VULPINO
KAJ LEPORO
Vivis iam vulpino kaj leporo. La
vulpino havis dometon el glacio, kaj la leporo –
dometon el basto.
Venis printempo. La dometo de la
vulpino degelis, kaj tiu de la leporo staras plu.
Petis la vulpino tranokton che la
leporo, kaj forpelis lin el lia propra domo.
Iras la leporo lau vojeto, ploras.
Renkontas lin lupo:
– Hej, leporo! Kial vi ploras?
– Kial mi ne ploru? Havis mi
dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el
glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.
– Ne ploru, leporchjo! Mi al vi
helpos.
Aliris ili al la dometo. La lupo
krias:
– Hej, vulpino! Iru el la dometo
for!
Kaj la vulpino de-sur la fornolito
respondas:
– Elkuros mi, elsaltos mi,
disiros viaj pecetoj lau cent vojetoj!
Ektimis la lupo kaj forkuris.
Denove iras la leporo lau vojeto,
plie ploras. Renkontas lin urso:
– Kial vi, leporeto, ploras?
– Kial mi ne ploru? Havis mi
dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el
glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.
– Ne ploru, leporchjo! Mi al vi
helpos.
– Ne helpos vi. Lupo pelis – ne
forpelis, ankau vi ne forpelos.
– Mi forpelos!
Aliris ili al la dometo. La urso
mughas:
– Hej, vulpino! Iru el la dometo
for!
Kaj la vulpino de-sur la fornolito
respondas:
– Elkuros mi, elsaltos mi,
disiros viaj pecetoj lau cent vojetoj!
Ektimis la urso kaj forkuris.
Denove iras la leporo lau vojeto,
ech plie ploras. Renkontas lin koko kun falchilo:
– Kikerik! Kial vi, leporeto,
ploras?
– Kial mi ne ploru? Havis mi
dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el
glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.
– Iru ni, mi al vi helpos.
– Ne, koko, ne helpos vi. Lupo
pelis – ne forpelis, urso pelis - ne forpelis,
ankau vi ne forpelos.
– Mi forpelos!
Aliris ili al la dometo. La koko
batas per piedoj al tero, per flugiloj al aero:
Kikerik! Kun falchilo mi iras,
Vulpinon peli deziras.
Iru, vilpino, for!
Audis tion la vulpino, ektimis kaj
diras:
– Mi robon jam vestas…
La koko denove:
Kikerik! Kun falchilo mi iras,
Vulpinon peli deziras.
Iru, vilpino, for!
La vulpino denove diras:
– Mi shuojn jam vestas…
Trian fojon krias la koko:
Kikerik! Kun falchilo mi iras,
Vulpinon peli deziras.
Iru, vilpino, for!
Elsaltis la vulpino tra la fenestro
kaj forkuris tre-tre malproksimen. Kaj la leporo kun
la koko ekloghis kune en la dometo – gaje kaj
feliche.