.


. , . , , .
, , , , , . , , , , .
, . , , :
. , , . , , , -. , , , . , , . ? .
? , . ΅ . . , . , . , , , , , , , , , , .
! , , , , , , , . , ,
?
.

. , , . .
, , .
, , , , , . , , , , . , , . . , , : , , .
. . , , . , , , .
, . , .
, , . ,
, , , .

. , , ? , . , , , , , . , , , , , , .
Aleksandr Sharov.
Oldulo Marmoro kaj Avchjo Lanugo
tradukis A.Hhijhnjak

En la mondo vivis du majstroj. La unua faris chion el shtono, kaj la alia el popla lanugo. Ili estis tiom maljunaj, ke la homoj forgesis iliajn verajn nomojn kaj nomis la unuan Oldulo Marmoro, kaj la alian Avchjo Lanugo.
Oldulo Marmoro rezervadis shtonon dum kruelaj frostoj, kiam feblaj, malfirmaj shtonoj ricevas fendojn, ventoj derompas ilin, kaj ili falas de krutajho, kaj nur marmoro trankvile brilas per skarlata flamo sub la glacia vintra suno. Kaj Avchjo Lanugo, tiu certe rezervis la materialon dum tiuj karesaj tagetoj, kiam chie flugas la popla lanugo.
La majstroj animkonkorde loghis en la sama domo. Sed la najbaroj ja chiam trovighas najbaroj, emaj malpacigi amikojn, flustradis al Oldulo Marmoro:
Vin ni estimas. Vi kreas domojn, palacojn, statuojn. Al chiuj estas konate, ke foje lafo inundis la urbon, masonitan de vi, sed kiam la arda torento regresis, kolonoj de la palacoj altighis same kiel antaue. Kaj kiam nekalkulebla militistaro, chiujn murdante kaj chion neniigante, trapasis la teron, nur viaj statuoj konservighis sur placoj de la bruligitaj urboj. Kaj kiam barbaroj dejhetadis la statuojn en abismojn, ili levighis el profundeco de la tero Ni estimas vian laboron, parolis la najbaroj. Sed la oldulacho Lanugo Kion oni povas fari el lanugo? Ekblovu kaj ghi ne plu estas.
Kion oni povas fari el lanugo? redemandadis Oldulo Marmoro, skulptante statuon kaj lante movante la kvazau shtonajn lipojn. Ho tre multe. El lanugo oni faras arghentajn amentojn de salikoj. Kaj la polenon, kiu printempe flugas en arbaro. Kaj la nubojn, kiuj alportas pluvon. Kaj tiun nevideblan shtofon, kiun provis elteksi por la regho la sentaugaj tajloroj, sed nur misfamigis lin en la tuta mondo, tiun shtofon, kiun, se ghi ekzistas efektive, vi sentas, singarde tushante verdan folion, kaj herbeton, kaj manon de infano, kaj lipojn de la amatino. El lanugo oni faras
Sed tiuj estas tiom efemeraj! interrompadis la najbaroj, mirigitaj, ke Oldulo Marmoro, kiu antaue produktis apenau unu vorton dum mil jaroj, ekparolis rapide kaj pasie, kaj ech per tiaj vortoj. Sed tiuj estas tiel efemeraj folio, poleno, nubo
Sed kio povas esti pli longatempa ol la primavero?
Kaj la najbaroj foriradis sen ajna rezulto.

Foje okazis precipe kruela vintero. Printempe ekfloris nek pomarboj, nek siringo, nek poploj. Avchjo Lanugo malsanighis li ne povis vivi sen laboro.
Prenu la skulptilon, martelon kaj provu skulpti el shtono, proponis Oldulo Marmoro.
Tiun printempon homoj memorfiksis ghin por longe sur salikoj aperis la amentoj, brilantaj ech pli hele ol kutime, sed tiaj pezaj, ke la branchoj rompighis, faladis en akvon kaj profundighis en shlimon. Kaj kiam al krizalidoj ektempis transformighi en papiliojn, ili kovrighis per nevidebla shtofo, sed, etendinte la irizajn flugilojn, ne povis trarompi tiun shtofon. Ghi ja estis shtona, kaj chiuj scias, kiel fortikas la shtono. Kaj en nestoj elshelighis birdidoj. Ili estis tute kiel veraj, ech svingetis la flugiletojn, sed ne povis levighi aeren: ili ja estis shtonaj, kaj chiuj scias, kiel pezas la shtono.
Kaj autune birdoj ne ektirighis al la sudo. Nur unu birdareto ekpovis levighi chielen. Sed birdo post birdo chesis la flugon, sidighis ie inter verdaj parkoj por rigidighi poreterne kun la etenditaj marmoraj flugiloj. Ilin, la shtonajn cignojn, oni povas ankau nun vidi preskau en chiu urbo la nemovighantajn, triste observantajn la flugon de vivaj birdoj.
Ni laboru kiel antaue, diris Oldulo Marmoro. Mi skulptos el marmoro, kaj vi
Jes jes Certe oni devas labori kiel antaue, respondis Avchjo Lanugo.

Jam delonge homoj ne vidis Oldulon Marmoro kaj Avchjon Lanugo. Kiu scias, kie ili estas, chu ili vivas? Vershajne, vivas. Ja aperas, kiam venas tempo, la statuoj, cedantaj nek al malico, nek al fortoj de neniigo, nek ech al tempo mem. Kaj flugas la popla lanugo, kaj en nestoj elshelighas birdidoj, krizalidoj transformighas en papiliojn, kaj trumpetas sian kanton cignoj, kiujn foje ekvidinte oni ne forgesos ghis la fino de la vivo.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !