Antonij Pogorelskij
(Aleksej Alekseevich Perovskij)
1787 - 1836

La nigra kokino
au subteruloj

Antau proksimume kvardek jaroj en S.-Peterburgo sur la insulo Vasiljevskij, en la Unua linio[1], loghis mastro de vira pensionato, kiu vershajne ghis nun restas che multaj en fresha memoro, kvankam la domo, kie situis la pensionato, jam delonge cedis lokon al alia, neniom simila al la antaua. Tiutempe nia Peterburgo jam estis fama en la tuta Europo pro sia beleco, kvankam ghi sufiche malsamis la nunan. Tiam sur la avenuoj de la insulo Vasiljevskij ne ekzistis gajaj ombrecaj aleoj: lignaj pavimoj, ofte kunbatitaj el putraj tabuloj, okupadis la lokon de la nunaj belaj trotuaroj. La Isaaka ponto, tiutempe mallargha kaj malglata, prezentadis tute alian vidon ol nun; kaj mem la Isaaka placo estis tute alia. Tiam la monumento de Petro la Unua estis apartigita de la Isaaka preghejo per drenilo; la Admiralejo ne estis chirkauplantita per arboj; la Kavalirgvarda manegho ne ornamadis la placon per la nuna bela fasado - unuvorte tiama Peterburgo ne estis la sama, kiel la nuna. La urboj interalie havas kontrau la homoj la avantaghon, ke post jaroj ili iufoje farighas pli belaj Tamen la afero iras nun ne pri tio. Alifoje kaj aliokaze mi eble pli vaste parolos kun vi pri la shanghoj, okazintaj en Peterburgo dum mia vivo, - sed nun ni turnu nin ree al la pensionato, kiu antau kvardek jaroj trovighis sur la insulo Vasiljevskij, en la Unua linio.

La domo, kiun nun - kiel jam dirite - vi ne trovos, estis de du etaghoj, tegita per holandaj tegoloj. La perono, sur kiu oni ghin eniradis, estis ligna kaj elstaris straten El la vestiblo sufiche kruta shtuparo kondukis al la supera loghejo, konsistinta el ok au nau chambroj, en kiuj de unu flanko loghis la mastro de la pensionato, kaj de la alia estis la klasoj. La dormochambroj de la infanoj, trovighis en la malsupra etagho, lau la dekstra flanko de la vestiblo, kaj lau la maldekstra loghis du oldulinetoj nederlandaninoj, el kiuj chiu havis pli ol cent jarojn kaj kiuj per la propraj okuloj vidis Petron la Unuan kaj ech paroladis kun li Nuntempe en la tuta Ruslando vi apenau trovos homon, kiu vidis Petron la Unuan; tempo venos, kiam ankau niaj spuroj forvishighos de sur tervizagho! Chio pasas, chio malaperas en nia pereonta mondo... Sed la afero iras nun ne pri tio.

Inter la tridek au kvardek infanoj, lernintaj en la pensionato, trovighis knabo launome Aljosha, kiu havis tiam ne pli ol nau au dek jarojn. Liaj gepatroj, loghintaj forfore de Peterburgo, antau proksimume du jaroj veturigis lin en la chefurbon, fordonis en la pensionaton kaj revenis hejmen, paginte al la instruisto kondichitan pagon pro kelkaj jaroj antauen. Aljosha estis knabo sagheta, charmeta, lernis bone, kaj chiuj lin amis kaj karesis. Tamen spite al tio li ofte enuis en la pensionato, kaj iufoje ech malgajis. Precipe dekomence li neniel povis kutimighi al la penso, ke li estas disigita de sia familio. Sed poste li iom post iom komencis kutimighi al sia stato, kaj estis ech minutoj, kiam ludante kun la kunuloj li pensis, ke en la pensionato estas multe pli gaje, ol en la gepatra domo.

Entute la tagoj de la lernado pasadis por li rapide kaj agrable; sed kiam venadis sabato kaj chiuj liaj kunuloj hastadis hejmen al siaj familioj, tiam Aljosha amare sentadis sian solecon. En dimanchoj kaj festoj li tutan tagon restadis sola, kaj tiam lia nura konsolo estis legado de la libroj, kiujn la instruisto permesadis preni el sia malgranda biblioteko. La instruisto estis germano lau la deveno, kaj tiutempe en la germana literaturo dominis modo pri kavaliraj romanoj kaj magiaj rakontoj, - kaj la biblioteko, kiun uzis nia Aljosha, plejparte konsistis el libroj de chi tiu speco.

Do Aljosha, estante ankorau en la dekjara agho, jam konis parkere la agojn de pli gloraj kavaliroj, almenau tiel, kiel ili estis priskribitaj en la romanoj. Lia la plej shatata okupo dum longaj vinteraj vesperoj, dimanchoj kaj aliaj festaj tagoj estis enmense transportighi al antikvaj, antaulonge pasintaj jarcentoj Precipe dum feria tempo, kiel ekzemple dum Kristnasko au dum hela Krista resurekto, kiam li estis por longe disigita de siaj kunuloj, kiam li tutajn tagojn sidadis sola, lia juna imago vagadis en kavaliraj kasteloj, en timindaj ruinoj au en tenebraj densaj arbaroj.


[1]La insulo Vasiljevskij- distrikto en Peterburgo; linio - nomo de ciu flanko de strato sur la insulo Vasiljevskij.


1787 - 1836

,

, .- , , - , , , , , , , . , , . : , , . , , , ; . ; , , - , , . , , , ... , . , , , , , ,
.

, - - , , . , , . , , , . , , , , -, . , ; , ! , ... .

, , , , 9 10 . , - , , , . , , , . , , , . , . - , , , , , , . , , . , , . , , .

, , , , , . , , ... , , , , - , , - , , .

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !