Samuil Marshak
PROVIZO Damo deponis
provizon: |
![]() |
![]() |
Ricevis la
dam' en stacio kvar verdajn kvitancojn pri tio, ke oni akceptis provizon: divanon, pianon, valizon, kanistron, tornistron, chapelon kaj vilan hundechjon belan. |
Sharghistoj
veturas sur kajon kaj jhetas la ajhojn en trajnon. Do jam en vagon' la provizo: divano, piano, valizo, kanistro, tornistro, chapelo kaj vila hundechjo bela. |
![]() |
![]() |
Sed kiam
horlogho ekfrapis, hundid' el vagono eskapis. Gardist' nur mezvoje rimarkis, ke io el ajhoj jam mankis. |
En tim' li
kalkulas provizon: divano, piano, valizo, kanistro, tornistro, chapelo... Ve! mankas hundechjo bela! |
![]() |
![]() |
Jen vidu:
bojegas che l' rado hirthara hundego granda. Ni tiru ghin al la provizo, al lok', kie kushis valizo, divano, piano, chapelo, kaj iam - hundechjo bela. |
Jen Moskvo. Ni
venis al fin'. Portisto numero dek kvin en charo transportas provizon: divanon, pianon, valizon, kanistron, tornistron, chapelon kaj trenas... hundechjon belan?! |
![]() |
![]() |
L' hundego
abrupte ekblekis, dum damo akute kriegis: - Shtelistoj! Kanajloj! Fatraso! L' hundach' - de alia raso! |
Kolere shi
frapis pianon, piede forpushis divanon, tornistron, kanistron, chapelon... - Redonu hundechjon belan! |
![]() |
![]() |
- Pardonu,
madam'! En stacio vi prenis kvitancojn pri tio, ke oni akceptis provizon: divanon, pianon, valizon, kanistron, tornistron, chapelon kaj vilan hundechjon belan. |
Sed voje - de
jhaudo ghis lundo - l' hundechjo ja kreskis al hundo! tradukis M.Bronshtejn |
![]() |
Самуил Маршак Багаж Дама сдавала в багаж: |