Vladimir
                Sharov
            
            Patro
            Aleksandro (Shera)
            Izrailevich Sharov naskighis la 25-an de Aprilo de la
            jaro 1909 en Kievo. Al mi shajnas, ghis liaj lastaj
            tagoj patro estis infano. Mi parolas pri neniu
            simpligo, pri neniu infana egoismo au senzorgeco. Li
            travivis tre nefacilan vivon, li ghenerale jughis
            homan vivon timinda, ghisrande plenigita je plago kaj
            larmoj. Samtempe li kvazau infano chion — kaj
            bonan, kaj malbonan — vidis neordinare brile kaj
            kvazau unuafoje: al bona li tuj kredis kaj estis
            preta iri post ghi ien ajn. Vershajne tiu eterna
            nepreterpasebla infanajheco estas tio, sen kio oni ne
            povas skribi verajn fabelojn. Mi memoras lin tre
            malghojan, rigardantan al chio tute tragike, tia li
            estis dum plejparta tempo de siaj lastaj dekkvin
            jaroj; kaj mi memoras lin rarece bonkoran, saghan,
            chiokomprenantan kaj chiopardonantan — tiel infanoj
            ordinare traktas iliajn gepatrojn, sed chi tie li per
            samaj okuloj rigardis chion, kio chirkauis lin. Li
            povis esti mirinde ghoja, laulitere fontananta je
            ideoj, spritajhoj: pli ofte tio okazadis, kiam
            kolektighadis amikoj, dum chetablajhoj. Por tio ech
            ekzisitis sia speciala «nomo». Ankorau tute
            malgranda mi unuafoje audis kaj fiksmemoris, kiel unu
            el gastoj parolis al alia: «Hodiau Shera estas en la
            formo». Kelkajn historiojn el ciklo «Kiam Shera
            estas en la formo» mi volus rakonti chi tie (ili
            chiuj estas tute kaj entute veremaj).
            Patro komencis kiel
            genetikisto, studis che Nikolao Koljcov, sed poste
            farighis jhurnalisto kaj jam kiel korrespondanto de
            «Pravda» en la tridek sepa jaro partoprenis la
            unuan vintran arktikan traflugon laulonge la tuta
            bordo de Glacia oceano. Post halto en chukcha
            duoninsulo ili devis flugi plu al la tutmonda
            ekspozicio en Ameriko, urbo Portlando. Ili trairis
            preskau tutan itineron, kiam nefore de Anadiro la
            motoro enaere rompighis. Ilia alterigho estis
            miraklo. Sed veran miraklon patro opiniis ne la
            alterigho, sed la motorrompo, char se ili ghisflugus
            Portlandon, oni mortpafus ilin post reveno kiel
            amerikajn spionojn. En Murmansko — la deira punkto
            de ilia transflugo — ili estis renkontitaj kiel
            herooj, chiuj ricevis grandajn ordenojn, tago post
            tago okazis bankedoj kaj honorajhoj. La bankedoj
            baldau tedis ilin, ili devis iri en vestitaj sur la
            nuda korpo kuhhljankoj (1): sidi en varmege hejtita
            halo en tiu kostumo estas torturo. Kiam la aviestro
            irante al la vica audienco, ne kunvokis patron, tiu
            estis nur ghoja. Sed kiam oni ne kunprenis lin ankau
            al la dua kaj tria, li miris, ofendighis kaj postulis
            la eksplikojn. La estro silente indikis al dika
            staplo da malfermitaj leteroj, kushanta che li sur la
            kredenco, turnis sin kaj eliris. En la staplo estis
            chirkau okdek adresitaj al patro epistoloj: tridek de
            forlasitaj infanoj, kvardek de edzinoj kaj nau de
            patrinoj (lia jhurnala pseudonimo estis ofta rusa
            nomo). chiu el la korespondantoj portis la saman
            nomon kiel li kaj chiu kredis, ke li estas ilia
            patro, edzo au filo, petegis reveni kaj forgesi
            chion. La letero de unu el la edzinoj estis tiel
            belega, ke patro ghis la fino de siaj tagoj bedauris,
            ke ne veturis al shi. Kiam la teamo revenis de la
            bankedo, patro diris al ili: «Bone, vi povis kredi,
            ke mi forlasis tridek infanojn, kvardek edzinojn, sed
            kiel mi povis forlasi nau patrinojn?» La aviestro
            longe rigardis lin, mirante la nekompreneblecon,
            poste malrapide eldiris: «Ech unu sufichas…»
            Al la fronto patro
            iris en Junio de la kvardek unua kiel volontulo. Post
            Arktiko li estis ordenulo, la sola en la regimento,
            kaj al li estis pli facile. La kaporalo, instruinta
            ilin, kutimis paroli, ke patro per chio estas bona
            kiel soldato, sed li havas du mankojn: altan
            staturon, do li estos la dekstroflankulo kaj oni
            mortigos lin unuan, kaj altlernejan diplomon — pro
            tiu li multe pensas kaj en kolumno malakcelas la pashon.
            La sama ka-poralo, militinta ankorau dum la Unua
            mondmilito, parolis, ke inteligencianoj rapide
            pedikighas, ne metante en tion, tamen, ian alian
            sencon.
            Patro multe drinkis.
            Tamen li estis prava, kiam parolis, ke senkulpigis
            lian vivon kaj pro chio kvitighis en la fronto, en la
            kvardek tria jaro. La afero estis en Ukrainio. Iris
            batalo. La roto kaptis du hungarojn kaj tri chehhojn.
            La rotestro volis ilin pendigi (por pafi li avaris
            kartochojn kaj timis malkaShi, kie kuShas la trupo)
            — patro ne konsentis. 
            Estis neniu, kun kiu
            oni sendu la kaptitojn al la ariero: chiu soldato
            estis kalkulenda. Patro, milita jhurnalisto, estis
            tiutempe jam majoro, kaj la rotestro estis kapitano.
            La chehhoj kaj hungaroj staris apude, auskultadis
            ilian «interpafadon» kaj chion komprenadis. Finfine
            patro sukcesis protekti ilin. Al la ariero li mem
            ekveturigis kaj ghisveturigis ilin en la redakcia «kapreto»
            sen iu gardo. Ili chiuj ghisvivis la finon de la
            milito.
            Vladimir Sharov (2)
            
            (1) Supra pelta
            vestajho de nordaj popoloj.
            (2) Filo de la
            verkisto, naskighis 7 Apr. 1952 en Moskvo. Finis
            historian fakultaton de Voronejha universitato
            (1977). 
            Kandidato pri historiaj sciencoj (1984). Laboris kiel
            Sharghisto, laboristo, literatura sekretario. Debutis
            kiel poeto en 1980. La romanoj: «Spuron en la spuron»
            (1991), «Provspektakloj» (1992), «Antau kaj dume»
            (1993), «chu mi do ne bedauru» 
            (1995), «Nia hejmo — L’Age d’Homme» (1995),
            «La olda knabino» (1998), «Resurekto de Lazaro»
            (2002). Membro de la Moskva verkista unio.