.


, !
, , , .
, , .
, , , .
: , .
. , .
, , . , , , ; , , , .
.
: , . : , .
, , , : , !
, , .
, , , , . , , .
, , . , , .
, , , , :
, !
, , , !
:
?
, !
, ? ? , , , .
! , .
. , , , .
, .
, , , :
, , , .
, , .

! , . . , , , !
.
- , , , . : , .
.
, .
.
.
. , , .
?! .
, . . , .
! . , . ! ! ȅ , , . !
, . .
. , , , .
? .
, .
! , . , !
, , .


, , .
, , . ? .
, , .
, , . ? .
, .
? .
, , , .
, - - , ? .
. , , .
.
Aleksandr Sharov.
La historio de la Flora Insulo
tradukis A.Hhijhnjak

Kiel ghi belegis, la Flora Insulo en la Blua Maro!
Ghi tuta vepris de trifolio, la blanka kaj rugha, tiel ke de sur la shipa ferdeko shajnis, ke meze de la maro estas sternita tapisho, brodita per silko.
La trifolio odoris je mielo, kaj shajnis, ke meze de la maro kushas grandega mielkuko.
Miloj da burdoj zumis per la belegaj basaj vochoj, tirante per siaj longaj rostretoj nektaron el floroj de la trifolio, kaj shajnis, ke super la insulo sonoris festa sonorilo.
Kaj loghis sur la insulo trifolia gnomo Kregg kaj la familio Miau: Miau Kato, Miau Katino kaj katido Miau Ido.
Chiun vesperon ili intergastis. Vespere la familio Miau che la trifolia gnomo Kregg, kaj morgau la gnomo Kregg che la familio Miau.
Kregg regalis la gastojn per trifolia mielo, la plej bongusta en la mondo, kaj rakontis al ili trifoliajn fabelojn. Trifolio ekzistas blanka kiel nubo, kaj skarlata kiel la suno; do la fabeloj estis melankoliaj kiel nubo kaj gajaj kiel la suno.
Kaj la familio Miau regalis Kregg per lakto kaj miauis al li katajn songojn la melankoliajn kaj gajajn.
La gnomo Kregg laboris tage: li patrolis la insulon, sarkante trudherbojn. Kaj la familio Miau laboris nokte: ghi patrolis la insulon, ne lasante la musojn banditi.
Lacighinte, la gnomo Kregg kushighadis sur la floran tapishon, spiradis la mielan aeron, auskultadis la burdojn kaj pensis: Do sur kia belega, la plej bona insulo en la mondo mi loghas!
Sed chio malaperis pro tio, ke Kregg en tiu malfelicha vespero estis kruda, obstina kaj malica.
Tiun vesperon, kiam tiel mirakle odoris je trifolia mielo kaj nenio antausignis malfelichon, Kregg, kiel kutime, gastovenis al la familio Miau. Antau vespermangho Miau Kato, Miau Katino kaj katido Miau Ido, kiel chiam, eksidis ronde antau la ghoje brulanta forneto.
Miau Kato, kiel chiam, eksvingis la taktobastonon. Kaj la familio Miau, kiel chiam, tre agrable ekmiauis.
Sed la gnomo Kregg (antaue tio neniam okazis) saltlevighis, stamfis kaj ekkriis per kruda, malica vocho:
Chesigu vian stultan miauadon, tiu min tedis!
Bonvolu ne krii, diris Miau Katino, tio ne estas ghentila kaj malutilas la infanon.
Kaj Miau Kato demandis:
Chu vi diris stulta miauado au mi nur misaudis?
Mi diris, kion mi pensis stulta miauado!
Vershajne, via kapo doloras? Au la ventro? Kiam doloras mia kapo au ventro, ankau mi iufoje parolas ion tute ne bezonatan, diris Miau Katino.
Nenio min doloras! ekkriis la gnomo Kregg kaj ekkuris el la kata domo, forte batinte per la pordo.
Lin efektive doloris la kapo kaj ventro. Sed malfeliche jes, malfeliche li ne ekvolis konfesi tion.
La gnomo Kregg petis pardonon nek morgau, nek postmorgau.
Kaj kiam lia ventro chesis dolori kaj pasis la kapdoloro, kaj kiam li fine superfortis sian obstinon kaj audacis viziti la familion Miau, la pordoj kaj fenestroj de la domo estis shlositaj, kaj sur la pordo pendis letereto:
Ni forveturas, char kriado tre malutilas katidojn, kaj char ni volas neniun tedi per la stulta miauado.
Miau Kato, Miau Katino, Miau Ido.

