Regho rano au fera Henriko
En tempo jam de longe pasinta, kiam efikis ankorau sorchado, vivis regho. Chiuj liaj filinoj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke ech la suno, kiu ja vidis multon, miris, kiam ghi rigardis shian vizaghon. Proksime de la kastelo de la regho staris granda, malluma arbaro, kaj en la arbaro sub maljuna tilio estis puto. Se la tago estis tre varma, la princino iris en la arbaron kaj sidighis sur la rando de la malvarma puto, kaj se shi enuis, shi prenis oran globon, jhetis supren kaj kaptis; tio estis shia plej amata ludo.
Foje la ora globo falis ne en la etenditan manon de la regha filino, sed teren kaj rulighis rekte en la akvon. La knabino sekvis ghin per la okuloj, sed la globo malaperis, kaj la puto estis tiel profunda, ke oni ne povis vidi la fundon. Ekploris la princino, ploris pli kaj pli laute, sed ne povis konsolighi. Kiam shi tiel chagrenighis, iu diris al shi:
"Kio estas al vi, regha filino? Vi tiel krias, ke shtono ekkompatus vin."
La princino chirkaurigardis, de kie venas la vocho, fine shi ekvidis ranon, kies malbela kapo elstaris el la akvo.
"Ah, estas vi, maljuna kotulo," shi diris, "mi ploras mian oran globon, kiu falis en la akvon."
"Trankvilighu kaj ne ploru," respondis la rano, "mi ghin trovos, sed kion mi ricevos, se mi redonos al vi la ludilon?"
"Chion, kion vi deziros, kara rano," shi diris, "miajn vestojn, perlojn kaj multekostajn shtonojn, ech la oran kronon, kiun mi portas."
La rano respondis:
"Mi ne deziras viajn vestojn, perlojn, shtonojn multekostajn, nek vian oran kronon; sed se vi ekamos min kaj mi farighos via amiko kaj ludkunulo, se vi konsentos, ke mi sidu apud vi che la tablo, manghu el via ora telereto, trinku el via pokaleto kaj dormu en via lito: se vi tion promesos al mi, mi mallevighos ghis la fundo kaj alportos la globon."
"Jes, jes," shi diris, "mi promesas al vi chion, kion vi volas, se vi nur reportos al mi la globon."
Sed shi pensis:
"Kion babilas la malsagha rano! Ghi ja sidas en la akvo kun siaj egaluloj kaj kvakas, sed ghi ne povas esti kunulo de la homo."
La rano, ricevinte la promeson, subakvighis kaj post momento elnaghis kun la globo en la busho kaj jhetis la ludilon sur la herbon. La princino, ekvidinte la globon, ekghojis, levis ghin kaj forkuris.
"Atendu, atendu," kriis la rano, "kunprenu min, mi ne povas kuri, kiel vi."
Kion helpis al ghi, ke ghi kriis sian kvak kvak tiel laute, kiel ghi povis! La princino tute ne atentis, rapidis hejmen kaj baldau forgesis la mizeran ranon, kiu devis reveni en sian puton.
En la sekvinta tago, kiam la regha filino sidis kun chiuj korteganoj che la tablo kaj manghis el sia ora telereto, iu surrampis klak klak la marmoran shtuparon, kaj atinginte la supron, frapis la pordon kaj ekkriis:
"Princino plej juna, malfermu al mi!"
Shi ekkuris por vidi, kiu estas ekstere; shi malfermis: jen sidas la rano.
Shi rapide brufermis la pordon kaj time residighis che la tablo. La regho bone vidis, ke shia koro forte batas, kaj diris:
"Infano mia, kion vi timas, chu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin?"
"Ne, ne," respondis shi, "ne giganto, sed abomeninda rano."
"Kion ghi volas de vi?"
"Ah, kara patro, kiam mi hierau sidis en la arbaro che la puto kaj ludis, mia ora globo falis en la akvon, kaj char mi ploris kaj larmis, la rano alportis ghin al mi. Mi promesis, ke ghi estos mia kunulo, char ghi nepre postulis tion. Mi tute ne pensis, ke ghi povas veni el sia akvo. Nun ghi estas malantau la pordo kaj volas eniri al mi."
Dume oni ree ekfrapis kaj vokis:
"Princino juna,
Malfermu al mi!
Chu vi jam forgesis,
Kion hierau, che la malvarma puto
Diris vi al mi?
Princino juna
Malfermu al mi!"La regho diris:
"Vi devas plenumi la promeson; iru, malfermu al ghi."
Shi iris kaj malfermis la pordon; la rano ensaltis kaj sekvis shiajn pashojn ghis shia segho. Tie ghi haltis kaj diris:
"Levu min sur vian seghon."
La knabino shanchelighis, ghis fine la patro ordonis tion fari.
Kiam la rano estis sur la segho, ghi volis levighi sur la tablon, kaj kiam ghi jam estis tie, ghi diris:
"Nun alshovu al mi vian oran telereton, ni kune manghos."
Shi faris tion, sed chiu povis vidi, ke nevolonte. La rano manghis kun apetito, al shi preskau chiu peco haltis en la gorgho. Fine ghi diris:
"Mi satmanghis kaj estas laca, nun portu min en vian chambreton, preparu vian silkan liteton, ni kushighos por dormi."
La princino ekploris; shi timis la malvarman ranon, kiun shi ne kuraghis ech ektushi kaj kiu nun volis dormi en shia bela, pura lito. Sed la regho ekkoleris kaj diris:
"Vi ne devas malestimi tiun, kiu helpis vin en malfelicho."
La princino prenis la ranon per du fingroj, portis ghin supren kaj metis en angulon. Sed kiam shi kushis en la lito, la rano alrampis kaj diris:
"Mi estas laca, mi volas dormi kiel vi. Levu min, alie mi diros tion al via patro."
La regha filino ekkoleris, shi kaptis la ranon kaj jhetis ghin per chiuj fortoj al la muro:
"Nun vi ghuos ripozon, abomeninda rano."
Sed kiam ghi falis teren, ghi ne estis plu rano, sed princo kun belaj, gajaj okuloj.
Lau la volo de shia patro li farighis shia kunulo kaj edzo. Li rakontis al shi, ke malbona sorchistino faris lin rano, ke shi sola povis savi lin kaj ke morgau ili kune veturos en lian regnon. Poste ili ekdormis kaj en la sekvinta mateno la suno vekis ilin. Antau la pordo jam staris kalesho, al kiu estis jungitaj ok blankaj chevaloj kun strutaj plumoj sur la kapo kaj en oraj katenoj. Malantaue staris la servisto de la juna regho ? la fidela Henriko.
La fidela Henriko tiel chagrenighis, kiam lian sinjoron oni sorchis rano, ke li chirkauis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ghi ne krevu pro doloro kaj malghojo.
Henriko helpis la paron sidighi en la kaleshon; li mem starighis malantaue kaj ghoje rigardis la savitan sinjoron. Post iom da tempo la regho ekaudis post si krakon, kvazau io rompighis. Li rigardis posten:
"Veturilo nia krevas!"
"Trankviligi vin mi devas;
Falis ring’ de mia koro,
Kiun premis la doloro,
Kiam vi en puto restis
Kaj vi tie rano estis."Ankorau duan kaj trian fojon io ekkrakis dum la vojagho, kaj la regha filo pensis, ke la kalesho rompighis, sed tio estis la ringegoj, kiuj defalis de la koro de fidela Henriko, char lia sinjoro estis savita kaj felicha.