Nenio fareblas. Tiel ja okazis, kaj oni ne senkauze diras el fabelo ne eblas elshiri ech vorton.

Kaj Anaso kvankam shi jhus revenis el Afriko, tre lacighis kaj ripozadis post la transflugo pene startis aeren kaj ekflugis al Avinjo Testudo.

Chu vi volas, au ne, sed vi devas, ekpensis li.

Alfluginte, Anaso kvakis al Avinjo Testudo:

Li revenas. Eliru renkonten mem li ne trovos vojon.

Shi estis jam tre maljuna, Avinjo Testudo.

La karapaco farighis tute griza, tute kovrighis per fendoj-faltoj kaj respegulis nek la sunon, nek stelojn, nek lampirojn.

Pro maljuneco shi preskau blindighis.

Chu li revenas kun la princino kaj malgrandaj princoj? demandis Avinjo Testudo.

Ho, ne, kvakis Anaso, kiu tre dezirus chi-foje diri malveron, sed kion li devis faru, se shi ne scipovis mensogi. Neniu estas kun li.

Tutegale mi estas felicha, ke li revenas.

Do io en li ekzistas au ekzistis; se oni tiel amas anasidon au knabon, do en li nepre devas esti almenau iom da la mirindajho, levighante supren kaj lace svingante la maljunajn flugilojn en la nigra aero, ekpensis Sagha Anaso.

Avinjo Testudo ekiris el sia domo, kiu tute oblikvighis kaj ghisfenestre enkreskis la grundon, kaj ektrenis sin sur la kampo tien, kie brulis la gnomaj fajroj kaj de kie sonis ilia kanto.

Shi estis senforta kaj maljuna kaj, farinte pashon, ne sciis, chu povos fari la alian.

Kaj shi preskau nenion vidis.

Sed tamen meze de la grandega nigra kampo shi trovis sian nepon.

Shi rekonis lin lau la bruo de la pashoj, kvankam li nun trenis la piedojn; lau la spiro, kvankam li spiris pene kaj rauke. Kiu scias, kiel shi rekonis lin! Kaj tio ja ne tiel gravas.

Shi rekonis lin kaj, kiel antaue, vokis per lia infana alnomo:

Knabo Leontodo! Ni iru pli rapide hejmen, jam malfruas. Vi iom tropromenis hodiau.

Hejme shi trinkigis al li varmegan lakton. Kaj kushigis en la liton; la saman, el kiu li ellitighis tiunokte, kiam lin vokis la gnomoj.

Al li estis malvaste en la infana lito, sed la avinjo varme kovris lin; li volvighis ronde, varmighis kaj baldau ekdormis. En la songho li ridetadis. Li songhis, ke li, la antaua Knabo Leontodo, ludas en la herbejo antau la domo de l avinjo.

Kaj kiam li ekdormis, Avinjo Testudo singarde karesis lian vizaghon per la sulkokovritaj manoj. Kaj sentis la faltojn sur la frunto, sur la vangoj, che la okuloj multe da faltoj kaj lau tiuj kvazau lau linioj de libro shi legis lian tutan vivon: kiel la arbaro komence malfermighis, kaj poste fermighis por li; kiel la princino ekamis lin, preskau tutkore ekamis, kaj poste malaperis; kiel restis shlosita la diamanta pordego de la urbo kun la senfina blanka muro, plektokovrita de la pikdrato, malantau kiu mortadis homoj.

La knabo dormis.

Mi kulpas pri chio, amare pensis la avinjo. Mi rakontis al mia kara knabo tro malmulte da fabeloj, kal li ne rekonis la mirindajhojn, kiam ili renkontighis survoje, kaj jhetis sin al tiuj stultaj kofroj.

Endorme Knabo Leontodo spiris softe kaj kviete.

Mi kulpas pri chio, amare pensis la avinjo. Mi rakontis al li tro malmulte da veraj historioj pri la vera vivo.

Knabo Leontodo dormis.

Mi rakontis tiun chi fabelon al mia knabo. Li estis tiam blonda, kun oraj bukloj simila al knabino. Bela, sed kaprica. Ni interkonsentis: mi rakontas fabelon, kaj li tuj ekdormas.

Tio ja tute ne estas fabelo, diris li, malferminte la grandajn verdajn, kiel tiuj de la patrino, okulojn, kiam traauskultis chion ghisfine. Do mi ne dormighis, ne dormighos, kaj neniam dormos.

Liaj okuloj tamen malrapide gluighis kune, do mi ne tre timighis.

Kial do ne fabelo? demandis mi.

En la fabelo chiam chio finighas bone, respondis li.

Ankau chi tie chio finighis bone Preskau chio, diris mi. Avinjo Testudo ja vivas, kaj tio estas la plej chefa. Kaj Knabo Leontodo plu estas por shi amata nepo. Shi vidas malbone, char shi estas tute maljuna. Sed memoras shi bone.

Sed la shlosiletoj tamen rompighis diris mia knabo.

Ne gravas. Sed vi estos pli sagha; ankau vin ja baldau vokos la gnomoj.

Li ne respondis. Li forte dormis.

Mi eliris en la ghardenon. Kampokorvoj alflugis kaj klopodis, sin aranghante en la malnovaj nestoj.

Chu vi do ne rompos la shlosilojn? enpense demandadis mi mian knabon. Ja se oni konservas la shlosilojn, la cetero se ech ne tuj, ne facile, finfine ordighos Chu vi ne rompos la shlosilojn?

Kiam oni auskultas la kampokorvojn, shajnas, ke ili kverelas, tamen ili simple havas tiajn lautajn vochojn, sed parolas pri la plej ordinaraj aferoj.

Ghuste tiam, tiuvespere, kiam mi eliris en la ghardenon, kampokorvino plendis:

La nesto dum la vintro tute malbonighis. Sed rigardu, kian dikan bonan branchon mi trovis. Helpu Dio ghisporti ghin; maljuna mi farighas, maljuna!

Kaj juna kampokorvino respondis:

Mi trafis mirindan lanugan anseran plumon. Oni diras, dum antikveco per tiaj plumoj homoj skribis fabelojn por siaj birdidoj. Al la kampokorvido estos bone dormi en la lito el plumoj, kaj ghi songhos bonajn songhojn.

Apenau la birdo diris tion, mi chesis auskulti la kampokorvan vocharon kaj bruon de printempa vento.

De malproksimo ekaudighis la kanto de la gnomoj:

Ekfrapis unua frat.
Bat!

La gnomoj vokas mian knabon, kun timo kaj ghojo, kun premanta angoro en la koro pensis mi. Kia do li revenos hejmen?

Mi ekpensis tion, kaj mia knabo jam eliris sur la peronon: lavita, kvankam ordinare li ne tre emis sin lavi, kaj vestita por la vojo.

Chu tempas? demandis li kaj rigardis al mi.

Mi pensis: Bone, ke vi havas okulojn verdajn, kiel tiuj de la patrino, kaj sincerajn, kiel de la patrino, kaj bonkorajn. Kaj tamen bone, ke vi auskultis tiun chi fabelon pri tri shlosiletoj; fabelo ne pezigas la shultrojn dum vojo.

Chu tempas?! la duan fojon senpacience demandis la knabo.

Mi rigardis al li, memorfiksante, memorfiksante kia li komencas sian vojon.

Kaj malserene mi rememoradis mian propran vojon, jam proksiman al la fino.

Ho, fine mi ghistiris tiun chi grandegan branchon, rauke diris la maljuna kampokorvino. Mi pensis, ke la koro tuj krevos. La nesto havos bonan tegmenton.

La mirakla liteto farighis el la ansera plumo! reehis la juna kampokorvino. Al mi restis nur naski ovon kaj kovi la unuenaskiton, kaj estas finita la afero.

Kaj ni, mi kun mia knabo, eliris tra la pordeto en la kampon.

En malproksimo videblis la senarbejo, kie inter herbetoj kaj floroj kaj sur la branchoj de la arboj bruladis centoj da diverskoloraj lampiroj. La gnomoj batadis sur la ambosojn: dinj-dili-dinj-dinj, bim-bom-bom, bam-bamm-bammm kaj kantis sian kanteton:

Birdojn vekanta temp
Printemp!
Kaj florar, kaj herbar
L tuta iam dorma ter
En liber!
Kaj skaraba popol,
Kaj formika popol,
Papilia popol,
Kaj la kat-ruzulo,
Kaj la mus-truulo,
Ech la talp-blindulo
Chiuj viglas dum chi temp!
Do printemp! Ja alvenis printemp!
Por la talp videblas printempo
Nure dum chi nokta tempo.
En la noktaj magiaj datoj
Ighas klaraj ja chiuj fatoj.

Chu chion mi sukcesis al vi rakonti? pensis mi, apenau sukcesante sekvi la knabon, kiu saltante kuris sur la pado tra la kampo.

Kaj gnomoj kantadis sian kanton.

Kaj la knabo fiksauskultis nur kanton de la gnomoj.

Kia do vi revenos hejmen, mia knabo?!

<<


. , .

, .

, , .

, :

- . .

, .

, - , , .

.

? .

, , , , , . , .

, .

, - ; , , , .

, , , , .

, , , .

.

- .

, ; , . , ! .

, , :

! , ! - !

. ; , , .

, ; , . . , , , .

, . , , , , : , ; , , ; , , .

.

, . , , , .

.

, . .

.

. , . , . : , .

, , , , , . , , .

- , .

? .

, .

, . , . . , . .

- .

. ; .

. .

. , .

- ? . , , , , ?

, , , , .

, , , :

. , . ; , !

:

. , . , , , .

, .

:

.
!

, , . - ?

, : , , .

? .

: , , , , , . -, ; .

?! .

, , .

, .

, - , . , - . .

! . , .

, , .

, . : ---, --, -- :

.
!

, ,
.
,
,
,
,
,
( , ),

, !
!
!

.

,

.

? , , .

.

.

- , ?!

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !