Бывает летом пора; полынь
пахнет так, что сдуреть можно.
Особенно почему-то ночами. Луна
светит, тихо… Неспокойно на
душе, томительно. И думается в
такие огромные, светлые,
ядовитые ночи вольно, дерзко,
сладко. Это даже - не думается,
что-то другое; чудится, ждется,
что ли. Притаишься где-нибудь
на задах огородов, в лопухах, -
сердце замирает от
необъяснимой, тайной радости.
Жалко, мало у нас в жизни таких
ночей. |
||
|
||
MALFELICHO Fojfojas somere la tempo kiam tiel odoris la absinto ghis frenezighi eblas. Tio precipas ial dum noktoj. La luno lumas, silento. Maltrankvilo en la animo, langvoro. Kaj pensas oni dum tiaj grandaj, helaj, venenaj noktoj libere, aroge, dolche. Ech ne pensas, sed io alias: chu shajnvizio, au ionatendo. Kashonestas mi ie en legomghardena posto, inter lapoj - en la koro ech malpulsaj momentoj pro la neklarigebla mistera ghojo. Bedaurinde malmultas tiaj noktoj en nia vivo. Unu el similaj noktoj enmemorighis al mi por la tuta vivo. Aghis mi tiam chirkau dekduon. Brakuminte la genuojn, mi sidis en la legomghardeno kaj obstine rigardis la lunon ghis larmoj-el. Subite audas mi: iu nemalproksime ploras apenau audeble. Mi kapodorsen kaj ekvidis la maljunulon Nechaj, nian najbaron. Ghuste li piedis eta, maldika en longa tola chemizo. Li ploris kaj ion nekompreneblan murmuris. Che la avchjo Nechaev antau tri tagoj mortis la edzino, senpretenda kaj kvieta maljunulino. Ili loghis duope, la infanoj disveturis. La Nechaj-maljunino, avinjo Nechaeva, vivis nerimarkata kaj mortis nerimarkata. Oni eksciis iumatene: "Nechaeva, jen… vidu, ja, kompatindulino," diris la homoj. Elfosis oni tombon, mallevis la avinon Nechaeva-n, terokovris — kaj fino. Mi nun forgesis kiel shi aspektis. Iradis lau la palisaro, vokis la kokinojn "cip — cip - cip." Kun neniu kverelis shi nek tumultis tra la vilagho. Estis shi kaj nun malestas, foriris. Eksciis mi en tiu hela, bona nokto kiom pezume sin sentas eksola homo. Ech se tiom da bonego estas chirkaue kaj tiom varma kaj kara tero, do tute ne timinde estas sur ghi. Mi kashorestis surloke. La longa, ghis-sub-genua chemizo de la maljunulo blankis blindige sub la luno. Li iris malrapide, vishis la okulojn per la largha maniko. Mi vidis lin tute bone. Li sidighis nemalproksime. "Nenijo… tui mi iom trankvilighu kaj ni pace konversacios", mallaute parolis la maljunulo, sed chiam ne povis reteni la larmojn. "Jam la trian tagon mi turmentighas... ne scias kien meti min. La brakoj mallevighas.. kion ajn mi faru." Iom post iom li trankvilighis. "Troas amarsento, Praskovija, kijal lastminute, ja, vi nenijon diris? Au ian ofendon chukashis? Dirus ghin kaj plifacile estus, jen … kion pensu mi nun... Ohh-hho..." Silentis iom ... "Nu, lavis oni vin, belvestis... chio kielchebonaj homoj. La baptopatro Sergej la cherkon faris martelume. Priploris ni vin. Vere ne tiom multis da homoj. Adiauan manghon oni kuiris. Kaj metis oni vin che la rando apud Dadov-ino. La loko estas bona, seka. Mi ankau por mi tie la lokon alokulumis. Nur ne scias mi, kijon, ja, mi faru nun sola? Eble najli la pordon-fenestrojn kaj forveturi al Petro? Danghero estas: li mem plimalplias, sed la ino lia... vi mem scias: diron ne diros, sed la peco mangha en la gorgho haltos. Jen malfelicho, ja estas! Kion vi konsilu?" Silento. Mi ektimegis. Mi atendis, jen-jen ekparolos la avino Nechaeva per sia karesa, tolerema vocho. "Jen divenumas mi," daurigas la avo Nechaj, "kieni la nazon?' Eble mashon sur la kolon meti. Kaj jen, la hierauan nokton mi ekdormetis ijom, vidas: shajne vi che la palisaro iras, ovojn portas en kribrilo. Mi fiksrigardis, ja estas ne ovoj sed kokidoj-vivaj, etaj ankorau, kaj vi shajne komencis mjanghi ilin popece. Manghas kaj aldjone laudetas. Teruro, Dio-mia! Vekighis mi... Volis vin veki, sed forgesis, ke vi malestas. Paraskov-injo... animon vian pinch'!" La avo Nechaj denove ekploris. Laute. Min ech frostumo la hauton korodis; li ja ekhurlis iel, ekghemis iel vochotire. Hu-u-u...e-e-e... Foriris?... Sed ne pripensis: kienu mi nun? Almenau dirus! Mi kuraciston venigus elurbe... resanighas ja homoj. Jen, nek vorton, nek duonvorton, etendighis! Ankau mi tiel povas." Nechaj elnazmukis, vishis la larmojn, respiris profunde, "Chu malfacilas tie, Praskovinjo? Chu vi eble deziras chi tien? Vi ja ensonghas che mi. Almenau pliofte ensonmghu... nur plinormala. Jen kokidoj iaj ... diablo-kion, kaj nun.." Nechaj ekparolis flustre, mi duonon ne audisї "Mi, pekofare, volis jam... Kial ne? Okazas, oni enterigas, mi audis. Oni enterigis avinon en Krajushkino... ghemis shi. Elterigis oni ... Chi dunoktojn mi venadis, auskultis: shajne malbruo. Mi ja volis... Onidire ia terura dormo surfalas... kaj chiuj pensas kje mortis la homo, kaj tiu ne morta sed dorma estas.-." Chi momente mi plene ektimegis. Mi rampe-rampe... kaj ek ellegomoghardenen. Alkuris mi la avon mian, rakontis chion. La avo vestis sin, kaj ni kuniris la legomoghardenan poston. "Chu li interparolas kun si au kvazaue kun shi?" pridemandis la avo. "Kun shi. Interkonsilighas, kiel nun-vivi." "Ne ekveturu la cerbo che li, kapro maljuna.. Vere, iros kaj elterigos shin... chu li eble ebrias?" "Ne, li kantas ebrie, kaj pri Dio rakontas." Nechaj, ekaudinte niajn pashojn silentighis. "Kiu estas chi loke?" severe demandis mia avo. Nechaj longe ne respondis. "Kiu estas chi-tie, mi demandas?" "Kion vi volas?" "Chu estas vi, Nechaj'?" "Nu ..." Ni alpashis lin, Avchjo Nechaj sidis tatarume krucinte la krurojn, rigardis nin desube... li estis tre malkontenta. "Kaj kiu ankorau chi-tie estas?" "Khie... ?" "chi-tie,., mi audis, vi kun iu interparolis." "Estas ne via afero." "Jen mi tui prenos bonan bastonon kaj pelos vin hejmen, por ke vi kuru kaj ne retrorigardu.. Maljuna homo, sed la cerbon promenigas... chu vi ne hontas?" "Mi parolas kun shi kaj neniun malhelpas." "Kun kiu vi parolas? Malestas shi, ne estas kun kiu paroli. Mortis la homo... en la tero as." "Si parolas kun mi, mi audis," obstinis Nechaj, "Kaj ne malhelpu al ni! Pasumas vi-iuj chi tie, subauskultas..." "Nu do, iru ni." La avo facile levis Nechajon desur la tero. "Iru al mi, mi havas botelon da memfarita brando, tui ni trinkos... ekfacilos sur via koro." Avchjo Nechaj ne rezistis. "Malfacilas, baptulo... la fortoj mankas.." li iris antaue, stumbladis kaj chiam vishis manike la larmojn. Mi rigardis lin deposte, la etan de malfelicho premegitan, kaj same ploris... silente, por ke mia avo nukofrapon ne donu. Kompategis mi la avchjon Nechaj. "Sed al kiu do facilas?" trankviligis mia avo. "A1 kiu facilas la karan homon enterigi? Set se chiuj apudkushighus ilin cherke pro la malfelicho, kio okazus? Kiomfoje persone mi devus ghis-nun apudkushighi? Toleru. Kunpremighu kaj toleru." "Kompategas mi..." "Certe, kompategas... kiu ne dirus? Sed ja per nenio vi helpos nun. Konsumighos mem kaj fino. Ankau vi la gambojn etendos. Toleru." "Shajne mi komprenetas, sed… chio ardo-koagulighis jen chi tie... per nenio