Aleksandr Sharov

Knabo Leontodo kaj tri shlosiletoj

En la mondo vivis knabo, kaj li havis avinjon bonan maljunan testudon. Ili loghis rande de arbaro. Kaj oni nomis la knabon Knabo Leontodo, char li havis globan, tre lanugan kapon.

Foje Knabo Leontodo vekighis meze de nokto; al li ekshajnis, ke iu vokas lin per bela sonora vocho:

Sekvu min! Pli rapide!

La knabo volis kuri el la domo kvankam estis tute mallume kaj timinde, sed Avinjo Testudo haltigis lin.

Estu pacienca! Tio estas la Suda vento, fluganta en la Sudan landon. Vi estas malgranda, por vi fruas tiel malproksima vojo. Dormu trankvile.

La knabo obeis kaj denove ekdormis.

Pasis iom da tempo. Kaj al la knabo meze de nigra nokto denove ekshajnis, ke iu vokas lin:

Flugu kun ni! Pli rapide!

La knabo elkuris el la domo. Malproksime en alto flugis birdoj, birdaro post birdaro. Knabo Leontodo eksvingis la brakojn. Sed li ne levighis aeren. Ne chiuj knaboj scipovas flugi.

Li staris rande de larbaro kaj rigardis la birdojn. Avinjo Testudo trovis lin, forkondukis hejmen kaj kushigis en la varman liton:

Dormu trankvile. Vi ankorau estas malgranda. Ankau via tempo venos, vi vidos la landojn, al kiuj flugis la vento, kaj landojn, al kiuj rapidis la birdoj. Kaj aliajn landojn, kiujn atingas nek la vento, nek la birdoj.

Do kiam venos tiu mia tempo? senpacience demandis Knabo Leontodo.

Baldau! respondis Avinjo Testudo. Vin vokos gnomoj. Ankorau iomete plikresku, ili vin vokos.

Kaj foje nokte tio okazis.

Avinjo Testudo vekis la knabon.

Chu vi audas? demandis shi.

Al la knabo shajnis, ke chio silentas. Kaj poste li strechis la audon, kaj lin atingis arghenta sonoro.

Vestighu pli varme, ne forgesu surmeti la skarpon, rapidigis la avinjo.

Ili lasis la domon kaj iris sur kampo: la avinjo antaue kaj la knabo post shi.

Pli kaj pli proksime audeblis la arghenta sonoro. Post la malhela kampo aperis senarbejo. Inter kampanuloj, balancighantaj sur la longaj, kvazau cikoniaj, kruroj, inter lilioj, tulipoj kaj kamomiloj brilis flavaj, bluaj kaj rozkoloraj fajroj.

Avinjo! Avinjo! Rigardu! Steloj en la floroj! ekkriis Knabo Leontodo.

Ili ne estas steloj, respondis Avinjo Testudo.

Audeblis, kiel susuras shiaj piedegoj kontrau la herbo, kiel lace shi spiras, kaj videblis, kiel la koloraj fajroj spegulighas sur shia karapaco, surhavanta profundajn fendojn-faltojn.

Ili estas ne steloj, sed lampiroj. Ili lumas al la gnomoj, por ke tiuj povu forghi shlosilojn.

La lampiroj brilis chiam pli hele. La arghenta sonoro sonis de la senarbejo.

Marteloj frapadis sur ambosojn: la unua alte dinj-dili-dinj-dinj, la dua iom pli laute kaj malofte bim-bom-bom kaj la tria tute malofte kaj pli laute ol chiuj bam-bamm-bammm.

Akompanataj de la martela sonoro, la gnomoj kantis la kanton:

Ekfrapis unua frat.
Bat!
Birdojn vekanta temp
Printemp!
Kaj florar, kaj herbar
L tuta iam dorma ter
En liber!
Kaj skaraba popol,
Kaj formika popol,
Papilia popol,
Kaj la kat chasanta,
Kaj la mus fughanta,
Ech la talp fosanta
Chiuj viglas dum chi temp!
Do printemp! Ja alvenis printemp!

Avinjo Testudo tiutempe ghisrampis larghan rojon.

Rigardu, diris shi al la knabo, kiam shia spiro iomete regulighis.

La knabo ekvidis: trans la rojo, inter bluaj kampanuloj, staris tri ambosoj. La malgranda verda, la pli granda rugha kaj la tria, plej granda, el diamanto.

Super la verda amboso sin klinis eta gnomo en verda antautuko. Sur la kapo li havis verdan trikitan chapeton kun longa kvasto, pendanta preskau ghistere. En la manoj li tenis verdan, preskau porludan martelon kaj rapide batadis per ghi sur la verda amboson, kie kushis verda shlosileto.

