| Kiel
        revenis al la vivo  Timigulo kaj Fera Hakisto   Timema Leono ege ekghojis,
        kiam eksciis pri subita pereo de Bastinda. Elli malfermis
        la kaghon, kaj li kun plezuro kuradis tra la korto por
        trejni la gambojn.Totochjo shovis sin en la kuirejon por rigardi la
        restajhojn de la terura Bastinda.
 - Ha-ha-ha! - admiris Totochjo, ekvidinte en angulo
        pakajhon de la malpura vestajho. - Evidentighis, ke
        Bastinda estis ne pli firma ol tiuj neghpupoj, kiujn
        niaj buboj modlas en Kanzaso. Kiel estas bedaurinde, ke
        vi, Elli, ne konjektis pri tio antaue.
 - Estas bone, ke mi ne konjektis,- oponis Elli. - Alie
        mi apenau audacis akvumi la sorchistinon, sciante, ke
        shi mortos pro tio...
 - Do, chio estas bona, kio bone finighas,- gaje 
        konsentis Totochjo,- gravas, ke ni revenos en Smeraldan
        Urbon kun venko!
 Apud Viola palaco kolektighis multe da Palpebrumuloj
        el chirkauajhoj, kaj Elli deklaris al ili, ke de nun
        ili estas liberaj.
 Ghojo de la popolo estis ne priskribebla.
        Palpebrumuloj dancetis, klakis per fingroj kaj tiel
        fervore palpebrumis unu al alia, ke vespere iliaj okuloj
        larmis, kaj ili jam nenion vidis chirkaue.
 Liberighinte de sklaveco, Elli kaj Leono antau chio
        pensis pri Timigulo kaj Fera Hakisto: necesis klopodi pri
        savo de la fidelaj amikoj.
 Kelkdekoj da lertaj Palpebrumuloj tuj komencis serchadon
        sub gvido de Elli kaj Leono. Totochjo ne restis en la
        palaco, li grave sidis sur la dorso de sia granda
        kvarpieda amiko. Ili iris ghis atingis la lokon de
        batalo kontrau Flugantaj Simioj kaj tie komencis la
        serchon. Feran Hakiston oni eltiris el la montfendejo
        kune kun lia hakilo. La buleton kun vesto kaj kapon de 
        Timigulo, senkolorighintan kaj polvokovritan, oni trovis
        sur pinto de monto. Elli ne povis deteni larmojn antau
        la mizeraj restajhoj de siaj fidelaj amikoj.
 La ekspedicio revenis en la palacon kaj Palpebrumuloj
        komencis agi.
 La kostumo de Timigulo estis lavita, flikita,
        purigita, shtopita per fresha pajlo kaj - jen, bonvolu!
        - antau Elli staris shia charma Timigulo. Sed li povis
        nek paroli, nek vidi, char la farboj sur lia vizagho
        palighis pro suno, kaj li havis nek okulojn, nek
        bushon.
 Palpebrumuloj alportis penikon kaj farbojn, kaj Elli
        komencis restauri al Timigulo la okulojn kaj bushon.
        Jhus komencis aperi la unua okulo, li tuj gaje
        palpebrumis al la knabino.
 - Toleru, amiko, - karese diris Elli, - alie vi restos
        kun strabaj okuloj...
 Tamen Timigulo simple ne povis toleri. Lia busho
        ankorau ne estis finita, sed li jam ekbabilis:
 - Tmi... glo... krgha... rta... sta... Mi estas
        Timigulo, kuragha, lerta... Ahh, kia ghojo estas! Mi
        denove-nove estas kun Elli!
 La gaja Timigulo chirkaubrakis per siaj pufaj brakoj
        Elli'n, Leonon kaj Totochjon...
 Elli demandis Palpebrumulojn, chu estas inter ili
        lertaj forghistoj. Montrighis, ke la lando delonge estas
        fama pro la rimarkindaj horloghistoj, juvelistoj,
        mekanikistoj. Eksciinte, ke temis pri savo de la fera
        homo, amiko de Elli, Palpebrumuloj certigis shin, ke
        chiu inter ili pretas fari chion por Feino de Sava Akvo
        - tiel ili nomis la knabinon.
 Restauri Hakiston okazis tute ne samfacile, kiel
        Timigulon. La plej lerta majstro de la lando Lestar dum
        tri tagoj kaj tri noktoj laboris pri lia deformita
        komplika mekanismo. Li kun la helpantoj frapis per
        marteloj, fajlis per fajliloj, nitis, lutis, poluris...
 Kaj jen venis felicha momento, kiam Fera Hakisto
        staris antau Elli. Li estis kvazau nova, se ne rimarki
        kelkajn flikojn, almetitajn tie, kie la fero estis
        trapikita per la rokoj. Sed Hakisto ne atentis la
        flikojn. Post la riparo li farighis pli bela.
