La vivolongo

Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la vivolongon de chiuj kreajhoj, la azeno venis kaj demandis:

"Sinjoro, kiel longe mi vivos?"

"Tridek jarojn," respondis Dio, "chu vi estas kontenta?"

"Ah, Sinjoro," respondis la azeno, "tio estas longa tempo. Pensu pri mia penplena vivo: de la mateno ghis la nokto mi devas porti grandajn sharghojn, treni sakojn da greno en la muelejon, por ke aliaj manghu panon, kaj ricevi kiel instigon nur vipojn kaj piedbatojn! Forprenu parton el la longa tempo!"

Dio ekkompatis ghin kaj reprenis dek ok jarojn. La azeno foriris kontenta, aperis la hundo.

"Kiel longe vi volas vivi?" diris Dio al li, "por la azeno tridek jaroj estas tro multe, sed al vi la nombro kredeble plachos."

"Sinjoro," respondis la hundo, "chu tia estas via volo? Pensu, kiel multe mi devas kuri, miaj piedoj ne taugos tiel longe; kaj kiam mi perdos la vochon kaj la dentojn, kion mi faros? mi povos nur kuri el unu angulo en alian kaj murmuri?"

Dio konsentis, ke ghi estas prava kaj reprenis dek du jarojn. Poste venis la simio.

"Vi sendube volos vivi tridek jarojn?" diris al li Sinjoro, "vi ne bezonas labori kiel la azeno kaj hundo, kaj chiam estas gaja."

"Ah Sinjoro," respondis ghi, "tio nur shajnas, sed la realo estas tute alia. Se ne mankas manghajho, mi ne havas kuleron. Mi chiam devas gaje petoli, fari grimacojn por ke la homoj ridu, kaj kiam ili donas al mi pomon kaj mi ekmordas, ghi estas maldolcha. Kiel ofte la spritajhoj kovras malghojon! Por tridek jaroj ne sufichos miaj fortoj."

Dio estis kompatema kaj reprenis dek jarojn. Fine aperis la homo, gaja, sana kaj fresha, kaj petis, ke Dio difinu lian tempon.

"Vi vivos tridek jarojn," diris Sinjoro, "chu tio sufichas?"

"Kiel mallonga tempo!" ekkriis la homo, "kiam mia domo estos konstruita kaj la fajro ekbrulos en mia propra fajrujo, kiam arboj plantitaj de mi ekhavos fruktojn kaj mi komencos ghui la vivon, tiam mi devos morti! Sinjoro, plilongigu mian vivon."

"Mi aldonos al vi la dek ok jarojn de la azeno," diris Sinjoro.

"Tio ne sufichas," respondis la homo.

"Vi havos ankau la dek du jarojn de la hundo."

"Ankorau ne sufiche."

"Bone," diris Dio, "mi donos al vi ankau la dek jarojn de la azeno, sed pli multe vi ne ricevos."

La homo foriris, sed ne kontenta. La homo do vivas sepdek jarojn. La unuaj tridek estas liaj homaj jaroj, ili rapide pasas: li estas sana, gaja, ghoje laboras kaj ghuas sian ekzistadon. Sekvas la dek ok jaroj de la azeno: la homo ricevas sharghojn unun post alia, li devas porti grenon, kiu nutras aliajn, batoj kaj pushoj estas lia rekompenco. Poste venas la dek du jaroj de la hundo, li kushas en anguloj, murmuras kaj ne havas plu dentojn por mordi. Kiam chi tiu tempo pasas, venas la finaj dek jaroj de la simio: la homo, malsagha kaj malsprita, estas mokata de la infanoj.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