Ech pli bone! laute diris la gnomo Kregg, kvankam enanime che li estis malghoje. Mi bone vivos sen la netolerebla familio Miau kun iliaj stultaj kataj koncertoj. Mi sola loghos sur tiu chi belega insulo, auskultos la belegan kantadon de la burdoj, al si mem rakontos belegajn trifoliajn fabelojn, kaj sin mem regalos per la plej bongusta en la mondo trifolia mielo!
Pasis nesciate kiom da jaroj kaj monatoj kaj multaj tagoj plie.
Foje, satlaborinte, Kregg kushighis sur herbon meze de floranta trifolio por auskulti la burdan kantadon. Sed stranga afero: la insulo ne plu sonoris kiel festa sonorilo.
Estis silente.
Kaj nubego kovris la sunon, kaj farighis malvarme.
Estis terure nekomforte kushi en tiu chi malvarma silento.
La gnomo Kregg levighis kaj ekrigardis al la nubego.
Tiu estis tute neordinara nubego. Chiuj burdoj, kiuj nur loghis sur la Flora Insulo, estis flugantaj en altan maron.
Kien vi?! ekkriis al ili la gnomo Kregg.
Ni forflugas por chiam, ekzumis la burdoj. Ni ne povas plu loghi sur la Flora Insulo. De post malapero de la familio Miau, la musoj ruinigas niajn nestojn.
Do forflugu! kolere diris la gnomo Kregg. Mi bone vivos sen la malsaghaj burdoj kun ilia morna zumado, samkiel mi bonege vivas sen la netolerebla familio Miau. Silento utilas al sano! Kaj nun mi sola ricevos tutan la plej bongustan en la mondo trifolian mielon! Kaj kaj antau cent jaroj min ja mordis tiu malbenita, terure needukita burdo, kiun mi surtretis. Do nun min neniu kaj neniam mordos!
Tiel li diris, la tre spitema kaj rankora gnomo Kregg. Sed enanime che li ne farighis pli ghoje.
Pasis nesciate kiom da monatoj kaj tagoj plie.
Foje la gnomo Kregg ekiris en la kampon kaj ekvidis, ke chiuj floroj de la trifolio, kaj tute maljunaj kaj junaj, staras morne klininte la kapojn.
Kial vi estas malgajaj? demandis la gnomo.
Char ni mortas. Morti estas tre malgaje
Ne mortu! ekpetis Kregg, kiu chi-foje maltrankvilighis kaj ektimis. Ne mortu, mi ja tiel shatas la plej bonan en la mondo trifolian mielon!
Ni ne povas vivi sen burdoj, kiuj portas la polenon de floro al floro, kviete respondis la floroj de la trifolio.
Kaj mortis

Antau nelonge mi kun la filo, kiu unuafoje ekiris kun mi en maron, shipis preter la Flora Insulo.
Vi parolis, ke la insulo sonoras kiel festa sonorilo. Kial do mi audas nur musajn bleketojn? demandis la filo.
Antaue ghi sonoris kiel festa sonorilo, diris mi.
Vi parolis ankau, ke la insulo similas al tapisho, brodita per blanka kaj rugha silko. Kial do ghi shajnas al mi griza chifono meze de la Blua Maro? demandis la filo.
Antaue ghi similis al belega tapisho, diris mi.
Pro kio do chio tiel shanghighis? demandis la filo.
Pro tio, ke en tiu malfelicha vespero la gnomo Kregg estis kruda, obstina kaj malica.
Nur pro tio, ke en iu malfelicha vespero iu gnomo estis kruda, malica kaj obstina? malfide ridetis la filo.
Do mi rememoris kaj rakontis al la filo la tutan historion. Kaj ni enpensighis pri diversaj diversajhoj, la tre malgajaj tiuj okazas.
Kaj la insulo tiutempe malaperis el la vidpovo.

 

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !