SINJORO
            URSO
            Venis iam Urso al la legomghardeno
            de Leporo kaj demandas:
            – Kiel vi fartas, Longaj Oreloj?
            – Jen, la karoton el tero tiras,
            sinjoro Urso.
            – Chu bonas la karoto?
            – Bonas, sinjoro Urso, sed sidas
            tre profunde.
            – Ankau mi, eble, bezonas
            karoton, – mediteme diris Urso, – por vintra
            rezervo…
            – Por via sano, sinjoro Urso!
            Prenu, kiom vi volas!
            Krachis Urso sur siajn manplatojn
            kaj ekis la karoton eltiradi, kaj tiele, ke ghi
            diversflanken disflugis…
            Ghuste tiam pretere Erinaco trotis,
            kaj unu karoto lian kapon trafis kaj sur la pingloj
            ekpendis.
            – Kia malindeco! – elsiblis
            Erinaco. – Kio chi tie okazas?
            – Ni karoton plukas! – mughis
            Urso. – Kaj vi kien iras, Pikema Kapo?
            – Mi iras en arbaron por fungoj!
            – Fungoj estas bonega afero! –
            ekghojis Urso. – Mi bezonas vintran rezervon. Iru
            ni por fungoj!
            – Sinjoro Urso, kio pri la
            karoto?
            – "Karoto, karoto"…
            – koleras Urso. – Mem ghin manghu, kaj mi fungojn
            preferas.
            Kaj sekvis Erinacon en arbaron.
            Trotas Erinaco en la arbaro,
            fungojn kolektas kaj sur siajn pinglojn metas, kaj
            mallerta Urso ilin surpashas plejparte.
            Sciuro krias al li de arbo:
            – Kial vi, sinjoro Urso,
            konstante klinighas?
            – Mi fungojn kolektas – vintran
            rezervon faras, – respondas Urso.
            – Kio estas viaj fungoj, –
            pepas Sciuro. – vi prefere nuksojn gustumu!
            Gustumis Urso nuksojn, kaj ili tre
            plachis al li.
            – Tio estas bona afero! Mi ilin
            tuj, unumove kolektos. Jen!
            Brakumis Urso tutan avel-arbedon,
            plenan de maturaj nuksoj, kaj elplukis ghin kune kun
            la radikoj, metis sur sian dorson kaj ekportis. Vidis
            tion Erinaco, nur la manojn disigis.
            Renkonte al Urso iris Kato kun
            fishkaptiloj.
            – Kien vi iras, Vila Vosto? –
            haltigis lin Urso.
            – Vishkapti, sinjoro Urso. Mi
            volas fishon kapti por miaj katidoj.
            – Fishon? Mi shatas fishon, –
            sin lekis Urso. – mi tre bezonas fishon por vintra
            rezervo.
            – Nu bone, iru ni! Mi kunhavas
            kroman fishkaptilon, – diris Kato.
            Ekiris ili fishkapti. Subite Kato
            demandas:
            – Atendu! Kio pri viaj nuksoj,
            sinjoro Urso?
            – Kio estas nuksoj…
            Malgravajho. Iru ni rapide fishon kaptadi, mi ghin
            multe por vintro bezonas.
            Venis ili al la rivero.
            Jhus jhetis ili la hokojn en akvon
            – jenas Vulpino!
            Apudsidighis al Urso kaj
            ridetachas:
            – Pri bagateloj vi, sinjoro Urso,
            okupighas.
            – Kial pri bagateloj? –
            ofendighis Urso. – Mi fishon bezonas por vintra
            provizo.
            – Chu multe vi kaptos? Kaj kia
            ghojo estas tutan vintron fishon machi? – diras
            Vulpino. – Mi al vi alian aferon proponu. Tutan
            vintron vi min dankados.
            – Kiun aferon? – demandis Urso.
            – Iru ni al vilagho,
            kokojn-anasojn shteladi.
            – Kokojn? Anasojn? Iru ni rapide!
            – elghojis Urso kaj la fishkaptilon dejhetis.
            – Sinjoro Urso, vian hokon fisho
            mordetas! – krias Kato.
            – Mordetu ghi. Fisho ne estas
            koko, – grumblis Urso kaj sekvis Vulpinon.
            Kiam mallumighis, Urso kaj Vulpino
            tra vilaghaj malantauoj kashvenis al vilagha
            birdejo. Vulpino flankigis tabulon de la barilo kaj
            flustras:
            – Vi, sinjoro Urso, gardostaru
            chi tie, kaj mi al vi kokinojn kaj anasojn elportos
            kiom vi volos.
            – Bone, – diras Urso, – nur
            vi pli rapide revenu kaj pli multe alportu. Mi
            bezonas vintran provizon.
            Iradas Urso che la barilo
            tien-reen, rigardas chirkaue, auskultas atentege…
            Sed ne longe li sukcesis gardostari: el tuta vilagho
            alkuris hundoj nekalkuleble! Kaj chiuj graulas,
            bojas plengorghe, pretas dispecigi!
            Forgesis Urso pri kokoj, pri
            anasoj, pri Vulpino-ruzulino kaj forrapidegis de tie…
            La hundoj tutamase persekutas lin.
            Tiel ili pelis kompatindan Urson ghis la arbaro mem.
            Tiutempe Vulpino kun sia akirajho
            nerimarkite elrampis el la birdejo kaj forkuris.
            Kvazau ne estis ech.
            Matene kushas Urso en arbaro apud
            arbo, ghemas, ohhas…
            Pretere Museto kuris, rimarkis
            Urson, haltis.
            – Kio al vi okazis, sinjoro Urso?
            – Jen, hundoj… Hierau preskau
            senfeligis min.
            – Hundoj? Estas malbone, –
            pepis Museto.
            – Mi volis vintran rezervon fari…
            – Rezervo estas bone, – pepis
            Museto.
            – Mi kaj karoton plukis, kaj
            fungojn kolektis, kaj nuksojn shiris, fishkaptis,
            kokojn shteladis…
            – Kokojn shteladis? Estas
            malbone, – pepis Museto.
            – Mi chion faris, sed jen, kun
            malplenaj manoj restis…
            – Do, kion vi nun faros, sinjoro
            Urso?
            – Kion mi faru? – diris Urso.
            – Vintro tujos. Kushighos mi en la nestokavon, ghis
            la printempo la manon suchos…
            – Ehh, sinjoro Urso! – pepis
            Museto. Li, shajne, ankorau ion volis diri, sed nur
            svingis per mano, fajfis kaj ektrotis plu.
            Vere – kion diri…