MARIA JANCHOVA

AVINJO RAKONTAS

MALSANA KHABINETO
KIAM LA AVINO ESTIS MALGRANDA
LA AVINO RAKONTAS PRI INUNDO
KIEL LA AVINO SERVIS
KIEL LA AVINO KAJ LA AVO IRADIS PLUKI STROBILOJN
KIEL LA AVINO PRESKAU DRONIS
KIEL VIRBOVO KORKOPIKIS LA AVINON
KIEL LA AVO ESTIS EN AMERIKO
KIEL LA AVO KONSTRUIS FERVOJON
LA AVINO RAKONTAS PRI SOVAGHAJ ANSEROJ
LA AVINO KUN LA KHABINETO ESTIS CHE LA KURACISTO
LA KNABINETO RESANIGHIS

 

MALSANA KNABINETO

Estis iam knabineto. Shi vivis en vilagho en malgranda ligna dometo che la rivero. Chirkau Kristnasko shiaj okuloj ekmalsanetis. Post kelkaj tagoj ili inflamighis kaj poste shi jam ne vidis bone.

Plej malbone shi fartadis matene. La okulharojn shi havis kungluitaj de puso. Shi ech ne povis malfermi la palpebrojn. La patrino lavadis al shi la okulojn per kamomildekokto, sed ech poste shi ne vidis klare. Shi estis tiel lumevitema, ke shi plej volonte sidadis sur malnova peltmantelo che la forno kaj auskultadis, kio okazas ekstere.

Tie de mateno ghis vespero blovis shtormventego.

La knabineto audis, kiel ghi sovaghe galopas preter la ligna dometo. De tempo al tempo ghi pushatakis la tegmenton tiel forte, ke ties trabaro ekkrakis. Tiam shi timis, ke ghi forportos la dometon. Shi imagis al si la shtormventegon kiel grandegan virinon kun flirtanta vesto, kiu flugas desur la neghokovritaj montoj en la valojn kaj jhetas en negblovajhojn chion, kion sh renkontas survoje.

En tia tempo la knabineto neniel deziris esti ekstere. Tuj matene shi eksidis sur la peltmantelo kaj pacience atendis, kiam la pordo de la malantaua chambro malfermighos kaj tuj poste eksonos la agrabla vocho de la avino:

- Chu vi jam ellitighis, Hanjo mia?

La knabineto estus sentinta sin tre malgaja sen la avino. Shia patro pereis en la unua mondmilito, kiam shi estis kvar-jara, kaj la patrino forestadis tutajn tagojn perlaborante.

La avino sciis belege rakonti. Kaj dum sia malsano la knabineto tiom pli sopiris je shiaj rakontoj. Ili estis nekutimaj rakontoj. Ne pri princinoj kaj drakoj, nek pri sorchistinoj kaj sorchistoj, sed pri tio, kion la avino mem travivis en sia longa vivo.

Dum shiaj rakontoj formalaperis de antau la okuloj de la knabineto chio, kio estis en la chambro: la litoj, la tablo kun la seghoj, la pentrita kesto, la bildoj sur la muroj, la tapishoj el multkoloraj chifoneroj sur la planko, ech la granda forno en la malhela angulo. La meblaron en la chambro shi ja ne plu bone vidis pro la malsanaj okuloj. Kvazau la tuta chambro estus plenigita de griza fumo. La lumo el la fenestroj nur pligrandigadis al la knabineto la doloron en la okuloj, tial shi prefere duonfermadis la okulojn. Poste shi tiom pli klare imagadis al si la okazintajhon, pri kiu la avino rakontis.

La avino chiam sidighis sur malaltan segheton apud la varma forno. Antau sin shi metis korbeton kun shafa lano. La knabineto nur neklare duonvidis shin. Shi pli sciis ol vidis, ke la avino havas la vizaghon chirkauita de blanka kufo kaj ke shiaj manoj diligente diserigas la kunrulighintajn tufetojn de lano.

La amaseto de la diserigita lano komencis kreski. La knabineto ghin dum kelkaj momentoj premadis per manplato kaj poste demandis per mallauta vocheto:

- Avinjo, kiel estis tiam, kiam vi estis malgranda?

 

KIAM LA AVINO ESTIS MALGRANDA...

La avino metis tufeton da diserigita lano sur la amaseton. Poste shi prenis manplenon da nova kaj kiam shi komencis diserigi ghin, shi ankau ekrakontis.

- Ni estis hejme sep infanoj. La patro foriradis printempe kaj somere al Budapeshto masoni domojn. Hejme restis kun ni sola la patrino. Komence de printempo la patro ankorau plugis kaj ensemis la kampojn, la ceteron jam faris ni mem: ni plantis la terpomojn, ensemis la linon, disbatis la terbulojn kaj tiel vic-vice chio atendis je ni.

Matene, kiam ni pli grandaj vekighis, ankorau ech ne malferminte bone la okulojn, ni jam alkriadis la patrinon: "Panjo, ni estas malsataj!"

Shi kuiradis al ni en tripieda pelvo super la fajrego terpomojn en shelo. Kaj chiam shi jhetis al chiu en cemizeton kelkajn el la plej etaj, kiuj estis jam kuiritaj. Ni unue transjhetadis ilin el unu mano en la alian, blovadis sur ilin, kaj kiam ili iom malvarmighis, ni formanghis ilin kune kun la shelo kiel frandajhon.

Dum la terpomoj estis kuirataj, ni vestis nin, la pli aghaj helpante al la pli junaj. Ni sidighis chirkau la tablo, la patrino shutis la terpomojn sur rughan argilan pladon kaj ni elprenadis ilin, sensheligadis kaj manghadis posttrinkante acidan lakton.

Kiam ni finmanghis, ek! chiu al sia laboro.

La patrino prenis interbraken la kampajn lulilojn kaj la korbon kun la plej malgranda infano surdorsen. La pli aghaj knabinoj prenis la hakfosilojn kaj klabojn kaj iris kun shi sur la kampon. Al ni pli malgrandaj shi komisiis laboron hejme: pashti anserojn, akvumi tolon, kolekti herbachojn...

- Kaj vi kion faris, avino? - demandis la knabineto kaj enpensiginte elshiradis lanerojn el la peltmantelo.

- Mi iradis akvumi la tolon, kiun la patrino estis vintre teksinta. Tio estis mia plej shatata laboro. Ml ligis ghin en tuketon, prenis ghin sur la dorson kaj portis ghin al la rivereto. Tie mi ghin sternis sur la verdan razenon, metis sur ghin rondajn shtonojn el la rivereto, por ke la vento ghin ne forportu, kaj chiam, kiam ghi sekighis, ml akvumis ghin per akvo el la rivereto. La suno faris ghin bele blanka, kaj kiam ghi jam estis kiel negho, mi tre ghojis, char la patrino chiam laudis min.

Somere ni preskau ech ne rememoradis pri la patro. Sed kiam la autuno jam estis proksimighanta kaj alte en la aero komencis flugadi sovaghaj anseroj, ankau ni komencis atendi la patron. En nelongaj intervaloj ni eliradis sur la vojon rigardi, chu li ankorau ne estas revenanta hejmen. Kutime okazis tiel, ke unu el ni elkuris sur la vojon kaj subite ekvidis polvokovritan homon pashi supren tra la vilagho. Sian tornistron li portis surdorse. Tuj kiam li alproksimighis kaj la infano ekkonis lin, ghi subite enkuris en la chambron, ekkriis: "La patro venas!" kaj ekkuregis renkonten al li.

Ni chiuj elkuris sur la vojon. Ni pli malgrandaj ekkuris rekte kontrau lin. Li ekploris, alpremante nin al si.

- Kaj kial li ploris, avinjo? - ekmiris la knabineto. Shi ne kapablis kompreni, ke li povis plori, kiam la ceteraj ghojis.

- Pro ghojo li ploris, infano mia ... Kaj kiam li venis en la chambron, li unue demetis la dorsosakon sur la benkon kaj tuj komencis malligi ghin. Ni chiuj grupighis chirkau li kaj atendis, kion li el ghi eltiros.

Tiam, kiel mi rememoras lin, li venis la lastan fojon el la mondo. Li alportis al la patrino belan rughan tukon ktm enteksitaj flavaj lilioj. Kiel shanghbrilis la koloroj sur ghi! Por la pli aghaj knabinoj li eltiris larghajn har-rubandojn, kaj al ni pli malgrandaj marcipanajn pupojn kaj chevalojn. Ili estis tiel bele ornamitaj, ke ni ech bedauris formanghi ilin.

Malfrue vespere kunvenis la najbaroj por audi la novajhojn, kiujn la patro alportis el la mondo. Tiam ankorau ne ekzistis gazetoj. Homoj ne sciis, kio okazas en la mondo, ili do alte taksis ekscii, kie okazas milito, kie mortis la regho kaj kiel reghas la nova.

- Kaj kion li faris vintre? - demandis la knabineto. Shi tre ghojis, ke la patro de la avino revenis hejmen, sed la novajhoj el la mondo ne interesis shin.

- Vintre li drashis la grenon, kiun ni estis rikoltintaj. Kaj li iradis en proksimajn vilaghojn muziki che edzighfestoj. Li estis fama violonisto - klarigis la avino, kaj la knabineto el shia vocho ekkonis, kiel fiera shi ankorau nun estas pri la muziko de sia patro.

- Ili iradis pluraj kune, - daurigis la avino, - Unu el ili ludis kontrabason. En la kontrabason oni jhetadis por ili monon.

Kaj kiam ili venis de la edzighfesto, ili dividis inter si, kion ili muzikante perlaboris. Tiu kontrabaso havis profundan vochon. La patro diradis al ni, ke kiam oni ludas ghin, ghi murmuras jenan kanteton:

Duonfarunan,
duonfarunan,
nur ghin donu!

La knabineto ekridis, kiam la avino imitis la murmuran vochon de la kontrabaso. Sed shi ne komprenis la vortojn de la kanteto, tial shi sciavidis:

- Kaj kio estas tiu duonfaruna, avinjo?

- Duonfaruna estis pano, kiun oni bakas el faruno muelita duone el hordeo kaj duone el aveno. Tia pano estis vere tre nigra. Kaj la kontrabaso murmuris, ke estas bona ech tiu, kiam ne estas alia, sed ke ech da tiu ne chiam estis.

La knabineto nun jam komprenis kaj auskultis plu.

- Mi foje buterigis laktokremon. Sed mi tre rapidis, ech la buterigilon mi renversis kaj multe da kremo elvershighis; rapide mi kashis min sub la liton, por ke la patrino ne trovu kaj ne batu min.

Kaj ghuste tiam la muzikistoj kune kun mia patro revenis de la edzighfesto hejmen. Kaurante sub la lito mi rigardis, kiel ili dividos inter si la monon.

La patrino venis el la korto kaj ech ne havis tempon koleri pro la elvershita kremo. Meze de la chambro shi sternis por ili grandan linan tablotukon kaj ili komencis skuelshuti el la kontrabaso la kuprajn kaj du-groshajn monerojn.

Unu du-grosho alrulighis ghis al mi. Ili tion ne vidis. Mi prenis ghin en la manon kaj atendis sub la lito, ghis la muzikistoj findividis inter si la tutan enspezon. Kiam ili elirls el la chambro, ankau mi elrampis elsub la lito. La du-groshon mi kashis inter la chifonetojn sub la vestajhkesto. Tie mi havis lokigitan mian pupeton el chifonoj. Mi pensis, ke mi donos la du-groshon al la patrino, kiam shi iros al la foiro, por ke shi achetu al mi por ghi rubandon en la harojn. Mi ankorau estis malgranda, kaj tial oni kunligadis mian hararon nur per kolora shnureto. Kaj mi tre sopiris je rubando.

Estis jam antauprintempo.

Vespere ni sidis che la fajrejo kaj la patro komencis diradi, ke li jam ne iros en la mondon, char li jam ne kapablos elteni la longan iron de Orava al Budapeshto, ke li laboros hejme kaj ludados che edzighfestoj.

La patrino ekploris. Turmentis shin la zorgo, kiel ili vivtenos sin kun sep infanoj. Sed shi vane veadis: la patro ne plu havis emon foriri el la domo. Fine la patrino ekkoleris, kaptis la violonon de la patro kaj kuris kun ghi rekte sub la shedon. Tie shi metis ghin sur la trunkstumpon kaj dishakis ghin per hakilo. "Nun ludu, per kio vi volas!" diris shi kolere.

