LA
ORA SAGO
Chu estis, chu ne
estis, trans sepdek sep landoj vivis foje regho, kiu
havis belan ghardenon, kian ankorau ne vidis homaj
okuloj.
Char en tiu gardeno
- eksciu chiuj - kreskis silka herbo.
Sed vane ghi
kreskis, char la regho ne povis ghoji pro ghi. Kiu
kreskis tage, nokte chiun manghis ia chevalaro; kia
chevalaro, tion neniu sciis. Ili starigis gardistojn,
ne unu, sed cent. Sed nokte je la dekdua horo
ekblovis dormiga venteto, la gardistoj chiuj falis
teren kaj dormis ghis mateno.
La regho malgajis,
li jam ne povis kion fari. Foje li diskonigis en la
tuta lando, ke li donos sian filinon kaj la duonon de
la lando al tiu, kiu gardos la ghardenon, estu li ies
ajn filo.
Kaj venis la homoj
el chiuj direktoj, kaj el lia lando kaj el
eksterlando: princoj, grafoj, baronoj kaj bravaj
ciganoj. Sed honte ili chiuj devis hejmeniri, char
neniu el ili povis eviti endormighon. La dormiga
venteto venkis chiujn.
En la lando de la
regho vivis malrichulino kun sia brava, lerta filo.
Tiu knabo estis fama en sep landoj, ech trans ili. Li
povis antaudiri la estonton, se li havis emon por
tio.
Chu tio estis vero
au ne - mi ne scias -, sufichu, ke ankau tiu knabo
ekiris por provi sian shancon. Lia patrino bakis en
cindro paneton, kaj li ekiris sen halto ghis la urbo
de la regho.
Li iris rekte al la
regho kaj raportis, ke je vivo, je morto, li gardos
la silkan ghardenon.
- Bone, knabo -
diris la regho -, tion jam diris multaj miloj, sed
neniu sukcesis ghin gardi. Sed mi diras ankau al vi
tion, kion al la aliaj: je mia vorto, mi donos al vi
mian filinon kaj la duonon de la lando, se vi gardos
la silkan ghardenon.
La knabo iris el la
palaco al la ghardeno. Sed kiam li volis eliri tra la
pordo, saltis antau lin museto kaj diris:
- Dio benu vin,
bona knabo, donu el mi paneron, ekde mateno mi
manghis nenion.
- Kial ne, mi donas
volonte - diris la knabo -, prenu, kompatinda museto,
manghu.
Kaj li prenis el
sia saketo la paneton, shiris el ghi pecon kaj donis
al la museto.
La museto tuj
formanghis ghin kaj diris al la knabo:
- Pro bonfaro
atendu bonfaron. Multajn milojn da knaboj mi jam
haltigis antau tiu chi pordo, petante paneron, sed
neniu donis. Kaj kia ago, tia pago. Auskultu, knabo,
mi scias, kion vi celas. Chu vi vidas tiun chi
trueton sur la barilo? Iru tien, promenadu che la
trueto kaj ne timu. Vane blovos la dormiga venteto,
vi ne ekdormos. Noktmeze venos la chevalaro de la
feregho, kun granda bruo, kun terura henado. Faru
nenion alian, nur jhetu tiun chi oran sagon antau la
chevalaron. Kaj poste trankvile vi povos kushi,
dormi, ghis mateno kreskos la silka herbaro, ke ghi
atingos ghis zono. Sed samtempe mi diras, ke ne estu
trankvila ghis vi mortigis tiun homon, che kiu poste
vi trovos la oran sagon, char tiukaze li mortigos
vin.
La knabo dankis pro
la ora sago, adiauis la museton, iris al la trueto
kaj komencis promenadi tien kaj reen.
Subite ekblovis
dormiga venteto. Komence nur super la barilo, poste
ankau tra la trueto. Venis la chevalaro kun granda
bruo, henado: tie estis almenau mil orharaj chevaloj,
se ne pli. Nu, la knabo ne kalkulis ilin, sed prenis
la oran sagon kaj jhetis ghin antau la chevalaron.
Poste li kushighis
che la barilo kaj profunde ekdormis. Matene venis la
regho, rigardis la ghardenon, miregis vidante la
herbon. Venis ankau la korteganoj, serchis la knabon:
kaj jen, li kushis che la barilo. Ili vekis, starigis
lin kaj demandis:
- He, chu vi gardis
la ghardenon?
- Nu jes, mi kaj ne
vi! - respondis la knabo.
Sed tuj ili
shanghis la tonon: levis la knabon kaj tiel portis
lin al la regho.
- Vi estas brava
homo, filo mia - diris la regho. - Mi plenumos mian
promeson, kaj donos al vi mian filinon kaj la duonon
de la lando.
- Dankon pro via
boneco, regha moshto - diris la knabo -, sed mi ne
edzighos ghis mi ne retrovis la oran sagon.
Vane la regho petis
lin resti, ech la reghidino - al kiu la knabo tuj
ekplachis -, li ne restis. Li diris: mi devas retrovi
tiun chi oran sagon ech el la fundo de la tero.
Nu, bone. La
reghidino donis al li manghpakon kaj li ekiris por la
ora sago.
Li iris, vagadis
tra sepdek sep landoj, kaj ghuste kiam li estis de la
limo de la sepdek sepa lando, li renkontighis kun
kochero, kiu havis sagon en la frunto. Li rigardis,
kaj jen, ghi estis lia sago. Li demandis la kocheron:
- Amiko mia, kial
vi portas en la frunto tiun chi sagon?
- Mi ne portus ghin
- respondis la kochero -, se mi povus eltiri ghin.
Sed ghis nun ne estis homo por eltiri.
- Kion vi pagos, se
mi eltiros ghin?
La kochero
promesis, ke li volonte pagos cent talerojn.
- Mi ne bezonas
vian monon - diris la knabo -, nur instruu al mi
chion, kion vi scias, char videble vi scias multe.
- Bone - diris la
kochero -, mi instruos chion al vi, kion mi scias,
nur eltiru la sagon.
La knabo prenis la
sagon kaj eltiris ghin, kvazau ghi neniam estus en la
frunto.
La kochero pensis
en si: "Nu, atentu! Vi estas tiu fama knabo, kiu
jhetis la sagon en mian frunton, ja mi instruos
vin!" - Poste laute li diris:
- Venu, mi instruos
al vi chion, kion mi scias, sed avertas vi antaue, mi
diras, ke vi ne ellernu pli multe ol estas mia scio,
char en tiu kazo finighos via vivo.
- En ordo - diris
la knabo -, ni iru.
Ili ekiris duope,
kaj atingis grandan arbaron. En la arbaro estis tri
staploj da ligno, unu apud la alia. La kochero diris:
- Sidighu sur la
supron de unu el ili!
La knabo sidighis,
kaj la kochero ekbruligis la lignon sub li. La arboj
finbrulis tiel, ke lia vesto ech ne bruletis.
- Nu, chu vi scias
tiom, kiom mi? - demandis la kochero.
- Tute ne, tute ne!
- respondis la knabo.
La kochero sidigis
lin sur la duan kaj same bruligis ghin. Sed tiu ech
fumon ne havis, kiam ghi brulis. Li sidigis la knabon
sur la trian staplon, kaj same bruligis ghin. Ghi
havis nek fumon, nek fajron. Denove li demandis la
knabon:
- Nu, chu vi scias
tiom, kiom mi?
- Mi? Duoble pli mi
scias! - respondis la knabo.
Estis tie rivereto.
La knabo transkapighis kaj farighis el li fisheto. Li
saltis en la rivereton kaj gaje naghis. Ek! ankau la
kochero transkapighis, farighis fishego kaj naghis
post la fisheton. Sed la rivereto estis malgranda kaj
li ne povis naghi tiel rapide, kiel la fiteto.
Sed subite la
rivereto eniris lagon. Tie jam la fisegho povis pli
bone naghi. Feliche, kiam la fishego atingis la
fisheton, tiu jam estis sur la transa bordo, subite
li elsaltis el la lago, transkapighis kaj farighis
fianchringo.
Ghuste tie promenis
la reghidino. shi prenis la ringon kaj metis ghin sur
sian fingron.
La ringo ekparolis:
- Reghidina moshto!
Baldau el la lago elsaltos fishego, kaj farighos bela
richa junulo! Li petos vin per dolchaj vortoj, ke vi
donu al li la ringon, sed vi diru: mi ne donos ghin,
ghis vi faris super la lago oran ponton, kian ankorau
ne vidis homaj okuloj.
Tiel estis, kiel
diris la ringo. El la lago saltis fishego, ghi
farighis bela knabo, kaj petis la ringon per dolchaj,
mielaj vortoj. Sed la reghidino diris:
- Volonte mi donos
ghin al vi, se super tiu lago vi faros tian oran
ponton, kian homaj okuloj ankorau ne vidis.
La reghidino iris
hejmen, kaj kiam shi eniris sian chambron, vastighis
la ringo sur shia fingro, falis al la tero kaj
farighis ech pli bela junulo ol la antaua. Li diris:
- Reghidina moshto,
tiu alia junulo morgau venos por la ringo. Bonvolu
fari al mi la komplezon jheti la ringon sur la teron,
kiam vi ghin transdonos.
La reghidino ech ne
povis ekparoli, la junulo jam transkapighis kaj
denove farighis ringo. La reghidino metis ghin sur
sian fingron.
La sekvan tagon la
reghidino rigardis tra la fenestro kaj jen, shiaj
okuloj vibris pro la granda brilo: la ora ponto estis
super la lago. Kaj venis ankau la richa junulo peti
la ringon. La reghidino tuj deprenis ghin de la
fingro, sed kiam shi volis transdoni ghin, shi jhetis
ghin sur la teron kaj tiu - audu la miraklon! - tuj
farighis etaj kach-eroj.
La richa junulo tuj
transkapighis, farighis koko kaj komencis kolekti la
erojn.
En tiu momento el
unu kach-ero farighis eta skarabo, tiu skarabo
surgrimpis la muron kaj tie ghi sidighis sur pafilon.
La koko tion ne rimarkis kaj kiam ghi kolektis la
kach-erojn, frapante la flugilojn ghi kriis:
- Nu, vi,
sag-serchanta knabo, vi volis scii pli multe ol mi,
sed nun vi estas en mia kropo. Liberighu, se vi
povas!
La skarabeto
atendis ghuste tion. Ghi pafis kaj tiel trafis la
kokon, ke ghi ne plu kriis. Tiam rapidege ghi
farighis same koko kaj frapante la flugilojn kriis:
- Kokeriki, kochero
de feregho! Mi sciis pli ol vi, char alie vi estus
mortiginta min.
Kaj li denove
farighis junulo. Li dankis pro la bonkoreco la
reghidinon kaj reiris al sia fianchino.
Hej, estis granda
ghojo! Ili faris edzighfeston en sep landoj, kaj la
ghojo estis tiel granda en la lando, ke dum sep jaroj
estis videbla nek unu malgaja homo. Nur unu plorantan
infaneton mi vidis. Li ploris nur pro tio, char koko
shtelis el lia mano la papavan kukon.
Kiu ne kredas, do
kontrolu chion.