TRI
URSOJ
Iam eta knabino Manjo foriris al
arbaro por kolekti fungojn kaj berojn. Shi ne
rimarkis kiel profunde eniris en la arbaron kaj
perdighis. Shi longe serchis la rean vojon,
iris-iris, kaj alvenis al iu dometo en arbara
densejo.
Manjo aliris al pordo kaj frapis.
Neniu respondis. La pordo ne estis shlosita kaj shi
eniris en la dometon.
Meze de la manghochambro staris
tablo kaj tri seghoj: la granda, la mezgranda kaj la
malgranda. Kaj sur la tablo estis tri bovloj kun
kacho. Manjo jam delonge ne manghis kaj estis
malsata.
Tial shi sidighis sur grandan
seghon, prenis grandan kuleron kaj gustumis la kachon
el granda bovlo. La segho estis tro alta kaj largha,
kaj la kacho – tro varma. Shi sidighis sur la
mezgrandan seghon, prenis mezgrandan kuleron kaj
gustumis la kachon el la mezgranda bovlo. Ankau tiu
segho estis tro alta, kaj la kacho estis tro
malvarma. Tiam Manjo sidighis sur malgrandan seghon,
prenis malgrandan kuleron kaj gustumis la kachon el
la malgranda bovlo. La kacho estis nek varma, nek
malvarma, kaj tiom bongusta, ke shi formanghis tutan
kachon el la malgranda bovlo. Kaj estis tiom bone al
Manjo, ke shi komencis balancighi kun la segho kaj
hazarde trarompis ghin.
Manjo sentis sin tre laca. Do, shi
iris al najbara chambro.
Tie staris tri litoj: la granda, la
mezgranda kaj la malgranda. Manjo kushighis en la
grandan liton, sed tiu estis tro alta kaj largha. Shi
kushighis en la mezgrandan liton, sed ankau tiu
estis ankorau tro alta. Tiam shi kushighis en la
malgrandan liton. Tiu estis tiom oportuna kaj mola,
ke shi tuj ekdormis.
En tiu domo loghis tri ursoj: la
patro Ursego, la patrino Ursino kaj la filo Urseto.
Ili revenis el arbaro malsataj kaj lacaj. Jen, aliras
ili la tablon kaj rigardas en siajn bovlojn.
– Kiu gustumis el mia bovlego?
– kriegis Ursego.
– Kiu gustumis el mia bovlo? –
kriis Ursino.
– Kiu gustumis el mia bovleto kaj
formanghis la tuton? – krietis Urseto.
Rigardas la ursoj al siaj seghoj:
– Kiu sidis sur mia seghego kaj
deshovis ghin? – kriegis Ursego.
– Kiu sidis sur mia segho kaj
deshovis ghin? – kriis Ursino.
– Kiu sidis sur mia segheto kaj
rompis ghin? – krietis Urseto.
Do, ili iris al la dormochambro por
ripozi kaj vidas siajn litojn.
– Kiu kushis en mia litego kaj
chifis ghin? – kriegis Ursego.
– Kiu kushis en mia lito kaj
chifis ghin? – kriis Ursino.
– Kiu kushis en mia liteto kaj
ankau nun tie kushas? – krietis Urseto kaj tushis
la dormantan knabinon.
Manjo vekighis pro tio, ekvidis la
tri ursojn, kiuj staris super shi kaj fulme saltis
tra apuda malfermita fenestro for de la domo kaj
timigaj bestoj. Shi kuris sen vidi la vojon,
kuris-kuris, kaj bonshance fine alkuris al sia
vilagho.
Ekde tiam shi chiam rigardis la
vojon por ne perdighi en la arbaro kaj hazarde ne
trafi al la tri ursoj.