbo. Hhmelnickij rekompence pro chiuj ofendoj, toleritaj, shajne de Chaplickij, ricevis, lau verdikto de Rzecz Pospolita* fortonditan lipharon de sia malamiko (vd. la Kronikon de Koniskij)*. La olda hetmano, antauvidante la malsukceson, vidalvide kun la kompano insultas en mia poemo la junan Karlon kaj nomas lin, shajne, knabacho kaj ekstravaganculo: la kritikistoj grave mokis min pro la senbaza opinio pri la sveda regho. Mi diris ie, ke Mazepa al neniu estis anime ligita: la kritikistoj referencis al propraj vortoj de la hetmano, certiganta Marian, ke li amas shin pli ol gloron, pli ol potencon. Kiel mi respondu al tiaj kritikoj?

La vortoj lipharoj, jelpi, levighu, Mazepa, oho, jam temp' - shajnis al kritikistoj malaltigitaj, burlakaj* esprimoj. Kion fari?

En la "Heroldo de Europo" oni menciis, ke la titolo de la poemo estas erara kaj ke, vershajne, ne nomis mi gin Mazepa, por ne rememorigi pri Bajron. Tio justas, sed estis tie chi ankau aliu kauzo: la epigrafo. Ankau la "Fontano de Bahhchisaraj'" en la manuskripto estis nomita Haremo, sed la melankolia epigrafo (kiu certe estas pli bona ol la tuta poemo) delogis min.

Cetere, pri "Poltavo" la kritikistoj rememorigis, do, ankau la "Mazepan" de Bajron; sed kiel ili komprenis ghin! Bajron konis Mazepan nur lau la Voltera "Historio de Karlo XII". Lin impresis nur la bildo de homo, ligita al sovagha chevalo kaj galopanta lau stepoj. La bildo estas, certe, poetika, kaj, do, vidu, kion li el ghi faris. Sed serchu tie chi nek Mazepan, nek Karlon, nek la mornan, malamatan, turmentan personon, kiu reliefighas en preskau chiuj verkoj de Bajron, sed en "Mazepa" ghuste ne. Bajron ech ne pensis pri tiu: li prezentis vicon da bildoj - unu pli efika ol alia - jen chio: sed kia flama estas la kreajho! kia largha, rapida peniko! Se, tamen, sub lian plumon trafus la historio pri delogita filino* kaj ekzekutita patro, do, vershajne, neniu kuraghus post li tushi tiun teruran objekton.

Leginte unuafoje en "Vojnarovskij" la versojn:

"Edzinon de la suferanto Kochubej'
Kaj la filinon lian delogitan"
*, -

mi miris, kiel povis la poeto preterpasi tiom timigan fakton.

Trosharghi per elpensitaj terurajhoj historiajn karakterojn ne estas ago malfacila, nek nobla. Kalumniado ech en poemoj chiam shajnis al mi nelaudinda. Sed en la priskribo de Mazepa preterlasi tiom rimarkindan historian trajton estis ago ech malpli pardoninda. Tamen ja kia ghi estas nauza objekto! ech ne nun bona nobla sento! ech ne unu kompata trajto! delogo, malamikeco, perfido; malico, etanimeco, kruelo... Delvig* miradis kiel mi povus ekokupighi pri tiu objekto. La fortaj karakteroj kaj profunda tragika ombro, jhetita sur chiujn chi terurajhojn, jen kio allogis min. "Poltavon" verkis mi dum kelkaj tagoj,* pli longe mi ne povus pri ghi min okupi kaj forjhetus chion.

Klarigoj

Habent sun fata libelli - "Libroj havas propran sorton" - la verso de romia verkisto Terenciano Mauro. Ghi farighis proverbo en la epoko de Pushkin.

Niaj kritikistoj... - Bulgarin en "Filo de la Patrujo", 1829, NN 15, 16; Nadejhdin en "Heroldo de Europo".

Chu vere vi - Cheston"? - el la komedio "Fanfaronulo" de Ja. Knjajhnin.

Rememoru la legendojn... - Pushkin mencias la famajn mitojn de la pratempo.

...Malica kaj stulta oldulacho... - En "Filo de la Patrujo" Mazepa, montrita de Pushkin, estas nomata "freneza kaj venghema oldulacho", "malica stultulo", en "Heroldo de Europo" - "hipokrita, senanima oldulacho".

Ljahho - tiama rusa moknomo de poloj.

Rzecz Pospolita = Pollando.

...La Kronikon de Koniskij - Maksimovich atestas, ke "eksciinte de Pushkin, ke li verkis «Poltavon», ne ankorau leginte Koniskij, mi konatigis lin kun nia malorossia historiisto kaj donis al li hazarde superfluan «Historion de Rusoj»" (Maksimovich M. Verkaro. V. 3. Kievo, 1880. P. 491). En vero, la "Historio" nur estis atribuata al Koniskij (arkiepiskopo Belorusia), sed ghi estis kompilita en la komenco de la XIX jc, onidire, far la fratoj Poletika.

burlako (= haulisto) - dungito, tiranta kun samsortanoj varshipojn trans la sablajojn en rusaj riveroj (kp. la faman pentrajhon de I. Repin).

Eksterlandaj fontoj de la XVIII - komenco de la XIX jc, prezentantaj historion de la Norda Milito, mencias nenion pri la filino de Kochubej'. Iom da faktoj estas kolektitaj pri shi che Golikov. Do, li ilin prunteprenis kaj prezentis, kompletiginte per esencaj arkivaj dokumentoj de Bantish-Kamenskij.

Citajho el dua parto de la poemo "Vojnarovskij".

Delvig - licea amiko de Pushkin, konata poeto.

Pushkin, certe, iom troigis. La poemo grandparte estis verkita vere kun eksterordinara rapideco. La unua kanto, plejparte verkita kaj finita finseptembre de 1828, estis nete reskribita la 3an de oktobro, la dua estis verkita (ne plene) kaj netita al la 9a de oktobro, la tria estis finita nete al la 16a de oktobro. Sed studo de la malnetajhoj montris, ke la unuaj skizoj estis faritaj printempe de 1828.

<<


Reen al "Pushkin"

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