Dinj-dinj-dilinj-dinj ofte batadis li per la martelo kaj kantis per la alta vocho:

Ekfrapis unua frat.
Bat! Bat!! Bat!!!
Birdojn vekanta temp
Printemp!
Kaj florar! Kaj herbar!

Apud la amboso kreskis verda abio. Sur chiu brancho stelumis la lampiroj, kvazau lampetoj sur la novjara abio; ili konstante saltadis de brancho al brancho sed lampetoj ja ne flugas kaj kunkantis la verdan gnomon:

L tuta iam dorma ter
En liber!
Jen de rojo lirlad,
De skaraboj zumad,
De birdaroj kantad,
De formikoj rampad,
Papilia flugad.

Kaj che la rugha amboso staris gnomo pli granda, en rugha antautuko la frato de la verda gnomo kaj frapadis per rugha martelo sur la rughan amboson, kie kushis rugha, fulmanta kiel rubeno shlosilo. Sur la kapo li havis rughan trikitan chapeton kun kvasteto ghis la tero. Kaj sur la vizagho kreskis rufa barbo. Bim-bom-bom forte frapadis li per la rugha martelo sur la rughan shlosilon kaj kantis:

Ech maljuna talpo-blindul
Kredas al sia okul.
Unufoje dum tuta temp
Al ghi videblas printemp.
Kaj ne veras la penso kata,
Ke de muso ghi estos sata.
Muso pli bone ruzas
Kaj la ruzon por fugho uzas.
Ne eternas viv,
Ne eternas sat.
Vi ne tiom do ruzas,
Ho, ruza kat.

Acero kun rughaj kaj verdaj folioj kaj kverko kun rughaj kaj verdaj folioj kreskis super la amboso. La rughaj lampiroj pendis sur la arboj kiel festaj lampetoj. Ili flugadis de loko al loko. Sed lampetoj ja ne scipovas flugi. La lampiroj kunkantis la gnomon per la altaj vochoj:

Nudigita de nokta fort
Antau vi momentumos la sort.
Voj mirakla atendas vin,
Chiu iru ghin ghis la fin.

Che la tria, diamanta amboso staris maljuna gnomo la plej maljuna frato en blanka antautuko, en blanka trikita chapeto, kun longa blanka kvasteto preskau ghis la tero kaj kun longa griza barbo.

Li frapadis per martelo malofte kaj forte sur diamantan shlosilon:

Bam! Bamm! Bammm!..

Apud lia amboso ne kreskis arboj. En la herbo, en floroj ne estis lampiroj. Sed super la kapo de la gnomo, en la chielo scintilis la steloj.

Frapante per la martelo, la gnomo ne kantis, sed obtuze diris:

Tiunokte aperos stel
Sur kupolo de la chiel.
Ghia lumo konduku vin
Ghis la fin, ghis la fin, ghis la fin.

Kaptu! kriis la plej juna verda gnometo per la alta vocho kaj jhetis trans la rojon la verdan shlosilon.

Kaj kiam la knabo kaptis la shlosilon, li kriis plie:

Sed ne malfermu diafanan kofron kun verdaj gemoj.

Kaptu! kriis la meza frato la rugha gnomo kun rugha barbo, jhetante al la knabo la rughan shlosilon. Tanen ne provu malfermi diafanan kofron kun rughaj gemoj.

Kaptu! per la malalta, basa vocho softe eldiris la plej maljuna frato griza gnomo, jhetante trans la rojon la diamantan shlosilon. Sed gardu vin, ne malfermu diafanan kofron kun diamantoj kaj briliantoj.

La maljuna gnomo diris tion kaj la senarbejo malaperis elvide.

Ankau la nokto pasis, kaj la lampiroj ne plu videblis. Kaj la gnomoj ne videblis, nur la kampo, kovrita de bluaj kampanuloj. La pado meze la kampo. La stelo super la pado.

Avinjo! vokis la knabo.

Sed ankau la avinjo malaperis.

>>


, . . , , .

; , - :

! !

, :

! . , . .

.

. , - :

! !

. , . . . .

. , :

. . , , , , . , , .

? .

! . . , .

.

.

? .

, . , .

, , .

: , .

. . , , , , , , .

! ! ! ! .

, .

, , , , , -.

, . , .

. .

: ---, -- --.

:

.
!
.
!
,
, ,
!
,
,
,
,
,
( , ),

, !
! !

.

, , .

: , , . , , , .

. , . , , .

--- :

.
! !! !!!
.
!
! !

. , ; :

, ,
!
,

.
.
,
.

, , , , , . . . -- :


,
,

-
.
,
.
:
, ,
.
.
.

.

. , . . . :


-
.
,
,
,
.

, , , .

:

--!..

. , . , , .

, , :


-
.
.
.
, ,
.

! .

, :

.

! , . .

! , , . .

.

, . , . . .

! .

.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !