IV

.

! , - . .

? - .

... .

, . , . , , ... . , , !.. - , , - , - , . , . . , , .

, - . - ?

? - .

- ...

?

. , . , , , .

, . , ?

. , , , .

... - . - , , , .

, .

, . . . , . . - , , , ... , . , ; , , - .

, - .

- .

. . , . .

, - . - ...

IV.

Ili ekflugis pluen.

Kiel estis bele chirkaue! La chielo estis tiel blua kaj malsupre ankorau pli blua estis la maro. Ili flugis super kruta kaj shtonega bordo.

- Chu efektive ni flugos trans la maron? - demandis Helenjo.

- Jes... Nur sidu trankvile kaj tenu vin pli forte.

Komence Helenjo timis, poste - ne. Krom chielo kaj akvo nenio restis. Sur la maro naghis shipoj kiel grandaj birdoj kun blankaj flugiloj... Malgrandaj shipoj estis similaj al mushoj. Ha, kiel bele, kiel bone! Kaj malproksime jam vidighis la mara bordo, malalta, flava kaj sabla, - marenfluejo de iu grandega rivero, unu tute blanka urbo, kvazau ghi estus konstruita el sukero. Kaj poste vidighis malviva dezerto, kie staris solaj piramidoj. La kokcineleto malsuprenighis sur la bordon de la rivero. Tie chi kreskis verdaj papirusoj kaj lilioj - mirigaj, delikataj lilioj.

- Kiel bone estas che vi, tie chi, - ekparolis Helenjo kun ili. - Chu vintro ne ekzistas che vi?

- Sed kio estas vintro? - miris lilioj.

- Vintro - ghi estas, kiam negho falas...

- Sed kio estas negho?

La lilioj ech ekridis. Ili opiniis, ke la malgranda norda knabineto shercas. Vere, de nordo chiu-autune alflugas chi tien grandegaj amasoj da birdoj, kiuj ankau rakontas pri vintro; sed ili mem ne vidis ghin kaj rakontas pri tio, kion ili nur audis. Helenjo ankau ne kredis, ke vintro povas ne esti kaj sekve pelteto kaj varmaj shuoj povas esti ne necesaj.

Ili ekflugis pluen. Sed Helenjo jam ne miris pri la blua maro, nek pri la montoj, nek pri la bruligita de suno dezerto, kie kreskas hiacintoj.

- Al mi estas varmege, - ghi plendis. - Nu, kokcineleto, estas vere ne bone, kiam dauras eterne somero.

- Ne al tiu, kiu kutimis, Helenjo.

Ili flugis al altaj montoj, sur kies suproj kushas eterna negho. Chi tie ne estas tiel varme. Post montoj komencighis netraireblaj arbaroj. Sub arkajho de arboj estis mallume, char la suna lumo ne penetras tra la densaj suprajhoj de l' arboj. Sur branchoj saltis simioj. Kaj kiom estis da birdoj - verdaj, rughaj, flavaj, bluaj... Sed plej mirigaj estis floroj kreskantaj rekte sur arbaraj trunkoj. Estis floroj kun tute fajra koloro, floroj similaj al tute malgrandaj birdetoj kaj al grandaj papilioj, - la tuta arbaro kvazau brulis per diverskoloraj vivaj fajretoj.

- Tio chi estas orkideoj, - klarigis la kokcineleto.

Iradi estis neeble chi tie, chio interplektighis.

Ili ekflugis pluen. Jen grandega rivero inter verdaj bordoj. La kokcineleto malsuprenighis rekte sur grandan blankan floron, kreskantan sur akvo. Tiajn grandajn florojn Helenjo ankorau ne vidis.

- Tio chi estas la sankta floro, - klarigis la kokcineleto. - Ghi nomighas Lotoso...

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !