Pashtistino de anseroj apud puto

En dezerto inter montoj estis iam malgranda domo, en kiu vivis virino maljuna kiel la mondo kun aro da anseroj. La dezerto estis chirkauita de arbaro, chiutage la maljunulino prenis sian lambastonon kaj iris inter la arbojn per shancelighantaj pashoj. Tie shi multe laboris, pli multe ol oni povus supozi lau shia maljuna agho: shi kolektis herbon por la anseroj, deshiris sovaghajn fruktojn tiel alte, kiel povis atingi shiaj manoj, kaj portis chion sur sia dorso hejmen. Oni povus supozi, ke la peza shargho devus premi shin al la tero, sed chiam shi sukcese ghin portis ghis la domo. Se shi renkontis iun, shi diris:

"Bonan tagon, najbaro, hodiau estas bela vetero. Vi miras, ke mi trenas la herbon, sed chiu devas porti sian sharghon sur la dorso."

Sed oni ne renkontis shin volonte kaj preferis chirkauiri, kaj kiam patro preterpasis shin kun sia filo, li chiam diris al li mallaute:

"Gardu vin kontrau la maljunulino, shi estas ruza kiel la diablo, shi estas sorchistino."

Foje matene bela juna viro iris tra la arbaro. La suno hele lumis, la birdoj kantis kaj malvarmeta vento karesis la foliojn; la junulo iris ghoje kaj gaje. Li ankorau renkontis neniun, kiam li subite ekvidis la sorchistinon, kiu genuis sur la tero kaj detranchis herbon. Shi jam kolektis amason da ghi en la sakon kaj apude staris du korboj plenaj de sovaghaj piroj kaj pomoj.

"Maljunulino," li diris, "chu vi povos forporti chion chi?"

"Mi devas, kara sinjoro," respondis shi, "nur la infanoj de la richuloj ne bezonas tion fari. Sed al kamparano oni diras:"

"Antauen la okulo,
se vi estas ghibulo."

"Helpu min," aldonis la maljunulino, kiam li haltis apud shi, "vi havas ankorau rektan dorson kaj junajn piedojn, tio estos facila por vi. Mia domo ne estas malproksime: jen ghi staras post la monto. Vi salte atingos ghin."

La juna viro ekkompatis shin:

"Kvankam mia patro ne estas kamparano, sed richa grafo, mi tamen prenos vian sakon por pruvi, ke ne nur la kamparanoj scias porti sharghojn."

"Bone, mi estos tre kontenta. Vi devos iri unu horon, sed tio estas bagatelo por vi. La pirojn kaj pomojn vi ankau devos porti."

La junulo iom ektimis la longan vojon, sed la maljunulino ne ellasis lin plu; shi metis la sakon sur lian dorson kaj la korbojn en liajn manojn.

"Vi vidas," shi diris, "la afero estas facila."

"Kontraue," diris la grafo kaj faris grimacon de doloro, "la sako premas, kvazau plena de shtonoj, kaj la pomoj kaj piroj pezas kiel plumbo; mi apenau povas spiri."

Li volis chion demeti, sed la maljunulino ne permesis.

"Rigardu lin," shi diris moke, "la juna viro ne povas porti, kion mi, maljuna virino, trenas tiel ofte. Belajn vortojn vi chiam havas pretajn, sed kiam oni volas doni al vi la laboron, vi tuj malaperas. Kial vi staras tie kaj meditas? Antauen! Neniu reprenos la sakon."

Dum li marshis sur ebena tero, la junulo povis ankorau porti; sed kiam ili venis al la monto kaj devis supreniri, kaj la shtonoj rulighis sub iliaj piedoj kvazau vivantaj estajhoj, tiam mankis al li la fortoj. Gutoj de shvito banis lian frunton kaj fluis, jen varmaj, jen malvarmaj, sur lia dorso.

"Patrineto," li diris, "mi ne povas plu iri, mi devas iom ripozi."

"Ne," respondis la maljunulino, "kiam ni venos en la domon, vi povos ripozi, sed nun antauen! Kiu povas scii, eble tio estos utila por vi."

"Maljunulino, vi estas senhonta," diris la grafo kaj volis dejheti la sakon, sed li penis vane: ghi kvazau kunkreskis kun lia dorso. Li sin turnis kaj skuis, sed ne povis liberighi. La maljunulino ridis kaj kontenta saltis malgrau la lambastono.

"Ne koleru, kara sinjoro," shi diris, "via vizagho rughighis, kiel meleagro. Portu pacience la sharghon, kiam ni venos hejmen, mi donos al vi bonan trinkmonon."

Kion li povis fari? Li devis obei la sorton kaj pacience sekvi la maljunulinon. Shi farighis pli kaj pli vivplena, li pli kaj pli suferis sub la pezo. Subite shi saltis sur la sakon kaj eksidis sur ghia supro; kvankam shi estis maldika kiel stango, shi pezis pli multe ol plej dika kampara knabino. La genuoj de la junulo tremis, sed kiam li haltis, la maljunulino batis liajn piedojn per vergo kaj urtikoj. Senchese ghemante li atingis la supron kaj fine venis al la domo de la maljunulino en la momento, kiam li estis falonta de lacigho.

Kiam la anseroj ekvidis la maljunulinon, ili levis la flugilojn, etendis la kolojn, kuris renkonte al shi kaj kriis sian krion. Post la aro kun vergo en la mano iris maljuna knabino, dika kaj alta, sed malbela kiel la nokto.

"Patrino," shi diris al la maljunulino, "chu io okazis al vi? Vi tiel longe forestis."

"Tute ne, mia filineto," shi respondis, "nenio malbona okazis al mi; kontraue chi tiu afabla sinjoro portis mian sharghon kaj imagu, kiam mi lacighis, li prenis ankau min sur sian dorson. La vojo ne shajnis al ni longa, ni estis gajaj kaj seninterrompe shercis."

Fine la maljunulino deglitis teren, prenis la sakon de la dorso de la junulo kaj la korbojn el liaj manoj, ekrigardis lin amike kaj diris:

"Nun eksidu sur la benko antau la pordo kaj ripozu. Vi honeste perlaboris vian salajron, vi ghin ricevos, estu trankvila."

Poste shi diris al la pashtistino de la anseroj:

"Iru en la domon, ne konvenas al vi resti sola kun juna viro, oni ne devas vershi oleon en la fajron; li povus enamighi."

La grafo ne sciis, chu li devas plori au ridi.

"Tia trezoro," li pensis, "ech se shi havus tridek jarojn malpli, ne estus danghera por mia koro."

Dume la maljunulino karesis la anserojn kvazau infanojn kaj poste iris kun la filino en la domon. La junulo sin etendis sur benko sub sovagha pomarbo. La aero estis agrabla kaj varmeta; chirkaue verdis bela herbejo, kovrita de primoloj, sovaghaj timianoj kaj miloj da aliaj floroj; meze murmuris klara rivereto, brilanta en la sunaj radioj, kaj la blankaj anseroj promenis sur la bordoj au sin banis en la akvo.

"Bele estas chi tie," li diris, "sed mi estas tiel laca, ke mi ne povas malfermi la okulojn; mi iom dormos. Nur ne venu vento kaj ne forblovu miajn piedojn de la korpo, char ili estas rompeblaj, kiel fajrofungo."

Li dormis momenton, sed baldau venis la maljunulino kaj skuante vekis lin:

"Levighu," shi diris, "vi ne povas resti chi tie; vere mi iom turmentis vin, sed tio ne kostis al vi la vivon. Nun oni donos al vi vian salajron; vi ne bezonas monon, nek oron, mi donos al vi ion alian."

Dirante tion shi metis en lian manon skatoleton, eltranchitan el unu sola smeraldo.

"Gardu ghin bone," aldonis shi, "ghi alportos al vi felichon."

La grafo salte levighis kaj sentante sin fresha kaj forta dankis la maljunulinon pro la donaco kaj foriris, tute ne rigardinte shian belan filineton. Sur la vojo li audis ankorau de malproksime la gajan krion de la anseroj.

* * *

Tri tagojn la grafo erarvagis en la arbaro, antau ol li trovis vojon. Li venis en grandan urbon kaj char neniu lin konis, oni kondukis lin en la reghan palacon, kie la gereghoj sidis sur la trono. La grafo ekgenuis, prenis la smeraldan skatoleton el la posho kaj metis ghin che la piedoj de la reghino. Shi ordonis al li levighi, kaj li donis al shi la skatoleton. Apenau shi malfermis ghin, shi falis teren kvazau senviva. La grafo estis arestita kaj kondukota en malliberejon, kiam la reghino ordonis, ke oni liberigu lin kaj ke chiuj foriru, char shi deziris paroli kun li sen atestantoj.

Kiam la reghino estis sola, shi komencis maldolche plori kaj diris:

"Por kio taugas la honoro kaj gloro, kiuj chirkauas min? Chiumatene mi vekighas kun chagreno kaj malghojo. Mi havis tri filinojn, el kiuj la plej juna estis mirakle bela, fama en la tuta mondo. Shi estis tiel blanka kiel la negho, tiel rugha kiel la pomaj floroj kaj shiaj haroj brilis kiel sunaj radioj. Kiam shi ploris, ne larmoj falis el shiaj okuloj, sed perloj kaj multvaloraj shtonoj. Kiam shi atingis la aghon de dek kvin jaroj, la regho alvokis chiujn tri antau sian tronon. Se vi estus vidinta, kiel oni malfermis la okulojn, kiam eniris la plej juna! Tio estis kvazau apero de la suno. La regho diris:

"Miaj filinoj, mi ne scias, kiam venos mia lasta horo, mi volas hodiau difini, kion ricevos chiu el vi post mia morto. Vi chiuj amas min, sed tiu kiu plej multe min amas, ricevos la plej bonan parton."

Chiu filino diris, ke shi plej multe amas lin.

"Chu vi ne povus esprimi," respondis la regho, "kiel vi min amas? Mi ekkonus tiamaniere viajn sentojn."

La plej agha diris:

"Mi amas la patron kiel plej dolchan sukeron."

La dua:

"Mi amas la patron kiel mian plej belan veston."

La plej juna silentis. La regho demandis:

"Kaj vi, mia plej amata infano?"

"Mi ne scias," respondis shi, "mi povas kun nenio kompari mian amon."

La patro insistis, ke shi nomu ion. Fine shi diris:

"Plej bona mangho ne plachas al mi sen salo, mi amas la patron kiel salon."

La regho audinte tion ekkoleris kaj diris:

"Se vi amas min kiel la salon, mi rekompencos vian amon per salo."

Li dividis la regnon inter la du pli aghaj kaj ordonis, ke oni ligu sakon kun salo al la dorso de la tria kaj forkonduku shin en sovaghan arbaron.

Ni chiuj ploris kaj petis kompaton por shi," diris la reghino, "sed la kolero de la regho cedis al nenio. Kiel shi ploris forlasante nin! La tuta vojo estis kovrita de perloj, kiuj falis el shiaj okuloj. La regho baldau ekbedauris sian severecon kaj ordonis serchi la malfelichan infanon en la tuta arbaro, sed neniu trovis shin. Kiam mi pensas, ke sovaghaj bestoj shin manghis, mia koro krevas de malghojo; iufoje mi min konsolas per la espero, ke shi vivas ankorau, ke shi sin kashis en kaverno au trovis rifughejon che kompatemaj homoj. Sed imagu, ke kiam mi malfermis vian smeraldan skatoleton, mi ekvidis perlon tute saman, kiaj faladis el la okuloj de mia filino. Facile vi komprenos, kiel ekbatis mia koro. Vi devas rakonti al mi, kiamaniere vi akiris la perlon."

La grafo rakontis al la reghino, ke li ricevis ghin de la maljunulino en la arbaro, ke li suspektas, ke shi estas sorchistino; pri la princino li audis nenion.

La gereghoj decidis viziti la maljunulinon; ili opiniis, ke ili certe ricevos sciigojn pri la filino en la loko, kie estis la perlo.

* * *

La maljunulino sidis en sia domo kaj turnis shpinradon. Estis jam mallume kaj la bruletantaj karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon.

Subite bruo eksonis ekstere: la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raukan krion. Baldau eniris ankau la filino, sed la maljunulino apenau salutis shin iom ekmovante la kapon. La filino eksidis, prenis shpinradon kaj turnis la fadenon tiel lerte, kiel juna knabino. Tiel ili ambau sidis du horojn, ne parolante ech unu vorton. Fine io ekbruis che la fenestro kaj du fajraj okuloj rigardis internen. Tio estis maljuna strigo, kiu kriis trifoje uhu. La maljunulino ekrigardis supren kaj diris:

"Jam venis la tempo, iru fari vian laboron."

Shi levighis kaj eliris. Kien shi iris? Shi iris tra herbejoj en valon, kaj venis fine al puto, apud kiu staris tri maljunaj kverkoj. Dume la luno levighis ronda kaj granda super la monton kaj estis tiel lume, ke oni povus trovi pinglon. Shi demetis hauton, per kiu estis kovrita shia vizagho, klinighis al la puto kaj komencis sin lavi. Kiam shi estis preta, shi trempis la hauton en la akvon kaj metis ghin sur la herbo por blankigi ghin en la lumo de la luno kaj sekighi. Sed kiel shanghighis la knabino! Neniam vi vidis ion similan! Kiam la griza harligo defalis, shiaj oraj haroj ekbrilis kiel sunaj radioj kaj kiel mantelo kovris shin tutan. Shiaj okuloj similis chielajn stelojn, shiaj vangoj estis rozaj kiel pomaj floroj.

Sed la bela knabino estis malgaja. Shi eksidis kaj maldolche ploris. La larmoj unu post alia falis el shiaj okuloj kaj rulighis inter la longaj haroj teren. Tiel shi sidis tie kaj restus longe, sed subite inter la branchoj de la apuda arbo io ekkrakis kaj ekbruis.

Shi salte levighis kiel kapreolo, kiu audas pafon de chasisto. Ghuste en tiu momento la luno estis kovrita de nigra nubo, la knabino rapide remetis la hauton kaj malaperis kiel flamo estingita de la vento. Tremante kiel tremola folio shi kuris hejmen. La maljunulino staris antau la pordo kaj la knabino volis rakonti, kio okazis al shi, sed la maljunulino amike ekridis kaj diris:

"Mi jam scias chion."

Shi kondukis shin en la chambron kaj ekbruligis lumon. Sed shi ne revenis al la shpinrado; shi prenis balailon kaj komencis ordigi la chambron.

"Chio devas esti pura," shi diris al la knabino.

"Sed patrino," diris la knabino, "kial vi komencas la laboron en tiel malfrua horo?"

"Chu vi scias, kioma horo estas?" demandis la maljunulino.

"Ne estas ankorau noktomezo," respondis la knabino, "sed jam pasis la dek unua horo."

"Chu vi ne memoras," daurigis la maljunulino, "ke ghuste antau tri jaroj vi venis al mi? Via tempo jam estas finita, ni ne povas plu resti kune."

La knabino ektimis kaj diris:

"Ah, kara patrino, chu vi volas forpushi min? Kien mi iros? Mi havas nek amikojn, nek hejmon. Mi chion faris, kion vi postulis, kaj vi chiam estis kontenta: ne forpelu min."

La maljunulino ne volis diri al la knabino, kio estis okazonta al shi.

"Mi ne povas plu resti chi tie," shi diris, "sed post mia foriro la chambro devas esti pura. Ne maltrankvilighu, vi trovos tegmenton, sub kiu vi povos loghi, kaj vi estos kontenta de la rekompenco, kiun vi ricevos de mi."

"Sed diru al mi, kio estas okazonta?" daurigis la knabino.

"Mi ripetas, ne malhelpu min en mia laboro. Chesu paroli, iru en vian chambron, demetu la hauton de la vizagho kaj prenu la silkan veston, en kiu vi venis al mi; poste restu en via chambro, ghis mi vokos vin."

* * *

Sed mi devas reveni al la gereghoj, kiuj iris kun la grafo por trovi la maljunulinon. La grafo nokte en la arbaro disighis de la gereghoj kaj daurigis la vojon sola. En la sekvinta tago al li shajnis, ke li trovis la ghustan vojon. Li iris seninterrompe antauen ghis la krepusko; li tiam suriris arbon por pasigi tie la nokton: li timis perdi nokte la vojon. Kiam la luno aperis, li ekvidis personon, kiu malsupreniris de la monto. Shi ne havis vergon en la mano, tamen li povis rekoni la pashtistinon de la anseroj, kiun li iam vidis en la domo de la maljunulino.

"Oho," li diris, "jen unu sorchistino, mi do havos ankau la alian."