        Palpebrumuloj poluris lin, kaj li tiel brilis, ke estis
        dolore rigardi lin. Ili riparis lian hakilon kaj
        anstatau la rompita ligna tenilo faris la oran. La
        Palpebrumuloj ghenerale shatis chion brilan. Poste
        Fera Hakisto estis akompanata de amasoj da infanoj kaj
        plenaghuloj, kiuj, palpebrumante, gapis al li.
 Ghojaj larmoj fluis el la okuloj de Fera Hakisto,
        kiam li denove ekvidis la amikojn. Timigulo kaj Elli
        vishis liajn larmojn per viola vishtuko, timante, ke ne
        rustighu liaj makzeloj. Elli ploris pro la ghojo, kaj
        ech Timema Leono eklarmis. Li tiel ofte vishis la
        okulojn per la vosto, ke ghia kvasto malsekighis: Leono
        devis kuri en la malantauan korton kaj sekigi la voston
        sub sunradioj.
 Okaze de ci tiuj gojaj eventoj en la palaco estis
        arangita gaja festeno. Elli kaj siaj amikoj sidis sur
        honoraj lokoj, kaj por ilia sano estis trinkitaj multaj
        pokaloj da limonado kaj frukta kvaso.   Unu el
        festantoj proponis, ke de nun je la honoro de la feino de
        Sava Akvo ciu Palpebrumulo lavu sin kvinfoje dum tago;
        post longa diskuto oni konsentis, ke tri fojoj suficas.
 La amikoj pasigis ankorau kelkajn gajajn tagojn en
        Viola Palaco inter la Palpebrumuloj kaj komencis prepari
        sin por la reveno.
 - Necesas iri al Gudvin: li devas plenumi siajn
        promesojn,- diris Elli.
 - Ho, finifine, mi ricevos mian cerbon! - ekkriis
        Timigulo.
 - Kaj mi - koron! - eldiris Fera Hakisto.
 - Kaj mi - bravecon! - elmughis Timema Leono.
 - Kaj mi revenos al pachjo kaj panjo en Kanzason! -
        diris Elli kaj ekaplaudis.
 - Kaj tie mi donos bonan lecionon al la fanfaronulo
        Hektoro,- aldonis Totochjo.
 Matene ili kunvenigis Palpebrumulojn kaj tutkore adiauis
        ilin.
 El la amaso eliris tri grizbarbaj maljunuloj, turnis
        sin al Fera Hakisto kaj respekte petis lin farighi
        reganto de ilia lando. Al Palpebrumuloj ege plachis la
        blindige brilanta Fera Hakisto, lia svelta figuro, kiam
        li impone pashis kun la ora hakilo sur sultro.
 - Restu kun ni! - petis lin Palpebrumuloj.- Ni estas
        tiel senhelpaj kaj nekuraghaj. Ni bezonas reghon, kiu
        povus defendi nin kontrau la malamikoj. Se subite nin
        atakos iu ajn malica sorchistino kaj denove sklavigos
        nin!? Ni tre petas vin!
 Post nura penso pri malica sorchistino Palpebrumuloj
        ekghemis pro teruro.
 - Plu ne ekzistas malicaj sorchistinoj en la regno de
        Gudvin! - fiere oponis Timigulo. - Ni kun Elli ekstermis
        ilin chiujn!
 Palpebrumuloj vishis larmojn kaj daurigis:
 - Vi nur imagu, kiel oportuna estas tia registo: li ne
        manghas, ne trinkas, kaj, sekve, ne trosharghos nin
        per impostoj. Kaj se li suferos en batalo kontrau
        malamikoj, ni povas ripari lin: ni jam havas sperton.
 Fera Hakisto estis flatita.
 - Nun mi ne povas forlasi Elli'n,- diris li. - Kaj mi
        bezonas ricevi en Smeralda Urbo koron. Sed poste... mi
        pripensos kaj eble revenos al vi.
 Palpebrumuloj ekghojis kaj per gajaj krioj
        "hura" akompanis la vojaghantojn.
 La tuta kompanio ricevis richajn donacojn. Al Elli
        oni donacis braceleton kun diamantoj. Por Fera Hakisto
        oni faris belan oran lubrikilon, ornamitan per
        juvelshtonoj. Al Timigulo, sciante, ke liaj gamboj ne
        estas firmaj, Palpebrumuloj donacis luksan bastoneton kun
        ebura bastonkapo, kaj al lia chapelo ili alkrochis  arghentajn
        tintilojn kun bela sonoro. Timigulo tre ekfieris pro la
        donacoj.
 Pashante li vaste svingis brakon kun la bastoneto kaj
        skuis la kapon, por ghissate ghui belsonan sonoradon de
        la tintiloj. Cetere, baldau tio tedis lin, kaj li
        ekkondukis sin simple kiel antaue.
 Leono kaj Totochjo ricevis charmajn orajn
        koljungojn. Komence al Leono ne plachis la koljungo, sed
        la majstro Lestar diris al li, ke chiuj reghoj portas
        orajn koljungojn, kaj post tio Leono humilighis al chi
        tiu malagrabla ornamajho.
 - Kiam mi ricevos bravecon,- diris Leono,- mi farighos
        rego de bestoj, sekve, mi devas anticipe kutimighi al
        tiu malagrabla ajho...
 | 
    
        | Как вернулись к
        жизни Страшила и Железный
        Дровосек  Трусливый Лев страшно
        обрадовался, услышав о
        неожиданной гибели Бастинды.
        Элли открыла клетку, и он с
        наслаждением пробежался по
        двору, разминая лапы. Тотошка
        явился на кухню, чтобы своими
        глазами посмотреть на останки
        страшной Бастинды. - Ха-ха-ха! - восхитился Тотошка,
        увидев в углу сверток грязного
        платья. - Оказывается, Бастинда
        была не крепче тех снежных баб,
        каких у нас мальчишки лепят
        зимой в Канзасе. И как жаль, что
        ты, Элли, не догадалась об этом
        раньше.
 - И хорошо, что я не догадалась, -
        возразила Элли. – А то вряд ли у
        меня хватило бы духу облить
        волшебницу, если бы я знала, что
        ей от этого приключится
        смерть...
 - Ну, все хорошо, что хорошо
        кончается, - весело согласился
        Тотошка. - Важно то, что мы
        вернемся в Изумрудный город с
        победой!
 Возле Фиолетового дворца
        собралось множество мигунов из
        окрестностей, и Элли объявила
        им, что отныне они свободны.
        Радость народа была
        неописуема. Мигуны
        приплясывали, щелкали пальцами
        и так усердно подмигивали друг
        другу, что к вечеру у них
        заслезились глаза и они уже
        ничего не видели вокруг себя!
        Освободившись от рабства, Элли
        и Лев прежде всего подумали о
        Страшиле и Железном Дровосеке:
        надо было позаботится о
        спасении верных друзей.
 Несколько десятков
        расторопных мигунов
        немедленно отправились на
        розыски под предводительством
        Элли и Льва. Тотошка не остался
        во дворце - он важно восседал на
        спине своего большого
        четвероногого друга. Они шли,
        пока не добрались до места
        битвы с летучими обезьянами, и
        там начали поиски. Железного
        Дровосека вытащили из ущелья
        вместе с его топором. Узелок с
        платьем и голову Страшилы,
        полинявшую и занесенную пылью,
        нашли на верхушке горы. Элли не
        могла удержаться от слез при
        виде жалких останков своих
        верных друзей. Экспедиция
        вернулась во дворец, и мигуны
        принялись за дело. Костюм
        Страшилы был вымыт, зашит,
        почищен, набит свежей соломой,
        и - вот пожалуйте! - перед Элли
        стоял ее милый Страшила. Но он
        не мог ни говорить, ни видеть,
        потому что краска на его лице
        выгорела от солнца и у него не
        было ни глаз, ни рта.
 Мигуны принесли кисточку и
        краски, и Элли начала
        подрисовывать Страшиле глаза и
        рот. Как только начал
        появляться первый глаз, он
        тотчас весело подмигнул
        девочке.
 - Потерпи, дружок! - ласково
        сказала Элли. - А то останешься
        с косыми глазами...
 Но Страшила просто не в силах
        был терпеть. Еще рот его не был
        окончен, а он уже заболтал.
 - Пршт... фршт... стрш... прыбры...
        хрыбры... Я Страшила, храбрый,
        ловкий... Ах, какая радость! Я
        снова-снова с Элли!
 Веселый Страшила обнимал
        своими мягкими руками Элли,
        Льва и Тотошку...
 Элли спросила мигунов, нет ли
        среди них искусных кузнецов.
        Оказалось, что страна исстари
        славилась замечательными
        часовыми мастерами, ювелирами,
        механиками. Узнав, что дело
        идет о восстановлении
        железного человека, товарища
        Элли, мигуны уверили ее, что
        каждый из них готов сделать все
        для феи спасительной воды - так
        они прозвали девочку.
        Восстановить Железного
        Дровосека оказалось не так
        просто, как Страшилу.
        Искуснейшие мастера страны три
        дня и четыре ночи работали над
        исковерканным сложным
        механизмом. Они стучали
        молотками, пилили
        напильниками, склепывали,
        паяли, полировали...
 И вот настал счастливый момент,
        когда Железный Дровосек стоял
        перед Элли. Он был совсем как
        новенький, если не считать
        нескольких заплаток,
        наложенных там, где железо
        пробилось о скалы насквозь. Но
        Дровосек не обращал внимания
        на заплатки. После починки он
        стал еще красивее. Мигуны
        отшлифовали его, и он так
        блестел, что на него было
        больно глядеть. Они починили и
        его топор и вместо сломанного
        деревянного топорища сделали
        золотое. Мигуны вообще любили
        все блестящее. Потом за
        Железным Дровосеком ходили
        толпы ребятишек и взрослых, и
        мигая, таращили на него глаза.
 Слезы радости полились из глаз
        Железного Дровосека, когда он
        вновь увидел друзей. Страшила и
        Элли вытирали ему слезы
        лиловым полотенцем, боясь, как
        бы не заржавели его челюсти.
        Элли плакала от радости и даже
        трусливый Лев прослезился. Он
        так часто вытирал глаза
        хвостом, что кисточка на конце
        его промокла; Льву пришлось
        бежать на задний двор и сушить
        хвост на солнышке.
 По случаю всех этих радостных
        событий во дворце был устроен
        веселый пир. Элли и ее друзья
        сидели на почетных местах и за
        их здоровье было выпито
        множество бокалов лимонада и
        фруктового кваса.
 Один из пирующих предложил,
        чтобы отныне в честь феи
        спасительной воды каждый мигун
        умывался пять раз в день. После
        долгих споров согласились, что
        трех раз будет достаточно.
 Друзья провели еще несколько
        веселых дней в Фиолетовом
        дворце среди мигунов и начали
        собираться в обратный путь.
 - Надо идти к Гудвину: он должен
        выполнить свои обещания! -
        сказала Элли.
 - О, наконец то я получу мои
        мозги! - крикнул Страшила.
 - А я сердце! - молвил Железный
        Дровосек.
 - А я смелость! - рявкнул
        трусливый Лев.
 - А я вернусь к маме и папе в
        Канзас! - сказала Элли и
        захлопала в ладоши.
 - И там я проучу этого
        хвастунишку Гектора, - добавил
        Тотошка.
 Утром они собрали мигунов и
        сердечно распрощались с ними.
        Из толпы вышли три седобородых
        старика, обратились к
        Железному Дровосеку и
        почтительно попросили стать
        его правителем их страны.
        Мигунам страшно нравился
        ослепительно блестевший
        Дровосек, его стройная осанка,
        когда он величественно шел с
        золотым топором на плече.
 - Оставайтесь с нами! - просили
        его мигуны. - Мы так беспомощны
        и робки. Нам нужен государь,
        который мог бы защитить нас от
        врагов. Вдруг на нас нападет
        какая-нибудь злая волшебница и
        снова поработит нас! Мы очень
        просим вас!
 При одной мысли о злой
        волшебнице мигуны взвыли от
        ужаса.
 - Нет больше злых волшебниц в
        стране Гудвина! - с гордостью
        возразил Страшила. - Мы с Элли
        истребили их всех! Мигуны
        вытерли слезы и продолжали:
 - Подумайте и о том, как удобен
        такой правитель: он не ест, не
        пьет и, значит, не будет
        обременять нас налогами. И если
        он пострадает в битве с
        врагами, мы сможем починить
        его: у нас уже есть опыт.
 Железный Дровосек был польщен.
 - Сейчас я не могу расстаться с
        Элли, - сказал он. – И мне нужно
        получить в Изумрудном городе
        сердце. Но потом... Я подумаю и,
        может быть, вернусь к вам.
        Мигуны обрадовались и веселыми
        криками "ура" проводили
        путников.
 Вся компания получила богатые
        подарки. Элли поднесли браслет
        с алмазами. Железному
        Дровосеку сделали красивую
        золотую масленку, отделанную
        драгоценными камнями.
        Страшиле, зная, что он не тверд
        на ногах, мигуны подарили
        великолепную трость с
        набалдашником из слоновой
        кости, а к шляпе его подвесили
        серебряные колокольчики
        чудесного тона. Страшила
        чрезвычайно возгордился
        подарками. При ходьбе он далеко
        откидывал руку с тростью и тряс
        головой, чтобы вдоволь
        насладится чудесным
        перезвоном бубенчиков.
        Впрочем, ему это скоро надоело,
        и он стал себя вести по
        прежнему просто. Лев и Тотошка
        получили чудесные золотые
        ошейники. Льву ошейник сначала
        не понравился, но кто-то из
        мигунов сказал ему, что все
        цари носят золотые ошейники, и
        тогда Лев примирился с эти
        неприятным украшением.
 - Когда я получу смелость, -
        сказал Лев. - Я стану царем
        зверей, значит, мне надо
        заранее привыкать к этой
        противной штуке...
 |