eblas dislikvajhigi. Mi jam provis... drinkis... ne efikis." "Efikos. Petro-ja, kial ne alveturis? Nu, por iuj shajne malproksimas, sed tiu-chi...?" "Oficvojaghas li.. Ohh, pjezege estas, baptulo! Ekde-naskighis ne pensis mi tion..." Ne chiamas tiel. Vivas la homo.. shajne tio necesas. Sed kiam mortas... kompato nin prenas. Sed perdi la saghon pro la malfelicho.. tio chi ankau... stultajho estas." Estis por mi chi minute nek klara, kvieta nokto, nek iaj pensoj, kaj la ghojo nekomprenebla, hela mortis. La malfelicho de la eta maljunulo shirmis la belegan mondon. Mi memoras nur: same akre, amare odoris je absinto. Avo lasis Nechajon che ni. Ili ambau kushighis surplanken, kovris sin je peltajho. "Mi rakontos al vi historion," nelaute komencis mia avo. "Vi ja ne militis... ne scias, kiel estis tie... tie, frat, aferoj pli malbonaj estis. Jen kia historio: mi subflegisto estis, ni la vunditojn en malfronton evakuis. Veturas ni iufoje, kaj nia studebeker-auto plenshtope plenas. Ghemis iu, petas ne rapidi... kaj la shoforo Mikolaj Igrinjov, samjarulo mia, sen tio penas malskue veturi, malhasti ankau ne tiom indas... retirighis ni. Jen alveturas ni iun disvojon, antaue leghera auteto estas. Oficiro svingas: haltu. Sed ni havis ordonon severa-treseveran: ne halti ech se mem diablo-kun-kornoj haltigu nin. Tio ghustas: tie ankorau tiom da ili kompatinduloj kushas, atendas. Alia afero se ni atakus, sed ni ja retirighis. Nu, ni preterveturis. La auteto nin vetursuperis kaj la la oficiro transversis la vojon... kun revolvero. Nenionfari, haltis ni. Evidentighis, che ili oficiro pezevunda estas, sed ili bezonas alian direkton, Nu mi kun tiu oficiro, revolveron svinginta, iel-tiel enpremis la vunditon en la karoserion. Mikola sidis en la stirejo. Kun li tie ankau kapitano estis... ankau tute malbona, preskaukusha. Mikola per unu brako lin subtenis, per la alia stiris. Nu, iel-tiel ni enlokighis. Sed tiu, kiun ni laste enmetis, misfartas ege, kompatindulo. La kapo sangumita, chio sekighis. Ekpensis mi tiam: ne ghisportos ni lin ankorau viva. Kaj la knabo tute juna estis, leutenanto, vershajne jhus razo-fara ighis. Mi prenis kapon lian al miaj genuoj... almenau tiel subteni, tamen kion tie... Ghisveturis ni la hospitalon, komencis la vunditojn demeti..." Avo blekumis, silentis iom. Ekfumis. "Ankau Mikola komencis helpi... Transdonis mi al li la leutenanton-ja.... Fino, diras mi, forpasis. Sed kiam Mikola rigardis al la leutenanto, en la vizaghon-ja ... Khm..." Denove silentis. Longe silentis li. "Chu la filo?" mallaute demandis Nechaj. "La filo." "Ohh, Dio-mia!" "Khm..." mia avo enspiris nazolarme. Fumosuchis chirkau kvinon da fojoj seninterrompe. "Kio poste, do?" "Enterigis oni... la komandanto donis al Mikola semajnan ferion. Hejmumis li. Sed al la edzino ne diris, ke la filon enterigis. Kashis li la dokumentojn kaj ordenojn, loghosemajnis hejme kaj forveturis." "Kial, do, ne diris?" "Diru!... Tiel almenau ia espero estas. Oni informos: malaperis senspure. Senspure, do senspure, sed diri rekte... ach! Ne povis li rekte diri. Kiomfoje mi volis, rakontis li, tiomfoje ne povis." "Dio mia, Dio," denove vespiris Nechaj'. "Chu li almenau mem viva restis?" " Chu Mikola? Ne scias mi, oni disjhetis nin poste diversloken... Jen kias la historio. Filon! Chufacilas diri. Kaj tiom junan..." Ambau avoj eksilentis. En fenestrojn fluis kaj fluis la morta, solena lunlumo. Brilas!... Chu ghojo estas chi tie, chu malghojo... tamen brilas! |