Sed kiel li ekmiris, kiam shi venis al la puto, demetis la hauton kaj sin lavis, kiam la oraj haroj kovris shin tutan: tian belulinon li vidis neniam antaue. Li kuraghis apenau spiri, sed li etendis la kolon inter la folioj kiel li povis kaj rigardis, rigardis shin senchese. Chu tial ke li tro klinighis, chu pro alia kauzo la brancho ekkrakis, kaj en la sama momento la knabino rapide remetis la hauton, kaj salte forkuris kiel kapreolino. Nuboj kovris la lunon kaj la grafo ne povis plu vidi shin.

Apenau shi malaperis, la grafo malsupreniris kaj sekvis shin per rapidaj pashoj. Farinte nur kelke da pashoj, li ekvidis en la krepusko du personojn pashantaj sur la herbejo. Tio estis la gereghoj, ili ekvidis de malproksime la lumon en la domo de la maljunulino kaj iris tien. La grafo rakontis al ili, kiajn strangajn aferojn li vidis che la puto, kaj ili ne dubis plu, ke tio estis ilia perdita filino. Ghojaj ili iris antauen kaj baldau atingis la dometon: la anseroj sidis chirkaue, metinte la kapon sub la flugilojn, kaj neniu movighis. La migrantoj rigardis tra la fenestro: la maljunulino sidis senmove, shpinis kaj balancis la kapon. La chambro estis pure ordigita, kvazau tie loghus elfoj, kiuj neniam havas polvon sur la piedoj. Sed ili ne vidis sian filinon. Momenton ili rigardis chion, fine ili kuraghis frapi delikate la fenestron.

La maljunulino kvazau atendis ilin, shi levighis kaj diris amike:

"Eniru, mi konas vin."

Kiam ili estis en la chambro, shi diris:

"Vi ne bezonus veni tiel malproksimen, se antau tri jaroj vi ne estus forpushintaj maljuste vian infanon, kiu estas tiel bona kaj bela. Sed tio ne malutilis shin, shi tri jarojn pashtis la anserojn: shi ellernis nenion malbonan, shia koro restis pura. Sed vi estis sufiche punitaj per la maltrankvileco, en kiu vi vivis."

Shi proksimighis al la chambro kaj diris:

"Venu tien chi, mia filineto."

La pordo malfermighis kaj la princino aperis en sia silka vesto, kun siaj oraj haroj kaj brilaj okuloj: shi shajnis chiela anghelo.

Shi iris al la gepatroj, chirkauprenis kaj kisis ilin. Ili chiuj ploris de ghojo. La juna grafo staris apude kaj kiam shi ekvidis lin, shi rughighis kiel muska rozo; shi mem ne sciis kial. La regho diris:

"Kara infano, mian regnon mi dividis kaj donacis, kion mi donos al vi?"

"Shi bezonas nenion," diris la maljunulino, "mi donacas al shi la larmojn, kiujn shi ploris pro vi. Tio estas veraj perloj pli belaj ol la maraj, ili valoras pli multe ol via tuta regno. Kaj kiel salajron por shiaj servoj mi donas al shi mian dometon."

Dirinte tion shi malaperis. La muroj iom ekkrakis kaj kiam la venintoj chirkaurigardis, ili ekvidis anstatau la dometo belegan palacon, regha tablo staris kun manghajhoj kaj servistoj kuris en la chambroj.

La fabelo ne estas ankorau finita, sed mia avino, kiu rakontis ghin al mi, iom perdis la memoron kaj forgesis la reston. Shajnas al mi, ke la bela princino kaj la grafo geedzighis, restis en la palaco kaj vivis tie feliche tiel longe, kiel volis Dio. Chu la blankaj anseroj, kiujn pashtis la princino, chiuj estis junaj filinoj (mi volas ofendi neniun) kaj chu ili ree ricevis homan figuron kaj restis kiel servistinoj che la juna reghino, tion mi ne scias tute certe, sed mi supozas, ke jes. Sendube estas, ke la maljunulino ne estis sorchistino kiel oni opiniis, sed bona feino disdonanta felichon. Kredeble estis shi, kiu donacis al la princino che la naskigho la econ plori perlojn anstatau larmoj. Hodiau tio ne okazas plu, alie la malrichuloj baldau farighus richaj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