Kiam ni anoncis tion al la patro, li tute rigidighis. Li ekkauris sur la benko apud la fajrego kaj aspektis kvazau senanima. La tutan vesperon li ech vorton ne diris.

En nia domo ekregis tia silento, kvazau iu estus mortinta. La patrino iradis abruptmove el la chambro en la korton kaj returnen. Shi faris sian chiutagan laboron kaj ankau spiteme silentis.

Tiel estis che ni kelkajn tagojn. La patro ja laboris kaj manghis, sed chiam kvazau duone senkonscia. Mi tre kompatis lin. Ankau la violonon mi bedauris. Kiel gaje estadis che ni, kiam la patro violonetis!

Foje ni eksidis por vespermanghi. La patro prenis en la manon la kuleron, sed kiam li vidis la koleran patrinon, kiel shi senvorte metis la pladon sur la tablon, li formetis la kuleron. Li farighis tiel malgaja, ke mi ne plu kapablis rigardi lin. Mi levighis de la tablo, enshovis la manon sub la keston kaj eltiris de tie la du-groshon, envolvitan en chifoneto. Mi portis ghin al la patro: "Jen, pacjo, achetu al vi novan violonon!"

La patrino rigardis, kion mi faras. Shi diris nenion.

La patro ridetis, sed tiel malgaje, ke mi emis plori.

Poste li demandis min, de kie mi prenis la du-groshon.

Mi rakontis, kiel mi ghin akiris. Chiuj auskultis. Ankau la patrino.

"Kaj por kio vi kashadis ghin?" scivolis la patro ridetante.

"Mi volis, ke la patrino achetu por ghi en la foiro rubandon en mian hararon, Sed nun mi ne plu volas."

"Nur retenu ghin," diris al mi la patro, "ghi ja chiukaze estis jam la lasta, kiun mi perlaboris che edzighfesto."

Tiam la patrino abrupte forsaltis de la tablo al la kesto. Shi elprenis el ghi la belan rughan tukon kun flavaj lilioj. Shi eliris kun ghi eksteren.

Ni ne sciis, kion shi intencas. Ni finis la vespermanghon tute embarasitaj. Jam estis mallumo, kaj la patrino chiam ankorau estis for.

La pli malgrandaj infanoj jam estis ekdormintaj, sed mi kauris en la lito. Mi atendis la patrinon.

Kiam shi fine venis, shi tenis en la manoj violonon. Shi enmanigis ghin al la patro kaj diris al li per afabla vocho:

"Estos pli bone, se vi restos hejme. Ech mi ja ne plu kapablas prizorgi chion sur la kampo. Kaj jen tio chi", shi montris la violonon, "por ke vi povu ludi che edzighfestoj".

"De kie vi prenis ghin?" demandis la patro tute shanghita,

"Mi intershanghis ghin che la ciganoj por tiu rugha tuko, kiun vi alportis al mi el Budapeshto. Ech ne plu decus, ke mi portu tian fajrorughan. Kaj la knabinoj interbatalus pro ghi," diris shi ridetante.

La patro ne plu iris en la mondon. Li laboris kun la patrino sur la kampo kaj ludadis che edzighfestoj. La pli aghaj knabinoj foriris servi.

- Kaj kun la du-grosho kion vi faris, avinjo?

- Por ghi la patrino achetis al mi en la foiro rubandon en la harojn. Tian belan rughan kaj larghan. Sed tio estis valora rubando! Ghi savis al ni la patron, char li ghuste sentis, ke li jam estas malforta por longaj migroj. Li certe estus pereinta ie en la fremda mondo, - aldonis la avino.

Poste shi eksilentis.

Shi diligente diserigadis la tufetojn de blanka lano kaj metadis ilin sur amaseton.

Ankau la knabineto silentis. Shi premis la shvelmolan amaseton per manplato. Shi chiel volis, sed neniel sciis imagi al si, ke tiu sama avino, kiu nun sidas apud shi, estis iam malgranda knabineto. Kaj ke ankau shi sopiris je bela rubando en la hararon ...

 

LA AVINO RAKONTAS PRI INUNDO

Foje nokte la knabineto vekighis. Shi audis fend-kraki glacion. La malbonaugura krakado timigis shin. Shi ja bone memoris el la pasintaj jaroj, kiel kutimis konduti la rivero fine de la vintro.

La glacia kovrajho sur ghi fendighadis, tra la fendajhoj venis desube akvo kaj disvershighadis sur la glacion. Tiam ne plu estis eble piediri sur ghi kvazau sur ponto.

La knabineto timis. La patrino apud shi dormis profunde kaj shi ne volis shin veki. Sed tiom pli kreskis en shi la timo. Shi imagis al si la riveron, kiel ghi subite komencas levighi, kiel la glacio diskrevas en pecojn kaj la rivero nur kreskas kaj kreskas, ghi jam superbordighas sur la vojon, fluas en la kortojn kaj chambrojn, ech la dometo jam naghas lauflue...

Sed tiam la knabineto jam vekis la patrinon.

- Kio estas al vi, Hanjo mia? - ektimis la patrino.

- Mi timas la inundon, - plendis la knabineto.

- Ho, tion vi ne devas timi! Nur bele dormu, nun inundoj ne plu okazadas.

- Chu ne? Kaj kial?

- Jam antau longe homoj reguligis la bordojn de la rivero. Vi ja scias, kiel altaj ili estas! Kiel povus la akvo superflui ilin?! Nur dormu trankvile!

La knabineto kontentighis. La vortoj de la patrino estis tiel senzorgigaj, ke apenau shi alpremighis pli proksimen, shi tuj ekdormis denove.

Kiam shi matene vekighis, shi audis nekutiman mughadon de ekstere.

- Ekmovighis la flosglacioj! - klarigis al shi la patrino.

La knabineto malgajighis. Shi tre volonte estus elkurinta sur la vojon kiel aliuj infanoj! Char nur unufoje en la jaro estas eble vidi, kiel la akvo levighas kaj kiel grandegaj glaci-tabuloj flosas lauflue sur la shaumanta rivero. Jen la ondoj suprenportas ilin, jen mallevas ilin, ili karambolas unuj kontrau la aliajn, rompighas kaj frakasighas kun terura mugho kaj ragidegas sur la akvo.

Shi almenau elsaltis el la lito, alpashis al la fenestro kaj klopodis perforte malfermi la glufermitajn okulojn.

Shi vidis nenion... Sed en tiu momento eniris en la chambron la avino kaj diris afable:

- Kiel bone, ke la flosglacioj jam foriras. Venos printempo kaj viaj okuloj resanighos! Ja vi scias, ke la printempa suneto kuracas chiujn malsanojn.

La avino lavis la okulojn de la nepineto, surmetis al shi jaketon, replektis shiajn harplektajhetojn kaj kunligis ilin forte per lacho, por ke ili ne malplektighu. Poste shi alportis al Hanjo da varma lakto, kaj dum la knabineto manghis, shi rigardis tra la fenestro kaj rakontis, kion shi vidas.

- Nu, la glacioj jam foriris ... Jam nur ie-tie flosas unu soleca peco... Ankau la akvo jam mallevighas... Nun jam vere venos la printempo ...

Kaj kiam la avino fine sidighis al sia kutima laboro, la knabineto eksidis sur la malnova shafpelto kaj tuj petis shin:

- Avinjo, rakontu al mi pri inundo!

- Jes ja, ankau al ni devis la patrino rakonti pri ghi chiam, kiam estis forirantaj la glacioj, - ekridis la avino. - Kaj tio devis esti terura, nur auskultu!

Laudire ghi okazis somere, kaj antaue longe pluvis. Poste superbordighis la rojoj. Desur la montoj fluis torentoj plenaj de akvo kaj alportadis kun si argilon. Ghi faris la akvon flava kaj malklara kiel shlimo. Kaj la rivero nur kreskis kaj shvelighis. Homoj iradis dormi vestitaj. En chiu domo dum nokto chiam unu homo maldormis, por ke malfelicho ne atingu la homojn dum dormo.

Kaj ghi okazis ghuste en tiu nokto, kiam chesis pluvi kaj la homoj ne plu gardis! La akvo elbordighis antau la mateno kaj subite, unue sur la vojon kaj jam ghi fluis en la kortojn. Ghi samtempe inundis ankau la apuddomajn kampojn. Kiam la homoj vekighis, la vilagho jam estis en la akvo. Ech en la montojn oni ne povis forkuri. Oni devis supreniri en la subtegmentojn kaj de tie rigardi, kio okazas.

Devis esti terura, kion ili vidis.

La akvo fluegis mughante kaj portis kun si trabojn el la detruitaj pontoj, arbojn elshiritajn el la tero kun la radikoj, charojn, brutaron... Tutaj kabanoj drivis lauflue. Kaj sur iliaj tegmentoj staris la kompatindaj homoj kaj vokis al la niaj:

"Adiau! Fartu bone! Jam ni vin neniam revidos!"

Chirkau la tagmezo la akvo komencis mallevighi. Ghi jam ech ne portis tiom da diversajhoj kun si. La homoj descendis desur la tegmentoj, staris sur la sojloj de siaj domoj kaj rigardis, kiel la akvo forfluas el la kortoj. Kiam ghi fluis jam nur sur la vojo, ili subite ion ekvidis! Apud la vojo drivis lulilo kun malgranda infaneto. Apud ghi naghis granda hundo. Kiam la lulilo iomete klinighis al iu flanko, la hundo tuj alnaghis al tiu flanko kaj naghis chiam che ghi, por ke ghi ne renversighu!

Neniu scias, klel longe tio dauris. Kiam oni kaptis ilin, la hundo estis jam tute senfortighinta. Sed la infaneto trankvile dormis en la lulilo. Kiam oni elprenis ghin, ghi vekighis, sed ne ploris. Ghi ridis, char ghi certe satdormis. Ghi ne sciis, kompatinduleto, kio okazis kun ghi.

Kaj la akvo mallevighadis plu kaj plu. Post kelkaj tagoj la rivero jam fluis trankvile, kvazau estus okazinta nenio.

- Kaj kio okazis poste kun la infaneto? - demandis la mirigita knabineto. Shi preskau ne kapablis kredi, ke chio chi povis okazi.

- Prenis ghin al si la homoj, kiuj ghin kaptis en la lulilo. Ankau la fidelan hundon, kiu ghin savis; tiu ech por momento ne foriris de la infano! La homoj mem ne havis infanojn, do ili tre ghojis pri la aldrivinta infaneto, ili zorgis pri ghi kiel pri sia propra.

- Kaj chu neniu iam venis por forpreni ghin?

- Vere ne! Ghiaj gepatroj certe pereis en la superbordighinta rivero ... Sed mi konis ghin, - aldonis la avino post momento, - char ghi estis mia propra avino...

Dum la tuta tago la knabineto pensis pri nenio alia. Ech ankorau vespere, kiam shi estis ekdormanta, shi havis antau siaj okuloj la lulilon kun la infaneto kaj la fidelan hundon apud ghi. Shajnis al shi tre bela afero, ke la fidela besto sukcesis savi vivan infaneton. Kaj shi estis tre felicha, ke la homoj jam scias masoni la bordojn de la riveroj tiel bone, ke neniu devas timi inundon.

 

KIEL LA AVINO SERVIS

Sed unu afero tamen tre turmentis la knabineton.

Ke shi tiuvintre ne povis iradi en la lernejon.

Nome shi ne forgesis la grandan ghojon, kiam shi autune povis jam mem tralegi sur malnova shtona domo che la vilaghrando nigran tekston, skribitan en la alteco de homo en la mezo de masonita muro:

13 AUGUSTO 1813 TIEL ALTE ESTIS AKVEGO

Sed nur nun, kiam shi rememoris pri ghi tiu surskribo, shi tute kredis, ke la avino rakontis pri reala okazintajho.

La knabineto estis scivolema, chu ankau la avino vizitadis lernejon. Kaj foje, kiam kun la imago pri inundo miksighis en shia kapo ankau la surskribo sur la muro, shi decidighis, ke shi demandos la avinon, kiel estis, kiam shi vizitadis lernejon.

Kaj matene, tuj kiam la avino eniris en la chambron, shi demandpetis:

- Chu vi rakontos al mi, avinjo, kiel estis, kiam vi vizitadis lernejon?

- Certe, mi rakontos al vi, - ridetis la avino.

Kaj kiam ili jam ambau, la nepino kun la avino, sidis apud la forno, la avino ekrakontis.

- Nur dum tri vintroj mi vizitis lernejon. La kvaran vintron mi kaj lernis, kaj ankau servis che la instruisto.

- Chu vi tiam nur vintre vizitis lernejon?

- Jes ja, nur vintre, char printempe kaj autune devis ankau la infanoj helpi hejme kaj sur la kampo.

- Kaj kiel vi kaj lernis kaj ankau servis samtempe?

- Antautagmeze mi lernis kaj la ceteran tempon servis.

- Kaj kion chion vi faris?

- Ili havis malgrandan knabineton, Mi zorgis pri shi. Matene mi purigis kaj vestis kaj satigis shin. Nur poste mi mem manghis. Ili donadis al mi por matenmangho farunan kachon kun acida lakto. Mi manghadis sur la benko apud la fajrejo. Tie estis mia loko. Fulgeroj el la kamentubo faladis en mian malgrandan pladeton kune kun miaj larmoj! Foje min tie trovis la patrino kaj petis la instruiston, ke oni lasu min manghi aliloke.

Poste mi iris en la lernejon. Sed kiam estis kalkulado, mi chiam kashis min sub la benkon. La multiplikan tabelon mi ne sciis. Kaj kiu ne sciis respondi, tiu ricevis baton per bastono sur la manon. La tutan lecionon de kalkulado mi tie trasidis.

- Kaj chu la instruisto ne sciis, ke vi estis tie kashita?

- Li ne sciis, char ni estis en la lernejo tiel multaj, ke apenau estis loko por chiuj.

Post la tagmangho mi lavis la kuirejan vazaron, frotlavis la kuirejon, kaj kiam la la knabineto vekighis, mi vestis shin, surmetis al shi la shuojn kaj iris kun shi en la ghardenon. Chiam, kiam mi estis surmetanta al shi la shuojn, shi piedbatadis min.

Foje shi diris al mi: "Tiel grandan pecon da pano vi formanghas che la tagmangho, ke ghi sufichus al ni por la tuta semajno!"

Mi tre afliktighis, char mi sciis, ke certe shiaj gepatroj tiel parolis pri mi. Ankorau la saman vesperon mi forkuris hejmen. Kaj char jam komencighis printempo, mi ne plu vizitis la lernejon. Tiel finighis mia vizitado de lernejo.

Sed hejme estis nenio por manghi. Kaj tial la patrino dungigis min autune al la plej granda richulo en la vilagho. Li havis kvar domojn kaj nomighis Jablonsky. Ili havis malgrandan knabeton ankorau en kuseneto, do ili akceptis min kiel vartistinon por li. Ili ligis lin en tuketo sur mian dorson kaj tiel mi iradis kun li sur la korto dum la tuta tago.

La patrino de tiu knabeto drinkis brandon. Jablonsky tre koleris pro tio. Li timis, ke la knabeto estos stulta. Kaj foje, kiam la patrino mamnutris la knabeton, li ree trovis shin ebria. Li tute violkolorighis pro kolero. Li eltrenis shin en la garbejon kune kun la infano sur la brako. Ebria, shi ech ne sciis, kio okazas kun shi. Sed mi antausentis malbonon kaj sekvis shin.

En la garbejo Jablonsky ordonis al shi kushighi sur malligitan avengarbon. La garbon li havis preparita por drashado. Shi certe ne antausentis, kion la edzo volas kun shi fari, kaj kushighis ankau kun la knabeto sur tiun garbon. Kaj Jablonsky ekkaptis la drashilon...

Sed mi ekkriis por helpo kaj jhetis min sur la knabeton kaj sur la ebrian virinon ... Al li en tiu momento eble revenis la prudento; li nur malbele eksakris, jhetis la drashilon en angulon kaj eliris el la garbejo ...la virino restis kushanta ebria sur tiu garbo, sed mi kun la knabeto en la brakoj forkuris hejmen plendi al la patrino. Mi diris al shi, ke ech se mi hejme nur unu foje tage ununuran terpomon manghos, en tiun teruran domon mi ne plu iros servi! La patrino prenis la knabon sur la brakon, forportis lin al Jablonsky kaj ankau deklaris mian eksighon el servo.

- Kaj chu vi ne plu iris ien servi, avinjo? - demandis la knabineto timeme.

- Ho, kiel mi povis ne iri! Hejme ja ne estis por mi laboro kaj mi bezonis manghi ...

- Kaj kien vi poste iris?

- La patrino kondukis min en alian vilaghon, en gastejon. Ni eliris el la vilagho, - rememoris la avino, - kaj ni ambau ekploris. Mi tial, char shajnis al mi, ke mi iras al la fino de la mondo. Kaj la patrino ploris pro mi ...

- Kaj tie kiel estis, avinjo? - La knabineto jam supozas nenion bonan lige kun la servadoj de la avino.

- La patrino kondukis min en la kuirejon de la gastejestrino. La gastejestrino tuj antau shi diris al mi, kio estos mia laboro. La gastejestro estis ankau buchisto kaj mi devis lavi la viandvendejhon, frotlavi la gastejon, en la kuirejo kaj chambroj fari ordon, kaj dimanche helpi al la gastejestrino che kuirado. La patrino interkonsentis pri mi por unu jaro.

Estis tie por mi vere multe da laboro. Mi ankau multe ploris, sed foriri mi ne povis.

Foje - estis dimancho kaj ekstere bela tago. Mi havis jam chion bele kaj pure ordigita. La suno brilis en la purigitan kuirejon. Mi helpis purigi legomojn por supo. Mi zonis min per amelumita rugha trateksita lina antautuko, kiun la patrino teksis por mi, kaj mi ghojis, ke mi estas almenau unu foje dum semajno pure vestita.

Jen venis iu acheti viandon. La gastejestro nur tiel sen antautuko pesis la viandon kaj eniris en la kuirejon por vishi siajn manojn. Vishtuko ne estis chemane, do li aliris al mi kaj vishis siajn sangomakulitajn manojn - en mian antautuketon!

Mi tiel ekploris, ke ili ne povis trankviligi min ghis la tagmezo. Ili estis chiam malpuraj, do por ili ghi signifis nenion.

De tiu tempo la gastejestrino kromnomadis min nur "dorlotitulino".

Nur pene mi eltenis tie la jaron.

La knabineto eksuspiris. Shi tre kompatis la avinon, kiel tiu devis suferi, kvankam ankorau tute juna.

- Kaj chu poste la patrino prenis vin de tie?

- Jes, shi prenis, sed sendis min aliloken servi.

- Kaj tie kiel vi fartis? - La knabineto jam preskau timis auskulti pri la servado de la avino.

- La nova sinjoro, che kiu mi servis, estis direktoro super arbaroj. Li havis chevalojn, bovinojn kaj serviston che ili. Mia laboro estis chiumatene iri sur la kampon kaj falchi herbon por la bovinoj. Poste porti al ili akvon, kun la servisto prepari furagh-hakajhon, ordigi la chambrojn, en la kuirejo helpi al la kuiristino, sarki kaj fosadi en la ghardeno.

Kiam mi matene eliris sur la kampon kaj chirkaurigardis, mi preskau ekploris - tiel granda estis la kampo kaj mi tiel sola sur ghi!

Pro malghojo mi ekkantis:

Estas mi solega, tute forlasita,
kiel eta floro sur herbej' falchita.

La floreton etan vento ekkaresas,
sed min, kompatindan, tuta mond' forgesas.

Mi ekmemoris, kiel bone estis hejme iradi kun la patrino sekigi fojnon. Chiuj kantetoj, kiujn shi tiam instruis al mi, revenis en mian kapon. Mi komencis kanti ilin kaj post chiu, kiun mi ekkantis, mi sentis mian koron malpezighi.

- Kaj kiun vi ankorau kantis, avinjo? - scivolis la knabineto. La avino ofte kantas al shi. Shi havas tian belan vochon, ke la knabineto ne kapablas satauskulti, kiam la avino eksentas emon kanti.

- Plej volonte mi kantadis tiun chi - kaj la avino ekkantis per tirata vocho:

Tiam mi la mondon bela, gaja vidis,
kiam min patrino che la mano gvidis.

Nun jam mi la mondon acha, trista vidas,
char min panjo ne plu che la mano gvidas.

Estis bone - daurigis la avino, - se mi venis kun la dorsotuko da herbo, kiam la mastrino ankorau dormis. Ej, sed se shi jam estis ellitighinta! Ne estis tia nomo, kiun shi ne estus doninta al mi. Ke mi estas maldiligenta, ke mi estas pigra ellitighi ...

- Sed shi mem dormis, chu ne, avinjo?

- Vere tiel!

Poste mi ellitighadis ech pli frue kaj malgrau ke miaj piedoj frostis en la malvarma roso, mi atentis nenion, nur rapidis kiel eble plej frue falchpretigi la herbon.

Sed kiel ajn mi klopodis plenumi shian volon, shi chiam trovis ion, pro kio shi riprochis min. Nenie mi tiom ploradis kiel tie. Sed poste okazis io, kio dekutimigis min plori.

- Kaj ghi estis kio, avinjo? - ekghojis la knabineto.

- Foje mi estis ordiganta la kuirejon. La sinjorino ordonis al mi elmeti el la bretaro chiujn grandajn potojn, en kiuj oni kuiradis dum porkobuchado, kaj vishi la polvon desur ili. Mi faris mian laboron, kaj tiam jen subite eniris la sinjorino en la kuirejon. Shi estis grasa, pene spiris; shi eksidis sur seghon kaj observis, kiel mi tion faras.

Mi klopodis labori rapide, char shi ne shatis malrapidan laboron. Kaj kiam mi jam metis la lastan poton sur sian lokon, la sinjorino prenis ghin el mia mano kaj montris al mi sur ghi peceton da polvokovrita loko che la anso. Senvorte mi denove vishis la poton. Sed shi dume tiel kolerighis, ke shi estis rugha kiel kapsiko. Shi eljhetis la potojn el la bretaro en la mezon de la kuirejo kaj mi devis denove vishi ilin. Shi staris super mi, dum mi tion faris. Poste shi iris en la chambron kushighi sur divanon, por ke shia kolero pasu.

Sed mia koro jam tro plenis de aflikto.

Mi kuris en la garbejon. Tie mi jhetis min en la fojnon, ploris kaj veadis. Shajnis al mi, ke mi ne eltenos en la servo ghis Chiuj Sanktuloj.

- Kaj chu vi devis tiom elteni, avinjo?

- Vere mi devis! Tiam oni dungadis servistinojn por la tuta jaro, chiam de Chiuj Sanktuloj ghis Chiuj Sanktuloj.

Do - kiam mi en la garbejo ploris kaj veadis, venis al mi la stalservisto. Li estis jhus nove veninta. La maljuna malsanighis kaj devis foriri hejmen. La nova estis tute juna kaj tre gaja. Dum tiuj kelkaj tagoj, dum kiuj li tie estis, li senchese shercis. Kaj li min trovis plori.

Li demandis, kio mankas al mi. Mi satplendis al li pri la sinjorino.

Unue li komencis priridi min. Sed mi ploris ech pli forte kaj diris al li, ke mi jam ne eltenos en tia servo.

Poste li sidighis apud min kaj diris al mi, ke oni neniam devas plori, sed prefere pripensi, kiel plibonigi la situacion.

Kaj li min tiam longe persvadis kaj instruis, ghis mi mem ekkomprenis, ke pro la sinjorinaj kolero kaj kriado mi ne darfas malghoji. Kaj li diris al mi ankorau, ke mi eraris, kiam mi denove vishis la vishitajn potojn. Kaj ke al la sinjorino mi ne darfas cedi, kiam mi pravas, shi koleru kiel ajn.

- Kaj chu vi ne cedis, avinjo? - La knabineto nun tre ghojis, ke tamen trovighis iu, kiu konsilis al la avino, kion fari en tia severa servo.

- Mi ne darfis cedi, char la stalservisto estus ridinta pri mi, ke mi estas timemulino. Kaj kiam mi vidis, kiel li senchese mokas pri la gesinjoroj malantau ilia dorso, tuj ankau mi farighis pli kuragha.

Foje ni estis irontaj al dancamuzo, - ekmemoris la avino - sed antaue ni kun la stalservisto devis prepari furaghhakajhon por la brutaro. Estis bezone da ghi tiom, ke ghi sufichu ankau por dimancho kaj lundo. Ni jam estis tranchantaj ghin sufiche longe, miaj manoj jam doloris, kaj da hakajho chiam ankorau estis nesufiche. Subite li diras al mi: "Eh, ni devas ion elcerbumi, char tiel chi ni neniam sukcesos veni al la dancamuzo!"

Kaj jen, en la angulon, destinitan por la furaghhakajho, li metis da fojno, shvelmole ghin aranghis, kaj sur ghin ni shutis la hakajhon.

Ghi aspektis kvazau provizo por la tuta semajno!

Apenau ni faris tion, venis en la garbejon la mastro kun bastoneto en la mano. Kiam li vidis tian amason da hakajho, li laudis nin. Sed poste li ekpensis ion, alpashis al la hakajho kaj komencis enpushadi en ghin sian bastoneton.

Kaj jen - subite li eltiris fojneron!

Li tuj komencis malafable trakti nin.

Li komencis peli la stalserviston per bastoneto en la garbejo.

Sed tiu, rapidmova, elkuris sur la sterkejon, kiu odorachis en la korto, kaj de tie li mokridetis al la mastro. Li pensis: 'Sekvu min chi tien, se vi volas!'

Kion estu la mastro farinta? Li foriris kolere en siajn chambrojn.

Du semajnojn li kun ni ech ne parolis. Sed poste la kolero forvaporighis el lia kapo, kaj kiam li ekpensis pri siaj valoregaj chevaloj, ke neniu sciis tiel bone prizorgi ilin, li forgesis pri la fojno en la furaghhakajho.

- Kaj chu vi ankorau longe servis tie?

- Kvar jarojn, infano mia! Poste ni ambau kune foriris el tiu servo.

- Kaj kion vi poste faris?

- Nu, ni geedzighis! Li ja estis via propra avo, - finis avino la rakonton pri siaj junaj jaroj.

La knabineto bedauris nur tion, ke shi neniam konis sian avon.

Devis esti bele, ke li chiam estis tiel gaja!

Kaj kiel bone estis, ke la avino edzinighis al li! Che tia avo shi certe neniam ploris pro io!

 

KIEL LA AVINO KAJ LA AVO IRADIS PLUKI STROBILOJN

- Avinjo, rakontu al mi pri la avo! - ekvochis la knabineto tuj kiam la avino aperis en la pordo.

- Mi rakontos, Hanjo mia, sed unue montru al mi, kiel statas viaj okuloj.

La knabineto sidis sur la benko sub la fenestro kaj provis skribi ion per grifelo sur ardezan tabuleton. La avino zorgeme esploris shiajn inflamitajn okulojn.

- Matene mi jam malfermis la okulojn pli facile ol alifoje. Sed sur la tabuleton mi ankorau ne vidas bone, - diris la knabineto kontentighe kaj samtempe plende.

- Vi ne darfas skribi, ghis kiam vi ne vidos tute bone. Venu, eksidu apud mi, mi rakontos al vi, kiel mi kun la avo iradis pluki strobilojn, - diris la avino gaje. Ankau al shi la okuloj de la knabineto shajnis esti malpli inflamitaj ol antaue.

La knabineto deglitis desur la benko, eksidis sur la pelto, chirkaubrakis siajn malgrasajn genuetojn kaj ridetante atendis, kiam la avino ekrakontos.

- Do, kiam mi kaj via avo geedzighis, ni havis grandan zorgon, kie ni loghos. Li ne havis patrinon, kaj che la mia ni estis ankorau multaj.

Kiam li estis malgranda, li loghis kun sia patrino en la malantaua chambro che la richa Jablonsky. La patrino, dum shi vivis, kompensadis la lupagon por la loghado per laboro sur la kampoj de Jablonsky.

Kaj en tiun saman chambron Jablonsky akceptis ankau nin por loghi. Kaj ankau nin kun la kondicho, ke ni per laboro kvitigos la lupagon, kiel la mortinta patrino.

Vespere, kiam ni restis solaj en la chambro, la avo rakontis al mi diversajhojn pri si. Chu vi scias, ke li, kiam li estis malgranda, ech ne sciis, kio estas pano?

- Kaj kial? - ekmiris la knabineto.

- Tial, char lia patrino estis vidvino kaj perlaboris apenau sufiche por havi avenan flanon.

Foje antau Kristnasko shi helpis prepari la festmanghon che Jablonsky. Shi bakis panojn kaj kukojn.

Ili donis al shi por tio panbulon. Shi, kompatindulino, kashis ghin sur la fundo de la shranketo, ke ghi estos por la Kristnaskrespero, Sed li elflaris ghin tie! Kaj char la krusto de la pano estis iomete krevinta, li elskrapis elsub ghi peceton da molajho. Tiel dolcha ghi restis en lia busho kiel bombono.

De tiu momento li ne estis trankvila. Kiam lin la patrino ne vidis, li chiam formanghis peceton da panmolajho. Fine restis nur la suba kaj supra pankrustoj.

Venis la Kristnaskvespero. La patrino preparis la vespermanghon kaj poste shi iris al la shranketo por preni la panon ... Nur nun ekkonsciis la knabo, kion li faris ... Lia patrino estis severa kontrau li. Kion shi diros nun?

Shi elprenis la elmanghitan pankruston, alrigardis la filon kaj diris al li: "Tion faris vi, chu jes?"

Li kapjesis kaj ekploris. Li ech ne tiel timis la patrinon, kiel li afliktighis pro sia faro.

Sed la patrino ne koleris. Shi trankviligis lin per la diro, ke la panon shi ja estis kashinta nur por li ... La tutan vesperon li estis silentema. Fine la patrino diris al li:

"Post la Nova jaro vi iros mem perlabori vian panon."

Shi dungigis lin al la charpentistoj, alportadi shindojn. Post jaro komencis ankau li kovri tegmentojn per shindoj. Kaj poste lia patrino jam povis baki panon.

Sed foje la charpenstistoj ricevis tian laboron, ke ili devis kovri la tegmentojn sur la kastelo de Orava!

- Hi! - ekkriis la knabineto tute ekscitita. Nome, shi imagis al si la kastelon, kiu staris sur alta roko, kaj la roko estis nuda kaj ghi ech klinighis super la riveron ... Sur la plej kruta flanko ghi estis kovrita de picearbaro.

- La avo ja devis aspekti sur la tegmento kiel formiko! - elspiris ekscitite la mirigita knabineto.

- Vere, ne pli granda, - kapjesis la avino. - Ne restis senzorga lia patrino, kiam shi venis kun la tagmangho! Sed li, fripono, nur ridis, kiam li eksciis, kial shi estas tiel timigita ...

Kaj chu vi scias, kion li foje faris? Li vetis kun la charpentistoj, ke li supreniros sur la kastelon sen tio, ke li iru tra la korto kaj per la shtuparo. La charpentistoj tre volonte vetis botelon da brando. Ili bone sciis, ke sur la kastelon eblas grimpi nek lau la roko, nek tra la arbaro.

- Kaj la avo tamen supreniris? - La spiro de la knabineto preskau ekhaltis.

- Jes, vere li supreniris.

- Kaj kiel? - timtremis la knabineto.

- Foje, kiam ili matene iris al laboro, la avo haltis che la arbaro, kiu kreskis che unu flanko de la kastelo. Tie el la vojo al la kastelo deflankighis pado. Li diris al la charpentistoj, ke ili iomete atendu, Poste li suprengrimpis en la pinton de unu piceo, svingegigis ghin kaj transsaltis sur alian. Kaj tiel li saltadis desur unu piceo sur aliun kiel sciuro kaj baldau estis supre.

La knabineto pro ghojo ekaplaudis per manetoj.

- Jes, sed kiam la patrino eksciis pri tio, shi tuj iris rekte al la charpentistoj. Shi kverelis kun ili, ke ili devis esti prudentaj, se ne estis shia filo. Shi ekkoleris je ili precipe pro la brando. Kaj shi tuj prenis la filon for de ili kaj dungigis lin kiel chevalserviston.

- Chu tien, kie vi servis?

- Ne, tie li estis jam en la tria servo.

- Kaj kiam vi geedzighis, chu ankorau vivis lia patrino?

- Ho ne, shi mortis tiam, kiam ni kune servis. Kaj li tre funebris pro shi. Nur kiam shi mortis, li ekkomprenis, kiel shi amis lin kaj kiom shi pro li penadis ...

- Sed kiel vi iradis pluki la strobilojn, tion rakontu al mi, - postulis la knabineto, ke la avino plenumu sian promeson.

- Vintre, kiam ne estis alia laboro, mi ofte iris kun la avo pluki strobilojn - daurigis la avino. - Tio ne estis tre profitdona laboro, sed char estis malfacile trovi alian laboron, oni ech tian entreprenis.

- Kaj kiucele vi bezonis la strobilojn?

- La strobilojn oni kolektis por havi semojn por la arbidejo. La arbaristoj semas ilin en bedojn kiel ni semas karoton au petroselon. Kaj kiam el la semoj elkreskis junaj piceoj, geknaboj plantis ilin sur la arbarstumpejon. Post kvindek jaroj kreskis el ili nova picea arbaro. Kiam vi estos pli granda, ankau vi iros planti piceetojn.

Tio treege plachis al la knabineto. Shi la unuan fojon audis, ke la arbaro, kiun shi audas mughi malantau la rivero, ne elkreskis de si mem, sed plantis ghin homoj.

- La strobilojn ni plukis kun la avo.

Che Jablonsky oni havis hundon, tre amikigheman kaj belan, kun blanka krispa hararo. Oni nomis ghin Belko.

La avo ne pasis preter ghi sen karesi ghian belan hararon kaj alparoli ghin: "Nu, kiel, Belko mia?" Li ne traktis ghin tiel malbone kiel la maljuna Jablonsky. Tiu tuj piedbatis la hundeton per boto, ech se ghi nenion kulpis, se ghi proksimighis al li, kiam li estis kolera pro io. Li ne havis koron por homo, kiel li estus povinta havi ghin por besto? - eksuspiris la avino.

- Belko tre shatis la avon kaj chiam iris kun ni, kiam ni iris pluki strobilojn. Dum la tuta tempo, kiam ni rikoltis ilin desur la piceoj, ghi sidis sub la arbo kaj gardis nian ligpakajheton kun pano kaj lardo.

- Avinjo, kaj kiel vi rikoltis la strobilojn? -scivolis la knabineto, char shi bone rememoris, kiel altaj estas la piceoj kaj ke plej multe da strobiloj estis sur ili ghuste sub la pinto.

- Nu, tiel, ke la avo grimpis sur la piceon, jhetis al mi la strobilojn malsupren kaj mi ilin kolektis en sakon. Kaj ghuste tiel kiel tiam, kiam li suriris la kastelon, li pendolmove svingigis la pinton de la piceo, transsaltis sur aliun kaj desur la dua sur la trian kaj chiam malsuprenjhetis strobilojn. Komence mi ne povis tion ech rigardi, tiel mi timis pri la avo, ke li falos kaj mortos. Sed mi alkutimighis al tio.

Foje ni eniris tre profunde en la arbaron. Tiam ni iel tre longe rikoltis. Jam tute mallumighis, kiam la avo descendis desur la lasta piceo. Ni iradis en la arbaro serchante la lokon, kie ni lasis Belkon apud la ligpakajheto. Sed nek Belko nek la pakajheto estis troveblaj.

Ni ekiris hejmen. Ni pensis, ke la sagha hundo ekkaptis la valizeton kaj kuris kun ghi hejrnen. Sed hejme Belko ne estis! Ni ech ne dormis, tiel ni bedauris ghin.

La sekvan matenon ni denove iris rikolti strobilojn. Ni venis al la rando de la arbaro kaj jen - kion ni vidis? Sub la piceo, sub kiun ni hierau metis la ligpakajheton, staras Belko kaj gardas ghin! La hundo ech ne tushis la enhavon ... Kaj ekvidinte nin, ghi gaje ekbojis kaj komencis ghoje chirkausaltadi la avon.

- Kaj kiel okazis, ke vi vespere ne trovis ghin? - miris la knabineto.

- Estis jam mallumo. Kaj en mallumo oni malbone orientighas en la arbaro. Belko eble ankau bojis, sed la picearbaro mughas, do ni ne audis ghin ...

- Kaj chu vi donis al ghi da pano kaj lardo? - zorgis la knabineto. Shi preskau timis, ke la avino ne taksis sufiche la fidelan servon de la hundo.

- Tio estis la unua afero, kiun ni faris. Vere ni manghigis ghin, karesis sur la dorso kaj karesfrapetis ghian kapon. Ja ofte ech homoj ne kapablas esti tiel fidelaj, kia montrighis tiu chi hundeto.

 

KIEL LA AVINO PRESKAU DRONIS

Foje la knabineto havis belan songhon.

Shi staris che la bordo de la rivero kaj vergis la akvon. Jen shi ekrimarkis ion flosi lauflue. Rapide shi eniris en la akvon kaj kaptis - belan pupeton. Ghi havis chielbluajn okuletojn, rughan vesteton kaj hararon el veraj haroj. Shi kuris kun ghi hejmen. Hejme shi stumblis sur la sojlo kaj - vekighis.

Shi ekploregis sur la lito. La patrino neniel kapablis trankviligi shin. Shi ech ne havis tempon okupighi pri shi, char kiel chiumatene ankau tiam shi hastis al la laboro.

El la malantaua chambro elrigardis la avino.

- Kio okazis al vi, Hanjo mia? - shi alparolis la nepinon per afabla vocho kaj forvishis shiajn larmetojn per pura tuketo.

- Mi songhis - singulte ekploretis la knabineto malghojege - ke lauflue de la rivero drivis pupeto. Kaj kiel bela ghi estis! Mi kaptis ghin kaj kiam mi vekighis, mi vidas, ke tio estis nur songho ...

- Sed mi ankorau ne rakontis al vi, kiel mi preskau dronis dum flosveturo, - provis la avino forparoli la songhon de la nepino.

La knabineto trankvilighis. Shi lasis sin rapide lavi kaj vesti de la patrino. Kiam tiu chi foriris al la laboro kaj la avino aranghis al shi la harplektajhetojn, shi ekpetis:

- Ja rakontu al mi jam, avinjo!

- Tuj, mi nur alportos por mi laboron.

La knabineto dum la tempo tute forgesis pri la ploroj kaj kiam la avino eniris kun korbeto da lano, kiun shi diserigadis por fremdaj homoj, la knabineto jam sidis sur la pelto kaj atendis.

- Foje ni foriris, - komencis la avino, - kun la avo je flosveturo. Flosveturi oni povis nur kiam estis granda akvo. Nur tiam estis eble flosigi lignon. Ghi estis danghera laboro, sed bone pagita.

Vespere ni preparis chion, kion ni prenos por la veturo. Kiam mi estis bakanta panplatkukon kaj la avo akriganta sian hakilon, li rakontis al mi, kiel li flosveturis la unuan fojon.

Kiam li estis pasanta sur sia floso tra sia vilagho, lia patrino chiam estis jam atendanta sur vojo por povi jheti al li sur la floson freshe bakitan panplatkuketon. Tiel faradis chiuj virinoj en nia vilagho. Ili envolvis varman panplatkuketon kun lardo en tuketon kaj jhetis ghib sur la floson. Al la trafrostitaj flosistoj ghi tre bonvenis.

Sed shi estis jam maljuna kaj en la manoj ne havis tian forton kiel la junaj virinoj ... Kaj shi ne kapablis aljheti sian ligpakajheton sur la floson, kaj la pakajheto fordrivis lauflue ...

Starante tie shi ekploris. Kaj pro la ligpakajheto kaj pro la knabo, ke li estos malsata la tutan tagon.

Sed la avo finflosis feliche. Kaj revenante hejmen li haltis en la urbo kaj por chiu mono, kiun li perlaboris, li achetis al shi varman lantukon por vintro. Kiam li donis ghin al shi, shi ploris pro ghojo.

- Sed la avo tre amis shin, chu ne, avinjo?

- Vere, li amis, li ja havis en la mondo neniun krom shi.

- Kaj vi kiel flosveturis, avinjo?

- Ja mi ghuste volas tion rakonti al vi, nur auskultu!

Frumatene ni eliris kun la avo al la flosejo, kie oni konstruis la flosojn. Dumvoje alighis al ni ankau aliuj flosistoj, do estis gaje.

La avo finkonstruis sian floson la unua. Li surmetis la remilojn, montris al mi, kiel mi devos manipuli la mian. Mi devis esti che la malantaua remilo kaj li staris che la antaua, kiu estis la chefa.

Ni ekflosis lauflue de la rivero. La ceteraj flosis post ni.

La avo iam-tiam faris kelkajn remo-movojn kaj mi chiam post li. Mi iom ankau timis, sed post nelonge mi alkutimighis. Mi rigardis, kiel ni lasis post ni kampojn kaj vilaghojn. Iam-tiam shajnis al mi, ke la floso staras senmove kaj chio cetera chirkau ni kuras. Nur kiam ni estis proksimighantaj al ponto, mi ektimis, chu ni ne karambolos kontrau ghi, Sed la avo nur movis la remilon kaj jam ni traglitis kiel sur strateto.

Ankau la suno jam levighis, sed al ni estis malvarme. La avo faris fajron ...

- Kiel, chu sur la floso? - ektimis la knabineto.

- Vere, sur la floso! La avo tuj postkiam li kunfiksis ghin, alportis sur ghin grandan platan shtonon, ke ghi servu kiel fajrejo. Kaj da rabotajhoj kaj spliteroj ekestis chiam sufiche, kiam li faris la remilojn.

Ni varmighis, manghis da panplatkuketo kun lardo, kaj tuj estis al mi pli gaje. Mi rigardis la kampojn kaj pensis, kiel belega estas la mondo chirkau ni.

La avo ech ekkantis por mi kanteton:

Trans montojn mi iris,
sur akvoj mi flosis,
tamen, mia kara,
vin mi ne forgesis.

Kiam ni flosis preter vilaghoj, el domoj elkuradis malgrandaj infanoj. Ili mansvingis al ni kaj gaje vokis:

Flosistoj,
sur floso vi sidas, kien vi rapidas?
Al fora urbo!
Benu vin Dio,
flosu sen perturbo!

Ankau mi al ili gaje mansvingis.

Sed ie kelkaj buboj grupighis sur la vojo kaj komencis kriadi al ni:

Flosistoj,
nelaboristoj,
knabon dronigis,
hundon kulpigis.
Ke vi ie surrokighu
kaj la floso frakasighu!

La avo ech ne atentis tion, sed al mi tuj estis pli malfacile che la koro. Se al ni tamen okazos io? Ja kiom da flosistoj pereis, kiam ilia floso frapis kontrau rokon kaj disfalis?

Kaj ni jam estis flosantaj en dangherajn kurbighojn. La avo stiris lerte. Li estis sperta flosisto. Iam-tiam li kriis al mi, kiuflanken mi ekremu.

Restis la plej dangera loko.

Tie, kie alta kaj granda roko enstaris preskau ghis la mezo de la riverfluejo. Preter ghi oni devis pasi sur mallargha kaj ankorau ech kurba akvostrio. La akvo che la roko mughis, frapegis kontrau ghin kaj shaumis.

La suno jam estis alte kaj estis al mi varmege. Sed mi jam ne havis tempon demeti mian peltjaketon. Shajnis al mi, ke la fluo portas nin rekte kontrau la rokon.

La avo kriis al mi, ke mi nenion faru per la remilo, ke mi nur forte tenu ghin en la aero, ke li ja elstiros. Li timis, ke mi kauzos katastrofon, se mi malghuste ekremos.

Mi faris tiel, kiel li ordonis al mi. Mi ja ech ne estus sciinta, kiel mi remu. La avo apogighis per la piedoj kontrau la trabo, kaj tiel forte, kiel li nur povis, sperte kaj lerte stiris per la remilo la floson for de la roko. Mi nur timtremis kaj atendis, kiam la fluo jhetos nin kontrau ghin.

Jam ni estis pasantaj kurbighe preter ghi ...

Mi ekrigardis la avon, kaj jen, mi vidas, kiel ondoj rulighas Chirkau li sur la floson! Mi tiel ektimis, ke la remstirilo elfalis el miaj manoj. Kaj tuj postkiam ghi ektushis la akvon, ghia mantenilo ekfrapegis min kaj jhetis min en la akvon.

"Jam venis mia fino!" pensis mi.

Sed mi ne dronis. Miaj peltmanteleto kaj longaj jupoj portis min post la floso. Kaj desur la dua floso mi audis la fortegan krion de la viroj:

"Atentu-u-u! Vla edzino drona-a-as!"

La avo tuj krochfiksis la remstirilon kaj alkuris rapide al la alia fino de la floso. Li jhetis al mi shtalshnuregon kaj per ghi mi altiris min kaj per la helpo de la avo mi grimpis sur la floson.

Tio okazis jam en tiuj lokoj, kie la riverfluejo estis pli largha kaj la akvo fluis pli trankvile.

La avo ekbruligis fajron. Mi sidighis apud la fajrejon. Li deprenis mian peltmanteleton kaj metis sur min sian peltmantelon, por ke mi varmighu.

La unuan fojon en la vivo mi vidis lin timigita.

Mi trankvilighis nur tiam, kiam mi malsupreniris desur la floso sur la firman teron.

- Kaj chu vi ankorau iam poste flosveturis, avinjo? - demandis la knabineto ankau tute timigita.

- Ne, neniam! La avo jam ne volis kunpreni min. Sed mi ech ne estus irinta. Ja ech nun mi ankorau iam songhas, ke mi dronas ...

La knabineto jam tufe forgesis la matenan songhon.

Shi ech koleris je la avino, ke shi ne obeis la avon kaj ne tenis la remstirilon tiel forte, kiel li ordonis al shi. Kiel facile shi povis droni en tiu danghera loko!

 

KIEL VIRBOVO KORNOPIKIS LA AVINON

Unu matenon la knabineto vekighis, sed ne ellitighis.

Shi ne kapablis.

Shi kushis senmove kun fermitaj okuloj kaj auskultis, kiel plaudas la akvo sub la fenestroj kaj mughas la arbaro malantau la rivero.

En la arbaro baldau floros la unuaj anemonoj kun delikataj blankaj petaloj. Sed chu shi resanighos ghis tiu tempo?.. Aliuj infanoj iros pluki florojn, sed shi estos malsana ... Ekregis shin angoro. Shi vokis la patrinon, sed tiu jam frue matene foriris al la laboro ...

Anstatau shi venis en la chambron la avino.

- Mi ion portas al vi, Hanjo mia! Tio refreshigos vin.

- Kaj kio ghi estas? - ekghojis la knabineto.

- Mia mortinta patrino diradis, ke kruda brasiko en tiu chi antauprintempa tempo redonas al homoj la sanon. Mi alportis al vi iom sur pladeto.

La knabineto prenis la pladeton kaj pli laumemore ol vidante prenadis kaj metadis en sian bushon la brasikajn tranchajhetojn. Shi manghis haste. Ankau la sukon el la fundo de la pladeto shi atente eltrinkis.

La avino dumtempe staris super la nepino kaj ridetis.

- Kaj chu vi ankorau ion rakontos al mi? - diris la knabineto, kiam shi redonis la malplenan pladeton.

- Mi rakontos, infano mia. Mi rakontados al vi, ghis kiam via malsano ne pasos.

Tiun tagon la knabineto ne ellitighis, sed sidighis sur la lito kaj atendis.

- Pri kio mi hodiau rakontu al vi? - demandis la avino. Ne plachis al shi, kiel tiumatene shia nepino aspektas.

- Pri la avo!

Ja pri la avo la avino plej volonte rakontas.

Eble en la rakontoj shi travivas ankoraufoje la jarojn de sia juneco.

- Nu, do auskultu!

La knablneto ekridetis felichege kaj interplektis siajn fingrojn malantau la kapo.

- Ni laboris che la maljuna Jablonsky dum la rikolto. Ghi estis kompense por la loghejo dum tiu jaro.

Jam estis vespero. Mi portadis akvon al la bovinoj kaj la avo elportadis sterkon el la stalo.

La maljuna Jablonsky elkondukis el la stalo fortan virbovon. Au la virbovo estis soifa, au Jablonsky jam ne havis forton en la manoj, la besto elshirighis el liaj manoj kaj kuregis kontrau min - ghi ekatakis min per kornoj kaj faligis min sur la teron.

Mi svenis pro timo. Mi rekonsciighis nur en la chambreto, kiam venis la kuracisto. Tiu flegis min, bandaghis min kaj ordonis al mi kushi. Fakte mi kushis dum la tuta autuno che mia patrino.

En tiu vespero la avo detale rakontis al mi, kio chio okazis. La avo saltis al la virbovo, kaptis ghin je la cheno, kiu pendis el ghiaj nazloboj, kaj enkondukis ghin en la stalon. Alliginte ghin li diris:

"Mi devas preni ia chevalojn kaj venigi la kuraciston"

"Sed mi ne donas la chevalojn!" rebatis al li Jablonsky senkompate.

La avo ekkaptis forkegon kaj alkriegis la richulon:

"Chu vi donos, au ne donos?!"

Jablonsky ektimis, ke la avo trapikos lin, kaj donis la chevalojn. Sed antau ol venis la kuracisto, li elpensis malbonajhon. Kaj kiam la kuracisto foriris, li diris, ke li jam ech vidi nin ne volas en la domo, ke ni tuj forighu el lia chambro.

Ni sciis, kial li elpelis nin. Li bezonis virinon por laboro, kaj ne por tio, ke shi kushu en la chambro. Kaj dum tiu nokto ni decidis, ke la avo foriros al Ameriko kaj mi, postkiam mi hejme che la patrino resanighos, iros denove servi. Kaj kiam ni shparakiros monon, ni konstruos propran dometon.

 

KIEL LA AVO ESTIS EN AMERIKO

Chion, kion la avino ghis nun rakontis pri la avo, la knabineto sciis al si tre vive imagi.

Sed kion faris la avo en Ameriko?

La knabineto jam audis ion pri Ameriko.

Estas tie laudire ankau tia urbo, en kiu loghas tiom da homoj, kiom chi tie hejme en chiuj urboj sume. Kaj tiuj homoj ech parolas per alia lingvo.

Kiel la avo interkomprenighis kun ili?

La knabineto tion neniel povis kompreni, do shi petis la avinon, ke shi tuj nun rakontu al shi, kiel fartis la avo en Ameriko.

- Ho, infano mia, - balancis sian kapon la avino, - estis por li vere nefacile tie.

Por la veturo li prenis chiun monon, kiun ni havis, ni ankorau ech prunteprenis. El nia vilago iris duopo: li kaj ankorau unu, kiu iris jam la duan fojon.

Ili veturis per vagonaro tra tri landoj, ghis kiam ili venis al la maro. Sed la veturo per vagonaro estis nenio escepta. Unu lando estas kiel la alia: ie estas pli multe da montoj, ie da ebenajho.

Sed poste, postkiam ili enshipighis ...!

Ech se la avo estis kuragha kaj maltimema, tamen li sentis sin ne tre bonfarte, kiam la shipo debordighis kaj elnavigaciis sur la vastan maron.

Dum du semajnoj ili vidis nenion alian, nur akvon kaj akvon.

Ili travivis ankau shtormon sur la maro. La ondoj jhetadis la shipon kvazau ghi estus nuksosheleto drivanta lauflue sur rivereto.

Sed post tri tagoj la maro trankvilighis kaj ili bele alveturis al Ameriko.

Estis bone, ke la alia jam foje estis tie. Tiu gvidis la avon al ceteraj samlandanoj.

Ili chiuj laboris en karbominejo.

Ankau la avo dungighis en la minejo.

En tiu amerika minejo oni tre pene laboris. La ministoj devis la tutan tagon kushante fosi per piocho la nigran karbon. Kiom da vagonetplenoj ili elpiochis, por tiom oni pagis al ili.

Sed char la avo estis gaja, li alkutimighis ankau al tiu chi laboro.

Li chiam pensis nur pri tio, kiel li revenos hejmen, kiel li konstruos al si propran domon.

El tiu la rica Jablonsky ne elpelos lin!

Kaj kiam li ekpensis pri tio chi, tuj li pli gaje piochis.

Nur dimanche li estadis malgaja.

La samlandanoj chiam achetis bareleton da biero kaj trinketadis la tutan tagon. Sed al la avo tio ne plachis. Li prefere achetis biciklon kaj chiudimanche veturis per ghi en alian urbon. Sed en tiuj fremdaj urboj nenio plachis al li, do li ech pli forte pensis pri sia naskighvilagho.

Kaj poste li ankorau pli diligente piochis la karbon, nur ke li laueble plej frue povu reveni hejmen.

- Kaj vi dumtempe kion faris, avinjo? - interrompis la knabineto la avinon.

- Ja mi diris al vi jam, ke mi iris servi, - klarigis la avino al sia nepino. - Tuj kiam mi resanighis, mi laboris en servo de mateno ghis vespero, por ke ankau mi ion shparu por la dometo.

Nur nokte, kiam lumis la luno, mi eliris sur la sojlon kaj tiel chi mi alparolis ghin:

"Ej, luneto, luneto, vi lumas ankau al mia edzo en Ameriko, nu, salutu lin de mi tie!"

Kaj mi iomete ekghojis, kiam mi ekpensis, ke eble ankau la avo rigardas nokte la lunon kaj ke ankau li rememoras je mi.

- Kaj chu la avo skribis al vi el Ameriko?

La knabineto tre kompatis la avon kaj la avinon, ke ili tiel devis turmentighi chiu che alia fino de la mondo.

- Ho, certe, li skribis! Chiam, kiam li sendis monon, li skribis ankau leteron. Sed neniam ion pri la malfacila laboro. Chiam nur ion gajan. Foje li skribis al mi, ke li achetis por si horloghon. Kaj ke ghi tiel gaje tiktakas super lia kapo, kiam li vekighas, kvazau mi pepadus apud li.

La knabineto tre ghojis. Kiel bele estas, ke la avo ne chesis esti gaja ech tiam, kiam lia vivo neniel estis gaja.

- Tiel iel pasis du jaroj, - daurigis la avino. - Unu dimanchon mi venis hejmen al la patrino. Mi havis che shi keston kun vestoj kaj volis ion preni el ghi. Mi servis tiam en la tria vilagho de tie.

Vesperkrepuskighis kaj mi sidis sur la sojlo kaj pensis pri la avo.

Kion li nur faras en Ameriko? Kiam li venos? Chu mi ankorau longe atendos lin?

En la korton eniris ia migranto en nigra vesto. Li estis nerazita, havis barbon kaj grandajn lipharojn. Li demandis per maldelikata vocho:

"Chu vi ne povus lasi min tranokti che vi?"

"Vere ne! Ni chi tie loghas multaj en unusola chambro.. Iru peti tranokton de la vilaghestro, li donu al vi tie, kie estas malpli multe da homoj. Estas lia afero zorgi pri la migrantoj!

"Ho, kiel malbona vi estas", diris li al mi per ankorau pli maldelikata vocho. "Eble ene oni estos pli bonaj", kaj li eniris en la domon.

"Eh, la patrino diros al vi sian opinion!" pensis mi kaj restis sidi sur la sojlo.

Mi sidas tie kelkan tempeton. Subite eliras el la pordo mia patrino kaj diras al mi: "Iru en la chambron! Ja tiu migranto alportis al vi mesaghon el Ameriko ..."

Mi ekstaris rapide kaj kuiris enen. Super la tablo jam lumis la petrola lampo. La lipharulo sidis che la tablo. Subite li diras al mi:

"Chu vi vere ne rekonas min?!"

"Jen, tio estas tute la vocho de mia edzo", pensis mi surprizita. Mi ekrigardas lin kaj ...

- Kaj chu li vere estis la avo? - interrompis shin malpacience la knabineto.

- Vere neniu alia, nur li! Sian kofreton li lasis en la gastejo por pli bone povi surprizi min. Kaj la vochon li shanghis en tian krudan, por ke mi ne ekkonu lin.

Sed kiel mi povis ekkoni lin?

Kiam li iris al Ameriko, li havis vangojn kiel rozojn, portis rughan peltmanteleton, blankan chemizon, kaj nun li revenis tia nigra sorchisto!

Nur kiam li shanghis sian veston kaj razis sin, li aspektis iom kiel antaue.

Al la knabineto tre plachis la reveno de la avo. Kiel bele estis, ke li ne forgesis sherci ech post chio, kion li travivis dum la du jaroj en Ameriko!

- Kaj chu vi poste konstruis dometon, avinjo?

- Certe, ni konstruis. Ja ghi estas la sama, en kiu ni loghas!

La knabineto seriozighis.

De tiu momento shi tute alie rigardis la lignan dometon, en kiu shi kun la patrino kaj la avino loghis. Ghi shajnis al shi multe pli valora, kiam shi eksciis, kiel malproksimen la avo devis iri kaj kion li devis chion travivi, por ke li kaj la avino havu loghejon.

 

KIEL LA AVO KONSTRUIS FERVOJON

Unu afero vekadis la knabineton el la matena dormo.

Ghi estis la akra ekfajfo de lokomotivo, kiam la vagonaro eliris el la relkurbigho.

Nome tuj sur la transa riverbordo estis fervojo. Sur ghi trafikis person- kaj shargh-vagonaroj. La sharghaj estis longegaj. Ili veturigis precipe lignon el la arbaroj. La homoj jam ne flosveturadis, kaj se de tempo al tempo ili ankorau flosveturis, ili ne devis reveni piede. Lauflue ili flosveturis, revene ili vojaghis per persona vagonaro.

La knabineto ankorau ne veturis per vagonaro. Kaj shi tre sopiris je tio. Kiam vagonaro rapidis sur la taluso trans la rivero, ghi similis al granda ludilo. Estis certe neordinare amuze veturi en ghi.

- Kiam vi veturis la unuan fojon per vagonaro? - demandis la knabineto sian avinon. Shi pensis, ke ankau shi veturos, kiam shi estos tiel agha, kiel estis la avino tiam.

- Mi veturis, infano mia, kiam mi estis jam pli ol tridek-jara.

- Kial tiel malfrue? - malgajighis la knabineto.

- Char ghis tiam vagonaro chi tie ne veturadis. La fervojon oni komencis konstrui postkiarn la avo revenis el Ameriko. Ankau li konstruis ghin, - ridetis la avino.

- Chu ankau la avo? - miris la knabineto. - Tia laboro certe tre plachis al li, - shi diris kaj tuj petinstigis la avinon, ke shi rapide rakontu, kiel oni konstruis la fervojon.

- Ho, infano mia, ghi estas longa rakonto. Mi rakontos ghin al vi, mi nur alportos por mi laboron.

La avino eliris el la chambro kaj post momento alportis la reston de la lano en la korbeto.

- Jam la reston de la lano mi diserigas. Por la diserigado mi ricevos pecon da feltshtofo por feltbotetoj al vi ...

Sed la knabineton ech la feltbotetoj ne interesis, nur la fervojo. Shi demandis tute ekscitita:

- Kiel ghi estis, avinjo?

- Unue venis en la vilaghon nur la sciigo, ke oni konstruos ghin, - respondis la avino, kiam shi jam komencis labori. - Ho, kiom da diskutoj estis tiam!

Iuj homoj diris, ke la fervojo estas bona afero. La vagonaro alveturigos malmultekoste salon, farunon, sukeron. Tiuj ajhoj ne plu estos tiel terure multekostaj, kiel kiam veturigistoj ilin alveturigadis per charoj. Ech homoj ne plu piediros en la urbon kaj al la foiro, sed veturos bele per vagonaro kaj estos tie post momento.

- Pri tio ili pravis, chu ne, avinjo?

- Vere ja, ili pravis.

Sed estis ankau tiaj homoj, kiuj estis kontrau ghi. Tiuj rakontis, ke por konstrui la fervojon oni forprenos la plej belajn pecojn da la kampoj. Poste oni rikoltos malmulton kaj estos malsato. Kaj la veturado en vagonaro - laudire ghi ankau ne estos tiel facila, kiel oni pensas. Pro la granda rapideco ekturnighos la kapoj de la homoj kaj ili ne eltenos longe veturi.

La avo nur ridis pri tiuj stultaj dirajhoj. Li multe veturis en la vagonaro vojaghante al Ameriko kaj revenante de tie. Kaj lia kapo ne turnighis! Li sciis, ke tiujn dirajhojn povas disvastigadi neniu alia ol la richa Jablonsky. La fervojo estis ironta tra liaj plej belaj plugkampoj sur la ebenajho trans la akvo, kaj kvankam li posedis sufiche da kampoj, li ne emis oferi ech unu. Kaj li sciis ankau tion, ke li neniam plu perlaboros tiom, kiel tiam, klam li alveturigadis chiujn varojn el la urbo per chevaloj.

Sed la homoj malkovris, kial la fervojo ne plachis al Jablonsky. Kaj ili ghojis, kiam la inghenieroj venis mezuri la teron.

Inter la laboristojn, kiuj konstruis la fervojon, anoncis sin ankau la avo.

- Sed mi tre volus scii, kiel ili konstruis ghin, avinjo? - insistis la knabineto.

- Ho, Hanjo, tio estis pena laboro!

Nur en la shtonminejo kiom da shtono ili devis mini per dinamito! Kiomfoje mi petis la avon, ke li atentu pri si! Kaj li la dinamiton en kesteto ech en nian kelon kashadis nokte! Mi chiam timtremis, ke ghi eksplodos kaj ruinigos nian domon.

Da shtono oni bezonis multe; kaj la bordojn de la rivero oni devis plifortigi, kaj pontojn konstrui, kaj ankau la talusojn diversloke submasoni.

