Ӡ . . . , . , . - .
Ƞ , . . , .
. . , . -, . :
- , , . , . .
- . :
- , ?
:
- . , . . , . .
- ? - .
- , - . - , . , , . . . , , , .
:
- .
:
- .
- , . , .
. , . . , , :
- - . .
:
- ? , . .
:
- , .
- ?
- , - . - , ?
:
- ? ?
- , - , - . .
- ? - . - . . . . , , .
:
- ! ... . , : , .
, . .
- , - , - . , .
- , , ? - .
- , - . - , .
- , - , - !
, , , . Ƞ . , . .
, . , , . , . . , . .
. , , .
" ! !
. . . . . . ߠ . . ߠ . , . .
. - ".
, .

Chapitro unua
ONKLO TEODORO

Iuj gepatroj havis knabon. Oni nomis lin onklo Teodoro, char li estis tre serioza kaj memstara. Li, ankorau kvarjara, ellernis legi, kaj je ses li jam por si supon kuiris. Entute li estis tre bona knabo. Kaj la gepatroj estis bonaj - la pachjo kaj la panjo.
Kaj chio estus bona, tamen lia panjo bestojn ne shatis. Precipe chiujn katojn. Sed onklo Teodoro ja bestojn shatis, kaj li chiam disputis kun sia panjo.
Kaj unufoje okazis jen kio. Onklo Teodoro pashas lau shtuparo kaj buterpanon manghas. Li vidas, ke sur la fenestro kato sidas. Granda-granda, striita. La kato diras al onklo Teodoro:
- Nekorekte vi, onklo Teodoro, la buterpanon manghas. Vi tenas ghin kolbason-supre, dum oni devas kolbason-al-lange ghin meti. Tiam ghi pli bongusta estos.
Onklo Teodoro gustumis - efektive tiel chi pli bonguste estas. Li regalis la katon kaj demandis:
- Kaj de kie vi scias, ke mi nomighas onklo Teodoro?
La kato respondas:
- Mi konas chiujn en nia domo. Mi en la subtegmento loghas kaj chion vidas, kiu estas bona kaj kiu estas malbona. Nun oni mian subtegmenton riparas, kaj mi ne havas kie loghi. Kaj poste oni povas por chiam la pordon shlosi.
- Kaj kiu instruis vin paroli? - demandas onklo Teodoro.
- Nu, - diras la kato, - ie mi unu vorton memoris, ie la du. Kaj poste mi che unu profesoro loghis, kiu studis la bestan lingvon. Jen do tiumaniere mi edukighis. Nun ne eblas sen lingvoscio vivi. Alie mi tuj pereus: oni el vi au chapon au kolumon faros, au simple tapisheton por piedoj.
Onklo Teodori diras:
- Nu iru al mi loghi.
La kato hezitas:
- Via panjo min forpelos.
- Ne, ne forpelos. Eble la pachjo protektos.
Kaj iris ili al onklo Teodoro. La kato manghis kaj dum la tuta tago sub la divano kushis kiel grandsinjoro. Sed vespere la pachjo kaj la panjo revenis. La panjo enirante tuj diris:
- Iel che ni odoras kate. Certe onklo Teodoro iun katon alportis.
Sed la pachjo diris:
- Nu kaj kio? Nenio malbona estas. Unu kato nin ne ghenos.
La panjo diras:
- Vin ne ghenos, sed min ghenos.
- Kial li vin ghenos?
- Tial, - respondas la panjo. - Nu jen vi mem pensu iomete, kian utilon ni havos de tiu chi kato?
La pachjo diras:
- Kial nepre devas esti utilo? Kia utilo estas de tiu bildo sur la muro?
- De tiu bildo sur la muro, - diras la panjo, - estas tre granda utilo. Ghi la truon en la tapeto shirmas.
- Nu kaj kio? - ne konsentas la pachjo. - Ankau de la kato ni havos utilon. Ni instruos lin esti hundo. Ni havos la gardokaton. Li la hejmon gardos. Li ne bojos, nek mordos, sed enshtelighi neniu povos.
La panjo ech ekkoleris:
- Chiam vi trudighas kun viaj fantazioj! Vi mian filon difektas. Nu jen kio. Se vi tiom shatas la katon, elektu: au li, au mi.
La pachjo unue rigardis al la panjo, poste al la kato. Poste denove al la panjo kaj denove al la kato.
- Mi, - li diras, - vin elektas. Mi vin delonge konas, dum chi tiun katon mi unuafoje vidas.
- Kaj vim onklo Teodoro, kiun elektas? - demandis la panjo.
- Neniun, - respondis la knabo. - Sed se vi la katon forpelos, ankau mi de vi foriros.
- Lau via volo, - diras la panjo, - tamen ke la kato ne estu morgau!
Shi certe ne kredis, ke onklo Teodoro forlasos la hejmon. Kaj la pachjo ne kredis. Ili opiniis, ke li ne serioze diris tion. Sed li ja diris serioze.
Li ankorau devespere kunmetis en dorsosakon chiujn necesajhojn: kaj poshtranchilon, kaj jaketon novan, kaj lanternon. Li prenis tutan monon, kiun li shparis por akvario. Kaj li preparis sakon por la kato. La kato en tiu chi sako ghuste lokighis, nur liaj lipharoj elstaris eksteren. Kaj la knabo enlitighis.
Matene la pachjo kaj la panjo al la laborejoj foriris. Onklo Teodoro vekighis, kuiris por si kachon, matenmanghis kun la kato kaj skribis leteron:

"Karaj miaj gepatroj, pachjo kaj panjo! Mi vin tre amas, kaj bestojn mi tre amas. Kaj chi tiun katon ankau. Sed vi ne permesas al mi ghin teni. Vi ordonas, ke mi pelu ghin el la hejmo. Sed tio estas ne prava. Mi forveturas al vilagho kaj vivos tie. Vi ne maltrankvilighu pri mi. Mi ne pereos. Mi chion povas fari mem kaj mi skribos al vi. Kaj al la lernejo mi ne baldau devas iri. Nur sekvajare.
Ghis revido. Via filo - Onklo Teodoro".


Li enmetis la leteron en ilian propran poshtkeston, prenis la dorsosakon kaj sakon kun la kato kaj ekiris al la autobusa haltejo.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !