La anonima movado
La Esperanto-movado havas problemon. Ghi provas varbi kaj reklami, sed ghi restas pli-malpli nevideblaj en la ekstera mondo. Kio estas la naturo de tiu problemo?
Por respondi al tiu demando oni unue konstatu la celon de la movado.
Ne chiuj havas ideologiajn kialojn por lerni Esperanton. Mi tial volas precizigi ke chi tiu analizo pritraktos la problemojn de la ideologia movado, kvankam aliaj alproksimighoj estus pli aktualaj por tiuj kiuj uzas Esperanton pro nura amuzo.La oficiala celo
La Esperanto-movado havas celon, kaj tiu celo estas ghia produkto, kiun ghi ofertas al la mondo. Nia lingvo ekestis kiel rimedo por politike neuhtrala komunikado trans etnajn kaj naciajn limojn. La movado ofertas al la mondo pacon surbaze de kompreno kaj amikeco per politike neuhtrala lingvo. Ni multe parolas kaj reklamas pri tio.
Por atingi la pacan celon la Esperanto-movado varbas esperantistojn, char oni bezonas esperantistojn por entute povi atingi pacon per Esperanto.
Vershajne la paca oferto estas iom trompa, char ja ekzistis kaj ekzistas multaj militoj ene de la sama lingva komunumo, do komuna lingvo kompreneble ne povas garantii pacon. Sed en chi tiu analizo ni iom forgesu tiun negravajhon.En praktiko
Kiel ni vere uzas la lingvon? Nu, ni verkas librojn per ghi, kaj ofte la libroj temas pri la lingvo mem, auh pri la movado. Ni havas multajn organizojn, sed ilia celo plej ofte rilatas al la lingvo Esperanto au ties kulturo kaj historio. Aldone estas kunvenoj kaj kongresoj, kie ni okupighas pri nia propra komunumo.
Amuzo estas grava, char ni estas homoj. Gravas ankau primovadaj libroj kaj organizoj, char ni estas lingva kaj organiza komunumo. Amuzo ech amikigas kaj pacigas. Sed chi chio signifas ke la chefa praktika celo de la Esperanto-movado estas varbi al movado kies chefa praktika celo estas varbado kaj memokupigho.
Kaj tamen ni intense atendas ke la ekstera mondo donu al ni la Nobel-premion pro paco. Ni ne meritas tian premion. La Nobel-premio postulas praktikan laboron. Ne sufichas bonaj ideoj. Anglalingvaj organizoj faras multe pli ol ni por paco kaj justeco.Ekstrema komparo
La Savarmeo estas religia organizo kies celo estas servi al la kristana Dio. La Esperanto-movado ne estas religia movado, tamen komparo de kelkaj flankoj de la du tre malsimilaj movadoj povas esti utila.
Ambau movadoj ja provas konvinki kaj varbi. Sed dum esperantistoj kutimas varbi per teoriaj kaj ideologiaj argumentoj, la Savarmeo fakte praktikas siajn ideojn, solvante problemojn, ekz. per disdonado de supo al malrichuloj. Pro tio la Savarmeo ghuas respekton kaj estimon. La Savarmeo, uzante sian internacian reton, helpas eksterulojn trovi malaperintajn personojn. La Esperanto-movado uzas sian internacian reton por mem ekhavi helpon unu de la aliaj, chu per Delegita Reto, chu per Pasporta Servo.
La Savarmeo ne estas helporganizo, sed helpas, konforme al siaj ideoj. La Esperanto-movado ne estas helporganizo, kaj ankauh ne helpas, male al niaj ideoj. Aliflanke ni volonte fanfaronas pri niaj nuraj ideoj, dum la Savarmeo simple inkluzivas sian Dion kiel nestrangan fundamenton.Chu la Esperanto-movado taugas?
Ekzistas movadanoj tra la tuta mondo, kaj laudire ili estas relative multaj (ch. 20 000 organizuloj). Nia «reto» estas uzebla multmaniere, kvankam oni ghis nun uzis ghin relative sencele au simple por movadinternaj celoj.
Kompreneble ni devas okupighi pri la jam varbitaj esperantistoj, ni devas kongresi, amuzighi, babili kaj ludi. Gravas niaj amaskomunikiloj kaj interretaj renkontejoj. Sed aldone eblas ankau ekplenumi la reklamatajn celojn.Ekzemploj
Bona ekzemplo de tia ekplenumo estas la projekto Agado Espero, kiu en 1999 per Esperanto helpis militviktimojn en eksa Jugoslavio, disdonante dumil helpajn pakajhojn. Alia bona ekzemplo estas la projekto Indighenaj Dialogoj, kiu faras praktikan laboron por interkulturaj dialogoj kaj por la rajtoj de indighenaj popoloj. Vershajne ne ekzistas pli bona reklamo por nia movado ol senfanfaronaj ekzemploj ke nia lingvo funkcias, ke niaj reklamoj pri paco kaj justeco estas pli ol senvaloraj ofertoj kaj teoria ideologio.
Esperantistoj multe kongresas. Sed kial niaj kongresoj tiom ofte okupighas pri la movado mem? Estas amaso da konfliktoj en la mondo. Per nia lingvo ni ne povas solaj solvi ilin, sed ni almenau povas fari ekzemplojn pri transpolitika komprenigho. Ekzemple oni povus aranghi tute normalajn renkontighojn (malgrandajn kaj neformalajn!), kien speciale invitighas individuoj el specifaj konfliktantaj nacioj auh popoloj. Ili diskutos kaj malkonsentos, sed almenauh parolos unu kun la aliaj, kaj kune amuzighos kaj ludos inter la diskutoj, kiel dum ordinaraj Esperanto-renkontighoj.
Eblas do ekdirektigi niajn aktivecojn kaj organizojn al la konkretaj problemoj de la ekstera mondo, por fakte kontribui al neuhtrala komunikado kaj interkomprenigho. Nia agado povas havi la lingvon kiel rimedon, kaj ne nur kiel celon. Ni tamen devos esti singardaj pri al altrudo de nia lingvo: Ekzemple Esperanto ne plu estus politike neuhtrala se ghi ekhavus oficialan rolon che EU antau ol ghi estus vaste uzata inter ordinaruloj tra la tuta mondo.Kaj se ne?
Povas esti ke la skizita praktika laboro ne estas la ghusta pado por ni. Povas esti ke la Esperanto-movado havu alian celon ol tiun kiun ghi teorie havas. Povas esti ke ghia celo vere estu nura memokupigho, simple char la lingvo kaj ghia komunumo ekhavis sian propran valoron, kaj ke tio mem estas suficha pravigo: Uzi la lingvon pro nura amuzo ankau faras amikecojn. Kaj povas esti ke ni havu ankorau tute alian celon.
Chiukaze ni devos difini nian celon: Kion ni volas, kion ni praktike faros, kaj kion ni en praktiko ofertos al la mondo? Ne estas facile vendi produkton kiu ne estas klare difinita.Jardar Eggesbo Abrahamsen (Norvegio)