Nun jam la knabineto scias, kial estas en la monto trans la fervojo farita tia grandega kavajho. Kaj shi jam iom ankau kapablas imagi al si, kiom da laboro necesis por elmini tian amason da stono kaj ankau ech dispecetigi ghin.

- Tie, kie la rivero fluis che la monto mem, oni devis elhaki lokon por la fervojo rekte en la rokon. La homoj ech ne volis kredi, ke tie povus veturi vagonaro.

Kiam la pontoj estis konstruataj, la avo ech ne dormadis hejme.

Kiam vi foje veturos per vagonaro, bone rigardu la pontojn - rimarkigis la avino, - char chiuj estas la laboro ankau de via avo!

La knabineto silentis, sed en la koro shi firme sentis ghojon, ke la avo havis tian gravan rolon che la konstruado de la fervojo.

- Kaj kiam chiuj pontoj jam estis konstruitaj kaj sur la taluso kushis du nigraj feraj reloj, iun tagon disvastighis tra la vilagho la informo, ke veturos la unua vagonaro. Vi nur pripensu, kiel la homoj atendis tion, char ghis tiu tempo krom la viroj, kiuj estis en Ameriko, ankorau neniu vidis vagonaron.

- Vi certe tre ghojis, avino!

- Vere jes!

Kiam ni audis la lokomotivon ekfajfi en la kurbigho, la homoj el la tuta vilagho kuris sur la vojon rigardi.

Ghis tiam ili vidis nenion similan!

La lokomotivo estis ornamita per floroj kaj malrapide tiris post si vagonojn kun homoj. El la fenestroj rigardis la laboristoj, kiuj konstruis la fervojon, kaj mansvingis al ni. Mi bone ekkonis la avon inter ili.

Kaj ankau la homoj el la vilagho mansvingis kaj gaje kriis al ili. La infanoj nur staris kun larghe malfermitaj okuloj kaj rigardis la vagonaron kiel ian monstron. Ghi ja ech aspektis kiel serpento kun okulachoj antaue! Kaj ghi elblovadis fumon tiel, kvazau ghi pro io kolerus.

Nur la richa Jablonsky ne eliris sur la vojon. Nur el la pordo de sia domo li rigardis. Li koleris, ke la homoj vivos pli bone kaj ke li ne plu povos tiom profiti per transportado.

- Tiu Jablonsky estis tre malbona! Chu ne?

- Vere jes, malbona.

Nu, kaj mi tiam je Kristnasko la unuan fojon kuiris kafon kaj bakis kukon. La sukeron por la kafo kaj la farunon por la kukoj alveturigis jam la vagonaro.

La avo restis labori che la fervojo. Li riparis la pontojn, kiam io difektighis sur ili. Nur nun li profitis de tio, kion li en sia juneco ellernis che la charpentistoj. ...

Post multaj jaroj iris foje la knabineto lau la fervoja ponto. Shi rigardis ghian saghan strukturon kaj pensis: "Kiel bele estas, ke kvankam la avo jam longe ne vivas, restis post li lia laboro." Shajnis al shi nome, ke chiuj nitoj kaj shrauboj sur la ponto vokas kaj krias al shi: "Nin chi tien enmetis kaj alshraubis via avo!"

 

LA AVINO RAKONTAS PRI SOVAGHAJ ANSEROJ

La okulmalsano de la knabineto pligravighadis de tago al tago. Unu matenon shi vekighis kaj jam ne povis ech malfermi la okulojn. Ili tiel doloris kaj estis glufermitaj, ke ech la kamomildekokto ne moligis la puson alsekighintan sur la okulharojn kaj ne mildigis la pikan doloron.

Kaj ekstere komencighis la printempo!

La knabineto ekkonis ghin lau la mil birdvochoj, kiuj frumatene audighis el la arbareto trans la akvo. Ili sonis tiel, kvazau la birdoj volus krisuperi unu la alian.

La avino gvidis la knabineton chiumatene sur la varman antaudomejon.

Sed shi vane faradis tion, char la printempa suno bruldolorigis la okulojn de la knabineto. Shi klinis antau ghi la kapon, por ke shiaj okuloj malpli doloru.

- Jen, jam ankau la hirundoj alflugis el la varmaj landoj, - diris la avino.

- Kaj chu vi vidas ilin, avinjo? Chu vi bone ilin vidas? - demandis malgaje la knabineto, char shi la hirundojn ne vidis.

- Mi vidas ilin, kara mia. Ili estas la samaj, kiuj chi tie loghadis pasintjare. Ili riparas sian malnovan neston sub la tegmentrando.

- Kiel vi scias, avinjo, ke ili estas la samaj?

- Mi scias, char hirundoj chiam revenas en la saman neston, el kiu ili autune elflugis. Ili havas en si tian senton, kiu ilin altiras tien, kie ili elkovighis.

"Kiel bela estas tio," pensis la knabineto, "ke la hirundoj ne forgesas sian hejmon." Shi demandis:

- Kaj chu chiuj birdoj, kiuj forflugas por la vintro en la varmajn landojn, estas tiaj?

- Vere chiuj! Kaj ili ech flugas tien kaj de tie lau la sama vojo!

- Foje, - ekmemoris la avino, - ghi okazis autune. Ni loghis jam en tiu chi domo. Tiam ghi staris ankorau tute che la rando de la vilagho kaj malantau ni estis jam kampoj. Via patrino jam estis plenkreskanta. Mi bredis sufiche grandan aron da anseroj, char mi bezonis prepari plumaron por plumkusenego. Por ke shi havu ghin preta, kiam shi edzinighos.

Foje mi estis fermanta la anserojn por la nokto en la anserejon.

Jen, mi subite audas gaki sovaghajn anserojn. Mi staris che la malfermita anserejo kaj rigardis kiudirekten ili flugas. Ili flugis tute malalte. Mi restis kiel ensorchita. Okazas malofte, ke sovaghaj anseroj flugas tiel malalte super la tegmentoj.

Ili tiam ech gakis alimaniere, ol kiam ili en sia ansera lingvo adiauas sian naskighlandon kaj krias:

Bone chi tie fartu,
ni vin jam adiauas,
ni jam flugas for
en varmajn landojn!

Ilian gakadon certe audis ankau nia maljuna anserino en la anserejo, char ankau shi ekgakis per plenforta vocho.

Kaj jen, kio okazis?!

La sovagha anseraro malrapide kaj susurante alterighis en nia korto.

- Kaj kion vi faris, avinjo?

La knabineto demandis tion tute silente, kvazau la sovaghaj anseroj jhus nun estus descendintaj sur la korton kaj shi timus, ke shi fortimigos ilin.

- Pro surprizo mi ne sciis, kion mi faru. Mi nur staris kiel alfrostighinta kaj ech ne movighis for de la malfermita pordo de la anserejo. La anseroj pashis direkte al mi sekvante ia vochon de nia anserino. Kaj tiel bele-belege la tuta malhele cindrokolora aro eniris en la anserejon al niaj anseroj.

Ankorau chiam kiel el songho, mi fermis la pordon per riglilo kaj foriris prepari la vespermanghon. Al neniu mi ion diris pri la anseroj, sed mi senchese pri ili pensis. Nokte mi ech songhis pri ili.

- Kaj matene kio estis? Chu ili restis che vi? - demandis la knabineto per senpacienca vocho.

- Atendu, ne antauu min! Chion mi diros al vi.

Matene, tuj kiam mi vekighis, mi kuris al la anserejo. Mi duonmalfermis la pordeton kaj rigardis, kion la anseroj tie faras. Sed en la anserejo estis mallumo, mi malfermis la pordeton iom pli, kaj jen, kio okazis?

Subite io eksusuris kaj la griza aro de sovagh-anseroj elflugis kun krio sur la korton, kaj apenau mi kapablis chirkaurigardi, jam ghi flugis super la tegmentoj.

Estis fino de mia ghojo!

Malgaje mi rigardis, kiel niaj anseroj eliras el la anserejo. Sed jen, kion ml vidas?

Unu sovaghansero restis!

Shi estis maljuna, tre cindrokolora anserino.

Unu el shiaj flugiloj pendis, estis vundita. Tuj mi ekkomprenis, kial shi restis. Ja shi ech eksvingis siajn flugilojn, sed vane. Shi ne kapablis flugi kun la junaj al la malproksimaj landoj.

- Kaj kio poste okasis kun shi, avinjo?

- Dum la tuta vintro shi iradis kun nia maljuna anserino sur la korto. Ili aspektis kiel du fidelaj amikinoj.

Antau la printempo ambau anserinoj metis ovojn. Mi igis ambau anserinojn elkovi ilin. Tuj, kiam ekverdighis la unua herbeto, ili ambau elgvidis po areto da anseridetoj. La idoj de la sovaghansero estis cindrokoloraj, nur sur la kapo kaj sub la ventro ili estis blankaj. Niaj anseridoj, kiel chiam, estis flavaj kiel leontodo. Kaj chi tiu bunta aro iradis bele kune kaj manghadis urtikon kaj grenon el la sama manghtrogeto.

Dum la tuta somero mi ghojegis pro mia anseraro.

Sed autune la griza aro komencis esti maltrankvila. Ghi apartighis de la blanka kaj vespere estis malfacile enpeli ghin en la anserejon.

Iun vesperon mi volis enfermi la anserojn. En tiu momento mi ekaudis alte super mia kapo gaki sovaghanserojn. Mi rigardis, kiudirekten ili flugas. Jen, niaj sovaghanseroj subite eksvingis siajn flugilojn kaj levighis alten en la aeron kaj forflugis!

Tion ili faris al ni! Vane mi tiom klopodis pri ili.

Sed la maljuna sovaghanserino restis. Shi jam estis maljuna kaj peza. Shi certe ne kapablis suprenflugi tiel alten.

- Kaj chu poste shi denove elkovis anseridojn?

- Denove! Sed mi jam pli bone atentis pri ili. Mi parte senplumigis ilin, por ke ili ne povu forflugi. Ja vi havas en la plumkusenegoj grizan plumaron miksitan kun blanka.

La avino finis sian rakontadon.

Sed la knabineto ne ghojis kiel alifoje. Shi ne ridetis. Shi pensis, kiel estas bele esti sovaghansereto kaj libere flugi super montoj kaj valoj en gaja aro en nekonatan mondon ...

Fine shi demandis:

- Avinjo, chu mi resanighos? Chu mi vidos, kiam elkovighos anseridoj?

La avino alrigardis la knabineton tute timigita. Shi vidis tre malgajan vizagheton. Shi estis vizagheto kun la mieno de blinda infano. Shi ektimis. Nur nun shi konsciis, kiom progresis la okulmalsano. Shi eksentis teruron, ke la knabineto povus tute blindighi.

- Kial vi nenion diras, avinjo? - karesis la knabineto la avinon per siaj manetoj sur la vangoj kaj trovis ilin malsekaj de larmoj. Ekploris ankau shi.

Kaj jen en la avino maturighis decido.

- Ne timu! Morgau ni iros al la kuracisto.

- Chu li kuracos miajn okulojn?

- Li certe resanigos ilin!

La knabineto kontentighis. En la vortoj de la avino shi trovis tiom da firma kredo kaj certeco, ke ne estis eble ne kredi al ili.

LA AVINO KUN LA KNABINETO ESTIS CHE LA KURACISTO

Tio estis la plej neordinara tago, kiun la knabineto ghis nun travivis.

Kiam shi matene vekighis, shi jam audis la avinon pashadi en la chambro.

- Kion vi faras, avinjo? - ekvochis shi el la lito.

- Mi surmetas mian festan veston. Ni iros al la kuracisto.

La avino ankorau ne estis che kuracisto. Shi neniam estis malsana. Nur tiam, kiam la virbovo kornopikis shin, la kuracisto venis al shi. Sed tio jam estis antau tre longe ... Klam la infanoj malvarmumis au malordigis siajn stomakojn, oni kuracis ilin per sanigaj kreskajhoj. Shi kredis, ke ankau la okulojn de la nepino shi resanigos per kamomildekokto.

Sed hierau shi ekkonsciis, ke kontrau la malsano de la nepino shiaj medikamentoj ne sufichas.

La knabineto tuj ellitighis. La avino vestis ankau la knabineton per festa vesto.

Kaj kiam ili ambau estis preparitaj, la avino prenis la knabineton che la mano kaj ili eliris el la domo.

La kuracisto loghis en la najbara vilagho.

Kiam ili iris tra la vilagho, oni demandis la avinon, kien ili iras. Shi respondis serioze al chiu:

- Mi iras kun la knabineto al la kuracisto.

Kiam ili eliris el la vilagho kaj jam neniu alparolis ilin, la knabineto demandis:

- Chu vi iris lau chi tiu vojo, kiam la patrino gvidis vin en la servon?

- Jes ja, per tiu chi sama! Kaj mi ech ne estis pli granda ol vi. Sed tio ankorau ne estis la plej malbona afero.

- Kio estis la plej malbona?

- Plej malbone estis, kiam mi chi tie iradis nokte sola. Mi terure timis!

- Kion vi timis?

- Diversajn aferojn! Nur auskultu, kiel chi tie mughas la akvo! Ni nun iras preter la roko de Marko, apud kiu jam tiom da homoj dronis. Maljunaj homoj rakontis, ke en la profudajho sub la roko loghas nikso. Tiu laudire nokte che lunlumo eliras sur la rokon kaj tie li embuskas homojn. Kiun li povas, tiun li kuntiras en la profundajhon.

- Kaj chu vi pensis, ke tio estas vero?

- Tute ne, sed kiam mi tie preteriris nokte kaj lumis la luno kaj la salikaro balancighis en la akvo kaj vento susuris en ghi, mi chiam ekpensis: 'Kion mi farus, se vere elirus nikso sur la rokon ...' Jam chi tiu penso tiel timigis min, ke mi ekkuris kaj kuris ghis la rando de la vilagho.

- Kion ankorau vi timis, kiam vi chi tie iradis, avinjo? - La knabineto jam ne kredis je fantomoj kaj tial shi konsideris ridinda, ke la avino povis ilin timi, kvankam ili ne ekzistis.

- Maljunaj homoj rakontadis ankorau tion, ke en veproj super la vojo loghas feinoj.

- Chu feinoj? Kaj kiuj ili estis?

- Laudire ili estis sovaghaj virinoj.Kiam en iu domo naskighis infaneto, ili venis nokte sub la fenestron kaj embuskis ghin. Kaj se la patrino de la infaneto nur por momento estus foririnta, ili estus enkurintaj, elprenintaj shian infanon el la lulilo kaj enmetintaj tien la sian. Tia intershanghita infano kutime estis tre malbona, la tutan tagon ghi plorachis kaj ne estis eble trankviligi ghin. Ja pro tio ankau oni nomas la malbonajn infanojn 'shanghinfanachoj'.

Kiam mi tiel kuris, tiam shajnis al mi, ke la feinoj postkuras min, ke ili volas kapti min che la harplektajho kaj kuntiri min en la densejon.

- Ja vi sciis, ke ili ne ekzistas!

- Mi sciis. Sed en la nokta horo oni imagas al si aferojn, pri kiuj dum blanka tago oni ridas.

- Avinjo, kaj kial homoj elpensis niksojhn kaj feinojn?

- La avo diris al mi, ke iam la homoj ne sciis, de kio la akvokirlo sub la roko de Marko havas tian forton, ke ghi povas kuntiri homon en la profundegon. Do ili pensis, ke tion faras nikso. Kaj la infanoj, kiujn oni ne povis trankviligi, estis certe malsanaj. Kuracistoj tiam ne ekzistis, do la homoj ne sciis, kial ili estis tiel malbonaj. Kaj ili klarigis al si la aferon tiel, ke feinoj prenadis la bonajn infanojn kaj anstatau ili subshovadis siajn sovaghajn.

La knabineto ekghojis, ke nun jam ekzistas kuracistoj. Kaj ankau ili iras al unu el ili. Shi jam tute kredis, ke li kuracos shian malsanon.

Che la kuracisto ankorau estis neniu.

La aero en la antauchambro estis saturita de stranga odoro de medikamentoj. La avino kaj la knabineto eksidis sur la benketo kaj atendis. La atmosfero efikis je ili tiel, ke ili preskau timis ekparoli.

Subite ekknaris la pordo kaj de malantau ghi eksonis profunda vocho:

- Eniru!

La knabineto ne povis vidi, ke la kuracisto jam estas maljuna kaj grizhara. Ech tion shi ne vidis, kiel severe li sulkigis sian frunton, kiam li rigardis shian vizaghon. Sed shi audis lian vochon. Kaj la vocho estis tre kolera.

- Kio okazis al la knabineto?

La avino komencis bele de komenco rakonti, kiel la okuloj de la knabineto vintre nur iom inflamighis, kiel shi lavis ilin per kamomildekokto, kiel ili plibonighis, sed kiel nun antau la printempo la okulmalsano tiel pligravighis, ke la knabineto jam ne vidas.

- Kaj kial vi ne venis tuj? Kial vi lasis la knabineton suferi? Chu vi volas, ke shi blindighu? - audis la knabineto la koleran vochon kaj elsentis el ghi, ke la kuracisto tre koleras je la avino.

Tio donis al shi kuraghon.

Shi ne povis permesi, ke la kuracisto estu maljusta kontrau la avino, kiu tiel multe zorgis pri shi.

- La avino ne lasis min suferi. Shi rakontadis al mi dum la tuta vintro ...

La vocho de la knabineto estis klara kaj kuragha.

- Ho, la knabineto estas ja kuragha kaj ne timas, - ekridis la kuracisto.

- La avinjo diris al mi, ke vi certe resanigos miajn okulojn - aldonis la knabineto ankorau pli kuraghe.

- Do mi devas resanigi ilin, - diris la kuracisto kaj lia vocho estis jam malpli multe kolera.

Poste li prenis la knabineton antau sin kaj zorgeme esploris shiajn okulojn. Fleginte ilin li sidigis shin sur siajn genuojn kaj tre serioze demandis shin:

- Chu vi bredas hejme anseridojn?

- Jes. Ili jam baldau elkovighos.

- Kaj per kio vi nutras ilin, kiam ili estas tute malgrandaj?

- La avinjo hakpecetigas por ili ovon kun urtiko. Ili interbatalas pro ghi.

- Do bone auskultu min. Ankau via avino auskultu. Via malsano venas de tio, ke vi estas malforta, ke vi ne manghas tiajn manghajhojn, de kiuj vi fortighus. Chu vi scias, kion vi devas manghi? Tion, kion manghas la anseridoj! Ovojn kaj legomojn, kiuj kreskos en via ghardeneto: karoton, spinacon, brasikrapon, pizon ... Kaj vintre fermentitan brasikon el barelo...

- Ja tiun la avinjo donadis al mi!

- Tion shi bone faris. Kaj nun diru al mi, kion faras la anseridoj, postkiam la avino donis al ili manghi?

- Nu, ili iradas sur la korto, ili bekas herbeton kaj varmigas sin en la suno.

- Ankau vi devas promenadi la tutan tagon en la suno. Kaj somere kolekti fragojn, frambojn, mirtelojn, avelojn, prunelojn ... En ili estas miraklaj medikamentoj. Ensorchis ilin tien la suno, kiam ghi la tutan jaron brilis sur ilin. Kaj ghuste tiujn vi bezonas, por ke vi estu sana.

La knabineto atente auskultis.

- Kaj per kio kuracas vin la avino, kiam vi tusas?

- Per teo el tilia floro.

- Nu, vi vidas, ankau en la tilian floron ensorchis la suno medikamenton. Tion scias ankau la abeletoj. Kiam la tilioj floras, la abeletoj kolektas sur ili mielon. Sed vi ne havas mielon, chu ne vere?

- Ni ne havas, - diris malgaje la avino, - che ni havas abelejon nur la richaj Jablonsky, sed tiuj ja donas mielon al neniu. La tutan vintron mi diserigis shafan lanon por ili - kaj nur peceton da feltshtofo por feltbotetoj al la knabineto ili donis al mi por tiu laboro ...

La kuracisto silentis momenton, sed poste li gaje ekparolis:

- Nu, ne gravas! Peco da pano kun butero kaj kun mielo farus el via nepino fortan bravulinon, sed ankau la suno sola faros miraklojn ... Nur prenadu shin kun vi pashti anseretojn ... Nenio tiel kuracas malsanajn okulojn kiel la verda koloro de la printempa herbeto ... Sed almenau shmiru shian panplatkuketon per butero ...

Poste la kuracisto demetis la knabineton desur siaj genuoj, preskribis al shi medikamentojn por la okuloj kaj klarigis al la avino, kiel estas necese donadi ilin al shi.

Kiam shi kaj la avino foriris de la kuracisto, ili sentis sin tiel facilaj kiel birdoj. Kaj dum la tuta vojo hejmen la knabineto pensis, ke se shi estus supersticha, shi certe imagus al si la kuraciston kiel potencan sorchiston, kiu scias sorche shanghi okulojn en sanajn.

 

LA KNABINETO RESANIGHIS

Foje matene la knabineto estis vekiganta.

En duonsongho shi audis, kiel sub la fenestroj mughas la rivero. Ghi mughas kaj plaudas kiel alitempe. En la plaudadon de la rivero miksighas akresona birda kanto. El la arbaro trans la rivero sonas la vocho de verda pego kaj la kverado de turto.

La knabineto unue auskultis.

Poste shi provis malfermi la okulojn. La okulharoj malfermighis facile, shi ilin nur iom frotis. Kaj jen: ja shi - vidas ... Shi vidas!

La okuloj mirigite trakuris la chambron kaj haltis en la fenestro. En la fenestro floris pelargonio. Kiam shi ghin ekvidis, shian koron inundis ghojo, kian shi ghis nun ne konis.

Shi rapide ellitighis kaj kuris al la fenestro.

La floretoj de la pelargonioj estis rughaj kiel sango kaj molelastaj kiel la plej delikata veluro. Tenere shi tushis ilin per fingro.

Ekknaris la pordo kaj en la chambron eniris la avino.

Kiel charma shi estas en la blanka kufo!

La knabineto rimarkis la unuan fojon, ke la avino havas okulojn bluajn kiel la floroj de lino.

- Avinjo, mi jam vidas! - shi kuris al sia avino kaj jhetis sin en shiajn brakojn.

La avino karesis shian hararon kaj silente, kvazau por si mem diris:

- Do vi tamen resanighis, Hanjo!

La knabineto rapide surprenis sian jaketon kaj elkuris nudpiede sur la antaudomejon. La tero sub siaj piedoj estis agrable varma de la suno. Sur la korto pashadis la zorgema anserino kun ariseridoj. Ili estis flavaj kaj lanuge molaj.

Ili diligente bekis la printempan herbeton. Se la knabineto ne timus la atenteman maljunan anserinon, tuj shi prenus unu en la manojn kaj alpremus ghin al siaj vangetoj.

Desur la antaudomejo kuris la knabineto sur la vojon.

Ghi estis blanka de polvo. Sub ghi malantau la balustrado fluis la rivero. La akvo en ghi estis blua ghis verdeta kaj sur ghi estis blankaj tufetoj da shaumo. Ghi estis tiel travidebla, ke la knabineto vidis ankau la blankajn rondshtonetojn sur la fundo.

Trans la rivero audighis longa ekfajfo. El la fervojkurbigho eliris vagonaro. Ghi elblovadis fumon el la fumtubo kaj plenigis per ghi la tutan valon. El la fenestroj de la vagonaro rigardis homoj. La knabineto gaje mansvingis al ili.

La avino eliris kun korbeto sur la vojon. Sur la dekstra mano shi havis malnovan ganton. Che la rando de la vojo kreskis juna urtiko. Shi tirkolektis ghin en la korbeton.

- Tion por la anseridoj, chu jes?

- Certe, por ili. Estas bezone nutri ilin, por ke ili kresku. Ankau vi iru manghi la ovon, kiun mi preparis por vi!

La knabineto kuris en la kuirejon.

Shi estis tiel ghoja pro chio, kion shi vidis, ke shi jam ech ne ekpensis pri rakontoj.

Eble denove vintre, kiam la tuta regiono estos kovrita de negho.

Sed nun estas printempo. Kaj en la herbo che la barilo floras leontodoj.

 

MARIA JANCHOVA

naskighis en 1908 en la vilagho Dolna Lehota (regiono de Orava), de kie estas prenita ankau la temaro de. tiu chi libreto. Shi estis instruistino.

Krom tiu chi libreto shi verkis tri librojn por plenkreskuloj: la poemaron LA BEATAJ kaj la kolektojn de rakontajhoj PANBULO kaj SOVAGHANSEROJ.

Shia verko AVINJO RAKONTAS estis en la jaro 1953 premiita kiel la plej bona libro por junularo.

En la jaro 1975 Maria Janchova estis honorigita per la titolo Meritplena artistino.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