II

, . - , , , , , ; , , - , , , , , - . , . !

, - . - . - .

, - . - ... .

, ? - . - , , , . , , ... , , . , ...

, - . - , , ... , , , . , .

, - .

. , .

, , , - . - ... . ...

. , - , - , - ... , . , . !.. , ! , , , , , ...

, , - .

. , , , . , , - .

, - , . - , , , , , - ... ... , - , , , . ... , , - . !.. , . , , ...

II.

Estis multe da floroj, kaj ili tiel ridinde disputadis; la kampaj floretoj estis tute modestaj - konvaloj, violoj, miozotoj, kampanoloj, cejanoj, kampa kariofilo; sed la floroj kreskintaj en orangherioj iomete fanfaronis - rozoj, tulipoj, lilioj, narcisoj, levkojoj, kvazau richaj infanoj feste vestitaj. Helenjo pli amis modestajn kampajn floretojn, el kiuj shi faradis bukedojn kaj plektadis florkronojn. Kiel ili chiuj estas bonaj!

- Helenjo tre amas nin, - murmuretis la violoj. - Ja ni aperas printempe unuaj. Apenau negho fluidighis, ni jam estas chi tie.

- Kaj ni ankau, - diris la konvaloj. - Ni estas ankau printempaj floretoj... Ni ne estas kapricaj kaj kreskas simple en arbaro.

- Sed chu ni estas kulpaj, se estas tro malvarme al ni por kreski simple en kampo? - plendis bonodoraj krispaj levkojoj kaj hiacintoj. - Ni estas tie chi nur gastoj, kaj nia patrujo estas malproksima, kie estas varme kaj neniam estas vintro. Ha, kiel agrable estas tie, kaj ni chiam sopiras pri nia kara patrujo... Che vi norde estas tiel malvarme. Nin Helenjo ankau amas, kaj ech tre...

- Che ni estas ankau agrable, - disputis la kampaj floroj. - Certe, okazas iufoje granda malvarmo, sed tio estas utila... Kaj krome malvarmo mortigas niajn plej grandajn malamikojn, kiel vermojn, kulojn. Se ne ekzistus malvarmo, estus tre malbone al ni.

- Ni ankau shatas malvarmon, - aldiris la rozoj.

Tion saman diris azaleoj kaj kamelioj. Chiuj ili amas malvarmon, kiam ili preparas florajn burghonojn.

- Jen kio, sinjoroj, ni chiuj rakontu ion pri niaj patrujoj, - proponis la blanka narciso. - Tio chi estas tre interesa... Helenjo nin auskultos. Ja, shi amas nin...

Nun ekparolis chiuj per unu fojo. La rozoj rememoris kun larmoj la benitajn valojn de Shirazo, la hiacintoj parolis pri Palestino, azaleoj pri Ameriko, lilioj pri Egipto. La floroj kolektighis chi tien el chiuj terpartoj de l' mondo. Plej multaj floroj alvenis de sudo, kie estas tiom da suno kaj malestas vintro. Kiel bone estas tie! Jes, eterna somero! Kiaj grandegaj arboj kreskas tie, kiaj mirigaj birdoj, kiom da belulinoj-papilioj, similaj al flugantaj floroj, kaj kiom da floroj, similaj al papilioj!

- Norde ni estas nur gastoj, norde estas malvarme al ni, - murmuretis chiuj sudaj floroj.

La enlandaj kampaj floretoj ech kompatis ilin. Efektive necesas havi grandan paciencon, kiam blovas malvarma norda vento, falas malvarma pluvo kaj negho. Certe printempa negheto rapide degelas, sed tamen ghi estas negho.

- Vi havas grandegan mankon, - klarigis cejano, auskultinte tiujn chi rakontojn. - Mi ne disputas, vi eble estas iufoje pli belaj ol ni, kampaj floretoj, mi volonte konsentas pri tio... jes. Unuvorte, vi estas niaj karaj gastoj, sed via chefa manko estas tio, ke vi kreskas nur por richuloj; ni kontraue kreskas por chiuj. Ni estas multe pli bonaj... Jen mi, ekzemple: vi vidas min en manoj de chiu vilaghana infano. Kiom da ghojo mi donas al chiuj malrichaj infanoj! Ne necesas pagi monon por mi, sed sufichas nur eliri en kampon. Mi kreskas kune kun sekalo, tritiko, aveno...

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !